Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə19/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20

2. Disvolviĝo de pentofara rito

La antikva konfeso disvolviĝis en tri momentoj:

a) pekkonfeso kaj trudo de la pentofaro

La pekulo manifestis sian gravajn publikajn pekojn provokintajn skandalon (kaj eble ankaŭ tiujn kaŝitajn) al la episkopo, kia ĉefo de la komunumo, kaj pu­blike petis akceptiĝi inter pentfarantoj.

Oni konfesis nur la gravajn pekojn.

Estis ĉie opiniataj gravaj pekoj malkonfeso (= forlaso de la kredo), vola mortigo, adulto). Estis ankaŭ pekoj kies graveco estis malsame juĝata de la diversaj komunumoj, kiel blasfemo, fornikado, falsa atesto, fraŭdo, aborto, kalumnio, envio, kolero, malamo, orgojlo, ktp.


b) Pentofaro (unika en la vivo)

Proporcie kun la graveco de la pekoj konfesitaj, la episkopo asi­g­nis kongruan nombron da jaroj je pentofaro, kiuj havis duoblan fun­­kcion: oferti al la pekuloj ilon por plifortigi sian volon kaj montri al la komunumo la pruvon de la pento.



Malpliiĝo de la pentofaro

La pentofara daŭro povas reduktiĝi en la jenaj kazoj:

- per la interveno de kredatestanto (nome de iu kristano suferinta martiriĝon pro Kristo, sen tamen morti), kiam la pekulo montris seriozan pen­ton (indulgopeta letero al la episkopo)

- ĉe mortmomento. La pentofaranto tujtuje estis repacigita kun la komunumo eĉ se li ankoraŭ ne kompletis siajn pentofarojn, kondiĉe ke, en kazo de resaniĝo, li ilin kompletigu.

- per la eniro en monakejon. La pentofaranto tujtuje repaciĝis sen alia ajn publika punpago, ĉar li sin votis al vivo je daŭra penitenco. Oni tuj ab­­solviĝis eĉ kiam oni fariĝis nur “servanta frato”, tio estas kiam oni en­gaĝiĝis pasigi la vivon monaĥecan ankaŭ sen monaĥiĝi.
c) Absolvo- repacigo kun la komunumo

Post la pentofara periodo, se pekulo pruvis esti pentinta kaj estis ju­ĝata “sufiĉe plenuminta” (la latino vorto estas “satisfactus”), li e­s­­tis rea­kceptita de la episkopo en la komunumo la sanktan ĵaŭ­don kaj ek­par­toprenis ĉiujn paskajn liturgiaĵojn, komuniiĝante.

La absolvo signifis repaciĝon kun la komunumo, sed ĝi estis an­kaŭ signo de la repaciĝo kun Dio.

La partopreno je la eŭkaristio konstituas la publikan reakcepton en la komunumo (nuligo de la ekskomuniko).

3. Rimarkoj

- Publika penitenco: la tuta pentofara vojo estis publika. Nur la pek­konfeso estis private farita, al la episkopo.

- Penitenco unika: la repacigo nur unu fojon estis koncedita dum la tuta vivo.



Se kristano ree falis en gravajn pekojn post la sakramentaj pentofaraĵoj, li ne plu povis repaciĝi kaj do ne povis plu partopreni en la komunuma vivo, sed tio ne malhelpis lian eternan savon, kiu evidente ligiĝas ĉiam al la pento. Sed pri sincereco rilate tiun penton la komunumo ne povis esti certa.

4. Konkludo


Tiu pentofara disciplino valide daŭris ĝis la V-VI jarcentoj, malgraŭ ke la ŝanĝiĝintaj historiaj situacioj favoris al la defalo de la kristana engaĝiĝo. Ĝi, pro sia rigoreco, timigas la plejgrandan par­ton de la kristanaro. El tio la spontana emo ĝin prokrasti ĝis la mor­tohoro, por provi ĝin eviti.

II. Tarifa Pentifaro: VI-IX jarcentoj
1. Historia situacio

La antikva pentofaro, kvankam neniam estis deklare aboliciita, fakte estis preskaŭ ne praktikata. Ĝin estis rapide anstataŭanta no­va pentofara sistemo dirita “tarifa pentofaro”.

La preciza momento en kiu naskiĝis tiu sistemo ne estas konata certece: eble ĉirkaŭ la dua duono de la V jarcento.

Certas ke en 589 tiu sistemo jam disvastiĝis, ĉar la Koncilio de Toledo ĝin kondamnis.

Kondamno, se diri, malmulte efika: tiu nova pentofaro-formo jam akiris la favoron de laikuloj kaj pastroj kaj, senrezulte, episkopoj kaj la imperiestro provis ĝin elradikigi.

Enkondukintaj ĝin estis la irlandaj monaĥoj, kiuj, zorgoplenaj pro la dekadenco de la kristana vivo ĉe la sekularuloj, transdonis eks­ter monaĥejo tiun formon de reciproka konfeso (aŭ al la patro Aba­to) kiu okazadis ĉe la monaĥa “kapitulo de la kulpo-konfesantoj”.

Tial tiu pentofara sistemo estis nomata ankaŭ pentofaro irlandaskota (irskota) aŭ insula.
2. Karakterizoj de la nova sistemo

- Laŭ la nova disciplino, ĉiuj pekuloj, klerikaluloj kaj laikuloj, povis sin igi repacigitaj kaj kiomfoje ili volus.

- La sistemo plaĉis al la kristana popolo. Multaj iris konfesi kaj la epi­s­kopo ne plu sufiĉis al repacigo de ĉiuj pekuloj kaj tial komencis tras­do­ni tiun oficon al pastroj de li delegitaj.

- Kroma novaĵo estis la kalkulita taksado pri ĉiu unuopa kulpo. El tio la nomo de Tarifa Pentofaro.


Al ĉiu peko ĝia kongrua penitenco, konsistanta ĝenerale el humiligoj kaj mistrakto de la karno (fastoj, maldormoj, plilongigitaj preĝoj...) aŭ monpunoj avantaĝe de la Eklezio. Ĝi multiplikiĝis per la nombro de specifaj pekoj kaj la rezulto adiciiĝis al tiu de la aliaj pe­koj. La konfesprenanto tiel fariĝis... librotenisto, aplikanta ”prezliston”.

Por ke la konfesprenantoj parkerigu la pentofarajn tarifojn altru­dotajn kaj por ke evitiĝu nelojala konkurenco inter ili, oni kompilis “pripentofarajn librojn” (la plej antikvajn oni entempigas en la VI jarcento), en kiuj estis entenitaj la listo de la diversaj pekoj kaj la relativa pentofaro altrudota. (Ekzemplojn pri tio vi trovos en la a­pendico).


3. La praktika disvolviĝo de tia penitenco

- La pekulo aliris sian konfesprenanton tiomfoje kiom li deziris. Li sin akuzis per la detala listo de siaj pekoj, specifante ankaŭ la nom­­bron kaj la gravecon; la konfesprenanto altrudis la pentofaron.

- La pentofaranto plenumis la penitencon altruditan, laŭ la pripentofara libro.

- Fininte la pentofaron, la pekulo, jam pardonita, aliris la duan fojon ĉe sian konfesprenanton kaj ricevis la absolvon (oni komencas uzi tiun terminon por indiki “la pardonon donitan de Dio”, kiu iom post iom ans­tataŭigos la antikvan “repaciĝon”).



Se pekulo estis malsana aŭ tiom nescia ke li ne komprenas, aŭ la vojo tro longa aŭ la sezono tro nebela, la konfesprenanto tuj poste recitis la absolvan preĝon tiel evitigante al la pentofaranto la revenon por ricevi la absolvon ĉe la fino de la pentofaro, kiun ĉiukaze li devis plemuni.
4. Rimarkoj

- La tuta penitenca procedo restis sekreta. Perdiĝis do la komuneca aspekto de la absolva sakramento. Restis nur la rilato kun la pastro.

- La monaĥa ordenpromeso liberigis el la devo pentofari pro la pekoj faritaj post la bapto. Oni opiniadis fakte ke ordenpromeso e­galvaloras al martiriĝo.

- Tiu novaĵo, kompare kun la antaŭa sistemo, estis vere revolucia. Oni tial komprenas kial la episkopoj ne emis akcepti ĝin.

Neniu opiniu, tamen, ke estis konflikto inter la antikva sistemo kaj la nova: la antikva jam plu ne ekzistis, kaj tiel la nova povis enradikiĝi facile. La tarifa pentofaro donis al la fideluloj la psikan sekurecon pri la pardono, flanke de Dio, post la peko. Eble pro tio ĝi multe plaĉis.

III. Tarifa pentofaro: IX-XII jarcentoj
1. Historia situacio

Ni estas en la epoko de Karlo La Granda. Striktaj rilatoj inter la regno de la Frankoj kaj Romo stabiliĝis en la Sankta Romia Imperio. Krome la firmigo de la franka imperio kreis la premisojn al pe­riodo de kultura florado konata kiel “renaskiĝo de Karolo La Gran­da”. Tiu “renaskiĝo aŭ renesanco (!)”, kies celpunkto estis, krom la centralizado, la restaŭrado (reiro al la antikvo), ne povis ignori la tarifan pentofaron. La koncilio de Chalon-sur-Saône (jaro 813) petis la revenon al pentofara sistemo laŭ la antikvaj normoj (kanono 25) kaj la Koncilio de Parizo (jaro 829) ordonis bruligi la pritarifajn librojn (kanono 32).

Tamen ankaŭ tiu karolida reformo riveliĝis duonfiasko: inter la kri­sta­na popolo iuj obeis aliaj ne. Oni sin trovis praktike antaŭ du­o­bla pen­tofara sistemo: antikva kaj tarifa (dupartia sistemo)
2. Karakterizoj de la nova pentofarsistemo

- Antaŭ la samtempa ĉeesto de du sistemoj, antikva kaj tarifa, oni anoncis la principon:



pro grava publika peko: publika pentofaro (tio estas praktikata laŭ la antikva sistemo); pro grava sekreta peko: sekreta pentofaro (tio estis plenumenda laŭ la tarifa sis­temo).

La sama kulpo nuligebla per duobla traktado, laŭ la diskoniteco je kiu ĝi investiĝis.

- la konfeso akiris pli kaj pli la karakteron de puno altrudita por kompensi la pekon.

- Antaŭ penitencoj tro longaj, naskiĝis la neceso de la “ŝanĝo de puno”: penitencoj longaj kaj diluitaj en la tempo estis anstataŭigitaj de penitencoj pli mallongaj, sed pli intensaj. En apendico de la pripentofaraj libroj estis tiam apudigitaj traktadoj de “punegalvalorecoj”.

- Ekenkondukiĝis la ideo, ke la penitenco povas esti anstataŭigita per mesoj celebritaj por la pentofaranto, aŭ per bonfaroj “indulgencigitaj (no­me malpliigantaj la punon).

- Estis ankaŭ koncedite esti substituita de aliaj en la pentofaro. Gravis, ke iu pagu la “imposton” al Dio. Naskiĝis tial diversaj piaj societoj de pentofarantoj: la flagelantoj, la humiliĝantoj, la membatantoj...

Kutime tiuj ŝajnis homoj kiuj, post antaŭpago, pentofaras anstataŭ la riĉuloj.

- Superregis inter la konfesprenantoj la inklino al “mizerikordo”, nome al la malpliigado de la puntarifoj.

Kun tia pensmaniero fariĝis pene konvinki pekulon ke li, post la plenumado de la pentofaro, revenu por ricevi la absolvon. Tial multaj konfesprenantoj ekkutimis absolvi tuj post la akuzo. Sufiĉis ke oni intencu efektivigi la penitencon (jam malpliiĝintan kaj do malpli penan) eĉ post la absolvo.
Sinteze:


DISVOLVIĝO DE LA KONFESO



ANTIKVA PENTOFARO

PENTOFARO TARIFA




c III-V

jc IX-XII por la publikaj pekoj

- akuzo al la episkopo

- pentofaro

- repacigo

jc VI-IX
- akuzo al pastro

- pentofaro

- a b s o l v o

jc IX-XII
- akuzo al pastro

- a b s o l v o

- pentofaro

3. Rimarkoj

- vojo al la pentofaro estis iompostiome malplipezigita kun la jena motivo: “... kondiĉe ke ili venos konfesi”.

- Plaĉis la fakto, ke oni povas ŝanĝi la punon per mesoj.

Oni multiplikis tiam la mesojn por la pentofarantoj. La pastroj ne plu sufiĉis por celebri la postulitajn mesojn (el tiuj oni celebris ĝis po tri-kvardek tage...!). Tiam en la monaĥejoj estis ordinitaj pastroj preskaŭ ĉi­uj monaĥoj por ke estu plenumitaj la mespostuloj fare de la fideluloj.

La pastroj tiel pasigis grandan tagparton por mescelebri, ne plu rezervante al si la tempon por labori kaj sin vivteni. Kaj tiam ili postulis al la pentofarantoj oferaĵon por la meso. Sekve de tiuj mesoferoj, diversaj mo­naĥejoj tre riĉiĝis kaj ĝuste pro tio malseveriĝis en la monaĥa engaĝiĝo.

- La akuzo pri la kulpoj fariĝis la rimedo nesubstituebla por ebligi la taksadon de la kulpoj mem. Enŝoviĝis la principo: peko ne kon­fesita, peko ne pardonita.

- La pentofaroj daŭrigis esti la esenco de la konfeso mem, tamen ĉirkaŭ la fino de la XII jc, dum reduktiĝis iliaj kvanto, oni ekvidis en la akuzo pri la kulpoj la veran centron de la konfeso.

Al tio kontribuis ankaŭ la fakto, ke la puna repagado estis praktike vakigita je sia senco, ĉar ĝi povis ŝanĝiĝi en mesojn (por mortintoj aŭ por vivantoj), aŭ farigita de aliaj.
IV. Ekde la XII jarcento ĝis la XVI
1. Historia situacio

La tarifa pentofaro plaĉis. Tio provokis, post la jaro 1000, konsiderindan kreskon de la nombro de pentofarantoj kiuj, super ĉio o­kaze de gran­daj kristanaj festoj (pasko, pentekosto, kristnasko, ĉielenpreno...), petis konfesi.

Necesis tiam, por plia komforto, enkonduki alian formon de pentopuno: la pentopuna pilgrimado al sanktejoj.

Ĉar multaj kristanoj, tamen, preskaŭ neniam konfesis, Koncilio Laterana IV, en 1215, preskribis, ke ĉiu kristano konfesu almenaŭ unu fojon ĉiujare siajn gravajn pekojn al sia paroĥestro. Ĝi precizigis ankaŭ pri la ko­munio farenda almenaŭ ĉe la paskperiodo.

Tiuj preskriboj estis de multaj kristanoj kunligitaj inter ili kun la rezulto, ke la plej granda parto el ili konfesis “por fari paskon”, tio estas tujtuje antaŭ paskofesto provokante grandan amason da konfesdirantoj.
2. Manieroj de la pentofaro

Tiel kreiĝis tri manieroj por obteni la absolvon de la pekoj (sistemo tripartia):



a) solena publika pentofaro

kiu daŭrigis la antikvan pentofaron, servitan de la episkopo komence de la karesmo (surmeto de la sanktaj cindroj, pentozono, fa­sto), se te­mis pri “publikaj” pekoj aparte skandalaj faritaj de lai­k­uloj (la klerula­ron kutime oni ne rajtis kondamni al publika pen­topuno).



b) ne solena publika pentofaro

estis la pentopuna pilgrimado al sanktejo, altrudita de la pastro.



Pro la granda amaso da pilgrimantoj, sur la precipaj vojoj al la mezepokaj sanktejoj (ekz. La Pilgrima Vojo - al Romo -, aŭ la Lakta Vojo, di­rekte al Compostela, naskiĝis monaĥejoj taŭgaj por gasti la pilgrimantojn kaj ilin subteni en ilia kredo.

La pilgrimado konstituis unu el la plagoj de la mezepoka kristanaro, ĉar la diversaj pilgrimantoj, konvinkiĝintaj ke iliaj pekoj estos pardonitaj ĉiukaze en la asignita sanktejo, profitis de la irada vojaĝo por ankoraŭ peki.

Inter la pentofaraj pilgrimadoj oni ne povas ne memorigi la Krucmilitojn kaj la unuan Sanktan Jaron (1300).

Ekde la XIV jarcento la procesioj de la flagelantoj konkurencis kaj sekve anstataŭis preskaŭ komplete la pentofarajn pilgrimadojn, kiuj tamen restis vivaj (eĉ ĝis niaj tagoj).

El la pozitivaj punktoj de la pentofara pilgrimado nombriĝas la interŝanĝoj de teknikaj scioj inter la pigrimantoj, kreiĝo de novaj komercaj kaj kulturaj ri­latoj kaj okazo de “internaciaj” geedziĝoj. Tio provokis re­flo­radon de Eŭropo.

c) pentofaro privata sakramenta estis

- la logika daŭrigo de la tarifa pentofaro

- altrudita pro ĉiuspecaj pekoj

- ripetebla laŭ plaĉe

- alirebla jen de la laikaro jen de klerikaro.
3. Rimarkoj

- Pro sinsekvo de mildigoj, la aŭtentika pentopuno, intencita kiel pena a­go, per­dis sian severecon, dum la pentopuno, intencita kiel humiliĝo, transiris al “diri la pekojn”, al la akuzo pri la pekoj.

- La orela konfeso (= ĉe la orelo de la pastro) indentiĝis kun la konfeso mem: la esenco de la sakramento fariĝis diri la pekojn.

La graveco rilate al “diri la pekojn” estis tiel sentata, ke, je manko de kva­­li­fikita ministro, la pekulo, por certiĝi esti pardonita, foje konfesis siajn pekojn al monaĥo ne ordinaciita aŭ al amiko, aŭ al vojĝakom­pa­n­anto, aŭ, se li solis, al sia ĉevalo aŭ al sia spado.

- Akiris grandan gravecon la indulgencoj (= malpliiĝo de penitenco), ofte donitaj al malavara bonfaranto de la episkopo aŭ de la roma kurio (Fabriko de Sankta Petro). Ili fariĝis fonto de skandala komerco.

Ili estis vidataj de multaj kiel preskaŭ aŭtomata formo de pardonado, sen neceso de iu ajn pento. Ilin ŝatis super ĉio la riĉuloj kaj nobeloj, sed provokis reagojn, inter aliaj, de Lutero, kiu, kun la bona intenco batali la aberacian uzadon de la indulgencoj ŝajne senigantaj je la pento, transiris la celon ĝis la neado de la valoro de ĉiu bona ago kaj eĉ de la absolva sakramento (konfeso), intencita kia orela konfeso.

- Oni rekomencis ankaŭ substreki la gravecon de la kontricio aŭ perfe­kta pento (sankta Bernardino el Siena).


V. Ekde Koncilio de Trento ĝis hodiaŭ
Koncilio de Trento (1551) devis fine pritrakti la tutan materion de la konfeso: ĝi kondamnis Luteron kaj rekonfirmis la neceson de la konfeso kaj aparte de la akuzo pri unuopaj pekoj (kp. Apendicon II).

ĝi eliminis la “sakramentan” valoron de la pentopunaj pilgrimadoj, sed ilin ne malpermesis.

De tiam ĝis hodiaŭ la unika ordinara procedo por esprimi la penton pri siaj pekoj fariĝis la “orela konfeso” farita al la delegita sa­cerdoto aŭ al la episkopo.

Por pekoj aparte gravaj (rezervitaj pekoj), ankaŭ kiam la konfeso realiĝis ĉe delegita pastro, la punfarota penitenco estas liverita de la episkopo aŭ de la papo, escepte se urĝas absolvo pro vivdanĝero.



Hodiaŭ ekdisvastiĝas pentaj liturgioj, komunecaj celebroj konklud­iĝantaj per rapida individua konfeso al pastro kaj per absolvo ĉiam individua. Eblas ankaŭ kolektiva absolvo en katastrofa aŭ mi­lita kazo, malhelpantaj la ĉeorelan akuzon, kvankam restas la devo konfesi post la evitita danĝero.


SINTEZO PRI LA EVOLUO DE LA PENTOFARO


EPOKO

PENTOFARO


PRAKRISTANA

(III-V jc)


antikva





ALTA MEZEPOKO

(VI-IX jc)



antikva


tarifa


KAROLIDA

(IX-XII jc)



(dupartia sistemo)

publika

(se gravaj publikaj kulpoj )


tarifa

se sekretaj gravaj kulpoj


De XII al XVI jc

(tripartia sistemo)

publike

solena

private

sakramenta

pentopuna

pilgrimado


De XVI jc

ĝis HODIAŬ

orela

konfeso





B) Teologia sintezo
El la historio klare montriĝas, ke la Eklezio, ekde la plej antikvaj tempoj (oni povus diri ek de la tempoj de Jesuo), enmetiĝis kiel de­viga pasejo por la pentinta pekulo deziranta reveni al Jesuo. Tio an­kaŭ estis rekonfirmita de la Trenta Koncilio.

Kaj tio ŝajnus senrajta entrudiĝo de la Eklezio.

La respondo troviĝas en la difino de la “kristana pento”. Fakte, penti signifas konvertiĝi, sin orientigi denove al Dio kiu sola povas savi (=venki la pekon). Dio definitive riveliĝis en Jesuo Kristo. E­stas tial malhelpe reveni al Dio sen konscie trairi la vojon kun Je­suo Kristo, “unika interulo inter Dio kaj homoj”, (1 Tim 2, 5). Sed Je­­suo Kristo estas konata de ni nur pere de la Eklezio, kiun la kristano decidis eniri.

Krome, ĉar la reveno al Dio Patro implicas ankaŭ la revenon al la amo al ĉiuj homoj kiel fratoj, la pento sin montras en la Eklezio kiel signon de la volo reami ĉiujn homojn kiel fratojn.

Pro tio oni konkludu, ke, por kristano, ne estas vera pento se ne kun kaj en la eklezia komunumo.

Ni vidu pli detale la problemojn kiujn oni povas elstarigi pri tiu punkto:

* kial necesas konfesi?

* kial necesas konfesi ĉe pastro?

* kial necesas diri la pekojn?
Antaŭ ol ekzameni tiujn problemojn ni devas rimarkigi tuj ke:

- konfesi ne egalsignifas diri la pekojn. Konfesi fakte signifas elmeti eksterajn agojn per kiuj oni komprenas, ke tiu kristano sin re­konas pekulo kaj deziras penti, tio estas disŝiriĝi el siaj pekoj;

- la ekstera montro pri sia pento estas kondiĉita de la fakto, ke iu po­vas ĝin realigi: kiu ne eblas ne estas altrudebla;

- la ago per kiu iu sin rekonas pekulo devas esti komprenita de la komunumo, tio estas la signo devas esti esprimita en la formoj akcepti­taj de la komunumo.

- la unua penitenco ĉiukaze kuŝas en la volo ne peki.

a) kial konfesi?

La motivoj:

- la supernatureco kaj senpageco de la dia vivo

Nur Dio povas diri al homo, ke li rekomencas vivi je lia vivo kaj Dio esprimiĝas pere de homoj (ministroj).



- la korpa naturo de homo

La renkontiĝo kun Dio je spirita nivelo okazas ĉiufoje kiam homo pentas, ĉar Dio ĉiam pretas restarigi la interligon kun la homo. Sed por ke la renkontiĝo fariĝu totala, kaj do ankaŭ korpa, ĝi devas po­sedi ankaŭ videblan komponanton.

- la komuneca naturo de la eklezio

Jesuo volis, ke lia Eklezio estu ankaŭ videbla realo, iu komunumo. Kaj samkiel ĉiuj precipaj agoj koncernantaj la kredvivon de kristano esprimiĝas per signoj en la komunumo, klaras, ke ne povas ne prezenti komunecan aspekton ago kiu esprimas la volon reveni ko­munumon post esti ĝin libere forlasinta.



Samkiel la bapto estas la sakramento de la kredo, la kredo esprimita per signo (tio estas la manifestado de la volo vidi la aferojn laŭ la okulo de Kristo kaj eniri la Eklezion), samkiel la konfirmacio estas la sakramento de la amo, la amo esprimita per signo (tio estas la manifestado de la volo ami Dion kaj la fratojn per la krista koro), tiel la konfeso estas la sakramento esprimita per signo (tio estas la manifestado de la volo rekomenci ami Dion kaj la fratojn post esti elektinta ami nur sin mem, ekspluatante por si mem la aliajn). Kiu ne akceptus tion, tiu pekus je an­ĝelismo.

Se kristano neus la neceson de la konfesa sakramento, li rivelus ne kre­di je Jesuo Kristo.

Fakte Jesuo, per la konstanta kaj universala kutima proceduro de la Eklezio (neeraripova), diras al li: “Pentu kaj donu la signon de via pen­to”. Li male diras: “Mi obeas al Jesuo rilate la unuan parton, sed ne ri­late la duan!”.

Ĉu li kredus ankoraŭ al Jesuo?


b) Kial konfesi ĉe pastro?

Se esti precize, neprus demandi: “kial konfesi ĉe episkopo?”, kiel estis en la antikva tradicio. Nur la episkopo, kiel ĉefo de la komun­umo, posedas la povon reenlasi en la komunumon la pentintan pe­kulon. An­kaŭ la pastroj povas tion fari, kiel kunlaborantoj delegitaj de la episkopo, tamen ili devas esti ricevintaj de li specifan taskon (jurisdikcion).

La motivo de la konfeso ĉe la komunuma ĉefo kuŝas en la “sakramen­ta” naturo de la renkontiĝo kun Dio: la ministro estas la signo videbla de la amo de Dio akceptanta la pekulon kiu pentas je tuta sia esto, ankaŭ korpa.

Ĉar la ministro agas je la nomo de Jesuo, li devas esti ricevinta de Jesuo “delegon” por lin reprezenti. Tiu delego nomiĝas ordinado.

Konfesi ĉe la ministro egalvaloras konfesi ĉe Kristo, ĉeestanta en la ministro, kaj proklami sian kredon laŭ kiu li sola povas venki la pekon kaj savi la homon, tio estas elirigi tiun ĉi el lia egoismo.

ĝuste tiu eksplicita rilato al Kristo forstrekas, en kristano, la pekon, kiu estis konscia rifuzo al Kristo!


c) Kial diri la unuopajn pekojn?

Ni bezonas tuj klarigi, ke tiu devo ne estas absoluta: troviĝas ka­zoj, kutime ekzamenitaj de la katolikaj moralistoj, en kiuj oni povas senta­skiĝi el la devo diri unuopajn pekojn, ekzemple kiam temas pri skrupu­lemaj personoj, aŭ pri rompo de la sakramenta sekreto. Ne temas pri “diri al Dio la pekojn kiujn li jam konas”, sed temas pri “ensignigi la volon kontraŭstari unuopajn pekojn” kaj serĉi la rimedojn por disŝiriĝi el ili.



La motivoj por diri unuopajn pekojn (motivoj kiuj ne servas por konvinki la aliajn!) povus esti jenaj:

1. deklari la unuopajn pekojn rivelas sian oponadon al la pekoj mem:

a) la peko estis mensoga ago. Dirante siajn pekojn, oni renversas tiun sintenon per kuraĝa agnosko de vero: “Mia animo estas tia, se­­na el kaŝ­pensoj aŭ ruzecoj, kiuj montrus mian nesuperitan ko­rinklinon al peko-mensogo”.

b) la peko estis orgojla ago. Diri la pekojn estas humiliĝa ago: o­ni ak­ceptas, antaŭ alia homa persono, humiliĝo naskiĝanta el la a­g­nosko pri sia peka stato.



Kiam kristano ne volas diri siajn pekojn, tio kutime okazas pro orgojlo, tio estas li ne volas suferi je la humiliĝo sin rekoni pekulo antaŭ alia homo. Tiel agante, tamen, li daŭrigas teni en si mem la orgojlan sintenon kiu estis kaŭzo de ĉiuj pekoj: do li ne estis vere pentinta.

2. Kiam iu estas vere disigita de la peko, ne malfacilas agnoski, ke li estas pekulo, ĉar jam la peko ne plu agas en lia vivo, se li jam pentis.

Se al li pezas agnoski sian pekulan staton, tio okazas pro iu ajn korinklina eta restaĵo de peka volo kaj tiam la klopodo por diri la pe­kojn al la ministro, reprezentanto de Jesuo Kristo, lin efike hel­pas por disiĝi el ĝi.

3. La sperto diras ke la promeson engaĝiĝintan nur antaŭ sia pro­pra konscienco, oni povas facile ĉirkaŭeviti, male promeso antaŭ a­lia per­sono devigas pli energie.

4. Manifestante siajn pekojn al alia persono, kiu devus esti sufiĉe sperta pri la spirita vivo, oni povas ricevi konsilojn utilajn por eviti la pekojn mem. La konfesprenanto tial vidiĝas kiel kuracisto de spirita vivo (a­nimgvidanto).

5. Diri la pekojn fine kunportas ankaŭ senton de liberiĝo kaj de interna trankvileco kiuj favoras al la homa vivo.



Tiun motivon, tamen, oni ne devas tro ekspluati, alimaniere ĝi igas la konfeson iu psikanalizo je malmulta kosto, kun ĉiuj riskoj implicitaj en tio. Tamen oni ne povas kaŝi la valoron “liberigantan” de la “diro de la pe­koj”.
Precizigoj

La rilatoj inter konfeso kaj komunio

Oni povus sintezi tion per ŝerca frazo en la sekva komparo: ili rilatas inter si kiel laksigilo kaj manĝado. Oni manĝas ĉiutage kaj prenas laksigilon nur kiam oni ĝin bezonas. La idealo estus neniam havi bezonon je laksigilo. Eksterkompare:

1. la idealo de kristana vivo estus ne bezoni konfeson pro manko de pekoj;

2. kiam kristano estas pekinta, li devas penti kaj esprimi tion per la konfeso;

3. kiam estas neeble al li tion fari, sed li estas pentinta, li povas komuniiĝi kaj konfesos kiam tio eblos.

Ankaŭ la Jurkanona Kodo de 1983, ĉe la kanono 916, dekretas:

“Kiu konscias je grava peko tiu nek mescelebru nek komuniiĝu al la Korpo de la Sinjoro sen antaŭmeti konfeson, escepte ke estas grava motivo kaj mankas la okazo por konfesi: en tiu kazo li memoru, ke li estas devigita perfekte penti kun la intenco konfesi kiom eble plej baldaŭ.”



Konfesante, do, li ne diru ke mem komuniiĝis en mortiga peko ĉar, se li vere pentis, la peko jam estis forviŝita.

4. Logikas, ke mespartoprenanto pentu pri siaj pekoj kaj komuniiĝu. La ministro fakte diras, en la nomo de Jesuo, ke la eŭkaristio estas celebrata “por la pardono de la pekoj”; kaj pli frue li iam diris “Prenu kaj manĝu ĉiuj”.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət