APENDICO 1
La pentopuno en la pripentofaraj libroj
1.
Pripentofara libro
Kiel elmontro de la stilo de pripentofaraj libroj, ni prezentos iujn pentopunojn eltiritajn el Corector sive Medicus de Burkardo el Ĵorms, libro pri pentopunoj verkita inter 1008 kaj 1012 kaj tre disvastigita en la tuta Nordeŭropo.
1-6 “Ĉu vi realigis hommortigon vole kaj senmotive, ekstermilite, pro avido, por havigi al vi aliulajn bonaĵojn? En jesa kazo, vi fastos dum 40 tagoj en kontinua maniero - tiujn 40 tagojn oni difinas karesmo - je sola pano kaj akvo. Sekve, dum sinsekvaj 7 jaroj, vi faru la jenon: dum la unua jaro, post 40 tagoj, vi vin detenu de vino, de biero, de lardo, de fromaĝo, kaj de ĉiu ajn grasa fiŝo, escepte dum Diocezaj festoj. Si vi estas vojaĝanta, aŭ en milito, aŭ malsana, vi povos elaĉeti vian faston, marde, ĵaŭde kaj sabate pagante unu denaron aŭ egalvaloraĵon, aŭ nutrante tri malriĉulojn. Sed ankaŭ dum tiuj tagoj “elaĉetitaj”, vi faru uzon nur je unu el tiuj tri trinkaĵoj, tio estas vino aŭ biero aŭ cervezio je mielo. Rehejmeniĝinte, aŭ saniĝinte, estas al vi malpermesite permone elaĉeti vian faston.
Post tiu jaro, vi estos akceptita en la Eklezio kaj al vi estos donita la repaciga kiso.
Dum la dua kaj tria jaroj, vi fastu sammaniere, escepte marde kaj vendrede, en kiuj vi rajtos kvitigi je via fasto je la kosto supre indikita, en ĉiu ajn cirkonstanco. Dum la restantaj 4 jaroj, vi fastu laŭ tri karesmoj, en la fiksitaj tagoj: la unua karesmo antaŭ pasko, kun la aliaj fideluloj, la dua karesmo antaŭ la festo de sankta Johano Baptisto, la tria karesmo antaŭ kristnasko. Dum tiuj periodoj vi rezignu vinon, bieron, cervizion je mielo, viandon, lardon, fromaĝon kaj grasajn fiŝojn. Marde, ĵaŭde kaj sabate vi rajtas manĝi kion vi volas. Vi rajtas kvitigi el viaj lundaj kaj merkredaj fastoj laŭ la tarifo supre indikita. Sed vendrede vi fastu je pano kaj akvo.
Post tiu penitenco, vi ricevos la sanktan hostion, sed je kondiĉo, ke por la restanta vivo vi pentofaru kaj fastu je pano kaj akvo ĉiuvendrede; se vi volas, vi rajtas elaĉeti vian faston per la tarifo supre indikita.
Ni al vi koncedas, kompateme, sed ne laŭ la kanonaj leĝoj, tiujn mildigojn. La kanonoj fakte diras: se iu vole
hommortigas kaj pro avideco, tiu lasu la mondon, eniru monaĥejon kaj servu al Dio.
7. Ĉu vi faris hommortigon por venĝi vian parencaron?
En jesa kazo, vi fastu dum unu tuta karesmo, tio estas dum 40 tagoj, kaj tiel ankoraŭ dum la sinsekvaj 7 jaroj, ĉar la Sinjoro diris: “Al mi apartenas la venĝo, estos mi la restariganto de tio redonenda”
8. Ĉu vi falis en hommortigon senvole, intencinte, en via koleriĝo, nur bati aliulon, necelante morton? En jesa kazo, vi fastu dum 40 tagoj je pano kaj akvo, tio estas por unu karesmo, kaj por 7 jaroj sinsekve (organizante la faston kiel supre).
9. Ĉu vi mortigis en milito, laŭ la ordono de legitima princo batalanta por restabligi pacon? Ĉu vi mortigis la tiranon perturbantan pacon? En jesa kazo, vi fastu dum tri karesmoj, kaj laŭ la preskribitaj tagoj. Tamen, se la aferoj disvolviĝis diversmaniere, eksterstandarde de legitima princo, vi pentofaru samekiel pro vola hommortigo: (organizado de la fasto kiel supre).
10. Ĉu vi mortigis, dum vi estis libera homo, sklavon, kiu vin ne ofendis, de via mastro, ordone ĝuste de via mastro? Vi fastu dum 40 tagoj - unu karesmo - je pano kaj akvo kaj dum 7 sinsekvaj jaroj. Via mastro faru la samon, ekcepte ke la sklavo estis ŝtelisto aŭ malbonfaranto aŭ ke via mastro ordonis tiun hommortigon cele de ĝenerala paco.
11. Se male ankaŭ vi estas sklavo kaj mortigis sklavon instigite de via mastro, estu via mastro la pentofaranto (kiel antaŭvidite de la artikolo 10).
89. Ĉu vi preterlasis meson celebratan de pastro edziĝinta, ĉu vi malŝatis lian preĝon kaj la ofertojn postulitajn? Ĉu vi rifuzis konfesi ĉe pastro edziĝinta kaj ricevi la komunion el liaj manoj, pretekste ke li estas pekulo? En jesa kazo, fastu dum unu jaro.
109. Ĉu vi pekis je fornikado kun bofilino? En jesa kazo, vi kaj via bofilino estu kondamnitaj al celibato kaj pentofaru ĝis morto. Via edzino, se ankoraŭ ne havis kun vi seksan rilaton ekde la momento de sia ekkono pri tio kion vi faris, rajtas edziniĝi al alia viro. (Kaj simile kaze de seksaj pekoj kun ĉiuspeca parenco).
148. Ĉu vi celebrigis meson por vi kaj oferis, dum vi komforte restis ĉedome, aŭ aliloke, escepte de la preĝejo? En jesa kazo: 10 tagoj en fasto je pano kaj akvo.
2. Pentofaraj egalvaloraĵoj
Kiel elmontro de ŝanĝoj de puno ni prenu teksteron el la Kanonoj de Irlando: VI jc.
1. Punŝanĝo de dutaga fasto: recito de 100 psalmoj, plus 100 genufleksoj aŭ 1500 genufleksoj kaj 7 kantikoj.
2. Punŝanĝo de tritaga fasto: piedstari por unu diurno, sendorme - aŭ preskaŭ -, reciti trifoje 50 psalmojn kun respektivaj kantikoj aŭ reciti la oficon de la dek du horoj kun 12 adorkliniĝoj, kun krucitaj brakoj.
3. Punŝanĝo de jarfasto: pasigi tri tagojn apud la tombo de mortinto (
aŭ de “sanktulo” ?), sen trinki kaj manĝi, dormi, sed ne senvestiĝante; dum tiu tempo, la pekulo kantu psalmojn kaj legu horan brevieron laŭ la juĝo de la pastro (
kiu dekretis la pentpunon).
6. Alia punŝanĝo de dujara fasto: fasti 12 fojojn seninterrompe tri tagojn.
7. Aŭ afliktigi sian korpon dum unu monato ĝis riski perdi la vivon.
8. Aŭ ankoraŭ, fasti 40 tagojn je pano kaj akvo seninterrompe (
du tagojn?) ĉiusemajne, plus la recito de 60 psalmoj kaj adorkliniĝoj dum la horaj preĝoj.
9. Alia punŝanĝo de dujara fasto: 50 taga seninterrompa fasto, plus la recito de 60 psalmoj kaj adorkliniĝoj dum la horaj preĝoj.
11. Aŭ ankoraŭ, fasti 100 tagojn je pano kaj akvo, kun la horaj preĝoj.
APENDICO 2
La kanonoj de la Trenta Koncilio pri la konfeso (25 nov. 1551)
1. Se iu diras, ke en la Katolika Eklezio la konfeso ne estas vera kaj propra sakramento, establita de Kristo nia Sinjoro por repacigi la fidelulojn kun Dio mem, ĉiufoje kiam ili post la bapto falas en pekojn
: tiu
estu ekskomunikita.
2. Se iu diras, konfuzante
unu sakramenton kun la alia, ke lia bapto estas la konfeso, kvazaŭ tiuj du sakramentoj ne estus du malsamaj sakramentoj, kaj do ke la konfeso ne povas esti vere nomata “dua tavolo post la spirito-ŝippereo”: tiu
estu ekskomunikita.
3. Se iu diras, ke la vortoj de la Sinjoro Savinto: “Ricevu la Sanktan Spiriton; kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj; kies vi retenos, ili estos retenitaj” (Jo 20, 22), ne rilatas al la povo de pardonado kaj retenado de la pekoj en la konfeso, samekiel ekde komenco la Katolika Eklezio ĉiam komprenis; sed ilin distordas kontraŭ la institucio de tiu sakramento, kvazaŭ ili rilatus la predikadon de la Evangelio: tiu estu ekskumunikita.
4. Se iu diras, ke al la integra kaj perfekta pardonado de la pekoj ne estas bezonataj en la pentanto, kiel sakramenta materio, tri agoj, nome la kontricio, la konfesado kaj la sakramenta riparo, kiuj difiniĝas la tri partoj de la konfeso; aŭ diras, ke nur du estas la partoj de la konfeso, nome la timoj agitantaj la konsciencon jam agnoskintan sian pekon kaj la kredo naskiĝinta el la Evangelio aŭ el la absolvo, pere de kiu (la kredo) iu konvinkiĝas, ke la pekoj estas pardonataj pere de Kristo: tiu
estu ekskomunikita.
5. Se iu diras, ke la kontricio (kiun
oni preparas per la ekzameno, la listo kaj abomenado pri la pekoj, helpantaj por ke iu trapasu en animamareco (
Je 38, 15) siajn travivitajn jarojn, pripensante, cele al plibona vivo, la gravecon de siaj pekoj, ilian multnombrecon, la malbelecon, la perdon de la eterna vizio kaj la falon en la eternan damniĝon) ne estas vera kaj utila bedaŭro kaj ne preparas al la graco, sed igas homon hipokritulo kaj pekulo; se fine li (diras) ke ĝi estas bedaŭro altrudita kaj ne libera kaj vola: tiu
estu ekskomunikita.
6
. Se iu diras, ke la konfeso ne estis starigita aŭ ĝi ne estas necesa por la savo pro dia ordono; aŭ diras, ke la sekreta manifestado pri pekoj al sola pastro, maniero de la katolika Eklezio ek de la komenco
praktikita kaj praktikata, kontraŭas al tio kion dekretis kaj ordonis Kristo, sed ĝi estas homa elpensaĵo: tiu
estu ekskomunikita.
7. Se iu diras, ke en la konfeso, por la pardono de la pekoj, ne estas bezonata pro dia ordono la manifestado de ĉiuj kaj unuopaj mortigaj pekoj pri kiuj li memoras post taŭga kaj diligenta ekzameno, ankaŭ se sekretaj, inkluzive de tiuj koncernantaj la du lastajn ordonojn de la Dekalogo, inkluzive eĉ de ĉiuj cirkonstancoj ŝanĝantaj la naturon de la pekon; sed ke la konfeso estas nur utila por instrui kaj konsoli la pentanton, kaj ke ĝi iam estis praktikita nur por altrudi kanonan punriparon; aŭ ke kiuj klopodas manifesti ĉiujn pekojn celas nenion
forlasi al la dia mizerokordo; aŭ fine ke ne decas manifesti la venialajn pekojn
: tiu
estu ekskomunikita.
8. Se iu diras, ke la manifestado de ĉiuj pekoj, kiel praktikatas en la Eklezio, estas neebla kaj, kia homa tradicio, devas esti ignorata de piaj personoj; aŭ (diras) ke al ĝi ne estas devigataj jarfoje ĉiuj kristanoj kiel dekretis la granda Laterana Koncilio, kaj ke tial necesas deadmoni la kristanojn konfesi en karesmotempo: tiu
estu ekskomunikita.
9. Se iu diras, ke la sakramenta absolvo flanke de la pastro ne estas juĝa ago, sed nura servo por prononci kaj deklari, ke estas pardonitaj la pekoj al la manifestanto, kondiĉe ke li konvinkiĝas,
ke mem estas absolvita, eĉ se la pastro absolvas ne serioze sed nur ŝerce; aŭ diras ke, por ke la pastro povu absolvi, ne estas postulata la manifestado pri pekoj fare de la pentanto: tiu
estu ekskomunikita.
10. Se iu diras, ke la pastroj surŝutitaj je mortigaj pekoj ne havas la mallig- kaj reten-povon, aŭ ke ne nur la pastroj estas ministroj de la absolva sakramento, sed ke al ĉiu el kristanoj estis dirite: “Ĉio, kion vi ligos sur tero, estos ligita en la ĉielo”
(Mt 18, 18); kaj “kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj; kies vi retenos, ili estos retenitaj”
(Jo 20, 23), tial ke helpe de tiuj vortoj kiu ajn povas absolvi la pekojn, tiujn publikajn eĉ per sola korektado se la korektita akceptas, la sekretajn male per spontana manifestado: tiu
estu ekskomunikita.
Por klarigoj, sugestoj, aldonoj, kritikoj, reagoj: armaze@tin.it
Torino. Tria memeldono. 2008