Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə15/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20

2. La konscienco de kristano

La Sankta Spirito agas antaŭ ĉio pere de la konscienco de kristano. Kristano fakte ricevis la Spiriton de Jesuo kaj do li scias kiel re­aligi la penson de Jesuo.


dokumentaro

Petro al ili: “Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito” (Ag 2).

■ “Kaj la apostoloj en Jerusalemo, aŭdinte, ke Samario akceptis la vor­ton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton; fakte ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton” (Ag 8, 14-17).

■ “Vi estis ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio lo­ĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la Spirito estas vivo pro justeco.

Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi” (Rom 8, 9-11).
3. La Eklezio

La konscienco tamen ne estas la definitiva normo por sendube inter­pre­ti la penson de Jesuo. Ĝi fakte povas havi dubojn (kp. Rom 14, 23: “Kiu ne certas...”).

Tian aŭtoritaton male Jesuo donis al la Eklezio15, kaj aparte

a) al la apostoloj

Ili fakte estis la aŭtenta fonto por interpreti la doktrinon de Jesuo: Li fakte iam diris al ili:

■ “Kiu akceptas vin tiu min akceptas kaj kiu min akceptas tiu akceptas Tiun kiu min sendis” (Mt 10, 40).

■ “Kiu vin aŭkultas, tiu min aŭskultas; kaj kiu vin malŝatas, tiu min mal­ŝatas; kiu poste min malŝatas, malŝatas Tiun kiu min sendis” (Lk 10, 16).


Sed, post la morto de la apostoloj, al kiu rilati por havi aŭtentan interpreton?
b) al la disĉiploj, tio estas al la Eklezio

La N. T. rekonas la aŭtoritatecon neeraripove interpreti la penson de Jesuo al la Eklezio, tio estas al la tuta disĉiplaro de Jesuo.



dokumentaro

- Vortoj diritaj de Jesuo

■ “Amen mi diras al vi: ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo” (Mt 18, 18).

Temas pri la povo donita al la disĉiploj de Jesuo (la Eklezio) interpreti la kristanan leĝon, paralelan al tiu donita al Petro en Mateo 16, 19.

Laŭ la pensmaniero de la hebreoj “ligi” kaj “malligi” signifas taksi ĉu difinita ago partoprenas aŭ ne je la naturo de la leĝo. Kp. Jo 5, 18: “Jesuo malligis la sabaton”.

Laŭ iuj interpretistoj estas inkluzivita ankaŭ la povo absolvi aŭ ne la pekojn, sed tio estas malpli dokumentebla.
- Vortoj diritaj de la apostoloj

* Paŭlo:


■ “... la domo de Dio, kiu estas la Eklezio (= kunveno) de la vivanta Dio, kolono kaj bazo de la vero” (1 Tim 3, 15).

■ “Vi scias kian normon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo... Tial kiu mala­k­ceptas (tiujn preceptojn) malakceptas ne homon, sed Dion, kiu do­nas al vi ankaŭ sian Sanktan Spiriton” ( 1 Tes 4, 2-8).

* Johano

■ “Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne bezonas, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensoga, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li” (1Jo 2, 27).



3. La Eklezio estas neeraripova
El tiuj teksteroj de la N. T. devenas, ke la Sankta Spirito, nome la Spirito de Jesuo, estas en la Disĉiploj kaj tiel zorgas, ke ili neeraripovu en la interpreto pri kio instruita de Jesuo kaj entenata en la parola kaj skri­ba tradicio: tio estas la neeraripovo de la Eklezio:

La neeraripovo estas la povo/devo interpreti sendubece la asertojn de Jesuo kaj de la apostoloj rilate al vivo de kristano. Ĝi koncernas do nur la kredon kaj la moralon:


Tio estis jam proklamita, inter aliaj, de

1. Militono el Sardo, en la unua parto de la II jarcento.

“La Eklezio estas la deponejo de la vero” (Homilio pri la Pasko, 40)

2. Ireneo el Liono, 170 ĉirkaŭ:

“Post la ricevo de la mesaĝo kaj de la kredo, tiujn la Eklezio gardas (...) kaj proklamas, instruas kaj transdonas la veron” (Adversus Haereses, l. 1, 10, 2 = Kontraŭ la herezoj).

“Tiun (kredon) ni ricevis de la Eklezio kaj ĝin gardas: ĝi, pere de la Spi­rito de Dio, kiel altavalora deponaĵo entenata en tre aprezata vazo, rejuniĝas kaj rejunigas ankaŭ la vazon ĝin entenantan.

“Al la Eklezio fakte estis konfidita la donaco de Dio...; kaj en ĝi estas deponita la komuneco kun Kristo, kiu estas la Sankta Spirito..., konfirmo de nia kredo... Kie estas la Eklezio, tie ĉi estas ankaŭ la Spirito de Dio: kie estas la Spi­rito de Dio, tie ĉi estas la Eklezio kaj ĉiu graco. La Spirito do estas vero...” (Adv. Haer., l. 3, 24, 1).

“Dio juĝos ĉiujn kiuj troviĝas ekster la vero, tio estas ekster la Eklezio” (Adv. Haer. l. 4, 33, 7).

3. Cipriano el Kartago en 251.

“La edzino de Kristo neniam estos adulta... Ŝi konservas nin al Dio... Ne povas havi Dion Patro kiu ne havas la Eklezion Patrino” (De Ecclesiae unitate, 6).

4. Origeno, je la duono de la III jarcento:

“La Sankta Skribo asertas ke la tuta Eklezio de Dio estas la korpo de Kristo, animita de la Difilo (...); samekiel la animo vivigas kaj movas la kor­pon (...), tiel la Logos (= Vorto aŭ Difilo) movas ĝustmaniere kaj ani­mas la tutan korpon kiu estas la Eklezio” (Contra Celsum, VI, 48).

5. Tertuliano el Kartago, en la III jarcento.

“Veras ke ĉiu doktrino (instruo) kiu akordiĝas kun la eklezioj funditaj de la apostoloj, fontoj de la kredo, konsiderendas fondita sur la vero, ĉar ĝuste la vero konservas kion la eklezioj ricevis de la apostoloj, la apostoloj de Kristo, kaj Kristo de Dio (Patro); male, ĉiu doktrino kontraŭdiranta la veron de la eklezioj kaj de la apostoloj kaj de Kristo kaj de Dio taksatu originita de la mensogo” (De praescriptione haereticorum, 21)


Konkrete la neeraripovo de la Eklezio estis esprimita pere de la se­kva tradicia principo:

Estas krednormo kio estis kredata de ĉiuj, ĉie kaj ĉiam”.


Kaj kio en kazo de kontrasto, nome kiam la eklezioj ne akor­diĝas inter si? Jenas respondo.

4. La neeraripovo en la Eklezio
La kristanoj (ĉiam16) rekonis neeraripovaj

- la episkopon de Romo kian sekvanton de Petro,

- la Ekumenan Koncilion, la tutan episkoparon kunsidantan, kian posteularon de la apostoloj.

Ni trastudu tiujn ideojn.


a) La neeraripovo de Petro kaj de la apostoloj

Krom la Eklezio, Jesuo transdonis aŭtoritaton instrui en lia nomo al la apostoloj kaj senerare interpreti lian instruon (do, neeraripovon) ankaŭ al Petro kaj al apostoloj.




  1. Al Petro


dokumentaro

■ (Diris jesuo al Petro): “Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj la pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilon de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo” (Mt 16, 18-19).

■ “Simono, Simono, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; sed mi preĝis por vi (Petro), ke via kredo ne ŝanceliĝu; kaj (Petro) vi, ki­am vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn” (Lk 22, 31-32).

■ “Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: «Simono, filo de Jo­na, ĉu vi amas min pli ol tiuj?» Li diris al li: «Jes, Sinjoro, vi scias, ke mi vin amas». Li diris al li: «Paŝtu miajn ŝafidojn». Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: «Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas?» Li diris al li: «Jes, Si­njoro, vi scias, ke mi vin amas». Li diris al li: «Zorgu pri miaj ŝafoj». Li diris al li la trian fojon: «Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas?» Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li: ĉu vi min amas? kaj respondis al li: «Sinjoro, vi scias ĉion, vi scias, ke mi vin amas». Diris Jesuo al li: «Paŝtu miajn ŝafojn»” (Jo 21, 15-17).

Petro en la libro de la Agoj agas kiel ĉefo de la apostoloj (Primateco aŭ unuarangeco). Ekzemple, li kunvokas la kunvenon por an­s­tataŭigi Ju­das (1, 15-11); li parolas en la nomo de la aliaj (2, 14-11); li kondamnas Ananian kaj Sapfiran (6, 1-10); li decidas la pre­dikadon al la paganoj (ĉĉ.10-11); li prezidas la Koncilion de Jerusalemo (15).


  1. Al la apostoloj


dokumentaro

■ (Diris Jesuo): “Se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al vi: pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo” (Mt 10, 14-15).

■ Poste Jesuo supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki (Mk 13-14).

■ (Diris Jesuo al la apostoloj): “ Kiu aŭskultas vin tiu aŭkultas min, kaj kiu malŝatas vin tiu malŝatas min. Kiu malŝatas min, tiu malŝatas Tiun kiu min sendis” (Lk 10, 16).

■ (Diris Jesuo): “Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo. Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero” (Jo 17, 14-19).

La apostoloj asertas ke ili agas kun la aŭtoritato de la Sankta Spi­rito kiam ili, ekzemple, decidas pri la ne nepreco de la cirkumcido (Agoj).
b) La neeraripovo de la Papo kaj de la Ekumena Koncilio.

La tekstoj ĵus cititaj rilatas nur al Petro kaj al la apostoloj.

La Eklezio, neeraripova, ĉiam kaj ĉie interpretis tiujn frazojn de Jesuo aplikendaj eĉ

- al la posteuloj de Petro, tio estas al la episkopoj de Romo, tio e­s­tas al la papoj

- al la posteuloj de la apostoloj, tio estas al la episkopoj en la Ekume­na Koncilio.

Kun tiu alvenpunkto ne akordas la Protestantoj kaj, eĉ se nur par­te, ankaŭ Ortodoksuloj.



- Por la Protestantoj la kredo baziĝas nur sur la Skribo kaj en la Skribo ne diratas, ke la cititaj tekstoj favore al neeraripovo de Petro kaj de la apostoloj povas etendiĝi ankaŭ al la Papo kaj al la Ekumena Koncilio.

- Por la Ortodoksuloj estas neeraripova nur la Ekumena Koncilio, sed ne la papo. Kvankam en la antikvaj tempoj ili akceptis la neeraripovon de la papo, almenaŭ ĝis la epoko de patriarĥo Focjo (IX jarcento), ekde la XI ili ne plu akceptas.

Ni vidu plidetale.



La eklezio taksis neeraripovaj:

  1. La Episkoparan Kolegion (= Ekumenan Koncilion)

  2. La papon

JESUO DONIS NEERARIPOVON:
AL LA EKLEZIO LA EKLEZIO NEERARIPOVE INTERPRETIS

(Mt 18, 18; KE LA NEERARIPOVO DONITA DE JESUO

Jo 14, 16; 16, 13) DEVIS APLIKIĝI ANKAŬ
- AL PETRO  AL LA EPISKOPO DE ROMO

(Mt 16, 18-19; Lk 22,31-32; KIA POSTEULO DE PETRO

Jo 21, 15-17)
- AL LA APOSTOLOJ  AL LA EKUMENA KONCILIO

(Mt 10, 40: Lk 10, 16; KIA POSTEULARO DE LA APOSTOLOJ

Jo 17, 14-19)

La Eklezio ĉiam ĉie rekonis, ke la episkopoj kunsidantaj kune kaj sub la primaseco de la episkopo de Romo (posteulo de Petro kaj la unua el la episkopoj) estas neeraripovaj kiaj postsekvantoj de la apostoloj kaj pro­parolantoj de la kredo de la tuta Eklezio: Ekumena Koncilio.



La pruvojn pri tiu aserto oni devenigas el la historio pri la Ekumenaj Koncilioj. Nur eta grupoj de kristanoj rifuzis rekoni kiel neeraripovajn kelkajn iliajn decidojn.

Limigoj:

la Eklezio tamen metis iujn limigojn al la Ekumena Koncilio en la praktikado de ĝia neeraripovo. Tiu ĉi

- devas esti “ekumena”, tio estas universala (ĉiuj episkopoj devas esti invititaj);

- povas difini nur la verojn koncernantajn la kredon aŭ la moralon, ne la politikon, la historion, la sciencojn...;

- devas diri eksplicite, en senekvivoka maniero, ke ĝi intencas ligi la kredon de ĉiuj kristanoj (la uzata formulo ofte estas “anathema sit” (= estu ekskomunikita”);

- devas procedi unuanimece (aŭ per tre granda majoritato);

- devas esti en plena konsento kun la papo.
2. La episkopo de Romo

Povus okazi (kaj en la historio ni tion renkontas), ke tutaj komu­nu­­moj, eĉ kun siaj episkopoj, donas diverĝajn interpretojn pri iu pun­kto de la kristana kredo.

Ekzemple, en la XVI jarcento la eklezioj de Germanio kun Lutero kaj multaj episkopoj, kaj la Eklezioj de Italio donis kontraŭajn interpretojn pri la ĉĉ. 5-8 de la letero al la Romanoj.

En tiuj kazoj kiuj pravas? Kristano kiun sekvu? La unuanimeco ne plu ekzistas.

Foje malfacilas kunvoki Ekumenan Koncilion.

Jen do la utileco aŭ la nepreco de la neeraripovo de la papo.

La Eklezio ĉiam kaj ĉie rekonis, ke la Episkopo de Romo estas ne­eraripova kiel posteulo de Petro kaj proparolanto de la kredo de la tuta Eklezio.



La historiaj pruvoj de tiu aserto multas, almenaŭ ĝis la XI jarcento. Poste, pro la disigo de Konstantinopolo el Romo (1054), la aserto kontestatas en Oriento.

Sufiĉu citi, intermulte, la jenajn malmultajn historierojn:

- Ĉirkaŭ la 96, Klemento el Romo, episkopo de Romo, intervenas pri internaj kvereloj de la korinta Eklezio, sen ke iu ajn aludu dubojn pri lia rajto tion fari.

- La prezidanteco de la unuaj Ekumenaj Koncilioj (IV-V jarcentoj), eĉ se kunvenigitaj en Oriento, estis ĉiam konfidita al la Episkopo de Romo, kiu plenumis tiun taskon per siaj delegitoj.

- Ĉe la Kalcedona Koncilio (451), post la publika lego de la Tomo al Flaviano de Papo Leono la Granda, la episkopoj aplaŭdis dirante: “Tiu ĉi estas la kredo de la Patroj. Petro parolis per la buŝo de Leono”.

La Koncilio Vatikana I, la 18an de julio 1870 tiel sintezis la tradician kredon:

La roma Pontifiko, kiam parolas “ex cathedra”, tio estas ki­am, plenumante sian taskon de paŝtisto kaj doktoro de ĉiuj kristanoj laŭ sia supera apostola aŭtoritato, difinas doktrinon koncernantan la kredon aŭ la moralon kiujn la tuta eklezio akceptu, pro la dia helpado al li promesita en la beata Petro, in­vestiĝas je tiu neeraripovo je kiu la dia Elaĉetinto dotis sian Eklezion kiam tiu ĉi difinas doktrinon koncernantan la kredon aŭ la moralon.

Tial la difinoj de tiu sama roma pontifiko estas nereformeblaj el si mem kaj ne pro la kunsento de la Eklezio.

Se iu ajn aŭdacas kontraŭdiri tiun difinon, tiu estu ekskomunikita”.
Klarigaj meditoj pri tiu difino:

a) la episkopo de Romo havas la saman neeraripovon kiun havas la Eklezio;

b) fundamento: la papo ne estas neeraripova pro tio, ke tion diris li mem (ĝi estus erara rondo) kaj eĉ ne pro tio, ke al li transdonis la neeraripovon la Ekumena Koncilio, sed pro tio, ke la Eklezio ĉiam re­­ko­nis tion ekzistanta en li (inkluzive de la Eklezio de Kostaninopolo, almenaŭ ĝis la epoko de Focjo- (IX jarcento);

c) la neneraripovo de la papo estas funkcia: nome ne ligita al la persono, sed al la servado-funkcio kiun la episkopo de Romo rolas rilate al la komunumo de ĉiuj eklezioj;

ĉ) la graveco de la ĉeroma episkopo naskiĝas el tio ke li estas la po­stsekvanto de la apostolo Petro, al kiu Jesuo garantiis, ke li ne povas devojiĝi el la kredo (kp. Lk 22, 31-32; Mt 16, 16-1’; Jo 21, 15-17). La kredo de la roma Eklezio (kiu esprimiĝas per ĝia episkopo), estas do la metro sur kiu mezuru sian kredon la aliaj Eklezioj;

La graveco de la episkopo de Romo ne devenas el la politika fakto, ke Romo jam estis la ĉefurbo de la imperio, sed de la ĉeesto de Petro en Romo17.

Eĉ se logikis ke Petro, por plibone disvastigi la kristanan kredon, elektis la pli gravajn urbojn, kiel Antioĥion kaj Romon;

d) la papaj difinoj nereformeblas el si mem kaj ne pro la konsento de la Eklezio, ĉar urĝas la papa neeraripovo precipe kiam la Eklezio neakordiĝas pro malsama interpreto pri kelka kreda punkto;

e) la limoj de la pontifika neeraripovo:

samekiel por la Ekumena Koncilio, la Eklezio malkovris la limojn de la praktikado de la papa neeraripovo:

- li povas difini nur verojn koncernantajn la kredon kaj la moralon (tion oni eksplicite diras en la difino de la Vatikana Koncilio I);

- li devas specife antaŭanonci, por ke ne estiĝu duboj pri lia inten­co de­vigi la kredon de ĉiuj kristanoj.


PRECIZIGOJ

1. Estu rimarkite, ke inter neerari- kaj erari-povo ne ekzistas iu duonneerari­povo: tial kiam la papo asertas ion koncerne la kredon aŭ la moralon

- aŭ li intencas uzi sian neeraripovon (kaj tiam li ĝuste tion devas diri). En tiu kazo tiu aserto devas esti rekonata de ĉiuj kristanoj kiel kredvero;

- aŭ li ne intencas uzi sian neeneropovon. Tiam pri tiu aserto ne garantias la aŭtoritato de la papo (krom se li citas dogmojn de Ekumenaj Koncilioj aŭ de aliaj Papoj).

Tial se, en tiuj kazoj, kristano havas validajn motivojn por ne konsenti, li tion rajtas fari (kondutante tamen laŭ la respekto ŝuldata al ĉiu persono), kun la risko kontraŭdiri Jesuon Kriston.



En duba kazo, male, se kristano sekvas kion diritan de la papo, supozeble li ne kontraŭas la instruojn de Jesuo.

2. Koncerne tion, foje oni aŭdas tiun obĵeton: “kaj kio se iu papo freneziĝas kaj difinas neerraripove kredveron kiun la Eklezio neniam kredis?”

La respondo povas veni nur el kredago: la Sankta Spirito (kaj nur li mem!) garantias ke tio okazu neniam, nome ne eblas kontaŭdiro inter la eklezio kaj la papo.;

3. Kiam oni diras ke la papo estas neeraripova, oni ne intencas diri, ke li estas nepekipova (= li ne povas peki).

4. Necesas distingi inter neeraripovo kaj primato de la episkopo de Romo.

Primaseco signifas ke la episkopo de Romo kia postvenanto de Petro kiu en la unua komunumo funkciis kaj estis ĉefo de la apostoloj, estas la unua el la episkopoj, la ĉefo de la episkopara kolegio, la natura prezidanto de la Ekumena Koncilio. (Tio estas akceptita ankaŭ de la ortodoksuloj (kp. la kverelon inter Focjo kaj Kerularjo).

Tio ne signifas, ke la papo estas la ĉefo de la katolika Eklezio. Ĉefo en Eklezio estas ĉiu episkopo. La Koncilio Vatikana II fakte instruis, ke “la episkopeco estas sakramento” (kp. Lumen Gentium, n. 21). Tio signifas, ke la episkopoj ricevas sian aŭtoritaton de Jesuo Kristo, neniam de la papo (kiu en Okcidento nomumas la episkopojn) kaj ili celebras la sakramentojn en sia nomo, ne en la nomo de la papo.

Krome, plue la Koncilio Vatikana II parolis pri kolegieco de la episkopoj: tio signifas, ke la episkopoj, kunvokitaj de la episkopo de Romo, krom la respondeco sur sia diocezo, havas kunrespondecon kaj certan kontrolon sur la aliaj diocezoj (Lumen Gentium, n. 20-23).
Du citaĵoj “romaj” konfirmas tiun ideon:

* la surskribaĵo ĉe la baziliko de s. Sabina (V jarcento).

En la supro de la enirejo estas mozaika dediĉo de la baziliko. La latina teksto, orkolora en lazura fono, diras laŭvorte:

“Kiam Celesteno havis la superan apostolecan gradon kaj brilis en la tuta mondo kiel la unua el la episkopoj, tiun ĉi (preĝejon) de vi kontemplatan konstruis pastro de la urbo (Romo) el Iliria gento, Petro, viro inda je tia nomo, ĉar denaske instrukulturita de Kristo, riĉa por la malriĉuloj, malriĉa por si mem, kiu, forlasinte la bonaĵon de la tera vivo, meritis es­pe­ri (kaj ricevi) la estontan”.


* letero de papo Gregorio la Granda (590-604), responde al letero de Eŭlogio, patriarĥo de Aleksandrio el Egiptujo.
“Gregorio al Eŭlogio, episkopo de Egiptujo.

Via sankteco, al mi karega, parolis tre detale en siaj leteroj pri la katedro de sankta Petro, dirante, ke tiu apostolo persone sidas nun sur ĝi ĝis li havos apostolan sinsekvanton. Verdire, mi agnoskas mian malindecon ne nur rilate la honoron de la ĉefoj, sed ankaŭ rilate al la fideluloj: tamen, mi plezure akceptis ĉion kio estis dirita en la asertoj pri la katedro de Petro faritaj de tiu kiu sidas en la katedro de Petro.

“Kaj kvankam la distingaj honoroj min entuziasmigas neniel, mi multe ĝojis pro tio, ke vi, ho sanktegaj, donis al vi mem kion vi elspezis por mi.

“Kiu iam ne scias ke la sankta Eklezio estas firmigita sur la solideco de la ĉefo de la apostoloj, kiu ricevis en la nomo la firmecon de la persono, tiom veras, ke Petro eltiras sian nomon el “ŝtono” (= latine “Petra”- ndt)? Al kiu la voĉo de la Vero diras: «Mi al vi donos la ŝlosilojn de la ĉiela regno»? Al kiu diras plue: «Kaj vi, kiam vi ŝanĝiĝos en la animo, fortigu viajn fratojn» kaj, krome, denove: «Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Paŝtu miajn ŝafojn»?





NEERARIPOVO DE LA EKLEZIO
- ESTAS LA POVO/DEVO INTERPRETI LAŬVERE LA INSTRUON DE JESUO


- ESTAS KREDNORMO POR ĈIUJ KRISTANOJ KIO

ESTIS KREDATA


{




DE ĈIUJ

ĈIE
ĈIAM


- NEERARIPOVA EN LA EKLEZIO ESTAS LA EKLEZIO MEM:

tion diris Jesuo (Mt 18, 18; Jo 14, 16; 16, 13)



- LA EKLEZIO REKONIS

NEERARIPOVE LA NEERARIPOVON

{

DE LA EPISKOPO DE ROMO
DE LA EKUMENA KONCILIO

“Tial, ankaŭ se la apostoloj estas multaj, ĝuste pro tiu supereco elstaris en la aŭtoritato la unika seĝo de la ĉefo de l’ apostoloj, kiu, kvankam en tri lokoj (Antiokio, Romo kaj Aleksandrio. Ndt), apartenas al la sama persono. Li glorigis la seĝon, kie li akceptis restadi por ĉiam kaj fini la sur­­teran vivon; li donis prestiĝon al la seĝo, kien li sendis sian disĉi­plon-evangeliiston; li donis firmecon al la seĝo kie li sidis sep ja­rojn, ankaŭ se li pliposte devis tiun forlasi. Ĉar, do, unu sola kaj de unu sola apostolo estas la seĝo estre de kiu, pro dia aŭtoritato, sidas tri e­pis­ko­poj, ĉion bonon kiun mi aŭdas pri vi, tiun mi alskribas ankaŭ al mi”.



5. Kristano kaj neeraripovo
Konkrete, kiamaniere kristano sukcesas scii ĉu iu aserto estas ve­­ra?

La tradicio respondis:

estas vera iu aserto koncerne la kristanismon se ĝi

- aŭ troviĝas senekvivoke skribita en la Nova Testamento (unuanime­ce interpretita de la Eklezio)

- aŭ estis kredata kiel kredvero de ĉiuj, ĉiam, ĉie (la “sensus ec­clesiae” = la kristana sento)

- aŭ estis difinita kiel kredvero de papo aŭ de kelka Ekumena Kon­cilio.

Ekstere de tiuj kazoj, katoliko povas persone akcepti kiel verajn ankaŭ aliajn asertojn entenatajn en la tradicio, sed li ne rajtas ilin altrudi kiel verajn al aliaj personoj aŭ taksi eretikulo (ekskomunikito) tiun kiu ne opinias kiel li18.

Necesas plue rimarki, ke la konciliaj aŭ pontifikaj difinoj ne kreas kromajn kredverojn, sed ilin rekonas veraj kiam ili estas neataj de kel­kaj. La Eklezio fakte ne posedas sian propran doktrinon, sed konservas tiun de Jesuo19.

1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət