Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə8/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   20

La letero de la Apostoloj (apokrifaĵo) - jc II
19. Vi vidu, ĝuste pro tio ni ne hezitis (skribi al vi) koncerne la aŭtentan ateston pri nia Sinjoro kaj Savinto Jesuo Kristo, kiel li agadis sub niaj rigardoj kaj kiel pacience klarigadis kaj inspiradis niajn pensojn.

20. Tiun, pri kiu ni atestas, ni konas kiel tiun kiu estis krucumita dum la regado de Poncio Pilato kaj de princo Arkelao, kiel tiun kiu estis kru­c­umita inter du rabistoj kaj kun tiuj estis eligita el la krucligno kaj sepultita en loko nomata kranejo (loko de la kranio), kien vizitiris tri virinoj, Sara kaj Marta kaj Maria Magdalena. Tiuj kunportis oleaĵojn ŝmirotajn sur lia korpo, plorante kaj plendante pro tio kio okazis. Kaj ili alproksimiĝis al la tombo trovante la ŝtonon (tie), kien ĝi estis rulita for de la tombo. Kaj malferminte la pordon ili ne trovis lian korpon.

21. Kaj dum ili plendis kaj ploris, aperis la Sinjoro kaj diris al ili. “Ne plo­ru!. Estas mi, kiun vi serĉas! Sed iu el vi iru al viaj fratoj kaj diru: «Venu, la Majstro leviĝis el mortintoj»”. Kaj Maria venis al ni kaj komunikis (tion). Kaj ni diris al ŝi. “Kio inter ni kaj vi, ho virino? Ĉu kiu mortis kaj sepultiĝis povas do (re)vivi?”. Kaj ni ne kredis, ke nia Savinto leviĝis el mortintoj”.

Tiam ŝi revenis al nia Sinjoro kaj diris al li: “Neniu el ili kredis je via re­su­rekto”. Kaj li respondis: “Aliulino el vi iru kaj rediru al ili”.

Kaj Sara venis kaj la samon anoncis, kaj ni akuzis ŝin pri mensogo. Kaj ŝi revenis al nia Sinjoro kaj raportis samekiel Maria.

22. Tiam la Sinjoro diris al Maria kaj al ŝiaj fratinoj: “Ni iru ĉe ilin!” Kaj li venis kaj nin trovis dome kaŝitaj. Kaj ni dubis kaj ne kredis ke tiu ĉi estas li. Li venis kvazaŭ fantomo kaj ni ne kredis. Sed vere estis li.

Kaj do li diris al ni: “Venu kaj ne timu: estas mi, via Majstro, kiun vi, Pe­tro, antaŭ ol la koko kantis, malkonfesis trifoje, kaj ĉu vi nun min malkonfesas ankoraŭ?”.

Kaj ni iris ĉe lin, pensante kaj dubante, ĉu vere li estis. Kaj li al ni diris: “Kial vi dubas kaj estas nekredemaj? Estas mi, kiu al vi parolis pri mia karno, pri mia morto kaj pri mia resurekto. Kaj por ke vi sciu ke estas mi, metu, Petro, vian manon (kaj viajn fingrojn) en la najlosignojn de miaj manoj kaj vi, Tomaso, en la bruston kaj ankaŭ vi, Andreo, rigardu ĉu mia piedo kuŝas sur la tero kaj (tie) lasas spuron. Ĉar estas skribite ĉe la profeto: «nek fantomo, nek demono, tamen, lasas spuron sur la tero»”.

23. Tiam ni lin tuŝis por percepti ĉu li vere resurektis en la karno. Kaj tuj poste ni vizaĝaltere antaŭ li, ni lin pardonpetis kaj propetis pro nia ne­kredemo.

Sekve nia Majstro kaj Savinto diris al ni: “Leviĝu kaj ni rivelas al vi kio estas en la tero kaj super en la ĉielo, kaj vian resurekton, tiun en la ĉiela re­gno, pro kiu mia Patro min sendis, por ke mi portu tien supren la kredantojn je mi”.


La evangelio de Petro (apokrifaĵo) - jaro 150 ĉŭ.
3. Troviĝis tie Jozefo, la amiko de Pilato kaj de la Sinjoro, kiu vidante, ke oni estis lin krucumonta, eniris ĉe Pilaton kaj petis la korpon de la Sinjoro por entombigi ĝin.

4. Pilato sendinte (iun) al Herodo, petis la korpon de Jesuo.

5. Kaj Herodo diris: “Amiko (laŭlit. frato), eĉ se neniu estus petinta, ni lin estus entombiginta ĉar jam naskiĝas la sabato. Estas skribite en la leĝo, fakte, ke la suno ne subiru sur mortigiton”.

21. Oni eltiris tiam la najlojn el la manoj de la Sinjoro kaj surterigis lin. Skui­ĝis la tuta tero kaj ekestis granda timo.

22. Tiam brilis la suno kaj oni perceptis, ke estas la naŭa horo.

23. Kontentis la hebreoj kaj transdonis al Jozefo la entombigotan korpon de Jesuo, pro la fakto, ke tiu ĉi vidis ĉiujn bonajn agojn faritajn de li.

24. Preninte do la sinjoran korpon, (ĝin) li lavis kaj envolvis en lintuko kaj ĝin portis en sian sepultejon nomatan ĝardeno de Jozefo.

25. La hebreoj, la olduloj kaj la pastroj komprenis tiam pri la granda damaĝo farita al si mem, ekbatis al si la bruston kaj ekdiris: “Ve al niaj pekoj! La juĝo kaj fino de Jerusalemo jam proksimas!”

26. Mi kaj miaj amikoj tristis kaj, kun vundita animo, kaŝiĝis: oni nin, fa­k­te, serĉadis kiel malbonfarantojn kaj kiel intencantojn bruligi la templon.

27. Pro ĉiuj tiaj aferoj, ni fastis kaj sidis plendante kaj plorante diurne ĝis sabato.

28. Renkontiĝinte la skribistoj kaj la fariseoj kaj la olduloj, aŭdinte ke la tuta popolo murmuras kaj batas al si la bruston dirante, ke “se ĉe lia mor­to okazis tiom grandaj signoj, vi vidu kiom li justas”,

29. timis la olduloj kaj iris ĉe Pilaton preme invitante lin kaj dirante:

30. “Liveru al ni soldatojn por ke ni gardu lian tombon tri tagojn por mal­helpi ke liaj disĉiploj, veninte, forŝtelu lin kaj la popolo ne diru, ke li le­viĝis el mortintoj, kaj ni ne damaĝu nin mem”.

31. Pilato tiam deĵorigis centuriestron Petronion kun soldatoj por ke la tombo estu gardata. Kaj kun ili aliris al la tombo ankaŭ la skribistoj kaj la olduloj.

32. Kaj rulinte grandan ŝtonon, kun la centuriestro kaj la soldatoj ĉiuj kune kun la ĉeestantoj, ili ĝin lokis antaŭ la tombenirejo

33. kaj ili metis (laŭlit. ŝmiris) sep sigelojn kaj, fiksinte tendon, gardadis.

34. Vekiĝinte plue la sabatmatenon iris amaso el Jerusalemo kaj ĉirku­aĵoj por vidi la sigelitan tombon.

35. La nokton el kiu naskiĝas (la tago) de la Sinjoro, dum la soldatoj vaĉe duope gardadis, granda frakaso eksplodis en la ĉielo,

36. kaj ili vidis la ĉielojn apertajn kaj du virojn descendantajn kun brilego kaj alproksimiĝantajn al la tombo.

37. Kaj tiu sama ŝtono puŝita kontraŭ la enirejo, mem deruliĝinta, retir­iĝis ĉe­flanken, kaj la tombo malfermiĝis kaj la du junuletoj eniris.

38. Vidinte nu, tiuj soldatoj vekas la centuriestron kaj la oldulojn - estis tie fakte ankaŭ ili por gardi -

39. Kaj dum ili rakontadis la viditaĵojn, denove ili vidas tri virojn elirantajn el la tombo, kaj du el ili subtenantajn la unuan, kaj krucon sekvantan,

40. kaj la kapojn de la du atingantajn la ĉielon, dum male tiu de la viro portata de ili transiris la ĉielon.

41. Kaj ili aŭdis voĉon el la ĉielo dirantan: “Ĉu vi anoncis al la mortintoj (laŭlit. dor­mantoj)?”.

42. Kaj voĉon oni aŭdis el la kruco ke “jes”.

43. Interkonsiliĝis do ili por forlasi la lokon kaj sciigi ĉiujn aferojn al Pi­lato;

44. Kaj dum ankoraŭ ili estis decidantaj, denove aperis la ĉieloj apertaj, kaj viro descendanta kaj eniranta la tombon.

45. Vidinte ĉion-ĉi, tiuj staciantaj kun la centuriestro kuris nokte al Pilato, malproksimiĝinte el la tombo kiun ili gardadis, kaj ili rakontis ĉion viditan, estante tre ekscititaj kaj proklamante: “Li vere estis filo de Dio”.

46. Responde Pilato diris: “Mi senkulpas pri la sango de la filo de Dio, alfrontu vi vian aferon”.

47. Tial, proksimiĝinte, ĉiuj petegis kaj suplikis, ke li ordonu al la centuriestro kaj al la soldatoj ne riveli al kiu ajn kion ili vidis.

48. “Al ni pli konvenas, ili sentencis, juĝiĝi kulpaj antaŭ Dio je tre grava peko ol fali en la manojn de la juda popolo por esti ŝtonmortigitaj”.

49. Ordonis do Pilato ke la centuriestro kaj la soldatoj silentu.

50. La matenon (de la tago) de la Sinjoro, Maria Magdalena, disĉiplino de la Sinjoro - (kiu) timante pro judoj, flamantaj je kolero, preterlasis fari, sur la tombo de la Sinjoro, kion kutime faras la virinoj ĉe siaj forpasintoj -

51. akompane de siaj amikinoj, venis al la tombo kie li estis entombigita.

52. Kaj ili timis pro la risko esti viditaj de la judoj kaj diris: “Se eĉ en tiu tago kiam li estis krucumita ni ne povis plori kaj bati al ni la bruston, almenaŭ nun ni faru tion sur lia tombo.

53. Sed kiu derulos la ŝtonon lokitan kontraŭ la enirejo, por ke ni enirinte povu sidiĝi apud li kaj plenumi la farendaĵojn?

54. - la ŝtono fakte estis granda - kaj ni timas, ke iu alertiĝas pri ni. Kaj, se ni ne sukcesas, almenaŭ ni loku ĉe la enirejo la aĵojn kunportitajn je lia memoro kaj ploru kaj batu al ni la bruston ĝis ni revenos al nia hejmo”.

55. Kaj, alveninte, ili trovis la sepultejon malfermita; kaj, apudiĝante, kli­ni­­­ĝis kaj vidas tie junuleton sidantan meze de la tombo, belan kaj je bri­lrobo ornamitan, kaj li diris:

56. “Kial vi venis? Kiun vi serĉas? Eble tiun krucumiton? Li resurektis, kaj iris for; se poste vi ne kredas, kliniĝu kaj vidu la lokon kie li kuŝis: li forestas! Resurektis fakte kaj reiris tien el kie estis sendita”.

57. Tiam la virinoj, terurite, forfuĝis.


La dialogo kun Trifono de Justeno. Jaro 155
(Diras hebreo Trifono) “Jesuo, la Galileo, estas la fondinto de sekto mal­pia kaj kontraŭa al la Leĝo. Ni lin krucumis. Liaj disĉiploj forŝtelis lian korpon kaj trompis homojn dirante ke li resurektis el la mortintoj kaj su­preniris al ĉielo”

5

LA HISTORIECO

de la RESUREKTO

La interpretoj pri la dokumentoj
En ĉi ĉapitro ni vidos:

- kiel estis interpretitaj dum la jarcentoj

la rakontoj de la resurekto

Ni prezentos la interpretojn:

- de la hebreoj

- de la skolo kritika

- de la skolo mita

- de la skolo tradicia

1. La problemo: la historieco de la rakontoj
1. Ni vidis, ke en la antikvaj dokumentoj kies temo koncernas la re­su­­rekton de Jesuo, emerĝis du kontraŭaj opinioj:

- rimarkinda aro da dokumentoj (tiuj kristanaj) asertas, ke Jesuo resurektis; sed tamen en ili, rilate la okazintaĵojn, estas fundaj kon­verĝoj, sed tamen elstaras ankaŭ nepreterlaseblaj diverĝoj kaj kon­traŭ­diroj;

- alia aro da dokumentoj (tiuj hebreaj) diras eksplicite, ke la kristanoj forŝtelis la Jesuan kadavron kaj trompis la popolon per falsa lia resurek­to.

2. Pro tio, kiu ajn serioze metiĝas antaŭ la problemo pri la realo de la resurekto de Jesuo, tiu devas kribri la fidindecon de la doku­men­­toj se li volas prave verdikti pri historieco:



- pozitive, kiam li atribuas pli gravan pezon al la konverĝoj;

- negative, kiam li juĝas pli pruvantaj la diversajn diverĝojn kaj kontraŭ­dirojn.

* En la unua kazo oni devas ekspliki la diverĝojn kuŝantajn en la doku­mentoj (ĉiuj asertantaj la saman okazintaĵon); en la dua, male, necesas ekspliki ne nur la konverĝojn, sed precipe kiel naskiĝis la ideo de la resurekto de iu homo-Dio inter hebreoj tiel fremdaj al kiu ajn tento asociigi al la unika kaj transcenda ĉiun homon eĉ la plej estimindan, kiel Moseon.

3. La juĝon pri historieco oni ne donas baziĝante sur la tekstoj, sed fidante sur la interpretadmaniero, en kiu impliciĝas onia vivos­perto.

Ĉio tio formas la tikle delikatan problemon de la antaŭkompreno de la teksto: al la teksto oni apudiĝas kun siaj antaŭaj travivaĵoj kiu kunkon­diĉas la legadon kaj la interpretadon.





KOMUNUMO



RESUREKTO



(nur rakonto)

?

RESUREKTO

(fakto)

KOMUNUMO







PAROLAJ TRADICIOJ



EVANGELIOJ

4. Unu afero, ĉiukaze, estas klara: nur unu el la du asertoj estas vera:

- aŭ Jesuo resurektis

- aŭ Jesuo ne resurektis.

Sed kiu el la du? Alivorte:

- aŭ la unua kristana komunumo kreis, se nur senintence, la miton de la resurekto kiun poste ĝi predikis fundamento de la kris­ta­n­ismo;

- aŭ la resurekto - reala okazaĵo - kunigis la disĉiplojn, dispeli­ĝ­in­tajn tuj post la morto de Jesuo, kaj igis komenciĝanta la ko­mu­nu­mon. Kiu la kaŭzo kaj kiu la rezulto?


2. La interpretoj de la dokumentoj
La tekstoj pri la resurekto de Jesuo estis legitaj de multaj antaŭ ol ili ekscitis nian atenton, kiuj pri tio interpretis ege malsame.

Neniu miro! Ke mortinto revenis al vivo estas, se ne diri neebla, ĉar ni ne scias kio en la historio eblas aŭ neeblas, almenaŭ kontra­ŭa al nia kutima sperto.

Kaj ĝuste pro tio la resurekto estas fakto malfacile akceptinda.

Tamen, legante la rakontojn, oni akiras la impreson, ke la atestantoj ĝin rakontas kiel realan fakton.



Kiel devas esti pritaksitaj la unuaj kristanoj prezentiĝintaj kiaj vidaj atestantoj de la resurekto (Se atente observi, la apostoloj ne diras, ke ili vidis Jesuon resurektanta, sed ke lin ili vidis resurektintan post lia morto. La apostoloj tial sin prezentas ne kiel atestantojn de la resurekto sed kiel atestantojn de la Resurektinto): ĉu fidindaj aŭ nefidindaj?

Jen sinteza kadro de la interpretoj donitaj dum la jarcentoj:





La RESUREKTO

de JESUO estas:
* nura rakonto, farita de la sekvantoj de Jesuo

- malsincerece: ili forŝtelis la kadavron kaj

trompis la homojn (hebreoj nekristanaj)

- sincerece: ili trompiĝis

- taksante la faktojn de ili viditajn

(Kritika Skolo)

- interpretante la vortojn de la apostoloj

(Mita Skolo)

* reala fakto (tradicia interpreto)

Ni vidu nun pliprecize la diversajn startpunktojn:


A) Interpretoj kontraŭaj al la historieco

Se oni ne volas akcepti la ateston de la unuaj kristanoj laŭ ĝia pli senpera senco kaj, je la unua rigardo, evidenta, tiam oni bezonas tro­vi eksplikon konsenteblan por la atesto mem. Nur du povas esti la eksplikoj:

- aŭ ili agis malsincerece kaj do ili fantaziis ĉion

- aŭ ili agis sincerece kaj do ili rakontis pri la resurekto kvazaŭ pri fakto, sed reale la fakto ne okazis: simplanime ili trompiĝis:

1. La malsincereco de la unuaj kristanoj

La aserto pri la malsincereco de la unuaj kristanoj estis farita de iuj hebreoj (kompreneble nekristanaj) almenaŭ ekde la jaroj 80-85: “La disĉiploj de Jesuo forigis la kadavron kaj prifriponis homojn di­rante, ke li leviĝis el mortintoj” (kp. Mt 27-28, Justeno kaj la Tal­mu­­doj).


2. La sincereco de la unuaj kristanoj

La hipotezo pri malsincereco de la unuaj kristanoj kontrastas kun iliaj kutimaj sinteno kaj konduto. Malglatas fakte akcepti ke tiuj per­sonoj kuraĝis atesti eĉ per la morto anoncon kiun ili sciis ne­vera.



Tamen iu povas obĵeti, ke eblas ke nur iuj apostoloj estis trompantoj (la 2-3 forigintoj de la kadavro) kaj la aliaj (kiuj akceptis esti mortigitaj pro sia konvinko) male estis trompitaj de tiuj 2 aŭ 3.

Tio eblas, sed por subteno pri tiu hipotezo ni ne havas iun ajn doku­menton.

Akceptinte la bonafidon de la atestoj, oni enŝoviĝas tiam en la proble­mon:



kiel povas okazi ke bonintencaj personoj rakontu aferojn ne okazin­tajn?

La pensistoj provintaj respondi al tiu demando povas ariĝi en du gran­dajn grupojn, ĉiam renaskiĝantajn en la historio, diritajn res­pektive: kri­tika skolo kaj mita skolo.


1) Kritika aŭ racionalisma skolo

ĝi naskiĝis, en sia aktuala formo, de la entuziasmo estigita de la u­nuaj konkeroj de la scienco (1700).

Startpunkto: la homa racio kapablas ĉion ekspliki (la kulto al la diino Racio iniciatita de la Iluminismo).

El tio la marko de Racionalismo donita al tiu skolo. La miraklo, ra­cii­sme analizita, estis neebla. Fakte

+ la miraklo estas escepto al la naturaj leĝoj;

+ la naturaj leĝoj estas neŝanĝeblaj (antaŭjuĝo);

+ do la miraklo neeblas, do ĝi ne okazis.

La miraklo kredeblis nur konsekvence de la nescio pri la sciencaj leĝoj kaj de la manko de kritika spirito fare de la antikvuloj.

La kredo fariĝas, do, kvazaŭ kontraŭa al la racio, senracia, kaj do neatentinda ĉe inteligentaj personoj. Valoru kiel ilustrilo de tiuj i­deoj la jena tekstero de Reimarus (1694-1768):

“La unika miraklo de Dio estas la kreaĵo. Pluaj mirakloj nee­blas ĉar ili estus korektoj aŭ ŝanĝoj pri verko kiu, elirinte el la diaj manoj, konsiderendas perfekta. Dio nenion povas voli krom la neŝanĝeblan konservadon de l’ mondo en ĝia tuto.

Do se la mirakloj neeblas, neeblas ankaŭ supernatura rev­e­lacio kiu es­tus mem miraklo.” (Traktato pri precipaj veroj de la natura religio).
Aplikante tiujn principojn al la resurekto de Jesuo, la racionalistoj estis logike devigitaj konkludi, ke ĝi neeblas, ĉar kontraŭa al la naturaj leĝoj, kaj do ĝi ne okazis. Tiuj pensistoj tamen neniam dubis pri la bonafido de la unuaj kristanoj, predikantaj la resurekton de Jesuo. Ili nure asertis, ke la kristanoj interpretis mise la faktojn el kiuj ili derivigis, ke Jesuo re­su­rektis. La aluditaj faktoj estas:

+ la reala morto de Jesuo,

+ lia tombo trovita malplena (tamen kun la kadavraj linaĵoj interne! - detalo tiu ĉi ne­substrekita de ili ĉar tiu de Johano, la unika rimarkiginto pri tio, estis juĝita evangelio tro malfrua),

+ la aperoj de Jesuo.

Ĉiu el tiuj “konkretaĵoj” estis pleje kribritaj de la racionalistoj cele ilin ekspliki racie kaj senmirakle:
a) koncerne la morton de Jesuo,

iu hipotezis ŝajnan morton, interpretante interalie, la frazon de la e­van­gelioj: Jesuo “ellasis for la spiriton” (Mt 27, 50; Mk 15, 37; Lk 23, 46; Jo 19, 30), kvazaŭ “li svenis”. En la freŝeco de la sepultejo Je­­suo reprenus konscion kaj “fa­riĝus resurektinta”.



Al la rimarkiganto la lanĉpikon ĉe la flanko (Jo 19, 34), la racionalistoj re­s­pondis, ke la johana evangelio estas dokumento ege malfrua (150-180 pK), skribita intence por ŝtopi, interalie, la obĵeton de la ŝajna morto.
b) koncerne la tombon trovitan malplena,

la racionalistaj eksplikoj estis multegaj. Jenas iuj:

- estis mistaksado en la identigo de la sepultejo: la virinoj trovis, jes, mal­plena tombon, sed ne tiun de Jesuo.

- temus pri malfrua tradicio, nur pliposte utiligita kiel pruvo de la resu­rekto.

- la virinoj estus vidintaj la tombon malplena kaj la apostoloj en Ga­­li­leo estus imagintaj viziojn senrealajn, sed la du atestoj unua­tem­pe u­nuope disvastiĝis sen eblo konfronti ilin. Nur tre malfrue ili unuiĝus.

La racionalistoj rifuzas la hipotezon de la forŝtelo de la kadavro, ĝuste pro tio, ke ili allasis la bonafidon de la apostoloj. Kaj kiu alia povus pro­fiti de la forigo de la kadavro?


c) koncerne la aperojn,

La racionalistaj eksplikoj estas eĉ pli nombraj. Okazintus:

- miso de la apostoloj en la identigo de Jesuo: sozio de Jesuo, ĝe­­melo...

- subjektiva vizio de la apostoloj: kolektiva halucino, amo al Jesuo, parapsika fenomeno, hipnozo...

- objektiva vizio: Dio mem farus Jesuon vidata de la apostoloj sen la presentiĝo de tiu ĉi. Okazus, do, “provindenca trompo”, la ti­el dirita el­ĉiela telegramo (? - Miraklo anstataŭ miraklo, kial tiam ne la resurekto?)

Kiel ekzemplo de la racionalismaj ideoj sufiĉu tiu tekstero de E. Renan:

“Jozefo kaj Nikodemo entombigis la kadavron de Jesuo laŭ la kutimo de hebreoj, tio estas envolvinte ĝin en tuko kun mirĥo kaj aloo.

La virinoj de Galileo ĉeestis kaj kun krioj kaj ploroj akompanis la riton. Malfruis; ĉio disvolviĝis hastece. Ne estis ankoraŭ elektita la loko kien meti definitive la kadavron. Plue la transporto povintus plilongiĝi tiel ke produktiĝu malobservo de la sabato, kaj la disĉi­ploj ankoraŭ skrupule observis la preskribojn de la juda leĝo.

Oni do decidis meti ĝin ene de provizora sepultejo. En apuda ĝar­deno estis tombo freŝe elhakita en la roko, kiu neniam utilis; ĝi apartenis probable al iu partiano. La sepulkraj kavernoj, destinitaj al unu sola kadavro, konsistis el ĉambreto, ĉe kies fundo niĉo elhakita en la parieto supre arkoforma indikas la lokon por la ka­davro. Ĉar tiu kaverno enkaviĝis en flanko de dekliva roko, eniro en ĝin tre facilis; la enirejon oni fermis per ŝtono forigebla nur per tre granda klopodo. Jozefo kaj Nikodemo kuŝigis Jesuon en niĉon kaj, rulinte ŝtonon antaŭ la enirejon, ili planis reveni doni al ĝi konvenan sepulton.

Sed ĉar la posta tago estis solena sabato, ili prokrastis la laboron al la pliposta tago.

Post atenta observado kiel la korpo kuŝas, la virinoj retiriĝis kaj elspezis la restaĵon de l’ vespero en la preparoj por la enbalzamigo de la korpa restaĵo. La sabaton ĉiuj ripozis.



La dimanĉmatenon la virinoj alvenis tre frue al la tombo; unue estas Maria el Magdala. La enireja ŝtono kuŝis forigita kaj la korpo ne plu troviĝis en la loko kien oni ĝin metis. Samtempe inter la kristana komunumo svarmis la plej strangaj onidiroj. La krio “li resurektis!” kuris inter la disĉiploj kiel fulmo. Tiom puŝis la amo ĝis alvenis la kredo!

Kio okazis?

Ni ekzamenos tiun ĉi punkton rakontante la historion de la a­po­s­toloj, kaj ni esploros la originon de la legendoj pri la resurekto. La vivo de Jesuo finiĝas, por la historiisto, kun lia lasta spiro; sed en la koro de la disĉiploj kaj de iuj sindonantinoj li lasis tian spuron pri si, ke dum pluraj semajnoj oni lin sentis kvazaŭ vivanta kaj konsolanta onin.

Ĉu oni rabis lian korpon? Ĉu la entuziasmo, ĉiam naivfida, naskis pli malfrue tiun amason da rakontaĵoj, per kiuj oni provis establi la kredon je la resurekto? Nehelpate de neekzistantaj kontraŭdiraj dokumentoj, ni tion porĉiame ne konos. Ni signalas tamen, ke la fido de Maria el Magdala havis en ĉi tiu cirkonstanco gravegan parton.

Dia potenco de la amo! Sanktaj momentoj, dum kiuj la pasio de ha­luci­niĝintino igas Dion resurektinta al la mondo” (Renan, Vivo de Jesuo, 1975, I Corvi, pp. 238-40).

Ĉiuj tiuj famaj kritikoj estis sisteme esprimitaj en grava studo de Albert Schweitzer, je titolo: De Reimarus al Wrede: Historio de la enketo pri la vivo de Jesuo. Tiu eseo, publikigita en 1913, konfiguriĝas kiel so­lena rekrologio de la tuta produkado de la Racionalistoj, inter kiuj, laŭ Schweitzer, saviĝas nur Reimarus kaj Ĵrede, respektive la unua kaj la lasta de la serio.

Ilia mesaĝo, por laborkoncernatoj, tre klaris: se oni volus alfronti la problemon “Jesuo”, senutilas sin apogi sur metodo el kiu oni jam dis­pre­­mis ĉion eblan. Oni bezonas trakuri novajn vojojn.


2) Mita skolo

Ĉe la fino de la 1800, laŭgrade de la disvastiĝado de la ideoj de la kritika skolo, la preĝejoj protestantaj kaj katolikaj, komencis mal­plen­iĝi, aparte en Germanio.

Kaj tiam iuj kristanoj, precipe inter protestantoj, ofte eĉ pastoroj, provis reagon.

Jen sintezita ilia rezonado:

- Por Protestantismo, homo, post la origina peko, estas esence korupta. El tia korupto forfuĝas eĉ ne lia racio, kiu ne kapablas alveni al la vero.

- Nur la kredo, komprenata kiel sin konfido nur al Dio, povas kon­duki al la vero.

Tiuj fakuloj aplikis tiajn ideojn al la resurekto:

se la racionalistoj asertas, ke, restante en la medio de la racio, la resurekto estas absurda, ĝuste en tio kristano manifestas sian kre­don je Dio, akceptante la absurdon, senpruve, apogite sur la dia vorto (rezigno al la racio difektita).

Tiel rezonante, la racionalistoj - la kritika skolo - ne povos detrui la kredon, ĉar la kristana kredo ne baziĝas sur la resurekto, sed sur si mem: egalvaloras sin konfidi al Dio sen la helpiloj de la racio.

Tiuj pensistoj analizis poste, kun pozitiva sinteno, la evangeliajn tekstojn kaj alvenis al la jenaj konkludoj:

- la bonafido de la apostoloj ne estas pridubinda;

- la eblo de miso aŭ kolektiva halucino (samekiel pretendis la ra­cio­li­stoj) estas malmulte probabla;

- tial, opiniante senutila la diskutadon pri la historieco de la resurekto, ili ri­fuĝis en la mitan eksplikon.

Jen el kio ĝi konsistas:

en ĉiuj lingvoj ekzistas dirmanieroj en kiuj la vortoj ne devas kom­­preniĝi litersence, sed figure.



Ekzemple, aŭdante la italan esprimon “piove a catinelle” aŭ la egal­signifan anglan “it’s raining cats and dogs”, ĉiuj, ene de la itala aŭ angla kulturaj medioj, komprenas tre klare kion oni intencas diri kaj neniu pen­sas pri pelvetoj aŭ katoj kaj hundoj. Sed, tradukante el iu lingvo al la alia, oni riskas miskomprenojn.
Laŭ tiuj esploristoj, la apostoloj predikis “Jesuo resurektis”, sed tion ili predikis en la hebrea aŭ aramea lingvoj: jen kiuj ĝin pro­non­cadis jen kiuj ĝin aŭ­kul­tadis, sciis tre bone, ke tio ne estas kompre­nenda laŭlitere, sed ke tio alion signifis. Ili sciis ke temas pri “mito”, pri figura anonco, por esprimi spiritajn realojn.

La ekvivoko naskiĝis kiam la kristanismo disvastiĝis en la greka mondo.

Tradukante litere, laŭ la antikva kutimo, el la semida al greka, oni iom post iom igis la grekojn la esprimon “Jesuo resurektis” laŭ la historia senco, anstataŭ figure aŭ mite.

El tio la nepreco demitizi kaj reformuli la apostolan mesaĝon, tio estas la nepreco remalkovri kion la apostoloj vere intencis pro­kla­mi per la esprimo “Jesuo resurektis” kaj ĝin traduki en ling­v­aĵon kompre­ne­blan al hodiaŭa homo.


Koncerne kion intencis diri la apostoloj per tiu esprimo, la esplo­ristoj ne akordiĝas inter si.

1) Laŭ R. Bultmann,

la apostoloj volis diri: Dio postulas, ke ni fidu je li, akceptante la anon­con de la resurekto de Jesuo (ne okazinta, aŭ, ĉiukaze, ne gra­va por la kredo).
Jen tekstero de R. Bultmann:

“Ofte... oni diras, ke, laŭ mia interpreto de la kerigmo, Jesuo es­tus resurektinta en la Kerigmo. Mi akceptas tiun formulonĜi ekzaktas kondiĉe ke, ĝi estu ekzakte komprenataĜi supozas, ke la keri­gmo mem estas eskatologia evento: ĝi asertas, ke Jesuo reale ĉe­estas en la kerigmo, ke tiu ĉi estas lia Vorto, kiu atingas la aŭ­skul­tanton en la kerigmo. Se ne estus tiel, ĉiuj spekulativadoj pri estad-ma­nieroj de la Resurektinto, ĉiuj rakontoj pri la tombo mal­plena kaj ĉiuj paskaj legendoj, ankaŭ se entenantaj historiajn elementojn kaj eĉ kiam ili povus taksiĝi veraj laŭ la simbolismo de ilia enhavo, ĉio tio fariĝus senvalora. La senco de la paska kredo estas kredi al la Kristo ĉeestanta en la kerigmo” (Verhältnis, 1960, p. 27).



2 Laŭ Ĵ. Marxen,

La apostoloj intencis diri: La kaŭzo de Jesuo daŭras; aŭ: Ni al­ve­nis mirakle al la kredo; aŭ plue: Jesuo resurektis; resurektis nia fido en li. Tekstero de Marxen:

“En la prihistoria esploro, malantaŭe de niaj tekstoj ni ne renkontas la fakton de la resurekto de Jesuo, sed la kredon de la unua komunumo tujposta al la morto de Jesuo.

Tiu kredo estas realo konstatebla en siaj diversaj esprimoj. Ni trafas samtempe en la aserto, ke tiu realo (kredo) efektiviĝas per miraklo. Kaj la fakto, ke temas pri miraklo, tio estas esprimita per la simboliĝa reprezento de la resurekto de Jesuo.

Se mi spertas mian “alveni-al-la-kredo” kiel miraklon kaj mi es­primas tiun aspekton de la miraklo dirante, ke Jesuo resurektis, mi povas aserti nenion pli ol kion asertis per tiu sperto la unua kris­tana komunumo.

Tamen oni povas sin demandi ĉu estas absolute necese ĝin es­primi tiel. Vidalvide al la aktuala babelo, oni povus eĉ demandi ĉu oni devas hodiaŭ ĝin esprimi ĉi-maniere, ĉar ekzistas la risko de tuja miskompreno. Pro tio mi proponis aliajn formulojn, kiel: la kaŭ­zo de Jesuo daŭras aŭ, alivorte, li alvenas ankaŭ hodiaŭ...

Estas la realo de mia esti alveninta al la kredo kiun tie ĉi mi in­terpretas. La realo ne ekzistas apartigita de la interpreto. Sed ĝi esprimas la karakterizon de miraklo de tiu mia realiĝo, la antaŭecon de Dio aŭ de Kristo en la naskiĝo de mia kredo” (La Risurrezione, 1968, p. 144).
* Sinteze,

por la skoloj kritika kaj mita, la resurekto ne okazis aŭ ne gravas scii ĉu ĝi okazis: estis misinterpreto, bonafide, fare de la kristana ko­mu­numo:

- laŭ la kritika skolo la eraro naskiĝis en la unua komunumo (la apostoloj) kiu miskomprenis la faktojn viditajn;

- laŭ la mita skolo la eraro naskiĝis en la dua kristana komunumo (la Grekoj) kiuj miskomprenis la dirmanierojn hebreajn/arameajn uzi­tajn de la apostoloj.

Ambaŭ hipotezoj, celantaj savi la bonafidon de la kristana komunumo, estas la unikaj eblaj, ĉar la eraro povis okazi nur en unu el la du komu­numoj. Sekve la miso ne plu eblis ĉar

- la greka lingvo ne plu forgesiĝis;

- en la Nova Testamento, post la kodigo en la kanono, ne povis en­kromiĝi aliaj misinterpretoj, se konsideri, ke ĝi estas la plilongigo de la ko­munumo kiu ĝin legadis.

1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət