6. La dogmoj kaj la eklezia paŝtista instruo
a) Oni nomas dogmo veron de la kristana kredo kiun ĉiuj kristanoj devas akcepti20.
La neado de tiu estigas herezon kaj forigas de la Eklezio.
La dogmoj povas esti dutipaj:
- difinitaj: kiam estis neeraripova deklaro de papo aŭ de Ekumena Koncilio (ekz. pri la dieco de Jesuo, kiu difiniĝis en la Koncilio de Niceo en 325).
Dogmo kutime difiniĝas kiam kelka kristano ĝin rifuzas, naskante disigon en la Eklezio.
KRISTANO KAJ NEERARIPOVO
LA MORALA PROBLEMO DE KRISTANO ESTAS
RESTI EN AKORDO KUN JESUO KRISTO
|
|
SE LA PAPO AŬ LA KONCILIO NEERARIPOVE DIFINAS LA VRON
|
|
KAJ SE KRISTANO RIFUZAS KONTRAŬDIRAS JESUON KRISTON
|
|
SE LA PAPO INSTRUAS SENDIFINE
|
|
KAJ SE KRISTANO OBEAS PROBABLE LI NE KONTRAŬDIRAS JESUON KRISTON
KAJ SE KRISTANO MALOBEAS KONTRAŬDIRAS LA PAPON
SED SE LI BONAFIDAS, LI AKORDIĝAS KUN JESUO KRISTO
(je sia risko tamen kaj kun la rezervo repripensi)
|
Kiam temas pri grava kredpunkto, la aŭtoritatoj (papo aŭ ekumaena koncilio) intervenas kaj difinas neeraripove.
- ne difinitaj: kiam temas pri veroj pace kredataj de ĉiuj, ĉie kaj ĉiam (ekz. la resurekto de Jesuo estas certe dogmo kiu neniam estis difinita, ĉar pri ĝi dube kristanoj ne diskutadis).
Rimarkindu, ke ne ĉiuj asertoj instruitaj ĉe la katekisma skolo estas kreddogmoj. Estas ankaŭ punktoj kiujn eblas kredi veraj, sen ke ilia neado estigu herezon kaj ekskludu de la apartenado al la Eklezio (ekz. la aperoj de Lourdes, la limbo de la infanoj...).
b) Oni nomas Eklezia Paŝtista Instruo la publikan instruon de la EpiskopojĜi distingiĝas en
- ordinara magisterio: temas pri la instruo kutime transdonita per la predikado de la episkopoj;
- eksterordinara magisterio: temas pri instruo solene donita per dogma difino de Ekumena Koncilio aŭ de papo.
Kiel taksu kristano tiun instruon?
La jena tabelskizo servos por klarigi la ideojn:
LA EKLEZIA MAGISTERIO
|
SUBJEKTO
|
LA INSTRUO ESTAS
|
LA ASERTOJ ESTAS
|
UNUOPA EPISKOPO
|
ordinara
|
ne neeraripovaj
(= eblas eraro)
|
EPISKOPARA
KOLEGIO
|
ordinara
kaj eksterodinara
|
Neeraripovaj kiam estas unuanimeco rilate al la punktoj kiujn la Eklezio ĉiam kredis.
|
EKUMENA KONCILIO
(kun la papo)
|
ordinara
kaj universala
|
Neeraripovaj kiam oni diras eksplicite
ne neeraripovaj
se nenio estas dirita
|
PAPO
|
ordinarara
eksterordinara
(ex cathedra)
|
ne neeraripovaj
= eblaj eraroj
neeraripovaj
kiam estas eksplicite dirite
|
11
LA BIBLIO VORTO de DIO
En ĉi ĉapitro ni traktos pri:
la pasintaj agadoj de la Eklezio
1. En la fiksado de la biblia kanono
2. En la transdonado de la teksto (kopioj)
3. En la taksado de la Biblio kia dia vorto
4. En ĝia interpreto neeraripova.
En apendico:
“la” metodo laŭ kiu legendas la Biblio.
1. La kanono de la oficialaj kristanaj libroj
Ni jam rimarkis, ĉe la unuaj ĉapitroj, ke en la I-II jarcentoj cirkulis tra la kristanaj komunumoj pluraj libroj de apostoloj, de apostolaj disĉiploj aŭ false atribuitaj al la apostoloj (apokrifoj).
En la priteologiajn ekdiskutadojn enŝoviĝis duboj pri kiaj libroj vere estas devigaj.
Oni sentis tiam konsekve la bezonon oficiale listigi la librojn en kiuj trovendas la originala penso de Jesuo.
Esencis la kontribuo kaj la kontrolo de la eklezioj kiuj juĝis kiuj libroj akceptendaj kiaj devigaj por la kredo.
La kriterioj uzitaj por efektivigi tiun selekton estis la jenaj:
- eklezieco: libroj akceptitaj de ĉiuj Eklezioj kiuj ilin konis;
- apostoleco: libroj havantaj malantaŭ si, rekte aŭ nerekte, apostolon garantiantan aŭtentikecon;
- tradicieco: libroj kiuj prezentadis pri Jesuo paroladon kunsonan kun la predikado de la apostoloj.
Baziĝante sur tiuj kriterioj oni selektis dudeksep librojn, diratajn “Nova Testamento”.
2. La transdono de la teksto
La Eklezio intervenis ankaŭ por garantii la ekzaktan transdonadon de la teksto en la manuskriptojn kiuj laŭlonge de la jarcentoj estis kopiitaj.
Ni malkovris fakte (vidu kodeksajn bildojn), ke per la manuskriptoj ĝis nun je nia posedo ni kapablas rekonstrui la tekston tian kia ĝi estis uzata ĉe la komenco de la III jc. Aŭ eble eĉ ĉe la fino de la II.
Estis malkovrite, ke nur la Eklezio, ĝis nun, kapablas garantii la konformecon de la teksto de la III jc kun la originala teksto (fidago en la Eklezio).
BIBLIO VORTO DE DIO
LA NEERARIPOVO ESTIS DONITA DE JESUO AL LA EKLEZIO
|
KIU ĝIN REKONAS
|
al la
|
|
|
LA PAPO
AL LA EKUMENA KONCILIO
|
EKLEZIO
PAPO
KONCILIO
|
|
REKONAS
|
LA BIBLION VORTO DE DIO
|
ESTAS LA EKLEZIO KIU PREZENTAS LA BIBLION!
FAKTE NENIE ESTAS SKRIBITE KIUJ ESTAS LA LIBROJ DE LA BIBLIO
|
3. La Biblio, vorto de Dio (inspiro)
La Eklezio, asistata de la Sankta Spirito kaj do neeraripova, la Ekumena Koncilio kaj la Papo, eĉ ili neeraripovaj, ĉiam rekonis kiel Vorton de Dio, kaj do devigajn por la kredo kaj la morala vivo de la kristanoj, la Sanktajn Skribojn.
Sed kiuj libroj konstituas la Sanktajn Skribojn?
Laŭ katolikismo nur la Eklezio povas indiki kiuj libroj estas sanktaj, nome devenantaj el Dio kaj devigaj! Fakte ne estas dirate en la Biblio kiuj estas la libroj de la Biblio!
a) Por la Nova Testamento
La Eklezio rekonis kiel vorton de Dio la 27 librojn de la Nova Testamento, en kiuj, laŭ ĝi, estas entenata la aŭtentika kristana penso.
b) Por la Malnova Testamento
Koncerne la librojn de la Malnova Testamento, la Eklezio akceptis, ke ili entenas la vorton de Dio nur en la interpreto donita de Jesuo.
Por la kristanoj la Malnova Testamento entenas revelacion “nekompletan” kaj provizoran kaj tial ĝi estas legata kiel preparo al la N. T.
La Eklezio, ekdekomence, ĉiam kondutis tre libere rilate al la Malnova Testamento lasante fakte ke falu multaj normoj en ĝi entenataj, kiel la normoj de purigado (kaj tion jam diris Jesuo almenaŭ koncerne la nutraĵojn (Mk 7, 19), la liturgiajn kaj oferajn normoin, multajn jurajn normojn (vidu la cirkumcidon aŭ la malpermeson krei al si bildojn, pri kiuj Jesuo nenion diris...).
dokumentaro
- por la Malnova Testamento:
■ “... Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco, por ke homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro” (2 Tim 3, 16).
■ “... kaj ni havas la profetan vorton konfirmantan; kiun atendante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko, ĝis ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos en viaj koroj; antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon ĉar neniu profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio” (2 Pet 1, 19-21).
- Por la leteroj de Paŭlo kaj la aliaj leteroj:
■ “Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, kiel ankaŭ en ĉiuj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo” (2 Pet 3, 15-16).
La leteroj de Paŭlo estas metataj tie ĉi en la sama nivelo de la aliaj “Skriboj”. Ni ne havas por la aliaj libroj de la Nova Testamento iun ajn dokumentadon entenatan en la Nova Testamento mem.
Liveri tamen tian dokumentadon estus erara rondo: la sama Nova Testamento dirus kiuj estas la libroj entenataj en la Nova testamento!
Diri ke la libroj de la Sankta Biblio estas “inspiritaj”, signifas diri, ke la kristana komunumo rekonis, ke en tiuj libroj estas entenata ĉio kion Dio volis komuniki al homoj, ne ja en la senco, ke Dio parolas en la greka aŭ en la hebrea, sed en la senco ke ties enhavo realigas, en maniero komprenebla al la homoj, ĉion kion Dio volis, ke la kristanoj konu pri la senco de la homa vivo kaj pri la plejbona maniero Lin atingi21.
4. Interpreto de la Biblio
, La Biblio estas mesaĝo de Dio, sed la vortoj ĝin esprimantaj estas homaj vortoj, skribitaj laŭ la pensmaniero kaj la kulturo de la homa aŭtoro.
Nu, kiu ajn teksto por esti korekte komprenita, devas esti interpretata. Kaj tio des pli necesas koncerne la Biblion, se konsideri la fakton, ke ĝi estis verkita en tempoj, kulturoj kaj lingvoj tre malsamaj disde la aktualaj.
Sencas do pluaj demandoj:
a) Kiu rajtas aŭtoritatece interpreti la Biblion?
b) Per kiuj kriterioj kaj metodoj ĝi devas esti interpretita?
Jen la motivoj de la temo sekvanta!
Kiel ni vidis, nur la Eklezio aŭtoritatece selektis la liston de la sanktaj libroj. Estas do la Eklezio kiu fondas kaj rajtas interpreti la Sanktajn Skribojn kaj ne inverse.
Malsame pensi egalvaloras sin meti en la maleblon starigi kiuj estas la Sanktaj Libroj. Kial fakte la evangelio laŭ Luko devus esti vorto de Dio, dum la Didaĥeo (libro samtempa al la evangelio laŭ Luko kaj pretendanta enteni la instruon de la Dekdu apostoloj) ne?
La unika respondo kiun la kristanoj povas doni estas, ke la tiama Eklezio, gvidita de l’ Sankta Spirito, tiel juĝis.
Tial, laŭ la atesto de la antikvaj Eklezioj (kontestita tamen de Lutero en la XVI jc), la Sanktaj Skriboj ne povas tute sole esti normo kaj fundamento de la kredo, ĉar ĝi, almenaŭ rilate al la Nova Testamento, aperis poste: la kristana kredo jam ekzistis kiam la Nova Testamento ankoraŭ ne ekzistis. Oni rememoru fakte, ke kristanismo naskiĝis en la 30 ĉirkaŭ pK, dume la Nova Testamento naskiĝis ek de la 51 al 100 ĉirkaŭ!
Se koncedi la principon laŭ kiu nur la Eklezio, inspirita de la Sankta Spirito, juĝas la Sanktan Skribon, fontas ankaŭ, ke nur la Eklezio havas la taskon ĝin interpreti por fiksi kion la Sankta Spirito vere volis sciigi al la kristanoj (kaj pere de ili al la tuta homaro), por ke ili konformigu al ĝi sian vivon.
Dokumentoj
■ Sankta Aŭgusteno el Ipono († antaŭ 450), en sia Contra epistulam Manichæi quam vocant Fundamenti, 5, skribas:
”Mi ne kredus al la Evangelio se al tio min ne puŝus la aŭtoritato de la Eklezio”.
■ Vincento de Lérins († antaŭ 450), sintezis la penson de la kristanoj per tiu ĉi teksto:
“La Sankta Skribo, pro ĝia sublimeco, ne estas interpretata de ĉiuj en la sama senco: iu ties sencon eksplikas iumaniere, alia alimaniere: ŝajnas ke ni povas diri: kiom da kapoj, tiom da sentencoj... Sed ĝuste pro tio, pro tiom da multeraraj malrektaĵoj, necesas ke la interpretlinio de la profetaj kaj apostolaj Skriboj estu gvidata de la normo de la eklezia sento (sensus Ecclesiae) kaj katolika (universala). En la katolika grundo mem ni devas kun granda atento prizorgi nin teni ĉe tio kion kredis ĉiuj, ĉie kaj ĉiam: tio fakte kio estas vere kaj propre katolika, eĉ pro la signifo kaj la forto de la vorto mem, entenas universale ĉion. Sed tio okazos nur se ni nin tenos ĉe la universaleco, la antikveco kaj la konsento.
Ni nin tenas ĉe la universaleco, se ni konfesas vera nur la kredon kiun la tuta Eklezio konfesas en la tuta tero; ni nin tenas ĉe antikveco, krome, se ni ne malproksimiĝas el la konceptadoj kiujn niaj sanktaj antaŭuloj kaj patroj klare konfesis; kaj ni nin tenas ĉe la konsento, fine, se, ene de la antikvaj doktrinoj, ni sekvas la opinion konfesatan de ĉiuj, aŭ almenaŭ de preskaŭ ĉiuj, episkopoj kaj majstroj.
Kion faru la katolika kristano, se kelka eta parto de la eklezio disiĝas el la universala kredkomuneco? Kion, se ne antaŭmeti la sanon de la tuta korpo al unu membro peste malsana kaj korupta? Kaj kion li faru, se nova kontaĝo provas invadi ne nur parteton de la Eklezio, sed la totalon de la Eklezio? Ankaŭ en tiu kazo, li sin tenu ĉe la antikvaj doktrinoj, kiuj certe ne allogiĝas per trompo je novaĵo.
EKLEZIO BIBLIO
|
|
APOSTOLOJ
|
|
EKLEZIO
|
|
|
|
|
|
|
|
|
PAROLA TRADICIO
|
|
|
|
|
TRANSDONO
|
TRANSDONO
|
|
|
|
|
TAKSADO
JUĜADO
|
INTERPRETO
|
|
|
|
|
|
|
DIVERSAJ VERKOJ
|
|
KANONO
|
|
BIBLIO
|
Sed kio se ankaŭ en tiuj li malkovrus eraron de du aŭ tri homoj, aŭ eĉ de unu tuta urbo aŭ de iu provinco? Ankaŭ en tiu kazo, li prizorgu antaŭmeti al la aroganteco aŭ nescio de malmultaj, la konciliajn decidojn, kiam ili ekzistas, de la universala Eklezio.
Sed kio se sin prezentas doktrino al kiu nenio similas? Tiam li prizorgu konsulti, ekzameni kaj kompari inter ili la opiniojn de la antikvuloj, kaj precize de tiuj kiuj, en malsamaj tempoj kaj lokoj, konstantaj en la komuneco kaj en la kredo de la unika katolika Eklezio, fariĝis, rilate tion, aŭtoritato.
Ĉion, kion li trovos jam subtenitan, skribitan aŭ defenditan ne nur de unu sola aŭ de du, sed de multaj, en la sama senco, klare, kun ofteco kaj kontinueco, tion li sciu ke ankaŭ mem devas kredi sen iu ajn dubo” (Commonitorium, 2-3).
Tial, respondante la komencajn demandojn,
a) nur la Eklezio rajtas interpreti la Skribon. Fakte
- ĉe la radiko de la N. T. kuŝas longa parola tradicio;
- ĝuste la tradicio elektis kiuj libroj endas konsideriĝi “apostolaj”;
- la interpreto pri la biblia teksto donita de la antikvuloj ĝuas je plejbona garantio de vero, ol ĉiuj kiuj okazis poste, jen pro la pligranda proksimiĝo al tempo rilate la lingvon jen pro plipreciza kono pri la socia medio originiginta la tekston.
ESTAS KREDNORMO POR ĈIUJ KRISTANOJ TIO KIO
- DE ĈIUJ
- ĈIE
- ĈIAM
ESTIS KREDATA (Vincento el Lérins - † 434)
La Eklezio sin esprimas
- aŭ per iu substanca unuanimeco
- aŭ per la Ekumena Koncilio
- aŭ per la papo.
Estu notinde, ke la tradicio ne havas egalan pezon por ĉiuj punktoj de la kristana kredo. Troviĝas fakte interpretoj pri bibliaj tekstoj de ĉiuj kaj ĉiam akceptitaj kaj tiuj estas devigaj por kristano. Ekzistas, male, aliaj interpretoj kiuj, eĉ se subtenitaj de multaj, estis subtenitaj nek de ĉiuj nek ĉiam kaj krome la personoj publike malakordiĝantaj pri ili neniam estis kondamnitaj. Tiuj interpretoj restas je libera diskutado.
Povas eĉ naskiĝi novaj problemoj al kiuj necesas doni nepran respondon pere de novaj interpretoj, kies korespondeco aŭ malkorenpondeco kun la antikva tradicio ne tuj percepteblas. Tiu ĉi estas la ekzempla kazo en kiu devas sin demandi la Eklezio kiu posedas en si mem la Spiriton de Jesuo por ke ĝi pritaksu la novan interpreton kaj decidu.
b) la kriterioj laŭ kiuj interpreti la biblion estis fiksitaj de la Eklezio mem.
La antikva tradicio prezentis du metodojn laŭ kiuj iinterpreti la Biblion:
1) tiu de la teologia skolo de Antioĥio de Sirio: ĝi preferis doni al la tekstoj laŭliteran interpreton, provante trovi la ekzaktan sencon de la vortoj uzitaj de la sankta aŭtoro (hagiografo) kaj klopodante kompreni kiel eble plej ekzakte ĉion kion li intencis komuniki;
2) tiu de la teologia skolo de Aleksandrio en Egiptujo: ĝi male preferas interpreton simbolan, alegorian, bazitan sur la principo laŭ kiu, ĉar temas pri la vorto de Dio, la Biblio povas enteni plurajn signifojn, pretere kaj transe de la intencoj de la sankta aŭtoro.
Garantio por eviti erarojn en tia interpreto estas la kristana sento (sensus ecclesiae).
5. Sintezo
(Sekvas sinteza piskribo de la deviga vojo kiun devas laŭiri kristano por prave diri, ke la Biblio (kun parto de la N. T.) estas vorto de Dio.)
1. la fidago en la Eklezio antikva kaj aktuala enkondukas en la konvinkiĝon, ke la libroj de la N. T. estas libroj antikvaj kaj oficialaj,
2. la fidago en la Eklezio de la I-II jc, enkondukas en la konvinkiĝon, ke la libroj estas apostolaj (verkitaj rekte aŭ nerekte de ili),
3. la fidago en la apostoloj enkondukas en la konvinkiĝon, ke la libroj estas historiaj,
4. la fidago en Jesuo, kiu donis la neeraripovon al la Eklezio, enkondukas en la konvinkiĝon, ke temas pri libroj sanktaj-vorto de Dio.
APENDICO
“La” metodo de legado de la Sanktaj Skriboj
1. Premisoj
La difina articolo “la” estas intence provoka.
En la nomo de la libero je legado, je interpreto, je juĝo kaj elekto, tiu difina artikolo hodiaŭ abolendas; hodiaŭ valoras la “laŭ mi”.
Sed, superinte la unuan ekreagon pure emocian, atribueblan eble al kondiĉoj de la medio, ni vidu ĉu ekzistas validaj motivoj por subteni tiujn tezojn. Se ili ne rezistas, ni povas ĉiam ilin forigi. Estas tamen kiom ajn honeste ilin prikonsideri.
2. La elirpunkto
estis liverita de la sekva konsidero:
antaŭ teksto de iu aŭtoro, povas prezentiĝi al la legantaro diversaj interpretoj pri lia penso, sed estas ne negeble, ke verkante li pensis al unu kaj unu sola, tio estas al tio kion li intencis diri (escepte se eĉ li mem ne sciis kion li volis diri...).
Ekzistas nome en la legado elemento subjektiva (nia interpreto) kaj elemento objektiva (la ideo kiun la aŭtoro intencas transdoni).
Korekta legadmetodo estas kiu sin proponas atingi la duan: ne kion la aŭtoro sugestas al ni, sed kion li vere intencis diri, eĉ konsiderante tamen la malfacilaĵojn ĝuste determini tiun objektivan elementon kaj la fakton, ke tiu elemento fine esprimiĝas per nova subjektiva formulo.
Se ni marŝas sur la vojo de“kion ĝi diras al mi”, la teksto fariĝas preteksto por mensaj operacioj vole preterlasantaj, kvazaŭ negravaj, la intencojn kaj la esprimojn de la aŭtoro: kiel aserti, ke la rezultoj ankoraŭ entenas ion komunan kun lia penso? Tiu ĉi ne interesas plu: restas nur sparko eksplodiganta la incendion de niaj meditoj. Per tiaj operacioj, se ni emas iri ĝisfunde, la skribita teksto mem povas esti eĉ superita.
3. Apliko al la Sankta Skribo
La Biblio estas teksto naskiĝinta, rilate al la M. T., en la hebrea medio laŭlonge de multaj jarcentoj, kaj, rilate al la N. T., en la medio de la unuaj kristanaj komunumoj, akceptantaj kiel Sanktan Skribon ankaŭ la Malnovan Testamenton, donante al tiu novan kaj originalan interpreton je la lumo de iu nova fakto: Jesuo el Nazareth estas la Mesio, ĉar li resurektis.
Volante koni la penson de la Bibliaj aŭtoroj, oni devas necese reiri al la medio ĝin produktinta.
Kiel pretendi legi, pere de moderna pensmaniero, tekstojn tiom antikvajn? Ĉu ilin interpreti libere? Oni riskas inventi. Kiu garantiu en tia aventura aventuro?
Tamen svarmas niatempe interpretoj “reduktaj” pri la teksto: kortuŝas vidi tiom da belaj talentuloj sin klini sur tiun libron kaj pretendi ĝin legi kvazaŭ ĝi estus libro niataga. La “eksplikoj” elrakontiĝas unu post la alia, persvadaj, “veraj” (?).
Oni povas spiri trankvile post tiu “legado”: ĝi ne plu ĝenas samekiel ĉe l’ komenco, kiam ĝi konservis sian tutan eksplodan ŝarĝon pro ĝia absoluta noveco. Nun tiu libro estis reduktita en niajn skemojn kaj oni povas ĝin eĉ formeti, jam senutilan. Oni evitis la demandon de ĝi metitan, kiu restis sen respondo, kaj oni metis al ĝi aliajn demandojn, al kiuj respondis ne la aŭtoro, sed ni mem.
Jen tiam du kontraŭaj manieroj legi la Biblion:
1. pagana legado: legi la tekston perceptante, ke ĝi respondas al niaj postuloj. La teksto estas vera ĉar ĝi respondas al niaj ideoj.
2. laŭkreda legado: ne ĉiam oni klare scias kiu estas la vero kaj ne ĉiam oni trovas, ke la teksto estas vera, sed oni kredas ĝin vera, fidante je la Eklezio, eĉ kiam ĝi ne respondas al niaj ideoj.
4. Konkludo
Legado celanta alveni la aŭtoran penson ne povas ekskludi la prezentadon kiun pri ĝi faras la komunumo naskinta kaj leginta tiun libron.
Koncerne tion, ebla obĵeto povas esti la jena: ankaŭ tradicio povas manipuliĝi, povas transdoni erarojn! Sed, ni respondas, ne sufiĉas tion diri! Necesas ankaŭ prezenti pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn motivojn dubigajn. Krome, samtempe la eventuala konkludo, ke iu tradicio estis manipulita pravigas rifuzi tion, sed ne rajtigas anstataŭigi ĝin per nova interpreto naskiĝanta hodiaŭ kaj, ĝuste pro tio, entenanta multe malpli da probablecoj esti vera.
Kaj kiel ne juĝi “orgojla” tian sintenon? Ĉu eblas, ke la kristanoj, niaj antaŭuloj, nenion komprenis aŭ erare komprenis la tekston?... Ili tamen estis pli proksimaj ol ni al la medio naskinta la tekston, ili pli bone konis la lingvon, la kutimojn, la pensmanieron...
Ĉu eblas ke la Sankta Spirito feriis laŭ jarcentoj por vekiĝi nun por “nova Pentekosto”?
Ĉu ne povas veni en menson, ke tiuj “modernaj” interpretistoj estas vendantaj kiel dian vorton siajn cerbumaĵojn?
Strange hodiaŭ ni konstatas la fakton, ke volonte oni aliĝas al modernaj eksplikoj “revoluciaj”. La vera motivo, eble, estas simple, ke tiuj ĉi lastaj permesas dormojn pli trankvilajn al la homaj konsciencoj.
12
Evangelizado
kaj Sakramentoj
En tiu ĉi ĉapitro ni lupeos:
1. La evangelizadon: kio ĝi estas
2. La akcepton de la evangelizado
3. La sakramenton (ĝeneralajn konceptojn)
4. La unuopajn sakramentojn
Tiupunkte la kurso pri la fondamentoj de la kristanismo povas konsideriĝi konkludita.
Tamen ni kredas utila sintezon (iom personigitan) pri ĉio dirita kaj kunligi ĝin kun la sakramentoj.
1. Evangelizado
Al vi ni konigis ke, si vi donas fidon al la apostoloj (kies atesto al vi venas pere de la Eklezio)
a) vi akceptas kiel veran la fakton de la resurekto de Jesuo, fundamenton de la tuta kristanismo
b) vi akceptas la konsekvencojn de tiu fakto kaj nome
1. Jesuo, filo de Dio, donas la respondon al nia problemo pri la vivsenco;
2. Dio Patro konceptis ekde la eterneco amplanon al ĉiuj homoj, vin inkluzivantan;
3. Homo estas “filo de Dio”, strukturita laŭ la modelo Kristo;
4. Jesuo Kristo estas la homo tia kian Dio pensis kaj do la vivmodelo por ĉiuj homoj.
Ĉio ĉi estas la enhavo de la “evangelizado”. Al vi estis anoncita “bela sciigo”: la eterna vivo de Dio!
2. Akcepto de la evangelizado
Se nun vi decidas ĝin libere akcepti, igi ĝin via, vi fariĝas eksplicita kristano kaj esprimas en la komununo (Eklezio) tiun vian decidon laŭ homa maniero, nome pere de “signoj”, en la sama maniero laŭ kiu la mistero de Dio alvenis en vian konon.
La unua signo konsistas el via vivo laŭ la Jesua modelo.
Aliaj signoj estas tiuj indikitaj de Jesuo mem, per kiuj la Eklezio esprimis sian “jeson” al la evangelizado: la sakramentoj.
Jen la kialo de la titolo ĉe la komenco: Evangelizado kaj Sakramentoj: la evangelizado preparas, celas al la sakramentoj, eĉ estas ĝi mem parto de la sakramentoj, kiuj estas la akcepto de evangelizado. Pri ligo, tre strikta, inter evangelizado kaj sakramento, vi mem plie konvinkiĝas se vi pli profunde meditos pri la signifo de “sakramento” kaj de “sakramentoj”.
3. Sakramento
Sakramento estas signo kiu malkovrigas al vi, ke iu definita situacio de via vivo devas esti de vi alprenita kaj vivita “kiel ĝin vivus Jesuo”. En ĝi estas al vi anoncita, por tiu cirkonstanco kaj situacio, aparta konformeco al Jesuo, kiun vi libere volas akcepti kaj vivi: vi troviĝas en certa situacio de via vivo kaj la sacerdoto, je la nomo de Kristo, al vi konigas (li vin evangelizas) kaj proponas al via akceptemo dimension tute specialan, specifan aspekton de via konformeco kun la Difilo. Se vi akceptas “file” vivi tiun apartan cirkonstancon kaj plilongigi plue en via vivo tiun vian decidon, la sakramento estas plenumita.
Evidentiĝas, ke ĉiu sakramento estas signo de kredo, nome ĝi estas, en komunumo de kristanoj, realigata de vi, kredanta je la anonco al vi farita. El ĉio ĉi vi tiam komprenos, pli kaj pli profunde, la striktan ligon inter evangelizado kaj sakramentoj: antaŭ vi staras la persono (ministro) kiu, je la nomo de Kristo, al vi anoncas novan situacion filan; poste estas vi tiun akceptanta, kaj iganta tiun via. La sakramento do implicas evangelizadon kaj akceptadon: temas, kiel jam vidite, pri akcepto de iu evangelizado.
El tio vi ankaŭ perceptas pri la “nepreco” de la sakramento, kiel signo de akcepto de io ekstersensa al vi anoncita. Vi rimarkos krome jam ekde nun kiel la sakramento ne estas io “magia”, “ĉevida trato” aŭ aŭtomata, sed io plene kaj profunde viva: alpreno de persona starpunkto antaŭ la amplena iniciato de Dio.
4. La unuopaj sakramentoj
Analizante nun la unuopajn sakramentojn, vi plie konvinkiĝos pri la antaŭdiritaj aferoj. Mi tamen rimarkigas al vi, ke la sakramentoj estas signoj de gravegaj situacioj, eksterordinare valorplenaj en via vivo, kiujn vi estas alvokata vivi file.
Ni komencu tiel de la unua fundamenta situacio, tiu en kiu vi alprenas en viajn manojn vian vivon donante al ĝi fundan orientadon: aŭ por Dio aŭ por vi mem.
Tiu situacio estas tiel grava kaj kompleksa ke ne sufiĉas unu sola sakramento por ĝin esprimi en ĉiuj ĝiaj implicaĵoj. Tiurilate ni trovas la unuajn tri sakramentojn, nomatajn “por la kristana inicado”.
a) La bapto
ĝi estas antaŭ ĉio la signo indikanta vian rezignon al la malbono, vian opozicion al vivo direktata de egoista pensmaniero, metanta vian “mi” en la centron de la universo kiel mezurilon de kio estas bono kaj malbono. La bapto estas do la signo kiu indikas vian konvertiĝon. Tiu vidpunkto de “purigado el la peko” esprimiĝas en la rito de la lavado per akvo (bano).
ĝi pli multon signifas, tamen: en la bapto, Dio, agante ĉiam pere de la ministranta persono lin reprezentanta, konigas al vi vian kvaliton de filo de Dio, malkovrigas sian eternan amon igintan vin filo laŭ la bildo de sia Filo, Jesuo Kristo; kaj samtempe vi manifestas vian intencon akcepti tiun lian amon, vin rekonante tia kian li faris, nome filo sia. Vi elstarigas tiel la signon de via kredo, per kiu vi ŝanĝas vian pensmanieron, akceptante pensi kaj vidi la tutan realon kaj vian vivon laŭ pensmaniero propra al Dio.
La bapto, estante super ĉio la signo de via kredo, estas la fundamenta signo, per kiu vi vin rekonas filo de Dio, vi akceptas esti vere tio kion Dio pri vi diras: la bildo de la Filo en vi ne plu estas nur “donita”, sed fariĝas “akceptita”, agnoskita, via: vi do fariĝas “persone” filo de Dio. Ĝuste en tiu senco vi legu la johanan frazon (1, 12): “Al tiuj kiuj kredas al lia nomo, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio”.
La tradiciaj esprimoj: “la bapto donas al vi, en vin enmetas la kredon...”, nun eble sonas ekstertone al via orelo, kvazaŭ kredo estus io materia... Necesas nur ilin kompreni laŭ la senco, ke en la bapto realiĝas la anonco/akcepto de iu supernatura vizio pri la mondo kaj pri la historio, kiu inkluzivas ankaŭ la realon de via persono. Mi aldonas iun plian aferon: per la bapto vi “komencas” esti filo de Dio, vin agnoskante tia kaj vi komencas eĉ vian videblan eniron en la Eklezion, komunumon de la kredantoj je Kristo.
b) La konfirmacio
Pere de la konfirmacio vi esprimas novan aspekton de tiu via fundamenta orientado al Dio Patro: povus okazi ke, diablece, en via animo enŝoviĝas kojno provokanta fendon tiom profundan ĝis kontraŭdiro tia:
“Mi rekonas, ke mi estas filo de Dio, sed tion mi ne ŝatas: mi rekonas, ke mi estas modlita laŭ la bildo de Kristo, sed mi ne volas, ke tiu bildo estu viva kaj parolanta en mia vivo, mi ne akceptas vivi kiel filo”. En tiu kazo, al vi mankas la karitato. Se vi akceptas vivi laŭ la Spirito de Jesuo, kiu estas la karitato kaj kiu al vi estas anoncita, vi tiel jam faris la Konfirmacion, vi elstarigis en vi la signon de la Spirito, de la karitato de Kristo: vi esprimas vian volon ami ĉiujn homojn kaj ĉiujn aĵojn per la koro de Kristo.
Alivorte: pere de la Konfirmacio vi igas via la internan dinamismon de la tri Diaj Personoj: la Patro kiu donas ĉion al la Filo; la Filo kiu sin rekonas tia kaj sin redonas tutan al la Patro en la nomo de la Sankta Spirito.
La tri diaj personoj tiel kunloĝas en vi, pro tio, ke vi decidis igi via ilian propran vivon (Jo 14, 23).
Ankoraŭ unu afero: la Konfirmacio perfektigas, kompletigas, “konfirmas” rite la bapton - ne male la baptiton; jen kial la nomo “Konfirmacio”.
c) La eŭkaristio
Fine en la eŭkaristio al vi manifestiĝas via konformeco al Kristo ankaŭ en via fizika aspekto, kaj vi akceptas oferdoni vian tutaĵon, inkluzive de la korpo, al Li. Ne nur: al vi manifestiĝas ankaŭ via maksimuma konformeco al Kristo kiu mortas, kiu esprimas sian superan amon al la Patro kaj al la homoj donante la vivon. Elstarigante la signon de la panmanĝado kaj de la vintrinkado, en la eŭkaristio, vi esprimas vian totalan komunecon kun Jesuo kaj samtempe metas la signon de via plena enkorpiĝo en la Eklezio: unuiĝinta al viaj fratoj laŭ la kredo kaj laŭ la amo.
La eŭkaristio estas la sakramento al kiu konverĝas la aliaj du kaj al kiu direktiĝas la aliaj kaj via tuta vivo, pro tio, ke en ĝi vi plejbonintence esprimas vian volon plene unuiĝi al Jesuo, vivi kiel Li kaj finofare realigi vian supernaturan celon: unuiĝinte al Jesuo oferdonanta sian vivon kaj atendante la manifestadon de la glorigo kun Li (resurekto via).
Rimarkoj:
1. Kiel jam dirite, tiuj tri sakramentoj de la kristana inicado formas unu profundan unuon, ĉar ili estas signoj de unika realo (via fundamenta kaj persona adhero al la Kristo) esprimata de ĝiaj tri diversaj aspektoj. Ili estas tri diversaj ritoj de unika realo.
2. Nun jam fariĝas facile al vi kompreni kiu estas la spirita realo supernatura naskiĝinta en vi pere de via renkonto kun Kristo:
- la realiĝo de la “graca stato”, tio estas la akcepto viaflanka de la donaco de la vivo mem de Dio (filo en la Filo), la harmonio inter via fila kondiĉo kaj via volo.
(La peko, do, estas la rifuzo de tiu donaco de Dio).
- la volo vivi vian tutan vivon, en ĉiu ĝia momento, kun la Spirito de la Filo, la karitato. Ĉiu via ago estos vivata “file”, kvazaŭ prokrasto de tiu volo esprimita en la sakramento. Via tuta vivo estos “sakramentizita”.
Tia spirita vivo kunportita de la kristanaj inicadaj sakramentoj estas kutime prezentata de la Skribo per la terminoj de la partopreno je la morto kaj resurekto de Jesuo. Rememoru la teksteron de Paŭlo: “Enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la kredo al la energio de Dio, kiu levis lin el la mortintoj” (2, 12).
N.B. Tio valoras por la kristana inicado de plenkreskuloj, kapablaj doni responsan respondon. Por infanoj la bapto esprimas la signon, validan por plenkreskaj kristanoj, de la donaco koncedita de Dio al la infano, en la atendo, ke li persone ĝin akceptu, kiam ĝi estos anoncita al li.
Estas, krom tiu fundamenta situacio pri kiu mi al vi parolis ĝis nun, aliaj situacioj, eĉ ili gravaj en la vivo.
ĉ) La absolva sakramento (konfeso)
Per la absolva sakramento oni konsideras la tristan realon de la malplenumado de nia tasko, alprenita ĉe la sakramenta inicado, vivi laŭ Jesuo Kristo. Vi havas la eblecon peki, nome reiri al la vivado laŭ via egoismo, nome “provi” superelstarigi vin mem ĝis la neniigo de Dio. Nu, en la absolva sakramento, Dio rerivelas al vi, ke Jesuo estas via modelo kiel filo kiu oponas al la peko kaj reiras al la Patro sin oponante al la peko. Li al vi rerivelas, ke Jesuo estas ankaŭ via Elaĉetinto, nome via plej alta modelo de oponado al la peko, ĉar, pere de sia morto, li sin orientigis al la Patro ĝis sia detruado per homa mano.
En la absolva sakramento, Dio, pere de la ministro, manifestiĝas ĉiam preta akcepti vin pentinta pro viaj pekoj, vin denove reakcepti en la komunumo kun la aliaj kristanoj.
d) La unkto
Per la unkto de la malsanuloj oni konsiderigas la malkomponiĝon de via esto pro malsano, aparte se grava. Eĉ en tia situacio Dio al vi manifestas vian specifan konformecon kun la bildo de la Kristo, kiu akceptas la suferon kaj la morton pro amo, sin allasante en la manojn de la Patro. En la sakramento vi igas viaj tiujn sentojn de Jesuo, esprimante vian volon transpasi el tiu ĉi mondo al la Patro, por lin renkonti poreterne (ĉe Jakobo 5, 14 ss).
e) La geedziĝo
Fine la geedziga sakramento substrekas vian volon sindoni al alia persono sekse malsama. Ankaŭ tie ĉi Dio volas manifesti al vi, ke tiu via reciproke sindona ago estas nur por montri la intiman kaj personan unuiĝon de Jesuo kun ĉiuj homoj. Inter du personoj en ĉi tiu mondo ne povas ekzisti unueco pli profunda, korpa kaj spirita, kaj en la geedziĝo vi akceptas realigi tiun union kiel signon de tiu de Dio kun la homaro en Kristo (kp. Ef 5, 22-23).
f) La ordino
La sakramento de la ordino orientigas vian vivon al la bono de la homoj ĝuste cele al la evangelizado. Dio igas vin signo de la ĉeesto de Kristo kiel ĉefo de la Eklezio.
5. Konkludo
a) Mi opinias ke vi jam estas konvinkita pri la intima ligo inter la evangelizado kaj la sakramentoj kaj pri la primara graveco de la evangelizado, kiu konigas al vi flanke de Dio ties eternan amplanon, kiu nun realiĝas en vi kaj kondukas vin vivi “konscie” vian vivon kiel filo de Dio. Mi pensas, ke klare brilas ankaŭ la tasko de la Eklezio: daŭrigi la funkcion de Kristo, atentigi ĉiujn homojn pri la “mistero de Dio”, por ke ili povu libere kaj konscie konformigi sian vivon (kp. Mt 28, 16-20). La misia devo devigas ĉiun kristanon konantan la “misteron de Dio” kaj puŝitan de sia fila amo konigi ĝin ankaŭ al la aliaj. Tiel la kredo je “antaŭa” amo de Dio povas ankaŭ vin sugesti ĝis ĝia proklamado al nova kreito alveninta tiun ĉi mondon: via kredo kaj via amo puŝas por ke vi deklaru en la kredanta komunumo: “Ankaŭ tiu ĉi infano estas filo de Dio” (signifo de la bapto al la infanoj).
b) Vi certe rimarkis en la tuta traktado ke neniam estis uzitaj esprimoj kiel “La sakramentoj produktas ion... superverŝas ion...“. Oni volis per tiu silento, ke vi evitu la riskon taksi materia kaj sensebla tion kio transstaras vian sperton.
Ni rajtas tamen diri, ke dum la sakramentago io okazis en via spirito, sendepende de la persono, pli aŭ malpli bona, kiu vin evangelizadis pli aŭ malpli korekte: vere en via spirito kreiĝis respondo, harmoniiĝo kun via “esti filo”, harmoniiĝo kiun vi konstatos nur postmorte. Je sensebla nivelo vi daŭrigos plenumi vian kutiman agadon, sed vi scias, ke fakte en vi ekzistas iu nesensebla kaj nesentebla realo, adoleskanta kaj plenkreskanta: via realo de filo de Dio. Se oni do rajtas paroli pri efiko de la sakramentoj, tio ne signifas, ke en la sakramento realiĝas io sendepende de vi, sed ke en vi vere realiĝas tio kion la signo reprezentas, nome via persona unuiĝo al Jesuo, via “interligo” kun Dio Patro.
La beata eterneco ne donos al vi ion plian ol kion jam vi havas ĉi tie. Nur, tie manifestiĝos tio kion vi jam posedis tie ĉi, nome kiu estis la nivelo de via fila amo. La beata eterneco fariĝos tiupunkte la eterniĝo de via graca stato, dum la malfeliĉa eterneco estos la eterniĝo de via peka stato, de la profunda ŝiriĝo de via esto (vera morto).
Ni tiel rajtas konkludi dirante, ke en la sakramentoj ĉiam ĉeestas unuflanke Dio kiu, pere de sia ministro, alfaras sian anoncon, kaj aliflanke ĉeestas vi, kiu konscie kaj libere respondas al tiu anonco, akceptante file vivi por la tuta vivo tiun apartan situacion de via ekzisto.
Pliprofundiĝoj:
eŭkaristio kaj absolva sakramento
Tiupunkte, la kurso pri la fundamentoj de la kristanismo povas konsideriĝi finita.
Tamen, en la vivo de kristano du sakramentoj estas aparte gravaj: eŭkaristio (meso) kaj absolva Sakramento (konfeso).
Ni tial opinias, ke tre utilas aldoni specifan traktadon pri tiuj sakramentoj.
* ĝenerale la sakramentoj estas signoj per kiuj kristano proklamas al la Eklezio (kristana komunumo) sian volon vivi “kiel kristano”, nome kiel sekvanto de Jesuo Kristo, iujn gravajn momentojn de sia ekzisto, tio estas li diras, ke mem volas renkontiĝi kun Kristo en tiuj momentoj.
* En la kredo kristano akceptas, ke Jesuo ĉeestas en la ministro kun kiu li intencas renkontiĝi. Jesuo fakte delegis siajn apostolojn lin reprezenti: “Kiel la Patro sendis min, tiel mi vin sendas”.
Siavice la Apostoloj delegis sian apostolan sinsekvantaron, tio estas la ministroj en la Eklezio.
* La signoj estas bezonataj pro tio, ke homo estas ankaŭ korpo kaj tial devas unuiĝi al Kristo per tuta sia esto kaj krome pro tio, ke Jesuo Kristo pensis la Eklezion kiel videblan komunumon.
13
La sakramento
de la EŬKARISTIO - la MESO
En ĉi ĉapitro ni trastudos:
- la historian originon de la Meso: Jesuon
- la foran originon: la hebrean paskan vespermanĝon
- la disvolviĝon de la lasta vespermanĝo, kaj ĝian
signifon
- iujn konkludajn primeditojn pri la Meso.
La meso estas la aktualiĝo (memorigilo) de la centra nukleo de la kristanismo, nome de la morto-resurekto de Jesuo, por ke kristano renovigu kaj manifestu sian volon vivi kiel Jesuo, kuniĝante al lia ofero.
1. Origino de la Meso
a) Atestoj de la antikva Eklezio
” Justeno, kristana advokato de la II jc, liveras al ni pri siatempa meso la sekvajn priskribojn:
- (La meso en la kristana inicado)
“Post esti lavintaj la ĵusan kredaliĝinton ni tiun kondukas en la kunvenon de la fratoj, kiel ni nin nomas, kaj kune preĝas por ni, por la iluminito (= baptito) kaj por ĉiuj aliaj, kie ajn ili troviĝas, por meriti, post esti komprenintaj la veron, fariĝi bonaj en la vivagadoj, obeantaj al la preceptoj, kaj atingi tiel la eternan savon.
*Post la preĝoj, ni reciprokas ĉirkaŭbrakojn kaj kisojn. Poste oni portas al la preposto (= ĉefo) de la fratoj panon, pokalon da akvo kaj pokalon da diluita vino. Tiu ilin prenante laŭdas la Patron de ĉiuj en la nomo de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Poste li agas longan dankpreĝon pro tiuj donacoj. Kiam finiĝas la preĝoj kaj la dankago, la tuta ĉeestanta popolo aklamas « Amen!».. Amen en la hebrea lingvo signifas « Estu tiel»”.
Post kiam la preposto finas la dankpreĝon kaj la tuta popolo ĥore respondas, tiuj kiujn ni nomas diakonoj (= servistoj) distribuas al ĉiu el la ĉeestantoj la panon, la vinon kaj akvon konsekritajn (“eŭkaristiigitajn”) kaj el ili portas ankaŭ al la neĉeestantoj.
“Tiun nutraĵon ni nomas “eŭkaristio” kaj estas permesite ĝin doni nur al la ŝatanto de niaj instruoj, ricevinta la purigan lavon (=bapton) por la pardono de la pekoj kaj la regeneradon (= ĉu la konfirmacion?), kaj vivanta laŭ la normoj de Kristo. Pro tio, ke ni ne ĝin prenas kiel ordinaran panon kaj ordinaran trinkaĵon, sed, samekiel Jesuon Kriston nian Savanton enkarniĝintan per la vorto de Dio kaj prenintan karnon kaj sangon por nia savo, tiel ni la konsekritan nutraĵon (eŭkaristiigitan) per la preĝformulo devenanta de Li kaj je kiu sin nutras niaj karno kaj sango pro asimilado, ni ellernis esti la karno kaj la sango de tiu sama Jesuo enkarniĝinta. Fakte, la apostoloj en memoraĵoj de ili faritaj, kiuj nomiĝas evangelioj, transdonis, ke tiel fari ordonis al ili Jesuo, kiu, preninte panon kaj doninte dankon, diris: «tion faru por memorigo pri mi»; kaj el ĝi donis nur al ili (...).
- (La dimanĉa meso)
”De tiam ĉiam ni renovigas inter ni la memoron pri tiuj aferoj; kiuj el ni posedas riĉaĵojn helpas ĉiujn senhavulojn kaj ni vivas ĉiam unuiĝintaj.
“En ĉiuj niaj oferoj ni benas la Kreinton de la universo, per lia Filo Jesuo Kristo kaj la Sankta Spirito. Kaj en la tago nomata el la suno (= dimanĉo) jen kiuj loĝas en urbo, jen kiuj en kamparo renkontiĝas en la sama loko por legi la apostolajn memoraĵojn kaj profetajn skribojn, ĝis ni havas tempon. Kiam la legaĵoj ĉesas, la preposto pervorte admonas kaj instigas imiti edifajn ekzemplojn. Kaj ĉiuj kune stariĝas kaj diras preĝojn; sekve, tuj post tiu voĉpreĝado, oni surtabligas, kiel jam dirite, panon, vinon kaj akvon; kaj la ĉefo de la komunumo sammaniere proklamas preĝojn kaj dankesprimojn kun tutaj siaj fortoj kaj la popolo aklamas dirante: «Amen! ».
“Sekvas la distribuo kaj inter ĉiuj disdivido de la eŭkaristiigita nutraĵo kaj el ĝi oni sendas, pere de la diakonoj, ankaŭ al la neĉeestantoj. La riĉuloj kaj la bonvolemuloj spontane ofertas laŭvole. Kio kolektita estas transdonata al la preposto kiu helpas la orfojn, la vidvinojn, la bezonulojn pro malsano aŭ alikaŭze, la enkarcerigitojn kaj la gastojn inter nin alvenintajn. Li helpas, unuvorte, kiun ajn havantan malfacilaĵojn.
“Ni renkontiĝas la tagon dediĉitan al la suno, ĉar ĝi estas la unua tago en kiu Dio, ŝanĝante la mallumon kaj la materion, modlis la mondon, kaj en kiu Jesuo Kristo, nia Savanto, releviĝis el la mortintoj. Fakte, lin oni krucumis la antaŭtagon de la saturna tago (tago de Saturno=sabato) kaj li reprezentiĝis al la apostoloj kaj al la disĉiploj la morgaŭon, nome la tagon de la suno, kaj instruis al ili la doktrinojn kiujn ni submetis al via juĝo”. (Unua Apologia, 150/155, n. 65-67).
Kiel oni vidas, la maniero uzita de la antikva Eklezio por celebri la Eŭkaristion ne diferencas substance disde tiu de la aktuala Eklezio.
Tiu atesto (kaj aliaj aldoneblaj) sugestas, ke la antikva Eklezio ne inventis Eŭkaristion, sed ĝin reirigas al Jesuo (kp. Justenon: “preĝformulo de Li devenanta”), al liaj dummanĝaj agoj. Serĉatu do en la N. T. la Mesorigino.
b) La elementoj de la Nova Testamento
La kvar evangeliistoj sendetale rakontas la disvolviĝon de la lasta vespermanĝo. Laŭ la Sinoptikaj (Mt-Mk-Lk) temas pri paska vespermanĝo. Laŭ Johano male Jesuo mortas antaŭ la hebrea pasko. La aferon oni eskplikas per la ekzisto de du malsamaj kalendaroj, laŭ kiuj la pasko okazis en du diversaj datoj. La Sinoptikoj sekvas tiun sunan, Johano tiun lunan.
Ni supozas ke la lasta vespermanĝo de Jesuo estis tiu paska. Se, male, ĝi estus nur “religia vespermanĝo”, nome nepaska, la ĝenerala senco ne ŝanĝiĝus multe. Notindas, ke Johano ne rakontas ion pri la institucio de la eŭkaristio. Troveblas male aludo al ĝi en la Unua al la Korintanoj, antaŭa al la johana evangelio.
Jen la testeroj sinoptike apudigitaj: Kiel oni vidas el la tekstoj, Jesuo celebris sian eŭkaristion kuntekste de “religia manĝo”, problable de la hebrea paska vespermanĝo.
Por kompreni do la sencon de la faritaĵoj de Jesuo, ni devas trastude scii:
Ĉiu el ili printempe celebris sian propran feston.
Pro la kunfandiĝo de la du grupoj, ankaŭ la festoj unuiĝis.
3. La vespermanĝo de Jesuo
a) Disvolviĝo-ŝanĝiĝoj
La evangelioj ne liveris al ni ĉiujn detalojn koncerne la disvolviĝon de la lasta vespermanĝo de Jesuo; tio ne necesis, ĉar la unua kristana tradicio rilatas homojn kiuj tre bone sciis kiamaniere disvolviĝas la paska hebrea vespermanĝo.
Ili tial evidentigis nur la ŝanĝojn kiujn Jesuo alportis al la tradicia hebrea rito.
La ŝanĝiĝoj tamen ne estis tiaj ke modifiĝu substance la paska rito, ankaŭ ĉar, estante la rito ligita al la familio, ĝi povis varii laŭ certa libero, adaptiĝante al la cirkunstancoj.
Luko
22, 14-20
|
1 kor.
11, 23-26
|
Mateo
26, 20.26-29
|
Marko
14, 17.22-25
|
14. Kaj kiam alvenis la horo, li sidis, kaj la Apostoloj kun li.
|
23. La Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidita
|
20. Kaj dum vesperi ĝis, li sidis ĉe la manĝo kun siaj dek du disĉiploj
|
17. Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du.
|
15. Kaj diris al ili: "Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
16. Ĉar mi diras al vi: "Mi ne plu manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
17. Kaj ricevinte
kalikon, kaj doninte dankon, li diris: "Ĉi tion prenu kaj
dividu inter vi,
|
|
|
|
18. ĉar mi diras al vi: "De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis
venos la regno
de Dio".
|
|
29. Mi diras al vi:
"Denun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro".
|
25. Vere mi diras al vi: “Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos novan en la regno de Dio".
|
19. Kaj li prenis
panon, kaj, doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante:
|
prenis panon;
24. Kaj doninte
dankon,
li dispecigis
ĝin dirante:
|
26. Dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris:
|
22. Kaj dum ili
manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis
ĝin kaj donis al ili dirante:
|
"Ĉi tio estas mia
korpo, kiu estas
donita por vi; ĉi
tion faru por
memorigo
pri mi".
|
"Ĉi tio estas
mia korpo, kiu
estas por vi; ĉi
tion faru por
memorigo pri mi"
|
"Prenu, manĝu;
ĉi tio estas mia korpo".
|
"Prenu; ĉi tio estas mia korpo".
|
20. Sammaniere
ankaŭ la kalikon
post la vespermanĝo, dirante:
|
25. Tiel same
ankaŭ la kalikon, post la vespermanĝo, dirante
|
27. Kaj li prenis
kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili dirante: "vi ĉiuj trinku el ĝi,
|
23. Kaj li prenis
kalikon, kaj doninte dankon li donis al ili, kaj ĉiuj trinkis el ĝi
|
21. "Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo
en mia sango, kiu estas elverŝata por vi!.
|
"Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje kiam vi trinkos, por memorigo pri mi
26. Ĉar ĉiufoje,
kiam vi manĝos
ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro ĝis li venos.
|
28. ĉar ĉi tiu estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por la pardonado de pekoj.”
|
24. Kaj li diris al ili: "tio estas mia sango de la interligo, kiu estas
elverŝata por multaj."
|
JESUO (lasta vespermanĝo) JUSTENO AKTUALA MESO
30 pK... 150 XX jc.
MESO - KUNLIGOJ
|
PASKA VESPERMANĝO
|
LASTA VESPEMANĝO
|
|
†
|
kalva-
rio
|
MESO
| |