Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə11/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   20



2. “Mi pliprofundiĝas”

En ĉi kazo la persono pliprofunde pripensas la tutan problemon, por sin kapabligi decidi kaj povas alveni al konkludo (eventuale ne definitiva), aŭ resti en la dubo:

a) “konkludante”

Se homo opinias, ke la elementoj kolektitaj sufiĉas por havigi al si realan vidon, li finis sian esploron, almenaŭ ĝis novaj okazaĵoj en lia vivo avancos por igi rekomencenda la esploron.

La konkludo povas esti: mi vidas, ke mi devas kredi, aŭ mi vidas, ke mi ne devas kredi.

- ”Mi vidas, ke mi devas kredi”

Tiun konkludon multaj teologoj (inkluzive de Tomaso el Akvino) nomas “iluminiĝo”, dono de Dio (vidu pliposte).

Emerĝas al tiu homo la devo koherigi al sia kredo la tutan vivon (eks­pli­cita kredo).

- “Mi vidas, ke mi ne devas kredi”

Laŭ kristanismo eĉ tiu sinteno estas korekta, se ĝi fontas el sincereco (Rom 14) kaj se homo kondutas kohere kun la vero de li malkovrita, eĉ se tiu vero ne koincidas kun tiu de kristanismo. Oni parolas pri implicita kredo aŭ pri bonafido.

b) “dubante”

Tiu estas la stato de nedecidema persono kiu ne elektas pro tio ke aŭ li taksas la elementojn akiritajn ankoraŭ ne pravigantaj iun ajn decidon aŭ el tiaj aliajn li atendas plikonvinkajn, aŭ li timas, ke ilin li ankoraŭ ne analizis kun sufiĉa akreco.



Tiurilate nepras rimarki, ke

- ne espereblas, ke en la estonteco la pruvoj pliboniĝos, ĉar ĉiam farendas fidago en la atestantoj kaj tiu ĉi ago estos ĉiam libera (= nedevigita de evidenteco);

- resti dubeme povas esti ruza ekskapilo por eviti engaĝan decidon;

- la juĝo pozitiva aŭ negativa povas ĉiam esti rekonsiderata, kiam pli matura sperto kaj pripensado sugestus la kontraŭan elekton;

- foje la dubstato estas simpla abdiko eniri en la liberon de la kredago. Oni pretendas pruvojn tiajn kiaj “devigas” kredi. Tiel agante, oni altrudas, ke la realo fariĝu kia ni deziras... kaj tio absurdas.

Sinteno tia manifestiĝas ekzemple el la pretendo susuranta: “Se Jesuo resurektis, kial li ne aperas tie ĉi nun? nur tiel mi kredos”.

Fronte al tiu sinteno oni povas respondi: kiu certigas, ke la eventuala aperanto estas la historia Jesuo? Kaj kiun rajton oni havas pretendi “mi­raklon” por kredi?
Plue la dubo estas duspeca:

1. motivita dubo

ensceniĝas kiam ĉeestas gravaj motivoj suspendigantaj la juĝon. Alimaniere temas pri

2. nemotivita dubo

ensceniĝanta kiam seniĝas la motivoj de la duboĜenerale ĝin na­skas la erartimo en la decido, la risktimo “sinkiĝi” en Dion kaj en­ga­ĝiĝi en novan vivon senigitan el absolutaj raciaj certecoj.

Kiel taksi tiujn dubstatojn?

Tiu homa situacio eblas kaj, laŭ kristanismo, akcepteblas nur se akompanata de la volo solvi aŭ venki la dubojn. Praktike tamen ku­ŝ­anto en la dubo ne povas agi ĝis li diros jes (farante tiel kredagon), fakte li diras ne.

* Nun ni kapablas respondi la komencan demandon
Kial iuj kredas kaj aliaj ne?”
Antaŭ la anonco de la resurekto iuj ne kredas, ĉar

- aŭ la evangelizadon oni prezentis al ili erare (misoj en la predikado aŭ moralaj neperfektaĵoj en la predikanto);

- aŭ ne vidiĝas la kredindeco;

- aŭ, eĉ vidinte la kredindecon, ili rifuzas por ne esti devigitaj forla­si sian komforton.

Laŭ katolikismo, nur en tiu lasta kazo estiĝas morala kulpo en la aŭ­­s­kultanto (malsincereco).
Precizigo

Kredo kaj savo laŭ katolikismo

Por trankviligi kelkajn personojn opiniantajn sin damnitaj pro sia ne­kredemo al la apostoloj, kiam, bonafide, ili konvinkiĝas pri sia de­­vo ne kredi, ni precizigu la rilaton inter kredo kaj savo laŭ katolikismo:

- ĉiuj homoj estas vokitaj al eksplicita kredo en Jesuo, tio estas al la porĉiama vivo kun Li (1 Tim 2, 4):

«Dio... volas ke ĉiuj homoj estu savitaj»

- ne ĉiuj estas vokitaj al la eksplicita kredo en Jesuo:

+ ne tiaj estas tiuj al kiuj la evangelio ne estis predikita

+ ne tiaj estas tiuj al kiuj ĝi estis predikite nekompreneble aŭ ne­a­kcep­teble;

- la efektiva savo dependas de la bonafido (Rom 14), nome de la konduto kohe­ra kun la vero opiniata kiel devo. Alifranke oni ne povas pretendi, ke iu kondutu laŭ vero kiun li ne malkovris aŭ kiun mem juĝis neakceptebla.



7. La kredo kiel dia donaco
Ofte aŭdiĝas aserto laŭ kiu la kredo estas «Donaco de Dio».

Kiel juĝi tiun esprimon?

ĝi povas subintencigi, ke Dio donas al iu la kredon kaj al alia ne, laŭ siaj neesploreblaj planoj.

Sed tio estas kontraŭdira. Fakte

- se «sen kredo ne eblas plaĉi al Dio» (Hebreoj 11, 6),

Dio, donante la kredon al kiu li volas, savus nur kiun li volas: an­taŭ­destino kaj neniigo de homa vollibero;

- se «Dio volas ke ĉiuj homoj estu savitaj» (1 Tim 2, 4),

devus doni al ĉiuj la kredon. Kiel klarigi tiam, ke ne ĉiuj ĝin havas?

(Kp. Jo 6, 64: Estas inter vi iuj ne kredantoj).
Tiuj versegoj atentigas, ke la frazo ”la kredo estas donaco de Dio” interpretendas en alia senco. Ni provu!

Estas dono de Dio, ke

1. li mem sendis Jesuon kaj lin resurektigis;

2. kelkaj vidis Jesuon resurektintan kaj sciigis la informon al aliaj, alimaniere ĝi estus perdita;

3. aliaj transdonis integra la ateston de la unuaj atestantoj;

4. la anonco falis sur grundon preparitan de la antaŭa predikado, pro kio la persono

- pri tio vidis la implicaĵojn por sia vivo,

- pri tio vidis la kredindecon (“mi povas kredi”),

- mi vidis. ke mi devas kredi (“mi devas kredi”: iluminiĝo).
* Tamen, post tiu vico da donacoj de Dio, la decido vivi kohere aŭ ne, apartenas nur al la persono, en ties plena libero. Dio nun res­tas nur spektanto en la afe­ro. Se eĉ konsente diri “jes” al la anonco estus donaco de Dio, estus absurde, en kristanismo, paroli pri re­kompenso kaj puno. Estiĝus la antaŭdestino al dam­niĝo, malgraŭ (1 Tim 2, 4)
Ni sintezu:

Diri, ke la kredo estas donaco de Dio egalvaloras aserti ke Dio me­tas certajn personojn en la kondiĉojn plenumi kredagon. Se ili tion ne fa­ras, ili kulpas.

Sed kio okazas al tiuj kiujn Dio ne metas en tiajn kondiĉojn? No­me se li ne regalas ilin per la donaco de la kredo? ĉu eble ili damniĝas? Foje klerulo je teologio respondis jese, citante frazon de Je­suo, “Kiu kre­dos kaj estos baptita, tiu estos savita. Kiu ne kredos, tiu estos kondamnita” (Mk 16, 16).

Tamen, tial ke ĉe katolikismo estis plurfoje kondamnita la teorio de la antaŭdestino al danmiĝo per dia decido, la frazon de Mk 16, 16 oni interpretu tiel:

Kiu, vidante ke mem devas kredi,

- kredos kaj estos baptita, tiu estos savita;

- ne kredos, tiu estos kondamnita.
DIO KAJ HOMO EN LA KREDAGO

LAŬ KATOLIKISMO:
- DIO IGAS EBLA LA KREDAGON PER ILUMINIĝO (mi vidas ke mi devas kredi)

- HOMO, RICEVINTE TION, ESTAS LIBERA ĝIN AKCEPTI AŬ NE (persona respondeco)
8. Herezo

Kiu decidas fidi atestanton, elektas ankaŭ akcepti vera ĉion kion la atestanto opinias esenca en sia atesto.

Tial se, inter la aferoj kiujn la atestanto rakontas, oni decidas kon­senti kun iuj kaj ne kun aliaj (en la greka éresiselekto el kiu la vorto herezo), kiu tiel kondutas baziĝas sur subjektiva kriterio apartiganta la konsenteblan de la nekonsenteblan. En tiu kazo la mezurilo de la vero ĉesas esti la vorto de la atestanto, sed la propra persona kriterio. Kaj tio ne estas fidago je la atestanto. Kaj do tio ne plu estas kredo.

Selekti la plaĉajn disde la neplaĉaj inter la apostolaj atestoj kaj, kvan­kam ne rekte, inter la vortoj de Jesuo, egalvaloras rifuzi la kri­stanan kre­don.

Fakte, akceptanto fidi apostolojn kiam ili rakontas kolosan fakton kia estas la resurekto, senĝene devus akcepti ĉiujn aliajn asertojn kiujn la apostoloj faris pri Jesuo kaj kiujn mem juĝis gravaj.

Kaj plue, garantiate de la resurekto, tiu ne devus sin ĝeni akcepti vera ĉion diritan de Jesuo kaj transdonitan de la apostoloj, eĉ kiam tio postulas efektivan “salton en mallumon”. Preni nur tion kio pla­ĉas kaj forlasi tion kio malplaĉas, egalvaloras nefidi je Jesuo, sed fidi je si mem kaj tio ne estas kristana kredo.



7

LA KRISTANO

disĉiplo de Kristo

En ĉi-tiu ĉapitro ni traktos pri

1. kristano plenkreska

2. la “leĝo” de Jesuo

3. la kristana vivo kaj la eternaj leĝoj

4. la homa vivo je la lumo

de la resurekto de Jesuo

5. La peko

1. Kiu estas kristano
Kristano (plenkreska) estas kiu decidis

1. fidi kristanajn komunumojn (= la Eklezio),

kiuj prezentas la Novan Testamenton aŭtenta instruo de la apostoloj, fidele transdonita kaj interpretita (Tradicio parola kaj Tradicio skriba).

2. fidi la apostolojn,

kiuj staras ĉe la origino de la tradicio: akcepti tial ke ili ekzakte vi­dis kaj raportis pri tio kion Jesuo agis kaj diris, aparte pri ties resu­rekto.

La atesto de la apostoloj estis transdonita kaj garantiita de la kristanaj komunumoj.

Do la kredago en la apostoloj necese implicas fidagon je la eklezio, kon­cerne la selekton de la oficialaj tekstoj de la kristanismo, iliajn ekzaktan transdonon kaj korektan interpreton laŭlonge de la jarcentoj.

3. fidi Jesuon,

kies faktoj kaj diroj konstituas la enhavon de la tradicio. Specife akce­pti, ke Jesuo estas vere ĉio kion li diris pri si mem, nome:

- la Filo de Dio (Mt 3, 17; 16, 15-17; 17, 5; 26, 63-64; Mk 1, 11; 14, 61-62; Lk 1, 32-35; 3, 22; 22, 70; Jo 1, 49; 6, 69; 10, 36; 11, 4.27; 19, 7)

- la majstro (Jo 13, 13)

- la vojo, la vero kaj la vivo (Jo 14, 6).

Garantio elmontrita de Jesuo por esti kredata: lia resurekto (Mt 12, 40; Lk 11, 29; Jo 2, 18-22).

La faroj kaj diroj de Jesuo estis transdonitaj per la verkaro de la apostoloj kaj de ties aŭskultantoj. Jesuo fakte ne skribis ion ajn kio, ĝis nun, alvenis al nia generacio. Do la kredago en Jesuo necese implicas fid­agon en la apostoloj.

4. kondute alkonformiĝi al la instruoj de Jesuo,

5. membriĝi al la eklezio per la sakramentoj, aparte per la sakramentoj de la kristana inicado.

Per sinteza frazo oni povas diri, ke kristano estas la disĉiplo de Kri­sto, nome la decidinto ricevi la vivmanieron de la majstro kiun li libere ele­k­tis. Tial


KRISTANO = DISĈIPLO DE KRISTO
dokumentaro

La tuta Nova Testamento estas granda pripensado por diri kiu estas kaj kiel devas konduti kristano. Jen, el la multaj, tri sig­ni­fo­ple­­naj tekstoj:



Unua dokumento
La Agoj de la Apostoloj (ĉap. 2) - jaroj 61-63

Temas pri la konkludo de la parolado farita de Petro en Jerusale­mo la pentekostan tagon.

36. “Kun certeco do sciu la tuta domo de Izraelo, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37. Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: “Kion ni faru, fratoj?”

38. Petro do al ili: “Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de J­suo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la san­kta Spiri­to.
* La bapto (mergiĝo en akvon) estis, ĉe la hebreoj, rito puriga el le­ĝaj malpurecoj. Iam ĝi estis ankaŭ la signo per kiu la persono de­kla­ris, ke li intencas fariĝi disĉiplo de certa majstro (rabeno) kaj sam­tempe la majstro deklaris lin akcepti. Tial esti baptitaj “je la no­mo de Jesuo Kristo” signifis fariĝi ties disĉiploj.
39. Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio”.

40. Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: “Sa­vu vin el ĉi tiu perversa generacio”.

41. Tiuj do, kiuj akceptis lian vorton, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.

42. Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, kaj en la dispecigo de la pano kaj en preĝoj.

* La dispecigo de la pano kun la artikolo sustrekas, preskaŭ certe, la eŭkaristion, la meson.

Do, laŭ Petro (aŭ laŭ Luko), kristano estas elektinto de Jesuo Majstro de vivo. Li aparteniĝas, tial, al Jesuo kaj ĝin espri­mas per la bapto.


La dua dokumento

Letero de Paùlo al la Koloseanoj (ĉap. 2-3) - jarojn 61-63
ĉap. 2

6. Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,

7. enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la kredo, kiel vi estis instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8. Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo:



* Polemiko kontraŭ doktrino (filozofio) kiun iuj disvastigadis en Koloso. Tiu filozofio metis inter Dio kaj la homoj multajn interajn estaĵojn (anĝelojn = la princojn de la mondo), el kiuj dependas la vivo de la homoj.

- alte, supre la ĉieloj staras Dio;

- sube, en samcentraj hemisferoj, staras la diversaj ĉieloj, el kiuj ĉiu estas regata, laŭ tiu filozofio, de anĝela potenco (eono). La lasta el tiuj estaĵoj, la plej proksima al homo kaj do la malplej perfekta, estas Kristo;

- surtere vivas la homoj;

- subtere, en loko dirita Ŝeolo, kolektiĝas la mortintoj kun la demonoj.

La motivo iradi laŭ Kristo koncentriĝas en la jena frazo:
9. ĉar en li elalte enloĝas korpe la tuta pleneco de la dieco,

* «elalte» estas hebrea esprimo por diri «el Dio», ĉar laŭ la hebrea mondkonceptado, Dio loĝas alte super la ĉieloj kaj plue la nomo de Dio ne prononcendas.


10. Kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato.

11. En kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la de­meto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo,

* Paŭlo jam intuiciis, ke por multaj devenantaj el la paganismo la cirkumcido povus konstitui obstaklon al la kredo en Jesuo (ĉar ĝi kutime interpretiĝis kiel apartenado al la hebrea popolo kiu estis malamata de multaj paganoj) kaj pro tio li ne hezitis ĝin elimini (kaj kun ĝi la plimulton de la preceptoj de la mosea leĝaro).

Tamen en la Malnova Testamento, kiu daŭre konsideriĝas vorto de Dio, la savpromeso estis ligita de Dio al la cirkumcido.

«... kaj mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna... kaj pre­pucihava vir­seksulo... mian interligon rompis: ekstermiĝu el sia popolo» (Gen 17, 13-14).



El tio stumpigis elanon al la kristana komunumo la nesolvo de tiu ĉi problemo: kiel aparteni al la popolo de la promeso sen cirkumcid­iĝi? Paŭlo respondas, ke kristano, greftita en Kristo per la bapto, formas unusolan estaĵon kun Li (kiu estas cirkumcidita) kaj do ne plu bezonas personan cirkumcidon, sed jam apartenas al la popolo de la promeso per la cirkumcido de Kristo.
12. Kunenterigite kun li en la bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la kredo de la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj;

* Ni retrovas ĉi tie alian reformuladon de la centra nukleo de kristani­smo: la bapto estas la signo de la mergiĝo en la morto-re­su­re­kton de Jesuo kaj, ĝin akceptinte, kristano manifestas, ke li kredas je la potenco de Dio kiu kapablas lin liberigi de la morto (kristano tiel certas - kredo - pri la dia potenco, ke li jam vivas kvazaŭ resurektinta en Jesuo.


13. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn,

* Kiuj estis for de la savo (= malvivaj), jen pro siaj pekoj jen pro la neapartenado al la hebrea popolo, tiujn Dio vivigis per la vivo mem de Kristo. Kiel okazis tio? “Per la pardono de ĉiuj pekoj”. Se konsideri la hebrean konceptadon: Leĝo - Peko (malobservo de la leĝo) - Morto estas tri realoj strikte interligite (kp. Gen 2, 17), Jesuo, venkinte la morton, venkis ankaŭ la pekon kaj la leĝon.

14. elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan kiu estis al ni malfavora kaj li forprenis ĝin el la mezo najliginte ĝin al la kruco;

* La dekreto estas la mosea leĝo kaj Paŭlo volas pruvi ke la leĝo (mosea) estas superita kaj do ne plu devigas kristanon kiu jam akiris alian vivmodelon. Jen lia rezonado tradukita laŭ okcidenta lingvaĵo:



+ Pere de Moseo, la hebreoj interkonsentis kun Dio (la tabelleĝaro) kaj sin engaĝis (la dekreto!) obei. Signo de tio la cirkumcido.

+ Tamen hebreo ne sukcesis obei la leĝon (kp. Ag 15, 10). Tial la leĝo fariĝis atestanto kontraŭ li.

+ Kaj ĉar la malobeo al leĝo estas peko kaj al la peko Moseo kunligis la morton, la leĝo kondamnis la hebreojn al mortpuno (kaj ne nur la hebreojn, sed ĉiujn homojn: fakte ĉiuj mortas (Rom 5).

* El tiu kondamno neniu forfuĝis, eĉ ne Jesuo, kvankam senkulpa (li resurektis!).

* Tamen la mosea leĝo, mortiginte Jesuon, sin detruis. Efektive

* en la leĝo estas skribite, ke la mortiganto de senkulpulo devas esti mortigata (kp. Read 19, 11-13);

* sed la leĝo mortigis Jesuon, kiu estis senkulpa (resurektante, li venkis la morton kaj do demontris ke li ne estas pekulo);

* do la leĝo mem devas esti mortigata.


15. kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoratatojn, parade malka­ŝis ilin triumfante super ili en/kun li (Kristo).

16. Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato

* Novmonato estis la festo de la komenca monato.

17. kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kri­sto.



Paŭlo konfirmas: “Vi estas liberigitaj el ĉiuj malsaĝecoj (ombro = ŝajno!”

Neniu ekstera preskribo povas savi homon.

* La korpo apartenas al Kristo - interpretoj:

1) la realo (pri kiu tiuj estis ombro) estas Kristo:

jam alvenis la realo (Kristo) kaj do “vi forlasu la ombrojn (ŝajnojn).

2) Homo apartenas al Kristo:



a) homo ne dependas de tiuj interaj potencoj, sed de Kristo;

b) la vivo de homo apartenas al Kristo, ne plu al homo mem.

3) la Eklezio apartenas al Kristo:



la kristanoj akceptas dependi nur de Kristo kaj ne de anĝelaj po

tencoj; pro tio, se iu akceptas ankoraŭ dependi de tiuj potencoj, tiu ne plu estas parto de la Eklezio de Kristo. (Kp. v. 19).

18. Neniu eldiru sentencojn kontraŭ vi per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante tion, kion li vidis, vante blovo­ŝve­l­inte per sia karna menso,



19. kaj ne tenante kiu, per artikoj kaj ligiloj provizita ricevante nu­traĵon kaj kunigon, sin al la Kapo (Kristo), el kiu la tuta korpo (e­kle­zio), kre­ skas laŭ la kreskiĝo de Dio.



SKEMO

de la

MONDO laŭ:



LA ”FILOZOFOJ”






LA KRISTANOJ


DIO (SPIRITO-BONO)






DIO - KRISTO


ANĈELOJ/EONOJ = KRISTO



ĈIELOJ


(ANĈELOJ/EONOJ)

LA HOMOJ


TERO

LA HOMOJ

MORTINTOJ

DEMONOJ

MATERIO (MALBONO)



*EOLO


MORTINTOJ

(DEMONOJ ?)
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət