Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə14/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   20

9

LA EKLEZIO

la komunumo de la kristanoj


En ĉi ĉapitro ni vidos:

1. kiel naskiĝas la Eklezio

2. La organizon kiun ĝi donis al si:

la hierarĥion

3. La laikaron

En apendico:

La nomumon al episkopa ofico en Okcidento

La kristanoj nomas Eklezio (videbla) la tutan kolektivon de la disĉi­ploj de Jesuo, tio estas la totalo de la kredantoj, ke Jesuo es­tas la Kristo, la proparolanto de Dio.


1. La naturo de la Eklezio
EKLEZIO

el εκκλησία (ekklezia) = kunvoko, kunveno

KUNVOKO

- FLANKE DE KIU? Flanke de Dio, pere de Jesuo



- DE KIU? De ĉiuj homoj

- POR FARI KION? Por konscie akcepti vivi kiel infanoj de Dio
KIUJ AKCEPTAS TIUJ FORMAS LA EKLEZION
La N. T. prezentas la Eklezion kiel la rezulton de du agoj:

- la kunvoko de Dio (kiu, laŭ kristanismo, estas ĉiam la iniciatinto);

- la pozitiva respondo de homo.
a) La alvoko de Dio

La resurektinta Jesuo, sin proklaminte filo de Dio, revelacias, ke Dio e­stas Patro, kaj ne nur patro lia, sed ankaŭ Patro de ĉiuj homoj (Ef 4, 6).

Paŭlo nomas tiun realon “la mistero de Dio”: Dio destinis ĉiujn ho­mojn esti lia familio, ilin kunvokas (ekklhs…a - ekklesia = kunvoko, kun­veno) en sian domon, por ke ili fariĝu liaj filoj. Tiu “mistero” estis ri­ve­lita de Jesuo.
ESENCA dokumentaro

Letero al la Efesanoj:

■ “Per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al la sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, ke la na­cia­noj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj je la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio” (Ef 3, 4-7).



Evangelio laŭ Johano:

■ (Diris Jesuo) “Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto“ (Jo 10, 14-16).



Ĉiuj do estas “vokataj” membriĝi al la familio de Dio, ankaŭ se nur la krista­noj tion scias pere de la rivelado de Kristo.
b) La pozitiva respondo de homo

La persono kiu evangeliziĝis, jam akceptinte fariĝi disĉiplo de Jesuo, eniras partopreni en la grupo de la kristanoj, la Eklezio (kp. Agoj de la A­postoloj, multloke).

Fondinto kaj ĉefo de tiu komunumo estas Jesuo (Ef 1, 22).

Ĉefoj, elektitaj de Jesuo: la apostoloj (Mt 10, 1-4; Mk 2, 13-19; Lk 6, 12-16; Jo 13, 18; 15, 16).

Membroj de la Eklezio estas ĉiuj kiuj, fidinte la anoncon predikitan de la apostoloj, sin eksplicite engaĝas preni Jesuon kiel unikan majs­tron de sia vivo.

Signo de adhero al la Eklezio: la bapto.
ESENCA dokumentaro

Evangelio laŭ Marko

■ Diris Jesuo al la Apostoloj: “Iru en la tutan mondon, kaj prediku la e­van­gelion al ĉiu kreitaĵo.

Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; kiu ne kredos, tiu estos kondamnita” (Mk 16, 15-16).

Evangelio laŭ Mateo

■ Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: “Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo” (Mt 28, 18-20).


2. La Organizo de la Eklezio
Komunumo devas havis minimumon da organizado. Ankaŭ la E-kle­zio sin dotis je unu el tiuj, konstituinte al si ĉefojn (hierarkion aŭ klerikaron) kaj strukturojn (konstruaĵojn diratajn katolikajn pr­e­ĝejon). Tiu organizo evoluis laŭlonge de la jarcentoj. Pri tiu evoluo ni skizos mallongan historian priskribon.
a) La organizado ĉe origino

La kristanaj komunumoj de la I jarcento, disvastiĝintaj baldaŭ en la precipaj urboj de la romia imperio, bezonis sin doti je or­ga­ni­z­ado kiu prizorgu:

- la subtenon de la kredo de la unuopuloj: kunvenojn instrucelajn, por la preĝo, eŭkaristio... (Agoj 2, 41-47);

- la disvastiĝon de la mesaĝo al la nekristanoj (Mt 28, 19-20; Mk 16, );

- la reciprokan helpon por sin subteni dum la persekutoj lanĉataj de la hebreoj kaj de la romianoj;

- la sindefendon kontraŭ devojiĝoj el la komenca spirito kaj el la instruoj de Jesuo (Jo 16, 12-15; Ag 15; 1 kor 1, 5-8; 11-12; Gal 1-3; Tim 1, 3-7; ktp). Ĉar la nombro de la fideluloj pliiĝis, la apostoloj devis ĉefigi en ĉiuj urboj personojn taŭgajn al la tasko por ke ili

- daŭrigu en la Eklezio ilian ĉeeston kaj tiun de Jesuo (Jo 20, 21; Mt 28, 20; Lk 10, 16);

- organizu la predikadon de la evangelio (Mt 28,18-20; Mk 16, 15-16; Gal 1, 11-12; 1 kor 1, 17);

- akceptu en la komunumo ekkredantojn (kristana inicado) (Mt 28, 19);

- ricevu ĉiun postan kredesprimon en la fundamentaj momentoj de ekzisto (= la aliajn sakramentojn) (Jo 20, 23; 1 kor 11, 24-25);

Signo de la elektiĝo al la funkcio de ĉefo estis (kaj estas nun) la surmeto de la manoj sur la kapo, tiam flanke de la apostoloj, ho­diaŭ flanke de episkopo.

Tiu rito nomiĝas ordino (kp. Agoj 6, 8; 13, 3; 1 Tim 4, 14; 5, 22).

Malĉeestinte la apostoloj (iuj el ili intertempe mortis), la elektado al ĉefpostenoj devis okazi en la plej diversaj manieroj, laŭ la loka situacio (v. Apendicon).
Ĉiam estis postulita, por esti investitaj je aŭtoritateco, la surmeto de la manoj fare de iu episkopo, kiu garantiu la kunligon kun Je­suo (apostola postsekvado).

Ĉe la fino de la unua jarcento jam klare konturiĝas preciza distingiĝo de funkcioj ene de la estrargrupo (hierarkio):

- Ĉefo de la komunumo estas la episkopo (επίρκοπος = gar­disto, prizorganto), konsiderata kiel postsekvinto de la a­po­sto­loj, ko­muneca centro de la kristanoj, signo de la ĉeesto de Je­suo en la ko­munumo;

li estas helpata

- por la spirita gvido de la komunumoj, de la presbiteroj (= pleja­ĝ­uloj = el tio “presbitroj kaj pastroj”)

- en materiaj aferoj de la komunumo (bonfarado, asistado, admi­ni­strado de la komunumaj bonaĵoj), de la diakonoj (= servistoj) (Ag 6) kaj de la diakoninoj (Rom 16, 1). Kp. la ateston de Ignaco el An­tioĥio († 107 ĉirkaŭ).
b) Tra la dua kaj kvina jarcentoj

Inter la dua kaj la kvina jarcentoj, la diversaj kristanaj komunumoj sin organizas teritorie laŭ la principo de akomodo al la administraj distriktoj de la romia imperio (provincoj kaj diocezoj). Ĉefo de la loka ko­mu­numo estas la episkopo, helpata de pastroj kaj diakonoj.

Ju pli grava estas la urbo, des pli ties episkopo akiras gravecon rilate al la apudaj episkopoj, pri kiuj li disvolvas ankaŭ kontrolan funkcion. Laŭ la graveco de la E­kle­zio, la episkopo havas la titolon de patriarĥo, metropolito (= ĉefepiskopo), episkopo.

Ĉiu metropola eklezio havas multajn episkopojn sufraganajn (= kiuj rajtas voĉdoni por elekti la metropoliton), kaj siavice Patriarĥado kon­s­tituiĝas el multaj metropolitaj eklezioj, el kiuj la plej grava estas la patriarĥa sidejo.

La organiza strukturo de la kvina jarcento substance restis sen­ŝanĝa ĝis hodiaŭ.


c) La situacio de la Eklezio hodiaŭ (en katolikismo)

- Hodiaŭ la Eklezio teritorie dividiĝas en diocezojn, en kiuj ĉefas e­pi­­skopo, postekvanto de la apostoloj, videbla signo de la ĉeesto de Je­suo, de kiu li rice­vas sian aŭtoritaton.

En okcidento kutime li nomumiĝas de la Roma episkopo, la papo.

Ĉe la episkopoj validas hierarkio: Patriarĥo-Ĉefepiskopo-Episko­po.

- La episkopoj formas la Episkoparan Kolegion kies ĉefo estas la epis­ko­po de Romo kiel postsekvanto de Petro.

La Episkopara Kolegio unuiĝinta kun la papo formas la Ekumenan Kon­cilion. La episkoparo de iu regiono aŭ de iu ŝtato formas la e­pisko­paran Konferencon.

- La episkopo estas helpata de la pastroj, de la diakonoj kaj de la minoraj admi­nistrantoj. La pastroj kaj la diakonoj estas nomumitaj de la episkopo, kun la konsento, almenaŭ supozata, de la kristana popolo. Formad- prov- periodo ant­aŭas tiun nomumon.
3. La laikaro en la Eklezio
a) Kiu estas la laiko?

Laiko” estas vorto uzata hodiaŭ kun almenaŭ du diversaj signi­foj, pri kiuj ni devas interkonsenti:


1. Laiko estas substantivita adjektivo devenanta el la greka ò- laòs (= popolo). Antaŭ la naskiĝo de kristanismo, ĝi indikis la sim­plan civi­ta­non, membron de la popolo, sen iu ajn hierarkia rango.

La kristanismo alproprigis al si tiun terminon uzante ĝin por indiki ĉiun mem­bron de la Eklezio neapartenantan al la hierarkia ran­go.


2. La sama vorto estis “kaptita” siavice lastjancerte de politikistoj kaj ĝi estas uzata kun signifo nekristana: ekz. la laikaj fortoj kontraŭas al la katolikaj fortoj ktp. Ni uzas ĝin laŭ la kristana signifo.

Ni difinas laikoj ĉiujn membriĝintajn al Eklezio ne vestantajn tamen ŝarĝojn hierarkiajn.

Kiel ni vidis en la antaŭa ĉapitro, laiko povas esti religiulo aŭ se­kularulo. Ĉi tie ni traktos nur pri la sekularaj laikoj, kiuj konstituas la pligrandan parton el la kristanaro.


b) Funkcioj de la sekulara laiko

Ni devas ripeti ĉi tie la samam paroladon jam disvolvitan en la an­taŭa ĉapitro pri la profeta, sacerdota kaj reĝa funkcioj de la se­kularuloj

Enfokusinte la tutaĵon de la donitaĵoj de ni malkovritaj pri la stru­kturo de la Eklezio, ilin ni povas sintezi en la proksima tabelo




LA VIDEBLA EKLEZIO
(LA TUTA KREDANTARO JE KRISTO - BAPTITOJ)
Povas esti vidata kiel:



a) ”KOMMUNIO FIDELIUM





RELIGIULOJ - superado de la mondo
SEKULARULOJ - engaĝiĝo en la mondo



b) ”SOCIETAS FIDELIUM”





ĈEFOJ: JESUO-APOSTOLOJ: PASTROJ

DIAKONOJ

EPISKOPOj
NE-ĈEFOj: LAIKOJ

[



HIERARKIO



Apendico
La elekto de la episkopoj en Okcidento

Ne ekzistis elekto-sistemo konstanta kaj unuforma, tamen oni po­vas indiki la jenan evoluprocedon:


a) En la unuaj jarcentoj de la Eklezio (III-V Jc) konkuras por ele­k­tado de episkopo ĉiuj kristanaj familiestroj de la Diocezo (kp. la kazon de s. Ambrozio en Milano).
b) Kiam la episkopeco fariĝis ankaŭ honortitolo, komencis tiam naskiĝi in­ter la kristanoj kvereloj kaj disiĝoj pro la selekto de la per­so­noj. Por tion eviti, por la elekto ekvoĉdonis nur la klerikaro.
c) En posta tempo (VI-XI Jc), ĉiam por eviti la kverelojn kaŭzitajn de ambicio je povo, ekvoĉdonis nur la eminentuloj el la klerikaro (kanonikoj), aŭ iuj potencaj familioj (kp. tion kio okazis por la roma episkopo, elektita, ankaŭ nun, de eminentuloj de la roma klerikaro, la kardinaloj, eĉ se fakte la kardinaloj dislokiĝas tra la tuta mondo).
ĉ) En certaj cirkonstancoj kaj lokoj (VI-XI Jc) en la elekto de la epi­skopoj intervenis la princoj, la reĝoj kaj krome la romia imperi­estro.

- aŭ pro memstara enmiksiĝo (principo: “cuius regio eius et religio”, nome la reĝo havas ankaŭ la religian povon);

- aŭ pro invito de fideluloj ne sukcesantaj akordiĝi pri la persono elektota;

- aŭ pro postulo de la elektito mem, dezirante kreskigi al si aŭtori­tatecon kaj elimini la konfliktantojn;

Tio senintence instigis la superajn politikajn aŭtoritatulojn, tio estas la imperiestro, ekaŭdaci nomumi episkopoj personojn laŭ propra avantaĝo kaj tiajn aprobi (investituro). Ofte, la imperiestro, kune kun la religia povo, transdonis ankaŭ politikan ŝarĝon al la e­piskopo (episko­poj-princoj, markizoj, dukoj kaj grafoj).

Tia elekto-sistemo estis sufiĉe bonvole akceptita de la kristana popolo, apogiĝanta sur la principo laŭ kiu ankaŭ la politika aŭ­to­ri­tato devenas el Dio (Rom 13).

Tiu sistemo, en diversaj kazoj, produktis gravajn nekonvenaĵojn:

1. episkopoj elektitaj laŭ nereligiaj, sed politikaj aŭ militaj, kriterioj;

2. episkopoj kiuj kutime loĝis ĉe la imperiestra kortego, dum iliaj diocezoj estis spirite forlasitaj;

3. episkopoj sen taŭga teologia preparado, pli mezepokaj feŭdestroj ol paŝtistoj. Ĉio tio provokis grandan dekadencon spiritan kaj moralan en la kle­rikaro kaj en la kristana laikaro.
d) En la XI jarcento, la monaka movado, ĉefe tiu de Cluny, provis reagi al tiaj malkonvenaĵoj je nomo de la “libertas Ecclesiae”. Personigo de tiu reago estis la monako de Cluny Ildebrando el Soana, proklamita papo en 1073, kun la nomo de Gregorio VII. Li volis liberigi la Okcidentan Eklezion de protekto-opreso de la im­periestro, por havigi al la Eklezio paŝtistojn (episkopojn kaj pastrojn) taŭgajn al la indeco de ilia tasko.

Pro tio li provokis la lukton por la investiturojĜi konkludiĝis en 1122 per la packontrakto de Ĵorms. (Tiu packontrakto lasis en la kristana popolo la impreson ke la papo estas la ĉefo de la universala Eklezio).


e) La lukto havis ankoraŭ kelkan eksalton en 1200, sed ĝi finiĝis kun Inocenco III (Laterana Koncilio III).
f) Ĉe la fino de la XIII jc revenis la ŝtata enmiksiĝo por la elekto de la episkopoj, sed tiufoje per la pontifika koncedo (diversaj kon­kordatoj), farita precipe por eltiri avantaĝon al kelka loka eklezio aŭ al la Papa Ŝtato “pli grandajn protektaĵojn” (?). Naskiĝis tiel di­versaj formoj de reĝismo (galikanismo, jozefismo...) kiuj restis ĝis la franca revolucio (fino de 1700).
g) Inter 1800-1900 oni interkonsentis pri multaj konkordatoj inter ŝtatoj kaj la Apostola Seĝo, kiuj permesis ankoraŭ ŝtatajn entrudiĝojn en la elekto de episkopoj (estis postulata la ŝtata konsento rilate al la indikita episkopo, aŭ la elekto fare de la ŝtato el triopo de nomoj). Iuj ŝtatoj tiom aŭdacis ĝis interveno eĉ por orientigi la elekton de la roma episkopo. La kulmino estis atingita en 1904 per la vetoo de Aŭstrio elekti papo kardinalon Rampolla, vetoo kiu por­tis al la elekto de Pio la X. Pio la X, tamen, per sia dekreto, eliminis, ni esperu por ĉiam, ĉiun en­trudiĝon fare de la ŝtatoj en la elekto de la papo.
h) La Vatikana Koncilio II invitis ĉiujn katolikajn ŝtatestrojn (estis nur Hispanio kaj Portugalio) spontane rezigni rajtojn kaj privilegiojn de ili havigitajn al si koncerne la elekton de la episkopoj kaj deziresprimis, ke da tiuj en la estonteco ne estu plu konceditaj (Dekreto pri la Paŝtista ofico de la Episkopoj, n. 20 de la 28-X-1965).
Hodiaŭ estas premoj por ke la episkopo estu elektita de la krista­naro, sa­mekiel okazis en la antikvaj tempoj. Tamen, obser­vante la aktualan konfuzon pri kiu estas kristano kaj kiu ne tia estas (ĉu sufiĉas esti ba­p­tita infanaĝe per esti kristanoj?), tiu propono nun­tempe ŝajnas nereali­gebla.

■ Evoluo simila al tiu de la episkopoj okazis ankaŭ koncerne la manierojn elekti la pastrojn ordinindajn. Fine elstaris la kutimo kon­fidi al la episkopo kaj al liaj kunlaborantoj la kompletan kontrolon de la preparo kaj kandidatigo al la pastreco. Tamen, la kristana po­polo estas invitata esprimi sian konsenton (aplaŭdoj) aŭ sian even­tualan oponon al la ordinado.



10


LA INTERPRETADO

de la “evangelio” de Jesuo

La neeraripovo de la kaj en la Eklezio
En la jena ĉapitro ni interesiĝos pri:

1. La problemo

2. La respondoj

3. La Eklezio estas neeraripova

4. La neeraripovo en la Eklezio

a) la Ekumena Koncilio

b) la Papo

5. La kristano kaj la neeraripovo

6. La dogmoj kaj la eklezia instrumisio

1. La problemoj
Kristano devas sekvi la instruon de Jesuo. Sed

- Jesuo parolis hebree/aramee kaj por siaj samtempuloj,

- la Nova Testamento trairis ĝis ni greke skribita,

- ĉiu skribita teksto bezonas interpreton.

Elstaris do tre baldaŭ en la Eklezio du problemoj:

+ kiel decidi pri la preciza senco de la instruo de Jesuo?

+ kiel realigi lian instruon en kazo de novaj situacioj?

Egalvalore: kiu aŭtoritatas interpreti sekure la penson de Jesuo?



Jen du ekzemploj: 1) Diras Jesuo: “Se iu venas al mi kaj ne malamas sian patron, sian patrinon, (...) li ne povas esti mia disĉiplo” (Lk 14, 26). Kiel kompreni tiun frazon? Ĉu laŭlitere?

2) Kion instruas Jesuo koncerne la kontraŭkoncipajn pilolojn? Restas malfacile trovi en la Nova Testamento respondon al tiu probleno, pro ĝia neekzisto en la epoko de Jesuo.

2. La respondoj

Por respondi tiun delikatan demandon, ni procedu laŭgrade.


a) La atesto de la unuaj kristanoj

Se ni volas koni hodiaŭ la penson de Jesuo el Nazareth, ni ne povas adresiĝi rekte al li, ĉar ni ne posedas dokumentojn verkitajn de li; ni devas nin turni al tiuj kiuj travivis kun li kaj fariĝis fondintoj de kristanismo: la apostoloj.

Multaj el ili, tamen, preferis rakonti voĉe la farojn kaj la dirojn de Jesuo, anstataŭ ilin skribi.

Aŭskultintoj kaj aŭdintoj de la apostola vorto fariĝis kristanoj, kaj, nekoninte Jesuon, ankaŭ engaĝiĝis prediki al aliaj lian evan­ge­lion, samekiel ili mem jam ĝin ellernis el apostoloj. Kreiĝis tiama­ni­ere la parola tradicio pri Jesuo, tradicio kiu pliiĝis tra almenaŭ du­dek jaroj.

Ĉe la radiko de tiu tradicio viglis ĉiukaze la instruo de la a­po­s­to­loj, ĉiam pre­taj interveni, voĉe kaj skribe, por korekti eventualajn de­­viojn, ĝustigi era­rajn interpretojn, kompletigi lakunecajn ins­tru­ojn (tiel fakte okazis plurfoje al Paŭlo kaj al Petro).

Tiu tradicio estas nomata “konsistiga” pro tio, ke ĝi estas la unika sub­stanca fonto de niaj scioj pri Jesuo kaj finiĝas kun la morto de la lasta apostolo. Post tiu dato, fakte, ne povas esti akceptita iu ajn alia aserto pri Jesuo pro tio, ke pri ĝi ne plu eblas kontrolo de verdireco.

Ekas la tempo de la tradicio “konserva” (parola kaj skriba) kiu kapablas nur konservi la instruojn de kaj pri Jesuo.

Naskiĝis kaj ankaŭ ekcirkulis inter la komunumaro pluraj skriboj,

- aŭ de apostoloj vivintaj kun Jesuo ekde la komenco de lia agado,

- aŭ de Paŭlo konvertiĝinta post la morto de Jesuo kaj konfirminta, ke mem estis lin vidinta post lia resurekto,

- aŭ de disĉiploj kiuj rikoltis rekte la buŝan instruon de iu apostolo.

La neceso skribi la tradiciojn pri Jesuo kreskiĝis ankaŭ pro la fakto, ke la mondfino, kiun iuj kristanoj atendis kiel proksiman, efektive ne anon­ciĝis kaj dume la apostoloj ekmalaperis. Estis danĝero de distordo aŭ manipulado. Por eviti tiujn, naskiĝis kaj diskoniĝis skribaj verkoj de la apostoloj aŭ de iliaj rektaj disĉiploj. El tiuj formiĝis la Nova Testamento.

Ĉar tiuj skriboj naskiĝis interne de la kristanaj komunumoj kiuj aŭdis la paroladojn de la apostoloj, en la kazo ke ili entenus ion ajn malsimilan kompare kun la apostola tradicio, suspekte sub­flariĝus kaj ankaŭ rifuziĝus. Tiel okazis pri almenaŭ unu letero a­tr­ibuita al Paŭlo (kp. 2Tes 2, 1), al ĉiuj evangelioj deklaritaj “apokrifaj”, al la Di­daĥeo, ktp.

Juĝis la kristanaj komunumoj ĉu libro estas akceptenda kiel kre­dnor­mo kaj tion ili faris baziĝante sur ĝia konformeco kun la pa­rola aposto­la tradicio.

La kristana kredo do ne povis baziĝi sur la Nova Testamento, sed sur la Tradicio (kies la Nova Testamento certe eris):

- jen pro tio, ke, ekde almenaŭ dudek jaroj, la kristanismo jam eke­stis, sen la ekesto de la libroj kiuj poste kolektiĝis en la N. T.;

- jen pro tio, ke en la Biblio ne estis indikite kiuj libroj formas la Bibli­on.


Konkludo

La libro de la N. T. entenas la aŭtentikan tradicion apostolan pri Jesuo. Sed tion oni povas akcepti nur se oni allasas fidon al la E­klezio de la I-II jarcentoj, ke ĝi ĝuste selektis tiujn librojn kaj garantiis pri ili kaj ilin transdonis trajarcente.

(Kiu ne akceptas tion, tiu neniam sukcesos atingi senduban konon pri la faktoj kaj diroj de Jesuo).
b) La atesto de la apostoloj pri Jesuo

Legante nune la dokumentojn de la N. T., oni vidas, ke la fundamenta punkto kiun la apostoloj transdonis pri Jesuo estas, ke li re­surektis.

Tamen, por la apostoloj, la resurekto de Jesuo estas grava ne nur kiel okazinta fakto, sed kiel garantio kiun Jesuo donis por esti kre­data kiam li diris, ke

- li estas la filo de Dio;

- li portas la vorton de Dio (vero): kp. Mt 12, 38-40; 16, 4; Lk 11, 19-32; Jo 2, 18-22; Ag 2, 36; 1o, 36-43; Rom 10, 9-10 (rilate ideon de Read 18, 18-22: “Mi starigos profeton por ili en la mezo... similan al vi (Moseo)”.

Ago de kredo en la apostoloj egalvaloras akcepti tiun ateston.

Kiu fidas la apostolojn transdonintajn la eksterordinaran fakton de la resurekto, tiu ne plu hezitas fidi ilin rilate la aliajn rakontojn pri Jesuo.

Kaj do li akceptas, ke la apostoloj

1. fidele transdonis la farojn kaj dirojn de Jesuo;

2. korekte interpretis la sencon de liaj vortoj (eĉ tiujn ĉi adaptante al la travivaĵoj de la diversaj komunumoj inter kiuj ili predikis);

3. laŭvere paroladis, kiam ili diris, ke li agis kiel proparolanto de Dio (profeto) kaj do anoncanto de la vero de Dio.


Tio valoras ankaŭ por Paŭlo, ĉar la komunumoj de la I-II jarcento metis liajn skribojn samnivele de tiuj de la aliaj apostoloj (kp. 2 Pt 3, 15-16).

Oftas hodiaŭ, precipe en la hebreaj medioj, aŭdi, ke Jesuo estis rabeno, kiu agis kaj instruis interne de la medio de la hebreismo kaj ke Paŭlo aliigis lian mesaĝon, prezentante la kristanismon malsaman disde tiu de Jesuo.

Sed la asertantoj de tio devas ĝin pruvi. Tio tamen malfacilas fari, se kon­side­ri, ke Jesuo skribis nenion kio nin atingis kaj do lian mesaĝon ni konas nur per tiuj komunumoj kiuj akceptis kiel fundamentan por la kristanismo ankaŭ la instruon de Paŭlo: evidente ili ĝin vidis homogena al la instruo de Jesuo: la suspekto, ke tiuj komunumoj ne komprenus la diferencojn inter la du mesaĝoj induktus alian suspekton, nome ke eĉ ne tiun de Jesuo ili komprenis.
c) La respondoj de la Nova Testamento

Al la demando: Kiu rajtas interpreti, laŭ seneraripova maniero, la penson de Jesuo? la Nova Testamento respondas:



1. La Sankta Spirito

Aŭtoritateca interpreto de la Jesua penso estas la Sankta Spirito, donita de la resurektinta Jesuo al la disĉiploj.


DOKUMENTARO

■ “Kaj mi petos la Patron, kaj li donos al vi alian Parakleton (advokaton), por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; lin vi konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi... La advokato, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi” (Jo 14, 16-.26).

■ “Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn” (Jo 16, 13).

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət