Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə9/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   20

B) Interpretoj favoraj al la historieco

La tradicia skolo, sekvata de katolikoj, ortodoksoj kaj multaj prote­stantoj, legis ĉiam la tekstojn en ilia vidalvida signifoĜi akceptas tial la historiecon de la resurekto de Jesuo, pensante, ke la kunver­ĝoj en la diversaj rakontoj pri la resurekto estas pli gravaj ol la di­ver­ĝoj kaj kontraŭdiroj.

Tiu skolo moviĝis en tri direktojn:
1) Obĵetas al la subtenantoj de la kontraŭa tezo

+ al la hebreoj kaj al ĉiuj subtenantoj de la malsincereco:

Ĉu iu donas sian vivon pro io kion li scias falsa?

+ al la skoloj mita kaj kritika: por defendi sian tezon ili devis supozi origindaton de la evangelioj tro malfruan, datadon dementi­tan de la arkeologiaj malkovroj.

+ al la kritika skolo:

- ĝi alkroĉiĝas al la optimisma fido je neerareco de la homa racio. Sed ĉu la homa racio vere ne erarpovas?

- ĝi supozas la naturajn leĝojn absolute neŝanĝeblaj. Ĉu tio cer­tas?

- kiel ĝi povas hipotezi kun tiom da aplombo la diigon de homo fare de la hebreoj? (Manko de kono pri ilia pensmaniero);

+ al la mita skolo:

- ĝi abdikas pri iu ajn lokigo historia-kronologia de la eventoj koncernantaj Jesuon. Ĉu eblas, ke la evangeliistoj povis tiel radikal­e idealigi la personon, malgraŭ la eta distanco ekde iliaj travivaĵoj?

- eĉ pli ol la kritika skolo, tiu ĉi ne kapablas historie pravigi kiel el judismo povis naskiĝi la ideo, eĉ... la mito (!) de iu Dio kiu en­kar­niĝas (prihistoria misinformo):

- kiel ekspliki la ateston de Paŭlo 1 Kor 15, 6, kiu konis tre bone la grekan, la hebrean kaj la aramean lingvojn kaj diras “li aperis al pli ol 500 personoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, dum kelkaj jam ekdormis”?

Ankaŭ hodiaŭ oni agas tiumaniere por ekspliki fakton, ĉu ne?
2) ĝi liveras “indicojn” favorantajn la fidindecon de la krista­noj:

1. La unuaj kristanoj,

eĉ celante kredigi je resurekto, ĝin neniam rakontas. Ili rakontas, ke mem vidis vivanta la Sinjoron, ke ili vidis lin mortinta kaj resurektinta. Neniam ili diras, ke mem lin vidis resurektanta.

2. Sen la resurekto, estas malfacile ekspliki:

a) kial la apostoloj restabliĝis en la fido en Jesuo post la kata­strofo de lia morto (ĉe la hebreismo oni ne pensis pri resurekto tuj post la morto);

b) kiel la apostoloj tiom funde engaĝiĝis por diri, ke Jesuo resu­rektis. Kion plian ili povis fari? Kiu enŝovis ilin en tiun aferon? Nur fanatikemo, ĉu?

c) kial la apostoloj, en junaĝo ne kuraĝis morti por Jesuo, dum kuraĝis tion fari en maljunaĝo.

3. La konvertiĝo de Paŭlo:

kiel ĝin ekspliki post ĉio kion ili faris kaj diris pri Jesuo, se eks­klu­di lian konvinkon esti vere vidinta Jesuon resurektintan?

4. La fakto ke la kristanoj mem,

kvankam perceptante la kontraŭdirojn entenatajn en la evangelioj (la diskutoj pri tio datiĝas jam de la II jc pK), neniam aprobis la klopodojn provitajn por glatigi ilinĜuste tiel, ekzemple, oni ne ju­ĝis kanona la evangelion de Petro, kiu eĉ provis elimini la diver­ĝojn de la evangeliaj rakontoj.

5. La “fakto”, ke multaj homoj

akceptis ilian vorton kaj kredis al ili, post esti dubintaj. Tio signifas, ke ili estis juĝitaj fidindaj.
3) ĝi provas ekspliki la diverĝojn de la tekstoj:

- antaŭ esti skribitaj, la faktoj estis transdonitaj voĉe dum iuj jardekoj kaj la parola tradicio povas modifi la detalojn;

- la evangelioj estas libroj de kredo skribitaj de kredantoj kaj por kredantoj: ili ne celas kredigi, sed fortigi kredon jam naskiĝintan kaj do ili ne plu zorgas pri la historiaj detaloj;

- la antikvuloj havis propran koncepton pri historio: ili prizorgas malpli la kronikan precizecon ol la verdirecon de la tezoj de ili a­sertitaj;

- ankaŭ hodiaŭ la rakontoj faritaj de pluraj atestantoj de la sama de­­­taloj).

Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas konfronti inter si la plurajn priskribojn kiujn pri la sama evento donas la diversaj ĵurnaloj.

- la atento de homo, limigita estaĵo, haltas sur la detaloj lin pli ekscitantaj. Tial li ne povas esti tute objektiva;

- la unuaj kristanoj elektis pri la fundamenta anonco precipe tiujn apar­taĵojn kiuj permesu al ili respondi kritikajn obĵetojn ĵus naskiĝintajn aŭ imagitajn nas­kiĝontajn ĉe la aŭskultantaro, kiu, tra la diversaj medioj, ma­nifestis diversajn postulojn. En la evangeliaj rakontoj oni sentas mul­te da indicoj laŭ kiuj ili estis skribitaj por ŝtopi la dubojn aŭ la akuzojn de kontraŭuloj. Tiel ili rememoris tiujn rakontajn detalojn kiuj dum la tempopaso plitaŭgiĝis por respondi pri la ĉiam novaj obĵetoj.



Prilumite de tiuj principoj oni povas ekspliki sufiĉe bone la plurajn di­ver­ĝojn entenatajn en la evangeliaj rakontoj.
Kiel vidas la resurekton
- Hebreoj: neokazinta mallojaleco de la kristanoj
- Kritika skolo: neokazinta lojaleco de la kristanoj
- Mita skolo: ne gravas por nia Gravas kion ĝi diras al mia

kredo ĉu ĝi okazis fido
- Tradicia skolo: okazinta kaj fundamenta por la kredo


LA DISKUTOJ PRI

LA RESUREKTO


OBĴETOJ


RESPONDOJ

a) ĉu certas ke Jesuo estis mortinta?

Jes: tri virinoj vidis lin forpasinta

- la lanĉofrapo kun sango kaj akvo

- la ne-krurrompado

- la ĉeesto de disĉiplo vira

b) concerne la tombon:

- kial Jesuo ne en la komuna tombejo, kiel ĉiuj ekzekutitoj?

- ĉu la virinoj ne povis konfuzi la tombon kun alia simila?

- kial la virinoj iras al la tombon dimanĉon?

- la atesto de virinoj ne valoras!

- la sepultejo estis jam malfermita: do, forigo de la korpo!



Jozefo el Arimateo petis lin al Pilato
Ili estas la samaj de la vendredves­pero

Por fini la sepultadon (Mk kaj Lk)

por vidi la tombon (Mt)

Kontrolis la tombon eĉ du disĉiploj

Ne!

- anĝelo derulis la ŝtonon (Mt)

- Jesuo aperis al la virinoj (Mt kaj Jo)

- la dismeto de la tombaj linaĵoj (Jo)

- ĉeestis la gardistoj (Mt)

c) koncerne Jesuon aperintan:

- ĉu estis vere li?
- ĉu fantomo?


- ĉu en Galileo aŭ en Jerusalemo?

- kie estas nun Jesuo?

- kial li ne aperas nun?

Jes: - antaŭe la apostoloj dubis kaj, poste, lin rekonis (Tomaso)

- la konstato de la vundoj

Ne: - li manĝis kaj trinkis kun ili

- ili lin tuŝis (Lk; 1 Jo 1)

- Jesuo aperis al la virinoj

- lin vidis pluraj (pli ol 500: 1 Kor 15)

En ambaŭ lokoj li aperis (Jo 21)

Dekstre de la Patro:

- aperis nur al antaŭordigitaj atestantoj (Agoj)

- nun oni lin devas rekoni en Eŭkaristio (Lk 24, 35)

- li aperos ĉe la fino al ĉiuj (Ag 1, 11)

d) la nekredemo de la hebreoj

- kial la hebreaj ĉefoj ne kredis?

- kial la hebreoj ne kredis?

- Ili rekonus esti mortigintaj senkulpulon (Jo 9)

- ilia nekredemo estas kaŭzo de kredo por la paganoj (Rom 9, 11)


6

LA KREDAGO

laŭ Katolicismo

En ĉi ĉapitro

- ni vidos kio estas la kristana (katolika) kredago

a) en la unuaj aŭskultantoj de la apostoloj

b) en la hodiaŭaj homoj

c) en la apostoloj, kiuj kredagis en Jesuo

- ni analizos la eblajn reagojn en la aŭskultanto

fronte al la anonco de la kristana kredo

- ni pritraktos la kredon kiel donacon de Dio

1. Enkonduko
Ĉu Jesuo resurektis aŭ ne? Ĉu ni nun kapablas formi nian opin­ion?

Antaŭ ol alfronti tiun problemon, utilas, ke ni antaŭmetu iujn kon­si­derojn pri la kredago.

Kredago estas akcepti kiel veran aserton por ni neevidentan, ne­kontro­leblan, nepruveblan, apogiĝantan sur la fidindeco de la per­sonoj ĝin subtenantaj.

Por tion fari nepras, tamen, ke la enhavo de la aserto ne taksiĝas absurda laŭ ni.

Kutime oni alvenas al la decido akcepti ion neevidentan anali­zinte la “atestanton” por vidi ĉu li liveras sufiĉajn “garantiojn” de fidindeco kaj ĉu li bone konas kion li diras kaj ĉu li estas honesta.

La juĝo pri la “sufiĉeco” de la garantioj estas subjektiva, ĝi dependas nur de la unuopulo.



* Do ni nun apliku tion al la resurekto

Ĉar ni ne estas rektaj atestantoj de ĝi, nia demando fariĝas: ĉu indas je nia fido kiuj ĝin rakontis? Kiajn garantiojn ili donas?

Oni reliefigu ke la situacio diversas laŭ tio ke temas pri

- la rektaj aŭkultantoj de la apostoloj

- la hodiaŭaj homoj.

Ni faru pro tio du diversajn pritraktojn.




NI APOSTOLOJ RESUREKTO
ATESTANTOJ


2. La kredo de la disĉiploj de la apostoloj
Kiam la apostoloj predikis la resurekton de Jesuo, iliaj aŭskul­tantoj sin demandis:

Tiuj ĉi estas dirantaj la veron koncerne Jesuon? Ĉu ili indas je nia fido? Kiujn garantiojn de fidindeco ili donas ankaŭ al la nuna epoko? (Kp. Agoj 2, 37; 7, 54; 8, 6.12, 34-37; 10, 44-46; 11, 20-24; 13; 14; 16-19...).

La metodo per kiu ili povis kapti respondon diversis laŭ ilia reli­gia origino: hebreoj aŭ paganoj.
a) Por la hebreoj:

Aŭdinte la apostolojn asertantaj, ke Jesuo mortis kaj resurektis “laŭ la Skriboj” (1 Kor 15, 3-5; AG 2, 3-5; 10; 13; 17, 1-4), kaj do ke li estas la mesio atendita, ili povis nenion krom kontroli la Skribojn por vidi ĉu la asertoj de la apostoloj kuntuŝiĝas kun la vero (Ag 13, 42-45; 14, 1-3; 17, 3-4.11-12).






JUDOJ  M. T.:

analizo


La MESIO

devis

resurekti

 APOSTOLOJ:

fido


JESUO
RESUREKTIS




JESUO

LA

MESIO

Kaj ĉar por la hebreoj la Skriboj estis (kaj estas nune) akceptitaj kiel vorto de Dio, kiam ilia esploro atingus pozitivajn rezultojn, ili jam havis sufiĉajn elementojn por aliĝi al la kristanismo kaj fakte multaj konsentis kun ĝi (ekzemple, Agoj 2, 41; 5, 14.28; 6, 1-7: kp. ankaŭ Lk 24, 25-27 kaj Ja 5, 44).


b) Por la paganoj:

La paganoj, nehavantaj la Skribojn konsulteblajn, nenion alian povis fari krom provi decidi ĉu la apostoloj meritas aŭ ne meritas fidon koncerne kion ili anoncis, tio estas verifi:

- ĉu ili ne trompiĝis (scienco)

- ĉu ili ne intencis trompi (honesteco).



Por tion kongrue fari, ili devis analizi

- la koheron de la mesaĝo en si mem

- la vivkoheron de la apostoloj, ilian neprofitemon, ilian kuraĝon antaŭ la persekutantoj, kaj eventuale obteni konfirmojn de alia atestanto.

Iam por puŝi la paganojn al la kredo intervenis kelka “mirakla fa­k­to”, kiu servis, laŭ la libro de la Agoj de la Apostoloj, al konfirmo de tio anoncita de la apostoloj (Ag 13, 12; 14, 8-20).



La libro de la Agoj multefoje entiras en la aferon ankaŭ la agon de Dio (de la Sankta Spirito) por “tuŝi la koron de la aŭskultantoj kaj ilin enirigi en la kredon.

Por la kristanoj tia interveno estas tre vera. Valoru kiel pruvo Agoj 13, 48: “... kredis ĉiuj kiuj estis difinitaj por la eterna vivo”.

Tamen, el vidpunkto de la historio, interveno de Dio ne pruveblas; kaj do korekta raporto pri faktoj ĉi tie ne juĝas inda je konsidero tiun intervenon.

Fakte multaj paganoj juĝis “sufiĉaj” la garantiojn donitajn de la a­pos­to­loj kaj tial ili elektis fidi ilin kaj alpasi al la kristanismo.







PAGANOJ APOSTOLOJ

fido


kompetentaj

honestaj

 JESUON “FILO DE DIO”



akceptas

Sinteze: la kredago de la rektaj aŭkultantoj de la apostoloj estis ago de fido en la apostoloj koncerne ilian ateston pri Jesuo. Ili ko­nis kaj juĝis ilin fidindaj atestoj.


3. La kredago de la hodiaŭaj kristanoj
Hodiaŭa aŭskultanto de la anonco pri la resurekto ne povas sin demandi: ”Ĉu vere okazis tio proklamita?”.

Temas pri eksterordinara fakto kaj plue sen rektaj atestantoj, fakto eksterlime de la komuna sperto.

Krome ni, edukite de materialismo, inklinas, pli facile ol la antikvuloj, pensi, ke kun la morto finiĝas ĉio.

Tamen nur du respondoj eblas el historia vidpunkto:



aŭ Jesuo resurektis, aŭ Jesuo ne resurektis.

Iu povus tentiĝi likvidi la problemon, asertante ke la resurekto e­stas science neebla kaj do ĝi ne povis okazi. Sed ne sukcesante (ĉu nur pornune?) laboratorie reprodukti resurekton pri kiu esplori kaj analizi, klaras, ke ni ne povas loki la diskutadon je tiu nivelo.



Ni lokiĝu male je historia nivelo.

La problemo tiam reduktiĝas al tiu:

Kiel devas konduti kiu, kiel ni, ne konis la apostolojn, sed havas je sia dispono la dokumentojn de la Nova Testamento kaj malmultajn aliajn dokumentojn? Kiel ni devas interpreti la tekstojn: ĉu laŭ la tradicia sko­lo, ĉu laŭ la kritika skolo, ĉu laŭ la mita skolo?
a) La kredago kiel fidago en la Eklezio

Laŭ la katolikoj, la kredago estas antaŭ ĉio fidago en la Tradicio (jen parola jen skriba), tio estas en la kristana komunumo (Ekle­zio).



Kristano do estas kiu decidas fidi ke la Eklezio

- taksis per sufiĉe kritika spirito la personojn de la apostoloj kaj il­iajn atestojn parolajn kaj skribajn;

- elektis tiujn tekstojn vere konformajn al la predikado de la apos­toloj (kanono de la Nova Testamento);

- fidele transdonis la tekstojn tra la jarcentoj;

- ilin korekte interpretis, koncerne kion ili volis diri;

- seninterrompe transigis ankaŭ la interpretadon.



Fidi je Eklezio ne signifas, ke, laŭ la jarcentoj, ĉiuj unuopaj kristanoj (kaj la hierarkio aparte) ĉiam vivis kohere kun la tekstoj kiujn ili predikis. Signifas nur akcepti, ke ĝi konservis kaj transdonis korekte la veran kri­stanan tradicion jen parolan jen skriban.

Laŭ la katolikoj (kaj ankaŭ laŭ aliaj kristanaj grupoj, kiel la ortodo­ksuloj, anglikanoj...) la kristana kredo ne povas esti fidago en la tek­stoj, sed antaŭ ĉio devas esti fidago en la kristana komunumo kiu ilin produktis.

La kristanismo, fakte, naskiĝis ĉirkaŭ la 30 jaro, dum la unuaj kri­stanaj dokumentoj de ni posedataj entempiĝas je la jaro 50. Evidente, la kristanismo jam ekzistis kiam la dokumentoj ankoraŭ ne ekzistis.




LA HODIAŬA HOMO  fido  EKLEZIO  transdono  N. T.



b) La argumentadoj favoraj al la historieco de la resu­rekto

Baziĝante sur la tekstoj de la Nova Testamento, la kristanoj (katolikaj) devis antaŭe respondi al la negadoj de la kritika skolo kaj de la mita skolo kaj poste porti validajn motivojn favore al la resurek­to de Jesuo.


1. Respondoj al la negadoj de la kritika skolo

El ekzameno pri la evangeliaj rakontoj de la resurekto, oni vidas, ke, malgraŭ iuj diverĝoj kaj kontraŭdiroj, la tekstoj esence intencas rakonti ke Jesuo vere resurektis.

Kvankam ili ne priskribas la fakton de la resurekto (neniu el la di­sĉi­ploj tiun ĉeestis), ripetas, ke almenaŭ iuj disĉiploj

- vidis Jesuon mortintan kaj lin entombigis;

- trovis lian tombon malplena (... tamen montriĝis la linaĵoj);

- vidis Jesuon denove vivanta (aperoj)

kaj el tio ili deduktis, ke li resurektis.

La kritika skolo provis kontesti tiujn konkretajn erojn (ĉiam tamen startante el la premiso de la bonafido de la apostoloj, kiuj trom­pi­ĝintus en la interpreto de la faktoj viditaj).



1) Koncerne la morton de Jesuo: malfacilas akcepti ke ĝi ne oka­zis, se konsideri la jam faritan sperton de la romianoj pri krucu­ma­do, kaj la lanĉofrapon (finofaran frapon) donitan ĉe la flanko de Je­suo (Jo 19, 31-35).

2) Koncerne la tombon trovitan malplena: malfacilas akcepti trom­piĝon pri la loko de la entombigo. La evangeliistoj fakte eviden­tigas, ke la virinoj trovintaj la dimanĉmatenon la tombon malplena, estas la sa­maj kiuj la vendredvesperon observis kien la korpon de Jesuo oni kuŝi­gis.: kp. Mk 15, 47; Lk 23, 55-56; Mt 27, 61.

La fakto mem ke la evangelioj prezentas kiel atestantojn de la tom­bo malplena virinojn, kies atesto estis taksita malfidinda ĉe la he­broj, igas neverŝajna eventualan elpensaĵon malfruan pri la mal­plena tombo. Ili ĝin trovigintus malplena fare de viroj.

Laŭ Mateo plue (27, 64 kaj 28, 13), eĉ la kontraŭuloj de Jesuo, tio es­tas la hebreoj nekristanaj, akceptas, ke lia tombo estis senkada­vra: ili fakte disvastigis voĉon laŭ kiu liaj disĉiploj, veninte nokte, ŝtelforigis la kadavron (kp. Jo 20, 3-10).

Ofte oni parolas ankaŭ pri forŝtelo de la kadavro.

ĝi devenas prefere el la hebrea medio: kp. Mt 28, 13 kaj Dialogon kun Trifono de Justeno.

El Dialogo de Trifono de Justeno.



- Se tiel estus, la disĉiploj (almenaŭ iuj el ili) jam ne estus en bonafido (kiel, male, postulas la kritika skolo).

- Tiu hipotezo kontraŭdiras la rakonton de Johano, vida atestanto, kiu, pro la dismeto de la linaĵo en la tombo, tiun matenon, konkludis, ke oni ne povis forŝteli la kadavron, sed ke Jesuo estis resurektinta (Jo 20, 1-11).

- La forŝtelo de kadavro estis grava krimo jen laŭ romia kaj jen laŭ he­brea leĝoj. Kaj tamen al ni ne alvenis informo pri procesoj al kristanoj pro tia krimo.

3) Koncerne la aperojn de Jesuo resurektinta necesas noti: ĉu ni certas ke ili okazis? Ĉu eble ne temis pri kolektiva halucino, hi­pno­zo, sozio...?

- La dokumentoj al ni aklamas, ke la apostoloj mem metis antaŭ si la suspekton troviĝi antaŭ halucino aŭ similaĵoj (kp. Lk 24, 36-43; la ka­zon de Tomaso - Jo 20, 24-29) kaj ke ili tiun solvis favore de la resu­re­kto.



Kaj ne avantaĝas obĵeti: “Sed la tekstoj de ni posedataj estis verkitaj de Kristanoj”, ĉar en historio dokumenton oni devas akcepti vera ĝis oni pruvas la kontraŭon.

Kial negi al la aŭtoroj kristanaj tiun fidon kiun oni koncedas al ĉiuj aliaj historiistoj? La konscia mallojaleco devas esti pruvita! Kaj plue la apostoloj fariĝis “kristanaj” (tio estas, sekvantoj de Kristo) ĝuste post es­ti vidintaj lin resurektintan.

- La aperojn, atestitajn de multaj fontoj (la listo pli kompleta eliras el 1 Kor 15, 3-15), ne antaŭvidis la apostoloj, tiujn neniu atendis, eĉ oni ilin ri­cevis dubeme kaj nekredeme (Mt 28,17; Mk 16, 11.13.14; Lk 24, 11.36-43).


2. Rimarkoj al la mita skolo

- Aserti ke la resurekto estas “mito”, dirmaniero, uzita de la apos­to­­­­­loj por anonci ion alian, postulas pruvon.

- Nepras ankaŭ la malkonstruo de la atesto de Paŭlo en Kor 15 kiu eldiras:

“... li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto ankoraŭ restas ĝis nun”, kaj poste “li aperis ankaŭ al mi”.

Ĉu eĉ hodiaŭ tiel oni procedas por pruvi fakton?

- Paŭlo konas tre bone la grekan lingvon, la hebrean kaj la aramean. Estas malfacile konvinkiĝi, ke li miskomprenis kion la unuaj a­po­stoloj intencis diri.


3. La pruvoj favore al la historieco de la rakontoj
a) Ĉu eble la apostoloj elpensis, eĉ sincerece, la resurekton?

Tiu hipotezo kolizias kontraŭ faktelementoj:

- la resurekto ne estis atendita.

La anoncoj de Jesuo pri sia resurekto ne provokis iun ajn konscian atendon en la apostoloj: kp. Mk 8, 31; 9, 9: 9, 31; 10, 34; 14, 25-28-62; Lk 11, 29-30; 13, 32; 17, 26-27: Mt 12, 40; 24, 27-39; Jo 2, 19; ...

Jen teksto inter ĉiuj:

“Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili ra­kon­tu tion, kion ili vidis, ĝis la filo de homo releviĝos el la mortintoj. Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas releviĝo el la mor­­tintoj” (Mk 9, 9-10).

En Judismo efektive ĝi estis atendita - kaj eĉ ne de ĉiuj (Mt 22, 23; Ag 23, 6) - ĉe la fino de l’ tempo kaj ne tuj post la morto (kp. Jo 11).

- Kial la apostoloj, kiuj eĉ klopodas kredigi je la resurekto, neniam ĝin priskribas, samekiel male faras ekzemple la evangelio de Petro (apokrifa)?

- Kial la apostoloj aŭ iliaj disĉiploj ne prizorgas kredebligi sian a­te­s­ton, harmoniigante la rakontojn de la resurekto por ke eliminiĝu alme­naŭ la diverĝoj kaj la kontraŭdiroj pli malkaŝaj?

- Kial ili rakontas, ke ili trovis la sepultejon jam malfermita, afero kiu povintus enŝovi la suspekton pri la forŝtelo de la kadavro? Ĉu ne estus pli surprize diri ke la ŝtono staris en sia loko, eĉ kun la si­geloj ankoraŭ netuŝitaj, kaj resurektigi Jesuon en la momento de la delokado de la ŝtono?

- Kion ili gajnus elpensante la resurekton? Por kiu profito elteni la penojn de la predikado (2 Kor 11)? Kial fordoni la famon, la laboron, la amikaron, la havaĵojn? Kial riski ekskomunikon flanke de la hebreaj ĉefoj? Kial akcepti treniĝi antaŭ tribunalojn?

- Je kio plia ili povus engaĝiĝi por atesti sian konvinkon pri la re­surekto? Ili forlasis la laboron, familion, patrujon. Ili vagis tra la mondo (almenaŭ iuj pri kiuj ni havas precizajn informojn), ili suferis persekutojn. Ĝis morto. Kiu ajnulo kapricigis ilin? Nur la fana­ti­kemo? Kaj kial tiam ili diskonigas, ke ili dubis, aŭ ke Tomaso volis kontroli (kp. Jo 20)?

- Kiel akceptigi, ke ili junectempe forlasis Jesuon, kaj poste, en sia mal­junec­tempo, kiam la entuziasmo pli svenas sub la real­fra­poj, kura­ĝis doni sian vivon por li?
b) La atesto de Paŭlo el Tarso: el persekutisto kia li estis, konvertiĝis kiam li vidis la resurektintan Jesuon (Ag 9, 1-22; 22, 6-16; 26, 12-18; Gal 1, 11, 24; 1 kor 15, 8).

Tiu atesto pruve pezas kaj penige detrueblas, ĉar ĝi apogiĝas sur la tuta vivo de Paŭlo, sur tio kion li faris kaj suferis por la nomo de Je­suo.

Unu sola teksto por ĉiuj:

“Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti gajno” (Fil 1, 21).

Certe ni konkludas, ke Paŭlo estis konvinkita persono. Kaj malfacilas ekspliki lian konvinkon per simpla sunfrapo sur la vojo al Damasko!

*Oni rimarku, tamen, ke tiuj argumentoj (kaj aliaj plue eblaj), kvan­kam fortaj, ne tielas ĝis demonstri la resurekton.

Se tiel estus, ĉiuj inteligentuloj estus kristanaj kaj ĉiuj stultuloj ne!

Por la resurekto ne porteblas pruvoj, sed nur garantioj, indicoj. El tio devenas, ke la kredago estos ĉiam libera ago (= ne trudata de la evidento), sed ne stulta (ĉar ĝi baziĝas sur garantioj).

Juĝi ĉu la apostoloj meritas fidon estas ago de grava komplekseco, jen pro la multnombro de la analizendaj dokumentoj (entute la dokumen­toj de la unuaj e­kle­zioj kaj de ilia transdonado), jen pro tio, ke, en la decido pri la pezo atribuenda al unuopa elemento, in­tervenas decidmaniere la juĝanta persono per sia tuta sperto, in­klu­zive tamen eĉ de sia tuta subjektiveco. Pro tio neniu elemento estos plene konvinka, ĉar, kun iomete da bona volo, ĝi povas ankoraŭ in­ter­pretiĝi alimaniere. Aliflanke neniu kapablos demonstri per neatakeblaj pruvoj ke la motivoj sur kiuj baziĝas la fido al iu persono estas falsaj.

La “forto” de la argumentoj uzataj ne situas en ĉiu el ili (konsideritaj u­nuope ili povus sapeiĝi), sed eble staras en iliaj “konverĝoj” (Kard. Newman, ĉe la fino 1800).



Ne mirigu tiu aserto, kvazaŭ la sumo de multaj necertaj argumentoj povus doni la certecon. Ŝajnas ke, ĉe la historiaj problemoj, oni pro­ce­das ĝuste tiel: de si mem, eĉ unu sola atestanto vereca estas tiom fidin­da kiom milo da ili, tamen milo da ili, ĉiu el kiuj povas trompiĝi, donas pli grandan garantion ol unu sola, precipe kiam oni vidas ke ili sendependas unu de la alia.

De tio dirita deduktiĝas, ke la kredo ne povas baziĝi sur “pruvoj”. Se tiel es­tus, ĉu ĝi estus ankoraŭ kredo? En la kredago fakte in­ter­venas ĉiam neraciaj faktoroj peze influantaj en la juĝado.

Kredi neniam estos racia ago (= demonstrebla per raciaj vojoj) aŭ senracia (= absurda), ĝi estos nur racieble prudenta, tiom prudenta tiom la nekredado. Pascal diris: “Foje la koro posedas motivojn kiujn la racio ne konas”.
Sinteze: la kredago de la hodiaŭaj homoj postulas du sinsekvajn pa­ŝojn:

1) fidon en la Eklezio ĝis enopiniiĝo, ke ĝi kapablis kaj volis tran­s­­do­ni la puran apostolan instruon kaj garantias ĝian fidelan konserva­don en la Nova Testamento;

2) fidon en la apostoloj ĝis konvinkiĝo, ke ili diras la veron kiam ili asertas, ke Jesuo resurektis kaj rakontas liajn diraĵojn kaj farojn.

Nun ni vidu la kredagon de la apostoloj.

1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət