Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə17/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


2. La hebrea paska vespermanĝo

a) La originoj de la paska vespermanĝo

La hebrea popolo estiĝas el la kunfandiĝo de du grupoj: la pa­ŝt­istoj nomadaj (poste duonnomadaj) kaj la terkulturistoj fiksalokaj.


rito de la paŝtistoj rito de la terkulturistoj

ŜAFIDO SENGISTA PANO

UNUIĝO



TEMPO: Marta plenluno (14 Nisan) printempa semajno (maturiĝo de la hordeo)

MARTA PLENLUNA SEMAJNO



LOKO: en la dezerto en la loka sanktejo

EN LA TEMPLO DE JERUSALEMO - HEJME



GRUPO: tribuo familio

HEBREA POPOLO - FAMILIO



CELO: protektado de la grego - sangkontrakto - Dankado al Dio

pro la pano - komuneco inter familioj

DANKADO PRO LA LIBERIGO EL EGIPTUJO



KAJ SINAJA INTERLIGO

MANIEROJ: ŝafidmortigo kaj vespermanĝo - dispecigo-distribuo de la maco


SANKTA VESPERMANĝO per MACO,

ŜAFIDO (meleagro) KAJ ALIAJ NUTRAĴOJ


Signifo de la hebrea vespermanĝo:

1. DUMNOKTA ATENTADO AL JHVH (JHWH 0 JAVEO)

2. ŜAfIGO OFERO

3. CELEBRO MEMORIGA (revivi)

- PRI LA ELIRO EL EGIPTIO

- PRI LA SINAJA INTERLIGO

4. DANKAGO AL JHVH

5. INDIVIDUA RENOVIGO DE LA INTERLIGO

6. STREBADO AL ESTONTO: ATENDO DE IU PLI GRANDA

INTERVENO DE JHVH FAVORE AL SIA POPOLO


LA PASKO - HISTORIO





XVIII aK. PAŜTISTOJ TERKULTURISTOJ








ŜAFIDO

SENGISTA PANO








ELIRO












(LIBERIĝO EL EGIPTUJO)








XIII a.K. UNUIĝO EN PALESTINO




I pK.

PESACH





















I jc pK.

JESUO






RESUREKTO




HEBREOJ KRISTANOJ













PESACH

MESO








Disvolviĝo de la paska vespermanĝo je la Jesua tempo



PASKA VESPERMANĝO JE JESUAJ TEMPOJ - DISVOLVIĜO

1° KALIKO lavo dekstra mano

NUTRAĴOJ JAM ĈETABLE: sengista pano - amaraj herboj - ruĝa saŭco



EKSPLIKO-HAGGADAH



farata de la prezidanto (famili-ĉefo)



# HALLEL MINORA I°: PSALMOJ 113-114

2° KALIKO lavo dekstra mano


VESPERMANĝO


- beno al la nutraĵoj

- dispecigo kaj distribuo de la pano

- manĝo el diversaj nutraĵoj

- manĝo el la arostita ŝafido lavo dekstra mano

3° KALIKO: kaliko de beno (PORTATA ĈE TABLEN)


DANKAD ‘AL DIO - BERAKAH


farata de la prezidanto

- (TRINKATA)
# HALLEL MINORA II°: PSALMOJ 115-118

# HALLEL MAĴORA: PSALMO 136

KALIKO - KONKLUDO




b) Signifo de la vespermanĝo de Jesuo (teologio)
Jesuo donis al sia vespermanĝo novan signifon kompare al la hebrea vespermanĝo kaj samtempe kondukis al plenumiĝo ĝiajn tensiojn.

La elementoj, laŭ la Nova Testamento, distingiĝantaj en la ves­per­­man­ĝo de Jesuo jenas:


1. MEMORIGILO

* Memorigilo en la hebrea vidpunkto estas rito elvokiva kaj aktualiganta intervenon de Dio por savi la popolon kun kiu li jam sin ligis per kontrakto de amikeco, por ke ĉiu ceremonianto povu

- memori la fakton

- danki al Dio

- renovigi individue la interligon kun Dio.

* Jesuo igis sian vespermanĝon memorigilo pri nova interveno de Dio realiganta kaj montranta novan interligon kun la tuta homaro: “faru tion en memoro pri mi” (Lk 22, 19; 1 kor 11, 25).

Tio signifas:

LASTA VESPERMANĜO DE JESUO- ŜANĜIĜOJ
La evangelioj adresiĝintaj al konantoj de la paska vespermanĝa rito, ne priskribas ĝian kompletan disvolviĝon, sed nur la modifojn alportitajn de Jesuo:
- LA PIEDLAVA RITO ĈE LA KOMENCO DE LA VESPERMANĝO

- ĈE LA DISPECIGO DE LA SENGISTA PANO: “TIO ESTAS MIA KORPO”

- SUR LA 3° KALIKO: “TIO ESTAS MIA SANGO...”

- LA MOTIVO PRO KIU LI LAŬDAS DION:
FARU TION EN MEMORO PRI MI”
ĈIAM KIAM VI TIEL RIPETOS TIUN VESPERMANĝON,

DANKU AL DIO PRO TIO KION MI FARIS POR VI”

“Ĉiufoje kiam vi faros tiun ritan vespermanĝon, vi ne plu ĝin faru kiel memorigilon pri la Eliro en Egiptio, sed vi

- memoru kion Dio faris por vi per mi (venko sur la peko)

- danku al Dio pro mia verko

- renovigu individue la novan kaj definitivan interligon kun Dio”.

2. OFERO DE KRISTO

* Ofero22estas ago per kiu persono transigas sin mem aŭ ion ajn en la do­minon de Dio.

En la ofero do ĉeestas

- interna elemento: la individua volo rekoni totalan kaj absolutan superregadon de Dio kaj do la totalan propran submetiĝon al Dio (ofera sinteno)

- ekstera elemento: la rezigno al io konkreta ame ŝatata, oferinda al Dio, kiel signo de la interna submetiĝo por demonstri ke Dio gravas pli ol ĉio.

Do la ofero estas aliĝo, senseble montrata, al Dio.
* La ofero de Jesuo

Laŭ la Nova Testamento en Jesuo estiĝis:

- interna sinteno: la totala obeo al la Patro (Jo 5, 30; 6, 38; 8, 28-29; 12, 27).

- eksteraj agoj: la tuta vivo de Jesuo estis ofera ago obeeme al la Patro je kosto de iu ajn malglataĵo (kp. ekz. Mt 4, 1-10; 26, 24. 39-42; Mk 14, 36; Lk 4, 1-10; 22, 42; Jo 5, 36; 6, 38, 57; 7, 29; 8, 46; 17, 4; Rom 5, 19; Kor 3, 19; 1 kor 3, 23; Fil 2, 8; Hebr 2, 10-18; 5, 8; 10,5-10;...).

Plejalta signo de tiu submetiĝo al la Patro estas lia morto en kruco (kp. ekz. Jo 10, 17-18; 14, 31; la tutan leteron al la Hebreoj, aparte 9, 11-28).
* Kion faris Jesuo en la lasta vespermanĝo.

Jesuo, en koincido kun la paska hebrea vespermanĝo, memorigilo de la malnova interligo, volis konkretigi sian vespermanĝon kiel me­morigilon de la nova interligo kiu estas plenumiĝonta en la kruco.

Lia vespermanĝo fariĝis “profetio en ago”, la anticipado de lia ofe­ro sur la kruco, la signo de la akcepto de la definitiva interligo kun Dio kiu pliplenumiĝos tuj poste en la totala sindono de lia vivo kaj ratifiĝos en lia sango, (Mt 26, 26-28; Mk 14, 22-24; Lk 22, 14-20; Jo 13, 1-15; 1 kor 11, 23-25), samkiel okazis por la antikva interligo, ra­tifita per la sango de besto (Eliro 24).
4. La meso - sintezaj primeditoj
1. La kristana meso estas ripetaĵo-memoraĵo de la lasta vesper­manĝo.

Tion atestas Paŭlo:

“Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidita, prenis panon; kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: “Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi”.

Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo dirante:

“Ĉi tiu kaliko estas por la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi” (1 kor 11, 23-25).

Kaj tion ĉiam ripetis la Eklezio (kp. Justeno, en antaŭaj ĉapitroj).



KOMPARO INTER LA PASKO DE LA M. T. KAJ LA VESPERMANĝO DE JESUO



M. T. N. T.

ESTINTECO - liberiĝo el la egipta sklaveco - liberiĝo el la peka sklaveco

- ofero de la ŝafido - sinofero de Jesuo nova ŝafido

- malnova interligo kun Dio - nova interligo kun Dio en Jesuo
ESTANTECO - memorigilo pri diaj donacoj - memorigilo pri Jesuaj donacoj

- danko (benoj) - danko (benoj)

- kunvoko de la hebrea popolo - kunvoko de kristana

komunumo (Eklezio)

- komuneco kun Dio (renovigo - komuneco kun Dio (vivo en la

de la interligo) Spirito)
ESTONTECO - feliĉa vivo en la promesita tero - “Kiu manĝas mian karnon kaj

trinkas mian sangon

havas eternan vivon


2. La meso igas ĉeestanta kaj anoncas la oferon unikan kaj eternan de Jesuo.

“Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos” (1 kor 11, 26).

ĝi estas la unika23 kaj eterna ofero de Jesuo ritigita (metita en ri­ton), tio estas ĉeestigita hodiaŭ, aktualigita en la signo-sakra­men­to.
3. Celo de tiu sankta vespermanĝo estas por ebligi al kristano doni la signon de sia propra volo

a) danki Dion (eŭkaristio) pro ties eterna amo al la homaro, rivelita super ĉio pere de la agoj kaj la vortoj de Jesuo;

b) aliĝi al la ofero de Jesuo, nome igi sia la oferan sintenon de Je­suo, lin imitante en ĉiu momento de sia vivo (akcepto de la a­li­anco ofertata de Dio Patro).

“Ĉŭ ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kri­sto? Ĉŭ ne estas la pano, kiun ni dispecigas, parto­pre­no en la korpo de Kristo? Pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton de la unika pano” (1 kor 10, 16-17).

Estas bezonataj do por partopreni en ĝi:

- la kredo je Jesuo resurektinta

- la pento pri ĉiu peko (rompo de la interligo). La Meso estas celebrata por “la pardono de la pekoj”

- engaĝiĝo al nova vivo obeeme al la Patro en la Spirito de Jesuo.

En eŭkaristio estiĝas la akcepto, fare de kristano, de la propono de Dio vivi laŭ ties volo, montrata en la signo-rito de la vesperman­ĝo.

Neniiganto de la signovaloro, pensas pri Eklezio tute spirita. Jesuo tamen postulas adheron ne nure intelektan al lia mesaĝo, sed la kon-kretan akceptadon de lia persono kiel vivpanon. Tio esprimiĝas per la ago nutriĝi (Jo 6, 23-56)24.

ĝuste pro tio la partopreno en la dimanĉa eŭkaristio (la tiel dirita “festa precepto”), kvankam pozitive altrudita en Okcidento de la eklezia aŭto­ri­tato25 (Konc. Laterana IV de la 1215), ne fontas el la eklezia precepto, sed estas po­stulo de interligo de Dio kun kristano farita en la sango de Kristo. La precepton oni konceptis kiel helpon al la kredo, ĉar la kristana sperto konstatis, ke la kredo lante etiĝas se ne subtenata. La komuna par­topreno en la eŭkaristio okazigas efikan ilon. La eŭkaristio mem “sta­rigas” la Eklezion!
4. Jesuo do devas ĉeesti en la pano kaj en la vino, alimaniere kiel povus kri­stano sin unuigi al Li, komuniki kun liaj korpo kaj sango, laŭ la paŭla do­k­trino?

La tuta Tradicio, konfirmata ankaŭ de Ekumenaj Koncilioj, tion ĉiam kredis (vidu Justenon), kiam ĝi aplikis al la mesaj pano kaj vino la vortojn diritajn de Jesuo dum la lasta vespermanĝo: “Prenu kaj manĝu... tio estas mia korpo. Pre­nu kaj trinku... tio estas mia san­go”.


La celo pro kiu oni konsekras la panon kaj la vinon en la eŭ­karistia manĝo estas ĝuste por realigi la vespermanĝon de la “Si­njoro”. Ne sencas tiam ĉeesti meson sen komuniiĝi je diaj mis­te­roj. Jesuo fakte diras: “Prenu kaj manĝu ĉiuj... prenu kaj trin­ku ĉiuj...”. Baptito, komuniiĝante, montras sian volon obei al Dio viv­ante samkiel Jesuo.
Sed fine pri kia ĉeesto temas?

La Trenta Koncilio difinis, ke temas pri ĉeesto “vera, reala, subs­tan­ca”, sed “sakramenta”, tio estas en la signo de la pano/vino. Tio fakte en Okcidento nomiĝas transsustancigo (hodiaŭ tamen o­ni proponas an­kaŭ aliajn vortojn kiel “transceligo”, “transsignifo”,...).

Tio signifas, ke en la pano kaj en la vino

- ĉeestas unu realo sensebla kiu neniel modifiĝas (akcidencoj)

- unu realo nesensebla kiu estas Jesuo, “kapabla submeti al si ĉiujn aĵojn” (Fil 3, 21) kaj kiu percepteblas nur per la kredaj okuloj, tio estas kredante je la vortoj de Jesuo tion anoncanta helpe de la ministro, pere de la eŭkaristiaj vortoj (kanono aŭ anaforo).

La kielo restas mistera.

La Oriento atribuas la ĉeeston de Jesuo en la pano kaj en la vino al la Sankta Spirito kiu estas alvokata per specifa preĝo (epiklezo).

Kelka teologiisto hodiaŭ proponas pri la reala ĉeesto de Jesuo en la eŭkaristio alian eksplikon:

* Iuj premisoj:

- Dio ĉeestas ĉie

- Dio estas Triunuo, tio estas Patro, Filo kaj Sankta Spirito

- La filo estas la Vorto (verbum) de Dio enkarniĝinta (Dio kaj homo).



* Tial en la pano/vino (samkiel en ĉiu alia aĵo) ĉeestas Jesuo Kri­sto, Vorto enkarniĝinta, Dio kaj homo.

* La Trenta Koncilio dekretis ke la ĉeesto de Jesuo en la eŭka­ristio estas sakramenta ĉeesto, tio estas kiel signo.

* Tiam la diferenco inter pano/vino konsekrita kaj pano/vino ordinara kuŝas en la fakto, ke la pano/vino konsekrita ŝanĝiĝis je si­gnifo:

per la vortoj de la ministro ĝi fariĝas signo de la reala ĉeesto de Jesuo, por ke kristano povu doni signon pri sia kredo.

* Tiu vidpunkto por interpreti la realan ĉeeston de Jesuo nomiĝas transsignifo (la pano/vino ŝanĝiĝas je signifo) aŭ translceligo (la pa­no/vino ŝanĝas celon: ĝi ne plu destiniĝas al fizika nutrado - kvankam fakte ĝi ankoraŭ nutras fizike -, sed servas al la esprimado de la volo vivi kiel Jesuo instruis)26.
5. La meso estas signo de komuneco inter la kristanoj (1 kor 10, 17).

Fakte pere de la komuniiĝo al la korpo kaj al la sango de Kristo, la Sankta Spirito kunigas la kredantojn al Jesuo, en Li formas unu solan korpon (Eklezion) kaj pere de Li ilin kunigas al Dio Patro.


6. La meso estas anticipo de la eterna vivo, de la definitiva ren­kontiĝo kun Jesuo (parusia=lasta Kristreveno):

“Ni anoncas vian morton, Sinjoro; ni konfesas vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro” (kp. ankaŭ 1 kor 11, 26).



ĈEESTO DE JESUO
a) TRENTA KONCILIO
PANO NE KONSEKRITA PANO KONSEKRITA



substanco: pano

ŝajnoj: pano




transsubstancigo


subst...:

ŝajnoj:





Jesuo

pano

 

ĈU JESUO ĈEESTAS ? JESUO ĈEESTAS !




b) IUJ TEOLOGIISTOJ HODIAŬAJ
PANO NE KONSEKRITA PANO KONSEKRITA



ne kreda TRANSCELIGO

signo

TRANSSIGNIFO

komunio: signo de volo vivi kiel Jesuo


JESUO ĈEESTAS JESUO ĈEESTAS

KIEL DIO POR KE EBLIĝU LA SIGNO



1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət