2. Mateo 27-28: la gardistoj ĉe la tombo
1. Preparaj informoj pri la evangelio
1. Papia, episkopo de Hierapolo de Frigio (hodiaŭ Pannukkale – Turkio), kiu kompilis antaŭ la jaro 120 Klarigon pri la diroj de la Sinjoro, nin raportas tiel:
“Mateo verkis en la hebrea dialekto la dirojn de la Sinjoro; ĉiu tiujn tradukis/interpretis laŭ sia sento”.
Nu la evangelio laŭ Mateo de ni posedata hodiaŭ
- ne estas en la hebrea aŭ aramea lingvoj, sed en la greka;
- ĝi ne entenas nur dirojn sed ankaŭ agojn.
Do ĝi ne estas tiu priparolita de Papia.
2. Hodiaŭ la fakuloj akordas en la aserto, ke la originala evangelio de Mateo estis kompilita tre frue, ĉirkaŭ la jaroj 45, sed ke necesis ĝin traduki al la greka ĉar, post la detruo de Jerusalemo, ĝi fariĝis nelegebla. La tradukisto tamen estus ĝin riĉiginta per siaj pripensoj kaj per rakonto de agoj de Jesuo, selektitaj el la aliaj evangelioj kaj el la parola tradicio.
2. Analizo de la teksto
ĝi estas la sola kanona evangelio kiu parolas pri gardistoj ĉe la tombo de Jesuo. Se oni legas la rakonton tralinie, oni konjektas, ke Mateo provis respondi obĵetojn flustritajn en kontraŭula medio.
ĉap. 27
57. Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo el Arimateo nomata Jozefo, kiu mem fariĝis disĉiplo de Jesuo.
* Estas do la vendreda posttagmezo de la paska semajno, kiam estas komenciĝonta la Sabato (Lk 23, 54).
58. Tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis transdoni ĝin.
* Por la hebrea leĝo (Deut 21, 22-23) kadavron ne licis lasi pendigita (sur “ligno” aŭ en kruco) dumnokte, des pli se tio okazus sabate.
* Ebla obĵeto. Laŭ la romia leĝo, la kadavro de pendigito devus esti ĵetita en komunan fosaĵon. Kial Jesuo havis sian propran tombon?
Respondo de Mateo: intervenis ĉe la romia regantaro aŭtoritatulo, ano de la Sinedrio (kp. ankaŭ Mk 15, 43-45; Lk 23, 50-52; Jo 19, 38).
59. Kaj, preninte la korpon, Jozefo ĝin envolvis en mortotuko pura (nova, blanka).
* envolvis: la sama verbo de Jo 20, 7.
* Do ĉe komenco iu mortotuko ĉeestis. Pri ĝi parolas ankaŭ Marko (15, 46) kaj Luko (23, 53). Ne demonstreblas, ke ĝi estas tiu de Torino, ankaŭ se tio ŝajnas sufiĉe probabla.
60. Kaj li metis ĝin en sian novan tombon kiun li jam elhakis (aŭ: elhakigis) en la roko kaj, alrulinte grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, foriris.
61. Kaj estis tamen Maria Magdalena kaj la alia Maria sidantaj apud la tombo.
* Maria Magdalena estas bone konita en la evangelioj..
Kion faras tie tiuj virinoj?
Ni respondos tiun demandon komentante Mt 28, 1.
62. La sekvantan (tagon), kiu okazas post la paraskevo, kuniĝis la ĉefpastroj kaj la Fariseoj ĉe Pilato.
* Paraskevo signifas prepariĝo al sabato, tio estas vendredo.
* la sekvantan tagon, do sabaton (= tago de senkondiĉa ripozo kun sia eko je la sunsubiro de la vendredo, pro tio la nutraĵon oni devas prepari vendredan posttagmezon).
Stranga tiu renkontiĝo de la hebreaj ĉefoj en la domo de la pagana Pilato ĝuste sabate kaj dumpaske! Tiel, en la festo plej grava por la hebreoj, ili ne timas la kontaminiĝon pro kontakto kun pagano, certe malpura.
63. Dirante ”Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompisto diris, dum ankoraŭ li vivis: «Post tri tagoj mi releviĝos».
64. Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago por ke, veninte liaj disĉiploj, ili ne forŝtelu lin kaj poste ne diru al la popolo: «Li releviĝis el la mortintoj kaj la lasta trompo estos la plej malbona»”.
Oni rimarku:
* Kiamaniere Mateo sciiĝis pri la enhavo de la dialogo de la ĉefoj kun Pilato? Ĉu li povis inforrmiĝi de Jozefo el Arimateo, membro de la Sinedrio?
* Mateo volis anticipi tie ĉi la akuzon pri la forŝtelo de la kadavro de Jesuo fare de la disĉiploj, akuzon kiu pli malfrue fariĝos tre komuna inter la hebreoj nekristanaj. Tio ĉi estas notita ankaŭ de Justeno (v. p. 14).
* Kio ekscitis en la ĉefpastroj la memoron pri la asertoj de Jesuo nur la matensabaton?
Objektive, la momento pli taŭga por la forŝtelo de la kadavro estintus la nokto inter vendredo kaj sabato: la kadavro ankoraŭ ne putrintus kaj plue, ĉar la sepultejo situis eksterurbe kaj al la hebreoj estis malpermesite eliri el la urbo, la kristanoj malpli estus riskintaj renkonti “nediskretajn okulojn” (oni rememoru ke fakte la hebrea leĝo kaj tiu romia povis puni la forŝtelon de kadavro per mortpuno).
65. Diris al ili Pilato: “Vi havas/vi havu gardistaron; iru, gardu laŭ via eblo”.
* la greka teksto havas “έχετε (= ékete), kiu estas voĉo de la verbo havi “έχεινhavi) kaj povas signifi:
- aŭ imperativo prezenca = vi havu. Ĉi-kaze Pilato koncedus romiajn gardistojn.
- aŭ as-modo = vi havas. Pilato koncedus uzi ĉe la tombo gardistojn hebreajn.
Demando. Sed ĉu la romianoj permesis al la hebreoj, venkitaj, daŭre havi iun propran armeon?
Respondo. Ĉar la templo de Jerusalemo, krom preĝloko, estis ankaŭ loko taŭga por diskuti, komerci, renkontiĝi... kie povus okazi interbatiĝoj... jen la necesa nepro pri gardista ĉeesto.
Plue la plej interna parto de la templo alireblas nur fare de la cirkumciditaj hebreoj (vidu memorŝtonon pliposte). Pro tio, la romianoj, por ne eksciti tro la ofendiĝemon de la hebreoj, jam permesis, ke ili tenu sian cirkumciditan gardistaron, sed nur en la zono de la templo (kp. Ag 5, 26; Jo 18, 3-12).
Tial la vizito al Pilato (vv. 62-64), se iam okazis, povis servi por peti por la tombo de Jesuo
- aŭ gardistaron dependan de la romia aŭtoritato;
- aŭ la permeson utiligi hebrean gardistaron eksterzone de la templo.
66. Tiuj ĉi foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun la gardistaro.
* Stranga kaj ankaŭ iom nekredebla la priskribo pri la konduto de la pastroj: sabate, fakte, la hebrea tradicio malpermesis eliri el la urbo kaj entrepreni iun ajn laboron (ankaŭ sigeli ŝtonon estis tio! En la Talmudoj, ekzemple, oni malpermesis eĉ sigeli sabate salutleteron).
ĉap. 28
1. Postsabate, kiam eklumis por la unua (tago) de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria por vidi la tombon.
* Dimanĉan matenon, la samaj du virinoj kiuj, la vespervendredon, estis spektantaj la entombigon (kp. 27, 61) trovas senigita je la kadavro la tombon.
Ŝajnas, ke, substrekinte tiun apartaĵon, Mateo intencas respondi interlinie al iu obĵeto enŝteligita de iu: ”Ĉu ne povus esti, ke la virinoj, la matendimanĉon, eraris pri la tombo? kie oni entombigis Jesuon situis aliaj tomboj. La virinoj trovis unu tombon plena, kiu povis ne esti tiu de Jesuo!”
Jen la respondo de Mateo: “Neeble! La virinoj trovintaj malplena la tombon estas la samaj kiuj, vedredon vespere, vidis kien oni entombigis Jesuon”.
*Estas notinda ankaŭ la fakto, ke la unuaj kristanaj tradicioj asertas, ke la tombo senkadavra estis trovita de virinoj. Tio garantias pri historieco de la tradicio, ĉar ĉe la hebreoj la virina atesto ne valoris, sed tamen la sinoptikaj evangelioj ĝin reportas. Johano, male, pli malfrue, eble por eviti tiun eblan obĵeton, substrekas, ke aliris al la tombo ankaŭ Petro kaj “la disĉiplo kiun Jesuo amis” (Jo 20, 2-10; kp. ankaŭ Lk 24, 24).
2. Kaj jen okazis granda tertremo: anĝelo de la Sinjoro, malsuprenirinte el la ĉielo kaj alveninte, derulis la ŝtonon kaj sidiĝis sur ĝi.
* La tertremo estas unu el la fenomenoj kutime akompanantaj, en la Malnova Testamento, la manifestiĝojn de Dio. Nur Mateo parolas pri tiu tertremo.
* Ĉar la tombo elinterne ne malfermeblas (kp. pp. 55-56), Mateo, kiu rifuzas la hipotezon de la forŝtelo de la kadavro, asertas, ke malferminto de la tombo estis anĝelo (heroldo) de la Sinjoro, descendinta el la ĉielo, tio estas el Dio (miraklo do).
La aliaj kanonaj evangeliistoj, male, raportas ke la virinoj trovas la ŝtonon jam derulita, sed ili ne diras kiu ĝin derulis por malfermi la tombon.
3. Estis lia aspekto kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka kiel neĝo.
4. Pro timo al li la gardistoj tremis kaj fariĝis kiel malvivuloj.
* Kutimaj esprimoj en la hebrea literaturo rilate al la diaj manifestiĝoj.
5. Sed responde la anĝelo diris al la virinoj: “Ne timu vi: mi scias fakte ke Jesuon la krucumitan vi serĉas.
6. Li ne estas tie ĉi. Releviĝis efektive kiel li diris; venu kaj vidu la lokon kie li kuŝis.
7. Kaj iru rapide por diri al la disĉiploj pri li, ke li releviĝis el la mortintoj kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi lin vidos. Jen mi diris al vi”
8. Kaj ili rapide, foririnte de la tombo, kun timo kaj granda ĝojo kuris por anonci al liaj disĉiploj.
* Mk 16, 8 diras ekzakte la kontraŭon: la virinoj silentis!
Se tamen tio veras, kiamaniere Marko konintus la okazintaĵon?
9. Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: “Saluton”. Tiuj tiam, alproksimiĝinte, ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.
10. Tiam diris Jesuo: “Ne timu; iru, sciigu al miaj fratoj ke ili foriru en Galileon kaj tie ili min vidos”.
* Preterfluge oni rimarku, ke al la virinoj la sama ordono estas dirita dufoje en similaj cirkonstancoj. Ĉu temas pri disduigo, okazinta en la antikva tradicio, de unika apero al la virinoj? Laŭ Luko fakte (24, 23-24) la virinoj ĉe la tombo vidis nur anĝelojn kaj ne Jesuon (kp. ankaŭ Mk 16, 5).
* Rimarkindas ankoraŭ, ke tiu matea teksto (kaj laŭ la paralela teksto de Mk 16, 7) la aperoj de Jesuo al la disĉiploj devintus okazi nur en Galileo, tio estas en la nordo de Palestino, kontraŭe de tio kion diras Luko (24) kaj Johano (20), kiuj lokigas la aperojn de Jesuo nur en Jerusalemo kaj en proksimaj apudaĵoj (Emmaus). Strangas aŭdi, ke la unua kristana tradicio konfuzis la lokon de la aperoj de Jesuo.
Niaopinie tiu estas certe unu el la plej okultiraj kontraŭdiroj de la evangeliaj tekstoj kaj rezista al klarigoj, malgraŭ la inĝeniaj provoj eĉ aktualaj.
11. Dum ili eliris, jen iuj el la gardistoj, enveninte en la urbon, rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.
* El tiu versego oni rajtus dedukti, ke la gardistaro estas hebrea: ĉe ĉiu armeo fakte regas la principo laŭ kiu la soldatoj respondas al siaj hierarkiaj superuloj.
12. Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj kaj konsiliĝinte inter si, ili sufiĉan monon donis al la soldatoj.
* Per kiuj vojoj Mateo konis ke la pastroj kaj la pliaĝuloj koruptis la soldatojn? (vidu suben).
13. dirante: “Diru ke liaj disĉiploj, veninte nokte, lin forŝtelis dum ni dormis.
* Ĉu Mateo kaĵolmienas? Kia senco filtras tra kribrilo de atestantoj dormintaj? Ĉu eblas ke tiuj ruzaj hebreaj ĉefoj falis en tian naivaĵon, “konsiliĝinte inter si”?
Tie, laŭ Mateo, evidentiĝas la mallojaleco de la hebreaj ĉefoj prezenti tiajn atestantojn (kp. Aŭgustenon, In Psalmos 63, 7).
14. Kaj se tion aŭdos la provincestro, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.
* Surprize stranga aludo al Pilato, se temus pri hebrea gardistaro. Kial Pilato interesiĝus pri gardistoj ne dependantaj de li? La puno pro malzorgita tasko devis esti sub la kompetenteco de la hebreaj aŭtoritatoj. Ĉu do la gardistoj estis romiaj?
Tiu lasta rezonado el si mem nur iomete konvinkas, tamen en la kunteksto ĝi povas pezi.
15. Tiuj, preninte monon, kondutis kiel ili estis instruitaj. Kaj disvastiĝis tia diro inter (iuj) judoj ĝis hodiaŭ.
* Hodiaŭ: evidente estas la epoko de la verkinto.
Tiel li nin konigas ke ĉe iuj judoj (kaj ne “la“ judoj, kiel interpretas diversaj tradukoj) svarmas iu onidiro. Kiu?
La respondo ŝajnus klara (eĉ se ne tute):
En la tempoj de la verkado/traduko (je 80 ĉ) de la greka evangelio laŭ Mateo, iuj judoj diradas, ke kristanoj, antaŭe forŝtelis la kadavron de Jesuo, poste rakontadis pri lia resurekto.
Mateo, kristana, ne partoprenas je tia interpreto pri la okazintaĵoj: tio emerĝas el la tuta strukturo de la rakonto (vidu suben).
3. Iuj konsideroj
La teksto ĵus komentita frapas eĉ ekkonanton de la hebreaj kutimoj.
Oni kolektas fakte multe da strangaĵoj:
- la renkontiĝo de la hebreaj ĉefoj, sabate (ankoraŭ pli malpuriga se tiu tago estus pasktago), en la domo de Pilato (27, 65)
- la hebreaj ĉefoj alvenigas en sian memoron nur matensabate, ke Jesuo iam diris, ke li resurektos (27, 63-64)
- la necerteco pri la nacieco de la gardistaro: ĉu hebrea aŭ romia? (27, 65; 28, 11-14)
- la malobservo de la sabata ripozo flanke de la pastraro: eliro el la urbo kaj sigeloj al la ŝtono
- la korupto de la gardistoj: el kio tia informo alvnis al raportanto Mateo? (28, 12)
- la parado de atestantoj dormintaj (28, 13).
Kiel raciigi tiajn strangaĵojn?
Se oni ne volas taksi la aŭtoron tute sensperta, ne bone scianta pri kio mem verkas, niasugeste la interpretan ŝlosilon liveras la versego 28, 15
“Disvastiĝis tiu diro (plibone: onidiro) ĉe (iuj!) judoj ĝis hodiaŭ”.
Tamen, se por la aŭtoro de la evangelio laŭ Mateo, tiu estas nur onidiro, kial li ĝin reportas? Ni esploru:
1. Evidentas ke li, kristana, estas konvinkita, ke la resurekto de Jesuo okazis: la aperoj de la resurektinta Jesuo, kiujn li rakontas kiel verajn, tion pruvas.
2. Tamen li scias ke en tiutempaj hebreaj medioj (je la okdekaj jaroj) oni klopodas malkonstrui la kredon je la resurekto de Jesuo per la akuzo al la unuaj disĉiploj ke ili forŝtelis la kadavron de Jesuo por poste prediki, ke li resurektis.
La flustro pri la forigo de la kadavro devis ekcirkuli post la redaktado de la evangelioj de Marko kaj de Luko kaj de la Agoj, tio estas post la detruo de Jerusalemo (70 pK), kiam jam malaperis la vidaj atestantoj kaj ĉiu ajn onidiro povis disvastiĝi nekontrolite.
Kiuj verkis antaŭ la detruo de Jerusalemo parolis nek pri forigo de la kadavro nek pri gardistoj. Ĉu simpla forgeso de la aŭtoroj?
Ni ne kredas tion, ĉar ĝi koncernas faron kiu, se ne verus, detruus la tutan kristanismon. Kiu ajn kristano, hazarde aŭdinte pri tiu onidiro, estus klopodinta bloki ĝin.
Tial plifacile imageblas, ke la voĉo ankoraŭ ne ekcirkulis.
N.B. Kvankam argumento ex silentio (el la silento) de la dokumentoj estas tre malfacile manovrebla, tamen, en tiu ĉi kazo elstaras iu detalo kiu faciligas ĝian uzadon: la libro de la Agoj, kiu raportas pri la procesoj eltenitaj de la unuaj kristanoj, neniam aludas al procesoj pro forigo de kadavro, krimo mortopunenda laŭ la leĝoj hebrea kaj romia. En la fontoj (ekzemple la Talmudo) oni eĉ ne parolas pri procesoj truditaj al kristanoj.
Se ekde la komenco kontraŭ la kristanoj oni ĵetintus tian akuzon, oni ne vidas kial la ĉefpastroj ne profitintus de ĝi en procesoj kontraŭ la apostoloj, dum fakte ili limiĝis, male, je akuzoj tre vaporiĝantaj kiaj: ili parolas kontraŭ la templo aŭ kontraŭ la mosea leĝo, neinfluaj ĉe la romianoj por kondamno al mortpuno. (kp. Ag 6, 11-14; 18, 13-15; 22, 22-30; 23, 29-30; 24, 6; 25, 7-8. 15, 19. 26-27).
3. Ĉar la akuzo pri forigo de la kadavro detruintus ĉe ĝia radiko la kristanismon, kiu sin fundas sur la resurekto de Jesuo (kp. 1 Kor 15, 14. 17. 19), la verkisto devas ĝin bloki.
Oni pargerigu la sekvan skizon:
DATO
|
LIBRO
|
FORIGO?
|
GARDISTARO
|
50/60
|
MARKO
|
NE
|
NE
|
55/60
|
LUKO
|
NE
|
NE
|
61/63
|
AGOJ
|
NE
|
NE
|
70
|
DETRUO de
|
JERUSALEMO
|
|
80/85
|
MATEO (aktuala)
|
JES
|
JES
|
80/90
|
JOHANO
|
JES
|
NE
|
150?
|
PETRO (apokrifa)
|
(JES)
|
JES
|
155
|
JUSTENO
|
JES
|
NE
|
400?
|
TALMUDO Bab.
|
JES
|
NE
| |