Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə2/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20

Kristanismo



Kristanismo estas religio kiu pretendas esti rivelita, pretendas esti la respondo definitiva de Dio Javeo al la problemo de vivsenco.

La Rivelanto estas Jesuo el Nazareth.

- Li diris ke mem estas la proparolanto de Dio.

- Li garantiis sian anoncon per sia resurekto.


Ĉi tie ni prezentos la fundamentojn de la kristanismo, ekante de tio kion instruas la fakuloj (inter kiu la Katolika Eklezio) hodiaŭ, por mon­tri kiaj estas la fundamentoj de la kristanismo, startas el siaj dokumentoj oficialaj epitetataj NOVA TESTAMENTO.

Nia verko apogiĝos esence sur tiuj dokumentoj.



Ĝi celas doni al la leganto la elementojn por ke al li malfermiĝu la ebleco honeste sin prononci pri la kristanismo: fidi aŭ ne fidi ĝin.

Por daŭrigi tamen la traktadon necesas du antaŭjuĝaj fidagoj je ni:



  1. pri la elekto de la teksteroj legindaj: ni celkomente elektis tekstojn de la Nova Testamento opiniatajn plej signifajn por la esploro de la fun­da­mentoj de la kristanismo:

  2. pri la traduko: ĉar la antikvaj tekstoj estis redaktitaj en la greka, ni ilin prezentas tradukitaj esperanten por neregantoj de la antikvgreka.

Oni koncedu ke ni rimarkigu ke tiaj du fidagoj estas tre etaj:

  1. La elekto pri la prezentotaj tekstoj obeas nur al la neceso de mallongeco; tial aperos nur tiuj tekstoj kiuj laŭ ni kapablas vere fundamentiĝi. Evidente, ĉiu povos legi siainiciate la tutan novtesta­menton signalante, ĝentile, al ni eventualajn pli taŭgajn teksterojn.

  2. Niaj tradukaĵoj sekvas, laŭ stilmaniero kiel eble plej laŭlitera, la 27an eldonon de la Nova Testamento greklingva de NESTLE. Tiun ĉi oni povas kontroli aŭ kontroligi fare de spertuloj... kaj ni ĉiam pretas informiĝe diskuti.

Nekonsentantoj pri tiuj du antaŭjuĝaj fidagoj bonvolu ĉesi el la legado de tiu libro.

La kritikaj problemoj pri la certeco posedi hodiaŭ la originalajn tekstojn, la kriterioj laŭ kiuj tiuj tekstoj estis elektitaj, iliaj efektivaj historiecaj valoroj... tiujn ĉi problemojn ni trovos kaj solvos pliposte. Ĉe tiu esplorpunkto ni ilin ricevas kiel oficialajn librojn, akceptitajn de la tuta kristanaro, por precizigi kiaj estas la fundamentoj de la kristanismo.



1
LA FUNDAMENTO

de la KRISTANA KREDO
La resurekto
En ĉi ĉapitro ni vidos

ke la fundamento de la kristanismo estas

LA RESUREKTO DE JESUO

Por tion pruvi ni analizos kaj komparos iujn dokumentojn:

- la unuan leteron al la Korintanoj ĉap. 15

- la kerigmaj paroladoj en la Agoj de la Apostoloj

1. Objekto de la esploro
Ni volas kritike malkovri kion al ni diras la dokumentoj pri la unua predikado pri Jesuo el Nazareth, t. e., el kio apoge startis la disĉi­ploj kiam ili prezentis la kristanismon al personoj neniam pri ĝi aŭdin­taj paroli. Ni vidos, ke tio estis la resurekto.

Ni analizu du dokumentojn:

- la tekston de Paŭlo el la unua letero al la kristanoj de Korinto

- la kerigmajn paroladojn entenatajn en la Agoj de la Apostoloj.



La unua dokumento
1 kor 15, 1-14

Tiu ĉi letero (la unua el la du nin atingintaj) estis kompilita en Efeso inter la jaroj 54 kaj 57 pK, eble en 56. En ĝi Paŭlo alfrontas kaj solvas diversajn pro­blemojn de la komunuma vivo, kiajn la in­ter­najn disiĝojn, la virgecon kaj la geedzecon, la viandojn oferitajn al la idoloj, la konduton dum la ritaj asembleoj, la donacojn de la Sankta Spirito...

Ĉe la fino Paŭlo traktas ankaŭ pri la resurekto de la mortintoj, kiun iuj membroj de la komunumo neadis, rememorante sume sian ekan predikadon, okazitan en la jaro 51.

Ĉi tie reliefas, ke Paŭlo solvas problemon malsaman disde la nia. Li zorgas respondi demandon kiu maltrankviligis la Korintanojn, tio estas “ĉu la mor­tintoj releviĝos”.

Nerekte tamen li respondas pri nia problemo, konigante al ni la de­ir­pun­kton de sia predikado. Jen la teksto:

1. Mi memorigas vin, fratoj, pri la evangelio, per kiu mi evangelizadis vin, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,

* memorigas: nun, en la j. 56, pri kio dirita en la j. 51

* evangelio: laŭlitere, bela sciigo. Ĝi indikas gravan anoncon pri venko, bonfarto, savo koncernanta la urbon aŭ la popolon.


2. per iu vi saviĝis en tiu parolado per kiu mi evangelizadis vin, se vi persistas, escepte se vane vi kredis.

3. Mi transdonis al vi fakte antaŭ ĉio (aŭ unue, aŭ inter la unuaj aferoj) kion ankaŭ mi ricevis:

ke Kristo mortis sur (aŭ: pro por) pekoj niaj laŭ la Skriboj,

* mi transdonis... mi ricevis: teknika lingvaĵo de la antikva instruado. La ma­­­jstro “transdonas” buŝe la mesaĝon kiun la disĉiplo devas “ricevi”, parkerigante ĝin.

* Kristo = mesio = oleito. La unktado esprimis, por la hebreoj, la elektit­e­con de persono destinita de Dio plenumi mision avantaĝe de la popolo.

* morti sur la pekoj - morto je favoro de la pekoj: esprimo propra de la hebrea lingvo, neniam uzata en la greka kun tiu ĉi senco.

* La skriboj: la esprimo uzata por indiki la tuton de la sanktaj libroj de la hebreoj, tio estas la Malnova Testamento. Ĉi tie Paŭlo ne citas apartajn tekstojn, pruvantajn sian aserton.
4. kaj ke li estis sepultita kaj ke li revekiĝis la tagon la trian laŭ la Skriboj

* la tagon la trian: esprimo kiu, kvankam uzata en la greka, estas karateriza de la hebrea1.

* la Skriboj: la sama esprimo uzita por la versego 3. Malfacilas trovi en la Malnova Testamento kiun ajn specifan tekston kiu diras ke Kristo revekiĝis ”la trian tagon”. Verŝajne al tio referencas Jes 53, 11 kaj Os 6.
5. Kaj ke li aperis al Kefa kaj al la dekdu

* Aperis: tiu ĉi verbo pensigas objektivan elementon, enŝoviĝon de evento en la ĉirkaŭan mondon. Tute male ol en la vizio kiu estas pure subjektiva2.

* Kefa = roko, ŝtono. Aramea kromnomo de Simono Petro.

* Dekdu: esprimo neniam uzita de Paŭlo. Ĝi indikas la grupon de la disĉi­ploj pli proksimaj al Jesuo.


6. Poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimul­to restas ĝis nun, sed kelkaj endormiĝis.

* vv. 6-11: elementoj de pruvo por subteno de la antaŭaj asertoj. La apero al nombro tiom granda estas atestita nur ĉi tie.

* fratoj= kristanoj.

* endormiĝis=mortis


7. Poste li aperis al Jakobo, poste al ĉiuj apostoloj.

En neniu alia teksto de la N. T. estas menciata apero al Jakobo.

* Apostoloj = senditoj. Frutempe tiel nomiĝas la disĉiploj pli proksimaj al Jesuo, la Dekdu, kiujn li elektis, kaj poste la atestantoj de la resurekto.


8. Post kiam al ĉiuj, kiel al ekstertempe naskiĝinto ( al infano de patrino mor­tinta dumakuŝe), li aperis ankaŭ al mi.

9. Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kiu ne meritas no­miĝi apostolo pro tio ke mi persekutis la eklezion de Dio.

* al ekstertempe naskiĝinto/aŭ al infano de patrino mortinta dumakuŝe: Paŭlo volas substreki, ke li estas la lasta inter la apostoloj ĉu en graveco (abortaĵo) ĉu en la tempa sinsekvo (se la patrino mortis, li estas la lasta filo).

* eklezio de Dio = asembleo kunvokita de Dio.


10. Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas kaj lia graco en mi ne montriĝis vana, sed pli abunde ol ili ĉiuj mi laboregis, ne mi, sed la graco de Dio kun mi.

* ili ĉiuj = la ceteraj apostoloj.


11. Do jen mi, jen tiuj tiel anoncadis kaj tiel vi kredis.

* tiuj: Paŭlo kuniĝas al la unuanima tradicio de la ceteraj apostoloj.


12. Se estas proklamite, ke el la mortintoj Kristo estis vekita, kiel iuj el vi diras, ke ne estas resurekto de mortintoj?

* Paŭlo alfrontas nun sian problemon: ĉu la mortintoj releviĝas.


13. Se ne estas resurekto de la mortintoj, eĉ ne Kristo estis vekita;

14. Se konklude Kristo ne estis vekita, vana tiam anonco nia, vana la kredo via.


Konkluda sintezo

1. Paŭlo ne intencas pruvi ĉi tie, ke Jesuo resurektis, sed, volante diri al la Korintanoj, ke la mortintoj resurektos, startas el punkto ak­ceptata de ĉiuj, la resurekto de Jesuo.

2. Tiu teksto nin informas

a) ke la anonco de la morto-resurekto de Jesuo estas la starpunkto de la predik­ado de Paŭlo (v. 3);

b) ke Paŭlo tion ne inventis: tiel oni instruis al li (v. 3) kaj tiel predikadis ankaŭ la ceteraj apostoloj.

3. Ĉiam apogitaj sur la atesto de Paŭlo, ni rimarkigas, ke se la kristanismo seniĝas el la resurekto de Jesuo, la kristana kredo ne havas iun ajn rajton ekzisti (v. 14, kp. ankaŭ vv. 17 kaj 19).


La resurekto tial estas la piliero

kiu subtenas la tutan kristanan kredon.
4. Ekzameninte aparte la vv. 3b-5 ni povas konkludi ke:

* la vortoj kaj la stilo ne estas propraĵo de Paŭlo. Li ilin ricevis, kiel li diras;

* ilia formulado originala, pro la sinsekvaj semidismoj, estis sendube en semida lingvo, tial antaŭa al la predikado al la grekoj kaj do tre proksima al la epoko de la morto de Jesuo;

* se ni akceptas, ke tiuj versegoj estas:

- aŭ iu tradicia kredformulo kiu estas “transdonita” de la pre­di­ka­nto kaj “ricevita” de la kristanoj okaze de ilia evangelizado,

- aŭ sinteza resumo farita de la majstro ĉe la fino de leciono pli ample­ksa, por ke oni parkerigu la esencajn instruitajn punktojn,



ni povas prave supozi ke Paŭlo ilin ricevis kiam en Damasko li konvertiĝis kaj estis baptita, kaj tio estas en 36-37 (kp. Ag 9, 1-20; 22, 6-11; 26, 12-18; Gal 1, 11-2, 10);

En Damasko ekzistis juda-kristana grupo kiu povus esti tradukinta el la hebrea/aramea al la greka la fundamentan kredformulon por ĝin igi kom­prenebla ĉe la nekonantoj de la semidaj lingvoj.


* ni havus tial ĉi tie formulon de la unua apostola predikado, datigeblan je malmultaj jaroj tuj post la morto de Jesuo (kp. ankaŭ Ag 17, 18; 34, 21; 25, 19; 26, 8-23; Apok 1, 5).

La dua dokumento
La kerigmaj paroladoj en la Agoj de la apostoloj

(Agoj 2, 14-36; 3, 12-26; 4, 8-12; 5, 29-32; 10, 34-43; 13, 16-41; 17, 18-31)
La libron Agoj de la apostoloj verkis Luko kaj ĝi lokiĝas inter la jaroj 60 kaj 63 (ankaŭ ĝis la 70, laŭ iuj fakuloj). Ĝi entenas multe da pa­ro­ladoj.

La kerigmaj paroladoj (= anonco de la kristana kredo) sume estas sep. Tiuj povas konsideriĝi elmontroj de predikado, respektive de Pe­tro kaj de Paŭlo, kiujn Luko liveras al la kristanaj siaepokaj evangelizistoj, por ke ili sukcesu adaptigi la anoncstilon de la mesaĝon laŭ la malsamaj medioj ĉe kiuj ili provas prediki.

Konstatinte la rimarkindan konverĝon de ideoj en ili entenataj, ni prezentu en laŭlitera traduko nur la unuan el ili:

Agoj 2,14-36

Luko rakontas:

(Oni atentu antaŭe: la sceno okazas en Jerusalemo, la Pentekostan ta­-


La kerigmaj paroladoj
1. 2, 14-36 Petro en Jerusalemo al la hebrea popolo

2. 3, 12-26 “ “ “ “ “

3. 4, 12-26 “ “ “ “ “

4. 5, 29-32 “ “ “ “ “

5. 10, 34-43 “ “ Cezarea al pagana Kornelio

6. 13, 16-41 Paŭlo “ Antioĥio de P. al la Hebreoj (sinagogo)

7. 17, 22-31 “ “ Ateno al la doktoj grekaj


gon. La Spirito jam descendis sur la apostolojn, ŝlosiĝintajn en la man­ĝosalono pro timo antaŭ la hebreoj, kaj ilin puŝis eliri por doni ateston pri Jesuo resurektinta. Kiam la apostoloj ekparolas, la aŭskultantoj per­ceptas tiujn esprimiĝantaj per diversaj al­i­landaj lingvoj kaj anoncantaj aferojn similajn al tiuj predikitaj de la antikvaj izraelaj profetoj. Kelkaj mokaĉas enŝovante ke ili ebriiĝis. Petro, je nomo de ĉiuj, respondis).
14. Starante Petro kun la Dekunu levis sian voĉon kaj sin adresis al ili: Judaj homoj kaj vi ĉiuj loĝantaj en Jerusalemo, tio ĉi al vi sciigita estu kaj akrigu viajn orelojn al miaj vortoj.

15. Ne vere, kiel vi supozas, tiuj ĉi estas ebriaj - fakte estas nur la tria horo de l’ tago.

* tria horo = matenhoro naŭa.
16. Sed tio estas kio dirita de la profeto Joel:

* Joel 3, 28 ss. Por la hebreoj evento koncernanta la kredon devas esti antaŭanoncita de la Malnova Testamento (kp. Amos 3, 7).


17. “Kaj jen: en la lastaj tagoj - diras Dio - mi superverŝos el mia spirito ĉiun karnon kaj profetos viaj filoj kaj filinoj viaj kaj la junuloj viaj viziojn vidos kaj la olduloj viaj sonĝojn sonĝos:

* profeti = paroli en la nomo de Dio, ankaŭ en strangaj manieroj.


18. Kaj sur miajn servistojn kaj sur miajn servistinojn elverŝos el mia spirito kaj ili profetos.

19. Kaj mi donos mirindaĵojn en la ĉieloj alten kaj impresaĵojn su­r la teron suben, sangon kaj fajron kaj kolonojn da fumo.

20. La suno ŝanĝiĝos en tenebrojn kaj la luno en sangon, antaŭ ol venos la tago de la Sinjoro, (tago) granda kaj brilega.

*tago de la Sinjoro: laŭ iuj profetoj (ekz. Miĥa 7; Zeĥarja 9-11) temas pri la tago en kiu Dio liberigos Izraelon, punante ties malamikojn; laŭ aliaj, male, (Joel, Amos 5; Obadja; Cefanja 1) la tago en kiu Dio punos ĉiujn malbonulojn. Ankaŭ inter la hebreoj, ĝenerale oni opiniadis ke ĝi koin­cidus kun la eko de la mesiaj tempoj.


21. Kaj jen: kiu ajn alpreĝas la nomon de la Sinjoro estos savita”.

22. Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon la Nazoreon, viron akredititan de Dio ĉe vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn faris per li Dio meze de vi, kiel vi mem scias,

* la versegoj 22-24 entenas kvazaŭan indekson de evangeliaj anoncoj.

* nazoreo = el Nazareth, aŭ kiu sin votis al nazoreeco (Nom 6).

* viro: mirigas tia “teologia nescio” de Petro aŭ de Luko (kp. 24, 19): ĉu li ankoraŭ ne scias ke Jesuo estas Dio? Aŭ ĉu li intencas substreki, ke tiu ĉi estas ankaŭ homo?
23. tiun ĉi, transdonitan laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio, krucuminte per manoj de senleĝuloj, vi levis,

24. Dio lin resurektigis liberigante lin el suferoj de la morto, ĉar ne eblis ke tiu havas povon sur li.

* citaĵo el la psalmaro 17 (18), 5-6 laŭ LXX; 114 (116), 3 LXX.
25. David, fakte, diras pri li: “mi vidis la Sinjoron antaŭ mi ĉiam, ĉar li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne skuiĝu.

* skuiĝu: imagu kavaliron elseligitan dumbatale


26. Pro tio ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, eĉ mia karno ripozas en espero

27. ke vi ne lasu mian animon (= mian vivon) en Hadeso nek per­mesu, ke via sanktulo vidas korupton.

* hadeso = restado-loĝejo de la mortintoj, laŭ la grekoj kaj la latinoj, kiu por la hebreoj estas la Ŝeolo.

* sanktulo = persono konsekrita al Dio. Tiu povas esti David, sed reale, laŭ Petro, temas pri alia persono. Kiu?


28. Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, min plenigos je ĝojo per via vizaĝo”.

* citaĵo el la psalmo 16, 18. Multajn psalmojn oni atribuadis al Davido.


29. Viroj fratoj, lasu min libere paroli al vi koncerne patriarkon David kiu kaj mortis kaj estis enterigata kaj lia tombo estas inter ni ĝis tiu ĉi tago.

* Demando subintencita: kaj la kadavro de Jesuo kie estas? La tombo estis trovita malplena.


30. Estante do profeto kaj sciante, ke per ĵuro ĵuris al li Dio (ke) el la frukto de liaj lumboj sidos sur lia trono,

* citaĵo el la psalmo 132, 11; 89, 4-5.


31. antaŭvidante li parolis pri la resurekto de la Kristo, ĉar nek li estis forlasita en Hadeso, nek lia karno vidis korupton.

32. Tiun ĉi Jesuon resurektigis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.

33. Levite ĝis (aŭ de) la dekstra (mano) de Dio kaj ricevinte el la Patro la Sanktan Spiriton de la promeso (pli laŭlitere: la promeson de la Sankta Spirito), tiun (Spiriton) li elverŝis kiun vi vidas kaj aŭdas.

* de la dekstra (mano) = de la dia potenco.

* ĝis la dekstra (mano) = aludas al la kutimo de la orientaj suverenoj teni dekstre, en publikaj manifestadoj, sian filon unuanaskitan. Eble, pre­ferindas tiu ĉi interpreto: (kp. v. 34).

* promeso: tiu de Joel (kp. supre versegojn 17-21)


34. Ne, fakte, David, ascendis al la ĉieloj, kvankam li diris: “Diris la Sinjoro al mia Sinjoro: sidu ĉe mia dekstra,

35. ĝis mi submetos viajn malamikojn kiel benketon por viaj pie­doj”.

* Ne... ascendis al la ĉieloj: David jam mortis kaj kuŝas subtere.

* citaĵoj el la psalmo 110, 1. Temas pri relego de la psalmo. Origine ĝi estis psalmo por surtronigo de reĝo: “La Sinjoro-Dio diris al mia Sinjoro-re­ĝo...”. Ricevinte poste la davidan aŭtorecon, ĝi fariĝis mesia: “La Sin­joro-Dio diris al mia Sinjoro-Mesio...”


36. Kun certeco do sciu la tuta domo de Izraelo ke kaj Sinjoro kaj Kristo faris Dio tiun Jesuon kiun vi krucumis.
Konkluda sintezo

a) Kiel oni vidas el la teksto, la stilo de la parolado, aparte en la vv. 22-24, estas malglata prozo, kontraŭa al la ordinara luka stilo kiu ĝenerale glate fluas. Ĉu majstreco de verkisto provanta imiti la sti­lon de Petro, aŭ ĉu respekto de historiisto pri fonto pli antikva?

Se vere Luko rekonstruintus la stilon de Petron, kial li forgesus reko­n­strui ankaŭ la enhavon de ties predikado? Aparte la aserto pri Jesuo “Homo akreditita de Dio” (v. 22)?

Tiu problemo, tamen, cele al esploro pri la nukleo de la unua aposto­la predikado, nun ne gravas: al ni interesas kompreni ĉu hi­s­toriisto Luko taksas tiun paroladon fundamenta parolado de la kristanismo.

Atentindas ankaŭ ke la vv. 22-24 prezentas kvazaŭ sintezon de la enhavo de la evangelioj.

b) Sume, la rezonado de Petro (aŭ de Luko) estas la sekva:

- resurekti kaj esti ekzaltita ĉe la dekstra flanko de Dio estis antaŭanoncite de la Malnova Testamento rilate la Mesion, ne rilate David.

- Jesuo faris tiujn du aferojn resurektante kaj sendante la Spiriton.

- Do Jesuo estas la Mesio antaŭvidita de la Malnova Testamento.

c) El tiu parolado (kiel ankaŭ el la aliaj de ni ne komentitaj), emerĝas la nukleo de la unua kristana predikado:



Jesuo estas predikata kiel resurektinta (v. 32)

kaj tial Kristo (v. 36)

Komparo inter 1 kor 15 kaj Ag 2
a) elementoj komunaj:

1. Jesuo mortis.

2. Laŭ la antaŭscio de Dio (ĉu laŭ Skriboj? 1 kor 15, 3)

3. Estis entombigita.

4. Kaj estis vekita (en la Agoj oni diras eksplicite, ke la aŭtoro de la resurekto estas Dio).

5. Petro kaj la aliaj estas la atestantoj de la resurekto.


b) elementoj nur ĉeestantaj aŭ pli multe disvolviĝintaj en Kor 15.

1. Jesuo mortis pro (aŭ por) la pekoj: tiu ne estas simpla aserto pri la fakto de la, kiel okazas en Agoj, sed teologia interpreto de la fakto mem

2. Jesuo estas nomata “Kristo”, ne “la Kristo”. Lia funkcio de “O­le­i­­to” (= Kri­sto = Mesio) jam fariĝas propra nomo.

3. Oni klare parolas pri aperoj (v. 5-6), kio okazas ankaŭ en Agoj 10, 41-42 kaj 13, 31.

4. Jesuo resurektis la trian tagon (referato ĉeestanta ankaŭ en Lu­ko (24, 21 kaj Agoj 10, 30).
c) konkludo el la komparo

1. Kvankam pli mallonga, la formulo de 1 kor15, 3-5 estas pli riĉa je


i­de­oj ol la paroladoj de la Agoj.

2. Ekestas pli granda ekvilibro en 1kor15 inter la elementoj ĝin komponantoj


(morto, entombigo, resurekto kaj aperoj) ol en la Agoj, ĉap. 2 (kaj ankaŭ en ĉiuj ceteraj paroladoj de la Agoj). En tiuj ĉi fakte oni reliefigas pli la resurekton kaj la gloradon de Jesuo ol lian suferon kaj morton per kruco.

Mankas do en la Agoj tiu repripensado pri la morto de Jesuo, repripen­sado kiu antaŭas ĝian kompiladon kaj kiun Luko, vojaĝkunulo de Paŭlo longatempe, ne povis certe ne koni, sed kiun li ne menciis, eble por resti fidela al historiaj elementoj, je lia dispono, pri la unuaj tempoj de la kristanismo.

3. Ni provu ekspliki tiujn observojn per la jena hipotezo:

- verŝajne la paroladoj de la Agoj ne ripetas la precizajn vortojn de la apostoloj, sed temas pri la postaj repripensadoj de Luko (sufiĉu por tio kompari la paroladojn de la Agoj kun la ĉap. 24 de la evangelio laŭ Luko - ili estas de la sama aŭtoro!);

- tamen, Luko, por rakonti, utiligas materialon pli antikvan ol la for­mu­lon de 1 kor15, nin enŝovante ĝis tiun predikadon preskaŭ sam­tempa al la eventoj kiujn li priskribas kaj pro tio li fariĝas des pli fidinda.

- estas probable, ke la eksterordinara anonco farenda, tiu pri la re­­surekto-glorado de Jesuo, en fruaj tempoj tiom koncentris la a­ten­ton de la apostoloj, ke ĝi ne permesis al ili repripensi pri la reli­gia graveco de lia morto.



La argomentado ne perdus sian valoron ankaŭ se fakte la formulo de 1 kor15 estus kreita pli malfrue. Por Paŭlo ĝi sintezus la tutan tradician evangelion.

4. Niaj aktualaj evangelioj prezentiĝas kiel la disvolviĝo de la keri­gmaj paroladoj de la Agoj. Ili naskiĝis el la postuloj de la unuaj kri­stanaj komunumoj por koni pli kaj pli la vivon kaj la instruojn de Jesuo, por ke ili estu pli intense imitataj.





NUKLEO-KRONOLOGIO

- temas pri hipotezo verŝajna -





ESTIĝINTA



RICEVITA


PREDIKATA


SKRIBITA


FORMULO

1 kor15, 35



34 ĉ. aŭ



36/37

Konvertiĝo

de Paŭlo


51

ĉe Korinto


56

el Efeso

Sintezo de

Petro - Ag. 2


32 ĉ. aŭ


?




61/63

Konkludo
Tiuj tekstoj al ni transdonas la nukleon de la apostola predikado, kiu entenadis, en terminoj ne ankoraŭ stabiligitaj, nur la aserton de iu Fakto:


Dio resurektigis Jesuon el la mortintoj
2. Miaj duboj
Sciiĝinte ke la Kristanismo sin fundas sur fakto tre specifa, la resurekto de Jesuo, al leganto povas enŝoviĝi multaj duboj


    1. Duboj pri ekzisto de Jesuo

Ĉu vere ekzistis homo nomata Jesuo, iniciatinto de la Kristanismo?

    1. Duboj pri la kristanaj libroj

  1. Kiajn dokumentojn ni havas?

  2. Ĉu ni povas certiĝi ke ili vere reireblas al vidatestoj?

  3. Ĉu ni certas ke la manuskriptoj ne koruptiĝis laŭlonge de la jarcentoj ? Ĉu ni rajtas aserti ke ni nun legas la samajn tekstojn?




    1. Duboj rilate la resurekton de Jesuo

  1. Ĉu ĝi vere okazis ? kaj la atestoj estas kredindaj ?

  2. Kiel interpreti la dokumentojn kiuj ĝin rakontas?




    1. Duboj rilate la personan naturon de Jesuo?

1. Ĉu li vere estas Difilo?


    1. Duboj rilate la instruon de Jesuo

1. Ĉu la atestoj klare komprenis kion li diris?

2. Tradukante lian instruo el la aramea/hebrea al la greka ĉu ekskludendas ke ili falis en erarojn?

3. Ĉu lia instruo validas por ĉiuj generacioj aŭ io povas aŭ devas esti forlasata por adaptiĝi al la malsamaj kulturoj?
2
LA EKZISTO

de JESUO el Nazareth
Dokumentoj

En tiu ĉi ĉapitro ni vidos:

kion diras la historiistoj, ĉefe tiuj ne kristanaj,

de la I kaj II jarcento pri la origino

de la kristanismo

La kristanismo metas ĉe siaj originoj homon, Jesuon el Nazareth, nomitan la Kristo3 (= proparolanto de Dio) travivintan en Palestino en la I jc pK.


1. Antaŭpreparaj avertoj
1. La dokumentoj de la nekristana medio estos transkribitaj precipe komplete, en nia traduko preskaŭ laŭlitera.

2. Pri la dokumentoj de la kristana medio (markitaj per *) ni transdonos nur la esencajn informojn, pro tio, ke kelkaj el ili povas esti kontestitaj ĉar juĝitaj “par­tiecaj” (... sed ĉu eblas historiisto ne par­tieca kaj ne “su­pe­rebla”?).

3. Ni citos la dokumentojn laŭorde de la kronologio de ilia komponad­dato (certa aŭ probabla).

Nun ni vidos la dokumentojn de la I jc pK.

2. Dokumentoj de la I jc pK.
45-50 * Evangelio laŭ Mateo, grekalingva, verŝajne reprilaboraĵo  de dokumento pli antikva kiun ni ne plu posedas, re­da­ktita en semida lingvo.

50-65 * Evangelio laŭ Marko

50-67 * Paŭla Leterkolekto, 13 epistoloj greklingvaj.

55-62 * Evangelio laŭ Luko, greklingva (datita je post 72).

50-58? * La letero de Jakobo, greklingva.

61-63 * La Agoj de la Apostoloj, greklingvaj, ofte lokita je post 70.

60-65? * La unua de Petro, greklingva.

64-67? * La letero al la Hebreoj, greklingva.

70-80? * Didaĥeo (= la doktrino de la Dekdu), greklingva.

* La dua letero de Petro, greklingva.

* La letero de Judaso, grekllingva.

80-100 - La skriboj de Johano, greklingvaj: Evangelio, Tri leteroj, Apokalipso

93-94 - La Judaj Antikvaĵoj de Jozefo Flavio.

Jozefo (37-110 pK) estas hebrea historiisto, filoromia je servo de Vespaziano kaj de ties filo Tito, estontaj imperiestroj.

Li famiĝas pro diversaj prihistoriaj verkoj, inter kiuj Pri la Judaj Antikvaĵoj, el 20 libroj, kiuj rakontas la historion ekde Abrahamo ĝis Flaviaj tempoj. En la XVII libro, n. 63-64 troviĝas pasaĵo, nomata testimoniun flavianum, citita ankaŭ de Eŭsebio el Cesarea, en la Eklezia Historio 1,11,7 kaj en Demonst. Evang. 3,5,105-106, kaj de Epi­skopo Agapio (X jc) en sia Universala Historio, skribita arabe. Jen sinsekve la t­ksto, nun de ĉiuj akceptita.

Estis proksime de tiu tempo (ĉirkaŭ la 30 pK) Jesuo homo saĝa. Lia konduto estis bona kaj estimata de ĉiuj pro lia virto.



Kaj altiris al si multajn Judojn kaj ankaŭ multajn Grekojn.

Pilato lin kondamnis al la mortiga krucumo. Sed ne ĉesis lin ami kiuj ekde komence lin amis. Ili rakontas, ke li aperis al ili tri tagojn post sia kru­cumigo kaj ke li estis vivanta.

Verŝajne pro tio Li estis la Kristo, pri kiu la profetoj skribas tiom da mi­rindaĵoj.
95 * La unua Letero de Klemento, episkopo de Romo, kompilita grek­lingve kaj sendita al la kristanoj de Korinto.

3. Dokumentoj de la II jc pK.


96-138 * La letero de Barnaba, greklingva.

105-7 * La leterkolekto de Ignaco de Antioĥio, grekalingve: kolek­taĵo je 7 leteroj senditaj de tiu episkopo al la kristanoj de diversaj Eklezioj kiujn mem estis trapasonta survoje al Romo por ke tie li estu juĝita kaj martirigita.

112 (?) * Analoj (= Annales) de Tacito.

ĝi estas la rakonto pri la okazintaĵoj de la Romia Imperio ekde la morto de Aŭgusto ĝis tiu de Nerono, t. e. de 16 ĝis 68 pK.

ĝuste pri la incendio de Romo en 64 disvastiĝis onidiro akuzanta Neronon kvazaŭ ordonintan startigi la fajron. Tial la romia historiisto notis:

■ Por estingi la voĉojn, Nerono ŝajnigis kulpuloj kaj submetigis al tre rafinitaj torturoj kiujn la plebaĉo, ilin abomenanta pro iliaj hon­tin­daĵoj, nomis kristanoj. ĵ

La aŭtoro de tiu nomo, Kristo, estis kondamnita je morto en la tempoj de imperiestro Tiberio, ordone de Prokuroro Poncio Pilato; kaj, kvankam momente subpremita, tiu ĉi mortiga superstiĉo ekdisvastiĝis, ne nur en Judlando, origina loko de tiu misfortuno, sed ankaŭ en Romo, kien el ĉiuj partoj kunfluas kaj honoritiĝas ĉio malbonŝanca kaj malinda. Tial, unue estis arestitaj la konfesintoj, poste, pere de ties indikoj, granda amaso estis kondamnita, ne tiom pro la akuzo esti ekigintaj la incendion, kiom pro ilia malamo al la homa genro (Annales, XV, 44).
112 * La letero de Plinjo la Junulo al imperiestro Trajano, latinlingva. (Epist.
X, 96)

Plinjo estis “legato” por la provinco Ponto kaj Bitinjo kun konsula povo. Jen la cite transkribita peco laŭ teksto rekonata originala sendepede de ĝia aŭtentiteco:

■ Mi neniam ĉeestis enketan procedon kontraŭ kristanoj; tial, mi ne scias kion oni kutimas fari: ĉu puni, ĉu procese enketi, kaj ene de kiuj limoj. ŝ...ĉ

ĝis nun, kontraŭ la akuzitoj, ĉe mia tribunalo, kiel kristanoj, mi tiel procedis: mi tutunue petis ĉu ili reale estas kristanoj; la konfesintojn mi pridemandis duan kaj trian fojojn, minacante ilin per mortpuno; persistantojn mi ordonis konduki al la ekzekutejo. Ce­tere, neniel mi pridubis, kion ajn ili konfesis, la certecon pri ilia punindeco pro ilia persisto kaj nevenkebla obstino. Ekestis aliaj, frapitaj de la sama frenezo, kiujn, pro ilia privilegio de romianeco, mi sendis al Romo. Kaj ĉar baldaŭ, pro la enketo mem pri tiaj problemoj, la denuncoj multiĝis, samekiel kutime okazas, hazarde alvenis en mian atenton sennombraj kazoj [....]

Aliaj, fidenuncitaj, diris, ke ili estas kristanoj, tuj post reprenante tamen sian konfeson; ili diris, ke ili antaŭe tiaj estis, sed nun mem ĉesis tion kredi, kiu jam de tri jaroj, kiu jam de pli ol tio, iuj eĉ jam de pli ol dudek jaroj. Ankaŭ ĉiuj tiuj adoris vian statuon kaj tiun de dioj kaj malbenis Kriston.

Ili diris, krome, ke ilia kulpo aŭ eraro konsistis el tio ke ili kutimis renkontiĝi ektagiĝe de fiksa tago kaj himnadi alternaĥore al Kristo kvazaŭ al dio; kaj sin devigi subĵure ne iel krimi, sed eviti ŝtelojn, fraŭdojn, adultojn, fideli al la vorto engaĝiga, ne refuti prunton se postulitaj. Post tio, ili kutimis rehejmeniĝi kaj renkontiĝi denove por kune preni nutraĵon, ĉiel komunan kaj senmalican, sed ili ankaŭ el tio eksiĝis pro mia edikto, en kiu, laŭ via ordono, mi malpermesis la konstituon de societoj.

Al mi ŝajnis, fakte, ke la problemo meritas esti submetita al via juĝo, super ĉio pro la sennombreco de la implikitoj en tiu dan­ĝero: multaj personoj ĉiuaĝaj, socie ĉiuklasaj, eĉ ambaŭs­e­ksaj, allogatas de tiu dan­ĝe­ro kaj daŭrigos allogiĝi. Kaj ne nur tra la ur­bo, sed ankaŭ tra la ĉirkaŭurboj kaj tra la kamparo disvastiĝis la kontaĝo de tiu detrua superstiĉo; tamen, al mi ŝajnas, ke ĝi ankoraŭ blokeblas kaj povas reveni al la laŭleĝeco.


112 * Respondo de Trajano al Plinjo (Epist. X, 97)

■ Mia kara Plinjo, en la enketo de la procesoj kontraŭ al vi denun­citaj kristanoj, vi procedis laŭ la leĝo vin deviganta. Ne eblas, fakte, dekreti per ĝenerala normo, kiu efiku samtempe, se tiel diri, rigidan karakteron.



Vi ne traserĉu ilin; se ili denunciĝas kaj rekoniĝas kulpaj, ili estu punataj, tiamaniere tamen ke kiu negos sian kristaniĝon, kaj demonstros per faroj, tio estas petegante niajn diojn, kvankam suspektinda pri la pasinteco, akiru la pardonon pro sia pento.
120 * Vivoj de Cesaroj de Suetonio, skribitaj latine.

En la verko dufoje oni aludas al la kristanoj:

a) En la vivo de Klaŭdo (25,4), oni diras, ke la imperiestro:

■ elpelis el Romo la Judojn pro tio, ke ili, instige de Kresto4, persiste tumultadis



La elpelo okazis en 49 (v. ankaŭ La Agoj 18, 2)

b) En la vivo de Nerono (16, 3), oni informas ke la imperiestro:

■ Submetis al torturoj la kristanojn, homrason kulpan je superstiĉo nova kaj missorĉa.
125 * Apologio de Kvadrato adresita al imperiestro Hadriano.

125 * Letero de imperiestro Hadriano al Minuĉo Fundano, prokonsu­lo de Azio (citita de Eŭsebio, Hist. Eccl. IV, 9).



Ĉar okazadas linĉadoj de kristanoj kaj oftas anonimaj denuncoj, interalie la imperiestro skribas:

■ Se la provincanoj posedas validajn pruvojn kontraŭ kristanoj, tiel ke ili kapablas akuzon subteni en tribunalo, ili sin turnu nur al tiu ĉi rimedo kaj neniom al bruagitoj aŭ al senprocesaj ekzekutoj. Se la akuzanto demonstras, ke la kristanoj malobeis la leĝojn, fiksu vi mem la punon laŭ kulpograveco; sed se la denuncanto manifestiĝas altirita de kalumniaj intencoj, tiun ĉi vi punu ekzemplodone.


150 * La Paŝtisto de Hermas: kolekto de vizioj rakontitaj greklingve.

155 * Justeno, kristana filozofo naskiĝinta ĉe Nablus, en Samaria, sed ne


hebrea, lasis al ni tri greklingvajn verkojn:

* du Apologiojn defende de la kristanoj (155 kaj 165).

* Dialogo kun Trifono (160).

Temas pri dialogo inter Justeno kaj rabeno Trifono pri la hebreismo kaj kristanismo. En ĝi Trifono raportas la jenan juĝon pri Jesuo:

■ Jesuo, la Galilea, estas la fondinto de iu sekto malinda kaj malami­ka al la leĝo (= de Moseo). Ni lin krucumis. Liaj disĉiploj for­ŝtelis nok­totempe lian kadavron el sepulkro kaj trompis la ho­mojn dirante, ke li resurektis el la mortintoj kaj aliris al la ĉielo.
Tiu juĝo trapasis la jarcentojn kaj firme diratas ankoraŭ hodiaŭ de iuj hebreaj fakuloj.
177 * Apologio de Atenagoro al imperiestro Marko Aŭrelio.

180 * La verema parolado de filozofo Kelso (konservita en *Kon­traŭ Kelso de Origeno), firmiĝas en tiu ĉi juĝo:

■ Jesuo estis nur homo; la profetaĵoj (en la Malnova Testamen­to) adaptiĝas al miloj da personoj pli taŭge ol al Jesuo.

Oni rimarku, konklude, antaŭ la abundo de la kristanaj fontoj, ke la fontoj el eksterkristanaj medioj koncerne la o­riginon de la kri­stanismo vere malmultas, eble pro tio, ke la “Historio” perceptas iun fenomenon nur kiam ĝi jam grandiĝas. Kaj tio okazas kutime post multe da tempo ek­de la naskiĝo de la fenomeno.

4. Dokumentoj kun fontoj en la 1a kaj 2a jarcentoj
a) Libroj apokrifaj5de la Nova Testamento (ĉefe evangelioj)

Ili estas “rekonstruaĵoj” de la vivo de Jesuo aŭ de iu aŭ alia apostolo. Por kre­skigi la prestiĝon de la verko oftis la akreditiĝo al iu a­postolo, eĉ se en iuj kazoj la falsaĵo kraketis. Ĝuste pro tio tiuj li­broj difiniĝas ankaŭ kiaj “libroj pseŭdoepigrafaj” (= false atribuataj).

Ili naskiĝas el la deziro koni ion plian rilate al la Majstro-Fondinto aŭ pri la aliaj fondintoj de la kristanismo kaj ofte ili dependas tro evidente de la libroj de la Nova Testamento: ili klopodas plenigi per la fantazio la lakunojn de la o­fi­cialaj libroj. Ne ekskludendas, ke kelkaj iliaj informoj devenas el la historio.

Ofte por iuj el ili malfacilas la datado.

Ni listigu el ili la precipajn kies ni posedas fragmentojn:

* Evangelio laŭ la Hebreoj, redaktita en la aramea kaj poste tradukita al la greka.

* Evangelio de la Nazoreoj (kiu lingvo?).

* Evangelio de la Ebionitoj, en la greka.

* Evangelio de la Egiptoj, en la greka.

* Evangelio de Petro, en la greka.

* Protoevangelio de Jakobo, en la greka.

* Evangelio de Tomaso, en la greka.

* La Agoj de Pilato, en la greka... (Kaj aliaj apokrifaĵoj)
b) La Talmudo (III-V jc)

Temas pri verkoj de la oficiala Judaismo por interpreti kaj komentarii la Mosean leĝon. Al ni alvenis pri ĝi du redaktaĵoj: tiu de Je­ru­salemo (pli mallonga), kaj tiu de Babilono (pli longa).

En tiuj libroj la figuro de Jesuo klare elstaras.

En la babilona redaktaĵo estas entenita tiu ero:

Jen kio transdoniĝas: la tagon de la paska preparo, oni pendigis Jesuon (el Nazareto, aldonas iu manuskripto). Iu heroldo paŝis antaŭ li kvardek tagojn (dirante):

“Li devas esti ŝtonmortigita ĉar li praktikis magiaĵojn kaj devojigis kaj allogis Izraelon. Kiu ajn scias ion senkulpigan al li, venu lin defendi”. Sed neniu defendanto troviĝis kaj lin oni pendigis je tago de la preparo al Pasko (Sanhedrin 43a).



Rimarkiĝu la simileco de tiu juĝo kun tiu raportita de Justeno en ties Dialogo kun Trifono (v. p. 14).

En la Talmudo de Jerusalemo oni asertas:

■ Tiel parolas R. Abbahu: kiam iu diras “mi estas Dio” tiu menso­gas; “mi estas la Filo de la Homo”, Li (= Dio) fine lin rifuzas; “mi supreniros al la ĉielo”, tion li diras sed tamen li tion ne povas plenumi (Taanìt II, 65-69).

Malkaŝaj aludoj al la evangeliaj tekstoj.

El diversaj aludaĵoj de la Talmudoj, ni povas eltiri ankaŭ, ke Jesuo na­skiĝis el kombistino nomata Maria kaj el romia preterpasanta soldato nomata Pantera aŭ Pandera (nu, la Talmudoj tiam implicite allasas, ke Jozefo ne estas la patro de Je­suo).
5. Konkludoj minimumaj
El dokumentoj nekristanaj emerĝas:

Nia antaŭa esploro nin kondukis al la konkludo laŭ kiu

a) ekde la 30 ĝis la 50 pK, naskiĝas en Jerusalemo religia grupo de hebreoj asertanta sekvi la instruojn de Jesuo el Nazareth (kiun ili nomas “La Kristo”);

b) Jesuo el Nazareth estas historia ulo, vere ekzistinta, kiu originigis re­ligian movadon kaj, ĝuste pro tio, estis persekutita kaj kon­damnita al mor­to;

c) pri li liaj sekvantoj asertas, ke li resurektis el morto;

d) ene de la komunumoj estigitaj de liaj kompaniuloj cirkulas iuj libroj kiujn ili konsideras normantaj por la kredo;

e) tiuj libroj formas la skribitan pens- kaj viv-deponaĵon de la u­nua kristana predikado;

f) ni akceptas, ke ni posedas pri tiuj libroj la tekston originalan aŭ tre proksiman al la originalo.


1. Ekzistis Jesuo el Nazareto, mortigita per ekzekuto ĉirkaŭ la tri­deka pK, en Palestino, sub Poncio Pilato dum la regado de Tiberio.

2. Liaj sekvantoj asertas, ke mem vidis Jesuon denove vivantan kaj rekonas en li la Kriston (aŭ Dion).

3. Jesuo estas indikata kiel la fondinto de la “sekto” kristana.

4. La kristanoj disvastiĝas tre rapide en la tuta Imperio kaj ankaŭ en Romo.

5. Ili estas malamataj kaj persekutataj.
6. Fina konsidero
Kial interesiĝi ankoraŭ hodiaŭ pri tiu homo?

Ĉar li prezentiĝas kiel la Mesio (= la proparolanto de Dio) kaj asertas, ke li mem respondas, je la nomo de Dio, pri la problemo de la senco de la vivo.

Ĉar tio nepre koncernas nin, valoras la penon enketi ĉu tiu ĉi estas kredebla aŭ ne. Jen la motivo de la sekvantaj ĉapitroj.

3

KRISTANA VERKARO

En tiu ĉi ĉapitro ni vidos:

1. La problemojn koncerne la kristanajn skribojn

2. La librojn en la unuaj komunumoj

3. La kanonon de la N. T.

4. La transdonon de la teksto de la N. T.

5. ĝeneralan Konkludon.


1. La problemoj


Ni vidis, sekvante precipe la atestojn de aŭtoroj nekristanaj de la I kaj II jarcentoj, ke estas atestata la ekzisto de Jesuo, travivinta en la unua jarcento, kaj ke li estis la fondinto de kristanismo.

Tamen la informoj kiujn tiuj aŭtoroj al ni transdonas estas tute certe ne sufiĉaj por konigi la penson de Jesuo kaj la farojn de lia vivo.

Tiucele la idealo estus havi kelkan verkon de Jesuo mem, sed ĉar, almenaŭ ĝis nun, de li ni nenion posedas, ni devas nin adresi al la verkoj (kiuj multas) de liaj disĉiploj.

Ni tamen limiĝos al la dokumentoj kristanaj de la I kaj II jarcentoj, ĉar la postaj, estante tro malproksimaj disde la eventoj, ne sufiĉe garantias pri la historia fidindeco.

Bedaŭrinde, koncerne tiujn dokumentojn (samekiel la verkojn ne­kristanajn jam cititajn) ni ne posedas la originalojn, sed nur manuskriptajn kopiojn, el kiuj la plej antikvaj, ĉe la aktuala stato de la traserĉoj, datiĝas nur je la III jarcento6.

Estas konate, ke mankopiante dokumentojn, oni falas facile en era­rojn. Spontanas, do, la demando: ĉu ni povas rekonstrui la te­k­stojn tiajn kiaj eliris el la manoj de la aŭtoroj? Temas pri la problemo de la transdono de la tekstoj.

Analizante, plie, la antikvajn librojn ĝisvenintajn niajn manojn, tuj ni vidas, ke el tiuj libroj ne ĉiuj ĝuis la saman estimon ĉe la kristanaj komunumoj. Fakte, rilate iujn el ili ni posedas milojn da kopioj (ĉirkaŭ 5200) skribitajn ek­de la III ĝis la XV jc, dum rilate aliajn ni posedas nur malmulte da ili kaj eĉ ne kompletaj.

Tion pliklarigas la fakto, ke la unuajn oni kutimis legi en publikaj kristanaj asembleoj kaj tial estis bezonataj pluraj kopioj, kiuj tial favoris al ilia postrestado malgraŭ la trivado de la tempopaso, dum la duaj malofte interesis liturgion.

Alfalas tial alia problemo: Kial la unuaj estis (kaj estas ankaŭ nun) legataj dum kristanaj liturgiaĵoj kaj la aliaj ne? Temas pri la problemo de la Kanono = listo de la oficialaj kristanaj libroj.

La dokumentoj liverantaj la respondon al tiu ĉi demando ne abundas, sed sufiĉas por, laŭ racia postulo, konvinki.


2. La libroj en la unuaj komunumoj (I kaj II jc)


1. Kial ili naskiĝas

Pro tio, ke kristano vole klopodas vivi laŭ la instruoj de Jesuo, al li necesas koni ties precizan penson. Kaj ĉar Jesuo nenion skribis ĝisve­nintan nin (ĝis hodiaŭ), la unuaj kristanoj, por solvi la proble­mon, adresiĝis al la apostoloj, atestantoj pri ĉio de Jesuo instruita kaj farita. Valoru la atesto de Johano: “T­i­on, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni ri­gar­dis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Verbon (= Vorto = Difilo) de vivo... tion ni al vi anoncos (Jo 1, 1)”.

Ili estis do la normo vivanta de la kristana kredo. Sed ĉar la apostoloj estis survoje al morto, necesis sin konfidi ĉiam pli al la libroj kiuj, kelkamaniere, kunligiĝu al ili. Post la forpaso de la vidaj ate­stantoj, fa­kte, ne eblintus kontroli la verecon pri tio kion oni daŭ­rigis prediki pri Jesuo, precipe fronte al novaj asertoj lin koncernantaj. Cetere, pro la disvastiĝado de kristanismo ne plu eblis por ĉiuj renkonti apostolon, por efektivigi la necesajn komparojn.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət