Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.88 Mb.
səhifə1/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.88 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


PIERO OTTAVIANO

(Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin)

LA FUNDAMENTOJ

de la

KRISTANISMO

“Prediku la evangelion al ĉiuj kreitaĵoj” (Mk 16,15)

“Ĉiu parolado restas duonfinita” (Pr 1, 8)
TRIA MEMELDONO

Sengajne defenitive verkis Piero Ottaviano de la torina Didaskleion kunlabore kun Armando Zecchin

Sengajne esperantigis kaj, kuraĝigite de la torina sekcio de UECI

(Unuiĝo Esperantistaj Katolikoj Italaj) Armando Zecchin

Sengajne poluris orele kaj okule multaj el diversaj landoj

Sengajne eldonis la bonfarantoj de Didaskaleion

Sengajne esperantistoj ĝin disvastigas.


Eldono “pro manuskripto”

Didaskaleion - TORINO


“Ne prikomercebla”

Tiu ĉi libro estis registrita ĉe S.I.A.E. kaj estas ŝirmita de la italaj leĝoj. Tio ĉi nur por malhelpi ke kelka eldonisto ĝin uzu gajncele. Estas, tamen, ŝatata la reproduktado, eĉ nur de ĉiu ajn ĝia parto, kondiĉe ke ĝi disvastiĝu senpage.



Enkonduko

Multaj parolas pri la kristanismo, sed tro malmultaj konas klare ĝiajn fundamentojn.

Kristanismo ne baziĝas

- sur la ekzisto de Dio, kvankam ĝi akceptas Dion;

- sur la dek ordonoj, ankaŭ se ĝi havas leĝojn;

- sur la amo kaj sur ties konsekvencoj, ankaŭ se la amo estas karakteriza distingilo de la kristano;

- sur la egaleco de la homoj, ankaŭ se ĝi tion instruas;

Kaj la listo povus pludaŭri laŭdezire.


Se iu skandaliĝus de tiaj asertoj, eble li bezonas legi tiun ĉi libron, ĉar mem ankoraŭ ne posedas la ĝustajn ideojn pri la fundamentoj de kristanismo.

Por lin enkonduki en tian legadon, ni diras, ke la kristanismo pre­tendas esti religio revelaciita.



Koncepto pri religio

Se oni serĉas, en la okcidentaj vortaroj, pri la signifo de la vorto “reli­gio”, oni malkovras, ke ili allasas pri religio diversajn kaj mal­samajn, foje kontraŭdirajn, difinojn. Tio evidentigas la idekonfuzon stagnantan ĉi-kon­cerne en la itala, kaj en aliaj lingvoj: ĝenerale re­li­gion konturigas, laŭ tiuj difinoj, io abso­luta kiu regas la pensojn kaj la konduton de «kredantoj». Tiu absoluto povas esti ankaŭ i­deo­logio, ekzemple marksismo ktp. 

La difino pri religio kiun oni proponas ĉi-tie kunligiĝas al fakaj ak­tua­laj studoj, aparte al pripensoj de D. Bonhoeffer. Ĝi havas la me­riton de la kla­reco.
Ni ne pretendas ke ĝi estu akceptita de ĉiuj, sed ni uzos la vorton “religio” en la senco ĉi sube fiksita.

Tuj kiam homo konsciiĝas pri sia ekzisto kaj komencas rezonadi, li per­ce­ptas ke li ne estas la ma­­stro de sia destino, sed ke li mar­ŝas en la direkton de la morto.

SENCO DE LA

VIVO

?



HOMO

Oni, silente aŭ ne, elstarigas sekve tiujn ĉi aŭ aliajn demandojn:

- Kiu mi estas?

- De kie mi venas? Kien mi iras?

- Kian sencon havas mia vivo?

Ni difinas religion

- la respondo kiun homo donas al la problemo pri la senco de la vivo.

- adhero al kelkaj “valoroj” taksataj absolutaj kaj senkondiĉaj.
SENCO DE LA

VIVO

! RELIGIO


HOMO


Religio:

+ Respondo al la problemo pri la senco de la vivo

+ Adhero al kelkaj valoroj taksataj absolutaj

Tamen du vojoj malfermiĝas al homo por respondi al tiuj ĉi deman­doj kiujn li ne povas foreviti:


1. Homo provas solvi pere de la homa racio la demandojn kiujn lia ek­zisto al li antaŭmetas, formulante hipotezojn, esprimante opini­ojn kaj al­venante fine, se li sukcesos, al konkludoj kiuj lin konvinku. Na­s­k­i­ĝas tiel la diversaj religioj naturaj.
2. Homo akceptas fidi je iu majstro konsiderita sufiĉe sperta por solvi la problemon pri la senco de la vivo.

Laŭlonge de la jarcentoj, tamen, iuj el tiuj majstroj sin prezentis an­kaŭ kiel proparolantoj de Dio, liverante pri la problemo de la viv­senco solvon kiun ili pretendis elirinta el Dio mem.



En tiu ĉi kazo oni parolas pri religio revelaciita de Dio.
SENCO DE LA VIVO

religio natura religio rivelita de Dio
RACIO “PROFETO“

HOMA DE DIO 

Kiam oni fidas

HOMO je la profeto


Tia solvo pretendas superi la kapablojn de la homa inteligento kaj ĝu-ste pro tio ĝi ne povas esti konkero de la racio, sed ĝi baziĝas nure sur la aŭtoritato de Dio parolinta pere de sia proparolanto al kiu la persono libere kaj racie decidas sinfordoni.

Nu, ni difinas revelaciitan religion:

- Respondo al la problemo pri la vivsenco, kiun oni kredas devenanta de iu Dio, kiu parolis pere de iu sia proparolanto (profeto).

Oni parolas tial pri “Revelacio de Dio” pere de “profeto”, al kio re­­­s­­­­pondas en la aŭskultanto la “kredo” je la profeto.



Kompreneble ĉiu “profeto”, por esti kredata, devis prezenti “garanti­ojn”, ates­tan­tajn favore al li. Kutime temis pri antaŭdiroj pri estontaj e­ven­toj, aŭ faroj “mi­raklaj”, tiaj ke oni konvinkiĝu, ke vere agis Dio ĉe la o­r­igino de homa historio.
Homo povas kredi aŭ ne al iu sinprezentanta kiel proparolanton de Dio, pro tio, ke la enhavo de la atesto ne estas por si mem evidenta; postulatas, por kredi, volago kiu, post kiam la inteligento malkovris la neabsurdecon de kio asertata de la atestanto kaj la fidindecon de la atesto mem, decidas kredi.

Ĉiu religio rivelita situas en la historio.

Gi ekestas kiam iu sin prezentas kiel proparolanto de Dio kaj grupo kre­­das al li.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət