Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə6/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20

Ni klopodu tiam trakuri lian rezonadon:

* ”Vi, hebreoj, akuzas nin kristanojn esti forigintaj la kadavron de Jesuo. Sed per kiuj pruvoj?” (Senpruve ne decas fakte akuzi).

* Iu povis dume ekcirkuligi la voĉon laŭ kiu estis gardistoj ĉe la tom­bo kiel atestantoj de la forigo de la kadavro.



Oni rajtas sin demandi kiu pensis pri ĉeesto de gardistoj kontrolantaj la tombon.

Ni opinias ke temas pri emfazo de reala okazaĵo:

Ĉe la urbaj pordoj permanente staciis gardistaro; ĉar la tombo de Jesuo ne multe distancis de unu el tiuj pordoj (vidu la bildon ĉe la se­k­vantaj paĝoj), povas esti ke iu citis kiel atestantojn pri la forigo de la ka­davro de Jesuo ĝuste la gardistojn staciantajn ĉeporde; sekve, disv­­a­stiĝante, la onidiro translokigis la gardistojn de la pordo al la tombo.
La aŭtoro allasas tiun aserton pri la gardistoj kiel atestantoj de la forigo de kadavro kaj kondutas kiel ruza advokato: li akceptas la ateston de la he­breaj kontraŭuloj, sed li vidigas al ili, ke, se ĝi pru­vas ion, la pruvo favoras al la resu­rekto de Jesuo kaj ne al la forigo de la kadavro. Kiel?
a) Li komencas enŝovi la suspekton ke la gardistoj malĉeestis, sub­strekante, ke:

 ne klaras ĉu la gardistoj estis hebreaj aŭ romiaj

* Se fakte la gardistoj estus romiaj, ne kompreneblas kial ili iris raporti al la ĉefpastroj (ek de kiam la mondo turniĝas, la soldatoj respondas nur al la aŭtoritato de kiu ili dependas).

* Se male ili estus hebreaj, ne kompreneblas kial la ĉefpastroj sin ŝarĝis per ilia defendo antaŭ al “kolero” de Pilato (kiom interesus Pilaton la nelerteco de la hebreaj gardistoj?).

 ne klaras ekde kiam la gardistoj ekstaciis ĉe la tombo

* Ne ekde vendreda vespero, ĉar la kristanoj estis ĉe la sepultejo kaj ilin ne vidis (tiom tio veras ke la dimanĉmatenon la virinoj alirantaj al la tombo sin demandas kiu forigos por ili la ŝtonon ŝtopantan la enirejon (Mk 16, 1-4), sed ili neniom maltrankviliĝas pro la fakto, ke la tombenirejo povus esti barita de la gardistoj).

* Ne la dimanĉmatenon, ĉar la virinoj alvenintaj al la tombo en tiu mo­mento ne trovis ion ajn kiu konjektigus pri zorgado de gardistoj.

* Do ili estis staciigitaj sabaton. Sed tio klare kontrastas kun la hebreaj leĝoj. Fakte la sabato estas sankta kaj tute dediĉita al absoluta ripozo. Mat­eo male sendas la ĉefpastrojn ĉe la domon de Pilato ĝuste la pa­sk­sabaton (grava malpuriĝo!), ilin el­i­rigas de la urbo (krimo!) kaj sigeligas la ŝtonon (alia krimo!).


b) Poste li prikonsideras la hipotezon, ke gardistoj ĉe la tombo re­ale ĉeestis kaj vidigas ke la fakto ne estas kredebla.

* Fakte la gardistoj devis esti ŝarĝitaj je la preciza tasko kontroli la tombon. Se tial dumnokte iu venintus provi forigi la kadavron de Jesuo, ili devintus kontraŭstari. Naskiĝintus almenaŭ interbatiĝo, en kiu la kri­stanoj evidente sukcesis ĉar la kadavro de Jesuo ne plu troviĝis. Sed la afero sciiĝintus en Jerusalemo kaj la kristanoj tuj subiĝintus je proceso pro tomba perforto (aŭ pro provita perforto).



Sed pri ĉio ĉi aperas nenio. Post simila proceso, kun kiu mieno la kristanoj aŭdacintus prediki la resurekton de Jesuo en Jerusalemo? (kp. Ag 2, 24-26; 3, 15; 4, 10; 5, 30-31). Ili estus dementitaj tro facile!

Sed se la gardistoj malĉeestis kaj la interbatiĝo mankis, tiam la eblaj ŝancoj reduktiĝas nur je du:

- aŭ la gardistoj nenion rimarkis, ĉar dormantaj (tiam ilia atesto nenion pruvas kiel jam komentis Sankta Aŭgusteno: Se dormantaj, kion ili vi­dis? Kaj nevi­dintaj, kion ili atestas?)

- aŭ okazis eksterordinara evento, antaŭ kiu la gardistoj restis senpovaj: la re­su­rekto de Jesuo.

Paradokse tiam, por Mateo, tiuj samaj gardistoj kiujn la hebreoj volis prezenti kiel atestantoj de la forŝtelo de la kadavro, estus la unikaj ate­stantoj de la resurekto!
c) Eksplikas li fine la kialon kiu puŝis la gardistojn al la mensogo.

* Koncedite ke la gardistoj vere ĉeestis kaj informis la ĉefpastrojn pri la kadavroforigo per surpriza atako de kristanoj, por Mateo estas evidente, ke ili mensogis. Sed kial tion ili faris?

* La respondo liverita de Mateo estas: la ĉefpastroj, anstataŭ puni la gar­distojn pro fidelecmanko (dormo kontrastas vigiladon), ilin koruptis por obteni falsan ateston.

La ĉefpastroj, fakte, estis la unikaj profitantaj de la estingo de la sciigo pri la resurekto de Jesuo. Ili, opiniante agi laŭ dia sugesto, mortpunis Je­suon lin akuzante je blasfemo. Se tamen Dio lin resurektigis, mem mal­aprobintus ilian agadon. Ili do perdus prestiĝon ĉe la popolo.

Por eviti tion ili koruptis la gardistojn.
 Ĉiuj malkongruaĵoj emerĝintaj emigas nin diri, ke la gardistoj ĉe la tombo malĉeestis. Ili povus esti inventitaj de iuj judoj malamikoj al la kristanoj post la detruo de Jerusalemo (kiam kiu ajn onidiro povis esti nek pruvita nek dementita) kaj Mateo respondas, ke tiu “historio” bla­gas el ĉiuj flankoj.

* Iu povus obĵeti al Mateo: “Vi akuzas la ĉefpatrojn esti koruptintaj la gardi­stojn. Sed kun kiuj pruvoj?”.



Kaj Mateo aspektas tute preta respondi: “Kun la samaj kiujn ili portas por akuzi nin pri forŝtelo de la kadavro de Jesuo! Tio estas, neniu pruvo kiu eltenas!”.

* Alia, dotite je riĉa fantazio, povus eĉ proponi alian hipotezon: ke la gar­distoj ĉeestis kaj estis koruptitaj de kristanoj, por ke ili permesu la forigon de la kadavro.



Certe en historio ĉio eblas. Tamen historio ne estas scienco de l’ eblo, sed de l’ realo.

Nu bone, historio konstruiĝas per dokumentoj, kaj neniu dokumento ĝis­ho­diaŭe trovita kreditigas tiun hipotezon.

La teksto de Mateo plue tion ekskludas.

4. Konkluda rimarko: la senkadavra tombo!

El tiu ĉi polemiko inter hebreoj kaj kristanoj, emerĝas unu elemento certa: en la epoko, kiam Mateo verkas, oni opinias, ke la tombo de Jesuo estis trovita malplena (kaj la kristanoj parolas ankaŭ pri linaĵoj ene). Efe­k­tive, iuj hebreoj eksplikas la fakton dirante, ke la kadavro estis forigita, dum la kristanoj tion eksplikas kredante je la resurekto.

Estas normo de la prihistoria kritiko procedi tiel ke, se du kontaŭuloj akordas pri grava okazaĵo, tiu ĉi reale okazis.

Ne kredindus la predikado pri la resurekto, se en la tombo estintus trovita la kadavro de Jesuo. Aliflanke estus tre malfacile pensi, ke en Jerusalemo oni kredis je la resurekto sen antaŭe iri kontroli la tombon.

Tiu unuanimeco pri la tombo senigita el kadavro metas nin antaŭ la problemon: kiamaniere ekspliki kial la tombo estas malplena?

Laŭ la dokumentoj estas nur du ŝancoj:

- aŭ la forŝtelo de la kadavro

- aŭ la resurekto. Al kiu flanko inklini?

6. La diverĝoj inter la kanonaj tekstoj
La tekstoj nun analizitaj multe diverĝas unu disde la alia: ni vidu iujn el tiuj:

- la unuan (temanta pri la kadavraj linaĵoj, laŭ Johano) verkis okulore­la atestanto;

- la dua (temanta pri la gardistaro ĉe la tombo, laŭ Mateo), estas eble fikcia rakonto, polemikanta kontraŭ judoj nekristanaj pro la kalumnio de la forŝtelo de la kadavro.

Kio ilin similigas estas la kredo je la resurekto de Jesuo.

Laŭ nia opinio, ili elstaras kiel “ekstremaj” dokumentoj koncerne la historiecon de la resurekto kaj pro tio ni ilin analize legis.

Inter ili situas la aliaj kanonaj rakontoj pri la resurekto, kiujn ni in­vi­tas legi en la apendicoj, elstarigante iliajn konverĝojn, sed an­kaŭ iliajn diverĝojn kaj kontraŭdirojn.



El la dokumentoj (enkluzivante la apokrifaĵojn) oni povas konkludi: la tradicioj akordiĝas pri la fundamentaj faktoj kaj male malakord­iĝas inter si rilate detalojn eĉ iom gravajn, kiel oni povas vidi el la sekvapaĝa kom­para tabelo.


PRECIPAJ DIVERĝOJ EN LA EVANGELIAJ RAKONTOJ



ĈE LA

TOMBO

Mk 16, 1-8

Lk 24

Mt 28

Mk 16, 9-20

Jo 20


TEMPO

frue.I ° tago de la semajno: leviĝinte suno

1° tago de la senajno:

ĉe frua tagiĝo

1° tago de la semajno:

ĉe eklumiĝo

frue:

1° tago de la

semajno

frue

1° tago de la semajno:

ankoraŭ mallumis

LA

VIRI-

NOJ


Mari

Magd;

Maria, patrino de Jakobo;

Salome

Maria

Magd;

la patrino de Jakobo; Johanino;

aliaj

Maria Magd;

la alia Maria


Maria Magd.

Maria Magd;

aliaj (plue la “ni” de

la v. 2);

du disĉiploj

CELO

Ili aĉetis

parfumojn;

iris por la

ŝmirado

Parfumoj preparitaj vendrede;

kunportis aromojn


ili iris por vidi

la tombon






por vidi la tombon

FENO-

MENOJ

VIDE-

BLAJ

ŝtono derulita; junulo sidanta interne, dekstre

ŝtono derulita; du viroj starantaj (interne)

tertremo; a­n­ĝelo elĉie­le: derulas la ŝtonon; sidas sur ĝi (interne)




ŝtono delokita: tombaj linaĵoj; plue du anĝeloj

sidantaj interne; Jesuo

KONVER-

SACIOJ

La junulo diris: Ne ti­mu Jesure­surektis, diru al disĉiploj ke li ilin antŭas en Galileo

La viroj faris deman

dojn; rememoris

profetaĵon

faritan en Galileo

La junulo diris: Ne timu, Jesuo resu­rektis, diru al disĉiploj ke li ilin antaŭas en

en Galileon




(pli malfrue) la an-

ĝeloj/Jesuo:

kial vi ploras?”



Ŝi pensis ke la korpo

estus forigita

REAGOJ

de la

VIRINOJ

ili fuĝis tre­mante; ili silentis

pri tiuj vizioj

Ili returne venis; raportis al la disĉiploj

kaj la aliaj

ili eliris haste por raporti al la disĉiploj

ŝi iris kaj sciigis

al la disĉiploj

ŝi irinte sciigis al Petro kaj al la alia disĉiplo;

anonco al ĉiuj

APEROJ

de JESUO al la VIRINOJ







Jesuo iras renkonten. Ili ekprenis

liajn piedojn. Li invitas al Galileo


Jesuo aperis unue

al Maria Magda-

lena

(pli malfrue) Jesuo aperis al Maria Magd.;

anonco pri la supreniro al la ĉielo

DISĈI­PLOJ

ĉe la

TOMBO






Petro alku­ris al la tombo; vidis la kadavrajn

linaĵojn; hejmiĝas





Petro kaj la disĉiplo

al la tombo; vidis linaĵojn; rehejmeniĝis kredantoj

APEROJ: en



*

JERUSALEMO




La sinjoro aperis al Simono al Dekunu dum la manĝo pa­ska MISIO



al la Dek- unu



dummanĝe (Jerusalemo?)

MISIO

al la disĉiploj dum manĝo vespera la paska MISIO; ok tagoj n poste al la disĉiploj kun Tomaso


**

LAŬ­STRATE





Jesuo aperis al

du disĉiploj laŭvoje al Emmaus




Jesuo aperis al du disĉiploj paŝantaj

al la kamparo





***

en

GALILEO

apero al

la disĉiploj?

(V. 7)



al Dekunu sur

monto;

MISIO



Jo 21: al sep disĉiploj sur la

maro de Tiberiado



Plue ĝi aldonas aliajn apartaĵojn kies restas nekonata la origina tradicio. Certe, la stilo kaj la enhavo malsamas se komparataj kun la kanonaj. Temas pri miksaĵo de historio, legendo kaj teologio.

7. La resurekto en la evangelio de Petro (apokrifo)


I. Enkonduko al la evangelio
1. La malkovro de la manuskripto
Dumvintre 1886-87, ĉe Akhmìn (Panópolis), en alta Egiptujo, en la tombo de monako, estis trovita pergameno de la VIII-IX jc greke skribita. Kvankam en ĝi mankis titolo, neniu kritikisto havis dubojn pri ĝia iden­tiĝo kun la evangelio de Petro.


  1. La dato de ĝia kompilado


Ĉar ĝin oni citis jam antaŭ la 150a, ne eblas asigni al ĝi daton plipostan ol tiu ĉi. Iu proponas eĉ la jaron 90-100 (P. Gardner-Smith kaj James).


  1. Naskiĝloko


Naskiĝloko de la verko ŝajnas indikenda en gnostika medio de Sirio. Al tio konverĝigas jen la atesto de Serapiono, kiu ricevis kopion de la Doketoj profitantaj de ĝi, jen la ĉapitro 21 de siriaka Didaskalio, pro kel­kaj similaĵoj kun la evangelio de Petro.
4. Rilatoj kun la kanonaj evangelioj

Ke la evangelio laŭ Petro dependas, por multaj informoj, de la kanonaj evangelioj, super ĉio de Mateo, estas evidente. La aŭtoro tamen prizo­r­gas akordigi inter ili
la rakontojn de la kanonaj evangelioj klopodante elimini aŭ glatigi la precipajn kon­trastojn


II. Teksto kaj komento

Ni donas nian laŭliteran tradukon de la greka teksto kaj komentas ĉiun versegon. Jen:

3. Troviĝis tie Jozefo, la amiko de Pilato kaj de la Sinjoro, kaj vid­ante, ke oni estis lin krucumonta, li eniris ĉe Pilaton kaj petis la kor­pon de la Sinjoro por entombigi ĝin.

- Tie: estas la domo de Herodo, kie, laŭ la dokumento, la suve­reno ratifas la sentencon de Pilato (kp. 1-3).

- Jozefo: temas pri Jozefo el Arimateo, ulo bone konata en la kanonaj evangelioj.

- Sinjoro: dia titolo jam donita al Jesuo.
4. Pilato sendinte (iun) al Herodo, petis lian korpon.

- Strangas ke Pilato, la plej alta aŭtoritato de Palestino, sin turnas al Herodo. Ĉu eble respektago aŭ eble konsekvenco de la fakto, ke Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj? (kp. Lk 23, 12).
5. Kaj Herodo diris: “Amiko (laŭlit. frato), eĉ se neniu estus petinta, ni lin estus entombigintaj ĉar jam naskiĝas la sabato. Estas skribte en la leĝo, fakte, ke la suno ne subiru sur mortigiton”.

- La rimarko pri la sabato devenas el Lk 23, 54. La teksto citas el Read 21, 23. Ĉar Herodo, kiu kvankam hidumeido suverenis hebreojn, sciadis pri ties neamikecaj sentoj al li. Por fariĝi akceptita de ili li sin montradis tre obeema al la leĝoj de Moseo.
21. Oni eltiris tiam la najlojn el la manoj de la Sinjoro kaj surterigis lin. Skuiĝis la tuta tero kaj ekestis granda timo.

22. Tiam brilis la suno kaj oni perceptis, ke estas la naŭa horo.

23. Kontentis la judoj kaj transdonis al Jozefo la entombigotan korpon de Jesuo, pro la fakto, ke ili vidis ĉiujn bonajn agojn fari­tajn de tiu ĉi.

24. Preninte do la sinjoran korpon, (ĝin) li lavis kaj envolvis en lin­tuko kaj tion portis en sian sepultejon nomatan ĝardeno de Jo­zefo.



- La kanonaj evangelioj ne diras ke Jozefo lavis la korpon de la Sinjoro, se konsideri la malmultan tempon je dispono antaŭ la eksabatiĝo (por la hebreoj ĉe la sunsubiro (kp. Lk 23, 54).

Se estus vera la informo pri la lavo, la mortotuko de Torino estus sendube falsa.

- La nomo de la ĝardeno respektas la kriterion laŭ kiu, kun la tempopaso, la eroj de rakonto emas preciziĝi kaj kreski.
25. La hebreoj, la olduloj kaj la pastroj komprenis tiam pri la gran­da danĝero farita al si mem, ekbatis al si la bruston kaj ekkriis: “Ve al niaj pekoj! La juĝo kaj fino de Jerusalemo jam proksimas!”

26. Mi kaj miaj amikoj tristis kaj, kun vundita animo, kaŝiĝis: oni nin, fakte, serĉadis kiel malbonfarantojn kaj kiel intencantojn fajrigi la templon.

27. Pro ĉiuj tiaj aferoj, ni fastis kaj sidis plendante kaj plorante di­ur­­ne ĝis la sabato.

28. Renkontiĝinte la skribistoj kaj la fariseoj kaj la olduloj, aŭdinte ke la tuta popolo murmuras kaj batas al si la bruston dirante, ke “se ĉe lia morto okazis tiom grandaj signoj, vi vidu kiom li justas”,

29. timis la olduloj kaj iris ĉe Pilaton preme invitante lin kaj dirante:

30. “Liveru al ni soldatojn por ke ni gardu lian tombon dum tri tagoj por malhelpi, ke liaj disĉiploj, venante, forŝtelu lin kaj la po­polo ne diru, ke li leviĝis el mortintoj, kaj ni ne damaĝu nin mem”.



- La teksto tie ĉi prenas el Mateo (27, 62-64). Tamen Mateo igas la scenon okazinta en la sabato. Ĉi tie male ĝi okazas la vendredon. La aŭtoro eliminas tiel la maldecaĵon de la sabata renkontiĝo de la hebreaj ĉefoj en la domo de Pilato kaj plue forigas la obĵeton laŭ kiu la kristanoj povintus forŝteli la kadavron en la nokto inter vendredo kaj sabato kiam, ĉiam laŭ Mateo, la gardistoj ankoraŭ ne komisiiĝis pri tiu zorgo. Laŭ la aŭtora rakonto, la fori­go de la kadavro ne eblas ĉar la kristanoj ĉiam agis sub la aliulaj rigardoj.
31. Pilato tiam deĵorigis centuriestron Petronion kun soldatoj por ke la tombo estu gardata. Kaj kun ili aliris al la tombo ankaŭ la skri­bistoj kaj la olduloj.

- Dum en Mateo 27-28 ne estas klare ĉu la gardistoj estas romiaj aŭ hebreaj, tie ĉi ĉiu dubo forvaporiĝas ĉar oni precizigas, ke la gardistoj estis romiaj kaj eĉ oni aldonas la nomon de ilia ĉefo: Pertronio, nomo latindevena.
32. Kaj rulinte grandan ŝtonon, kun la centuriestro kaj la soldatoj, ĉiuj kune ĉeestantoj, ĝin lokis antaŭ la tombenirejo

33. kaj ili metis (laŭlit. ŝmiris) sep sigelojn kaj, stariginte tendon, gardadis.



- Kompare kun la kanonaj evangelioj kiuj igas la tombon fermita de la disĉiploj, tie ĉi por ruli la ŝtonon intervenas la olduloj kaj la skribistoj kun la gardistoj. Tiel la aŭtoro nerekte igas ne pensebla, ke la kristanoj povintus kaŝe meti la kadavron de Jesuo en alian tombon por ke poste mem povu aserti, ke li resurektis.

Plue, por igi pli evidenta la neeblecon pri la forigo de la kadavro, la aŭtoro efike sigeligas la tombon kaj asignas ankaŭ la oldulojn kaj la skribistojn al la tombogardado (kp. v. 38), eĉ tendumantaj. An­koraŭ unufojon oni vidas, ke la tempopaso multobligas la detalojn kaj precizigas pli ruze la respondojn al eventualaj obĵetoj.
34. Sabaton matene tuj post la tagiĝo, iris amaso el Jerusalemo kaj ĉirkuaĵoj por vidi la sigelitan tombon.

- Ĉiuj kontrolas (eĉ sabate, kiam por la hebrea tradicio estis malpermesite eliri el la urbo!), ke la tombo estas sigelita. Tiamaniere fariĝas senkonsista la akuzo al la kristanoj esti forigintaj la kadavron. (kp. v. 30 kaj Mat 27, 64).


35. La nokton el kiu naskiĝas (la tago) de la Sinjoro, dum la soldatoj gardostaris, granda frakaso eksplodis en la ĉielo,

36. kaj ili vidis la ĉielojn apertaj kaj du virojn descendantaj en brilegeco kaj alproksimiĝantaj al la tombo.



- Atentokapta la aludo al la “tago” de la Sinjoro por diri “dimanĉo” (kp. ankaŭ 50). Inter la hebreoj oni dirirs “la unua (tago) de l’ semajno”, kiel estas dirate de la kanonaj evangelioj. Evidente en la epoko kiam la aŭtoro kompiladis, jam disvastiĝis inter kristanoj la kutimo nomi ĝin “la tago de la Sinjoro”, el kiu la latinaĵo “dies domìnica” kaj la itala “Domenica” (kaj la hispana “Domingo”, la franca “Dimanche”, ktp). La sama es­primo uzatas en Apok 1, 10.

- La aŭtoro ekrimarkis, ke, pri la heroldoj=anĝeloj trovitaj de la virinoj apud la tombo, en la kanonaj evangelioj elstaras multaj diverĝoj:

- por Marko: iu junulo (16, 5)

- por Luko: du viroj (24, 4)

- por Mateo: unu anĝelo (mesaĝisto el la ĉielo) (28, 2)

- por Johano: du heroldoj (20, 12).

Kaj tiam li provas armoniigi la rakontaĵojn. Tie ĉi li akceptas la rakonteron de Luko, precizante, tamen, ke ili estas anĝeloj (par­ta de­pendeco ankaŭ el Johano).
37. Kaj tiu sama ŝtono puŝita kontraŭ la enirejo, mem deruliĝinta, retiriĝis ĉeflanken, kaj la tombo malfermiĝis kaj la du junuletoj en­iris.

Surprizegaj detaloj por doni plian evidenton al la miraklo de la resurekto.

- La “du viroj” de la versego 36 fariĝas du “junuletoj”. Kaj tiel la aŭtoro atentiĝas ankaŭ pri la detaloj de Johano.
38. Vidinte nu, tiuj soldatoj vekas la centuriestron kaj la oldulojn - estis tie fakte ankaŭ ili por gardi -

39. Kaj dum ili rakontadis la viditaĵojn, denove ili vidas tri virojn e­lirantaj el la tombo: du el ili subtenas la unuan, dum sekvas kruco;



- Estas priskribita en literatura stilo la miraklo de la resu­re­kto.

- mirigas tia kruco sekvanta la Sinjoron. Eble temas pri litera­tura stilo por esprimi la teologian ideon, ke ne eblas disigi la resurekton de Jesuo disde lia kruco. (kp. orientalajn ikonojn).

- Tiujn detalojn ne konas la kanonaj evangelioj.
40. kaj la kapoj de la du atingis la ĉielon, dum male tiu de la viro por­tata de ili transiris la ĉielon mem;

Estas literatura stilo por indiki, ke la du estas anĝeloj, dum Jesuo estas supera al ili, nome estas Dio. La ĉieloj fakte estis konsideritaj en antikvaj epokoj kvazaŭ pavimo trans kiu staras Dio.
41. Kaj ili aŭdis voĉon el la ĉielo dirantan: “Ĉu vi anoncis al la dor­man­toj?”.

42. Kaj voĉon oni aŭdis el la kruco ke “jes”.



- La “voĉo el la ĉielo” troviĝas en la samtempa rabena lite­raturo kaj signifas voĉo de Dio.

- Vivis ankaŭ antikva kristana tradicio, registrita ankaŭ de la unua Letero de Petro (3, 19), laŭ kiu dum la tempo en kiu la korpo de Jesuo kuŝis en la tombo, lia animo estus irinta prediki al la animoj en la Ŝeolo (la loko de la mortintoj) por konverti ilin kaj malfermi al ili la paradizajn pordojn. Tiu ideo esprimiĝas ankaŭ en la Kredo: “Li descendis al la infero”, kaj uzatis de orientaj pentristoj por igi pli instruiga la resurekton. Jesuo savas Adamon kaj Evan. La agado de Kristo atingas ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn vivintajn antaŭ li: li estas la savinto de ĉiuj ĉar li ekestis antaŭ ol ili.

- Kaj kio pri kruco parolanta? Laŭ la teologio de la aŭtoro, la kruco savas!
43. Interkonsiliĝis do ili decidante forlasi la lokon kaj sciigi ĉiujn a­fe­rojn al Pilato;

- En Mateo la informo malsamas: “Kaj se tion aŭdos la provincestro, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo” (28, 14).
44. Kaj dum ankoraŭ ili estis decidantaj, denove aperis la ĉieloj a­pertaj, kaj viro descendanta kaj eniranta la tombon.

- Per tiu viro “descendanta”, nia apokrifaĵo facile akordiĝas kun la matea tekstero kiu parolas pri heroldo elĉieliĝanta.
45. Vidinte tiaĵojn, tiuj staciantoj kun la centuriestro kuris nokte al Pilato, mal­proksimiĝinte el la tombo de ili gardata, kaj ili rakontis ĉion viditan, est­ante tre ekscititaj kaj proklamante: “Li vere estis filo de Dio”.

- Laŭ Mateo (28, 11) la gardistoj rakontas ĉion al la ĉefpa­stroj. Ĉi tie male ili rakontas al Pilato kaj altiras la samajn konkludojn de la centuriestro staranta sub la kruco: “Vere tiu ĉi viro estis filo de Dio”, kiel raportas Marko.
46. Responde Pilato diris: “Mi senkulpas pri la sango de la filo de Dio, alfrontu vi vian aferon”.

- Pilato ĉiam koheras kun si mem: li deŝarĝe “lavas siajn ma­nojn” duafoje. Interesas tamen ke ankaŭ li faras sian kredkon­feson, proklamante ke Jesuo estas Filo de Dio.
47. Tial, proksimiĝinte, ĉiuj petegis kaj suplikis, ke li ordonu al la cen­t­uriestro kaj al la soldatoj, ke ne estu rivelita al neniu kio de ili vidita.

48. “Al ni pli konvenas, ili sentencis, juĝiĝi kulpaj antaŭ Dio je tre gra­va peko ol fali en la manojn de la juda popolo por esti ŝton­mor­tigitaj”.



- La aŭtoro tiel igas evidenta la mallojalecon de la judaj ĉefoj. Neniu kanona evangelio asertas tion.
49. Ordonis do Pilato, ke la centuriestro kaj la soldatoj silentu.

- Jen tiam malkovrita la motivo de la silento pri tiuj faroj ĉe la kanonaj evangelioj: ili ne konis tion ĉar la soldatoj obeis Pilaton!
50. La matenon (de la tago) de la Sinjoro, Maria Magdalena, di­sĉi­plino de la Si­n­joro - (kiu) timante pro judoj, flamantaj je kolero, pre­terlasis fari ĉe la tombo de la Sinjoro kion kutime faras la virinoj ĉe siaj forpasintoj,

51. akompane de siaj amikinoj, venis al la tombo kie li estis entom­bigi­ta.



- Ankoraŭ aludo al la tago de la Sinjoro (kp. v. 35).

- ĉiuj kanonaj evangelioj signalas la aliron de Maria Magdalena al la tombo. Sed diverĝas la nomoj kaj la nombro de la personoj akompanantaj:

- por Marko: Maria, tiu de Jakobo, kaj Salome (16, 1).

- por Luko: Johana kaj Maria, tiu de Jakobo kaj aliaj (24, 10). Do almenaŭ 5 virinoj.

- por Mateo: la alia Maria (28,1)

- por Johano: Magdalena estas sola (20, 1), tamen esta uzata la pluralo (20, 2) “ni ne scias”, kiu pensigas, ke la virinoj estis pluraj. Nia aŭtoro demetiĝas el malfacilaĵoj enscenigante “la amikinojn”.
52. Kaj ili timis pro la risko esti viditaj de la judoj kaj diris: “Se eĉ en tiu tago kiam li estis krucumita ni ne povis plori kaj bati al ni la bruston, almenaŭ nun ni faru tion sur lia tombo.

53. Sed kiu deruligos la ŝtonon lokitan kontraŭ la enirejo, por ke ni enirinte povu sidiĝi apude de li kaj plenumi la devigaĵojn?

54. - la ŝtono fakte estis granda - dum ni timas ke iu vidas nin. Kaj, se ni ne sukcesas, almenaŭ ni loku ĉe la enirejo la aĵojn kunportitajn en lia memoro kaj ploru kaj batu al ni la bruston ĝis ni revenos al nia hejmo”.

- Nekomprenebla tiu timo de la virinoj! Ne estis malpermesite viziti sepulteiojn kaj aliflanke la kanonaj evangelioj notas la ĉeeston de virinoj en la momento de la entombigo de Jesuo.

- La raporto pri la sepulteja ŝtono difinita “granda” ŝajnas in­spiriĝi el Marko (16, 4).
55. Kaj, alveninte, ili trovis la sepultejon malfermita; kaj, apudiĝ­ante, kliniĝis kaj vidas tie junuleton sidantan meze de la tombo, belan kaj je brilrobo ornamitan, kiu diris:

- La aserto pri la sepultejo trovita jam malfermita, sen tamen ion diri pri tiu kiu ĝin malfermis, estas komuna al la kanonaj evangelioj, escepte de Mateo, kiu intervenigas anĝelon elĉie­liĝintan (28, 2). Ĉar elinterne hebrea antikva sepultejo (almenaŭ el tiuj konitaj ĝis nun) ne estis apertebla, oni povus imagi agon de ŝtelistoj. Sed nia aŭtoro jam eksplikis (v. 27), ke la tombo malfermiĝis mem kiam du viroj descendis el la ĉielo.

- La junuleto, devus esti tiu priskribita de Marko (16, 5). El la vesto oni komprenas ke temas pri anĝelo.
56. “Kial vi venis? Kiun vi serĉas? Eble tiun krucumiton? Li resurektis, foriris; se vi ne kredas, kliniĝu kaj vidu la lokon kie li kuŝis: li forestas! Resurektis fakte kaj reiris tien el kie li estis sendita”.

- Tiu frazo tre similas al tiu de Marko (16, 6) kaj tiu de Mateo.
57. Tiam la virinoj, terurite, forfuĝis.

58. Estis la lasta tago de la Azimfesto (Sengista festo). Multaj ek­forlasis kaj ekhejmeniĝis: la festo jam finiĝis.

59. Sed ni, la dek du apostoloj de la Sinjoro, ploradis kaj mal­ĝoj­adis: ĉiu el ni, tristigite pro la okazintaĵo, reiris al sia hejmo.

60. Mi male, Simono Petro, kaj mia frato Andreo, reprenis niajn fiŝ­re­tojn, kaj ni iris al la maro. Kun ni estis Levi, filo de Alfeo, kiun la Sinjoro...

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət