Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə10/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   20

4. La kredago de la apostoloj
La kredago de kristano je la apostoloj implicas:

- la akcepton de iliaj personoj kiel indaj je fido;

- la akcepton de tio de ili instruita pri Jesuo.

Inter iliaj asertoj impetas tiu ĉi: Jesuo estas la filo de Dio. Do ĉiuj liaj vortoj estas veraj. Li respondas, en nomo de Dio, nian proble­mon pri la vivsenco.

Tion tamen la apostoloj ne konstatis, sed kredis fidante la vorton de Jesuo.

Ankaŭ ili do faris kredagon je Jesuo.

Necesas vidi pli klare.



HODIAŬA HOMO fidas  JE EKLEZIO kiu transdonas -- N.T.
N.T. fido  APOSTOLOJ atestantaj ---- JESUO RESUREKTIS

Laŭ la raporto de la dokumentoj de la Nova Testamento, la apos­toloj aŭskultis Jesuon dirantan:

- “Mi estas la filo de Dio” (Mt 16, 16-17; Mk 14, 61-62; Mt 26, 63-64; Jo 10, 36)

- “Antaŭ ol Abrahamo estis mi estas” (Jo 8, 58)

- “Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo” (Jo 14, 6),

kaj multajn similajn frazojn.

Tamen tiuj eldiroj koncerne la konscion kiun Jesuon havis pri si mem, neniam fariĝos demonstreble veraj, estante neevidentaj.

Ili krome sonas malakcepteble en la buŝo de hebreo (tiom veras tio, ke plurfoje la hebreoj prenis ŝtonojn por mortigi Jesuon akuzi­tan je bla­sfemo. Kp. ekz. Jo 10, 31).

Pro tio la apostoloj, aŭdante tiaĵojn, sin demandis: “Sed ĉu tiu ĉi diras la veron? ĉu eblas, ke li haluciniĝas? aŭ ĉu li blasfemas?” Kaj ili instigis Jesuon doni pruvojn: “Kiujn garantiojn/signojn vi pre­zentas konfirman­tajn, ke vi estas kiu vi diras esti kaj ke vi agas en la nomo de Dio?”

Kaj Jesuo respondis donante du garantiojn:


a) en la evangelio laŭ Mateo li prezentas la signon de Jona:

“Kiel Jona estis en la ventro de la marmonstro tri tagojn kaj tri noktojn, tiel okazos al la Filo de homo en la koro de la tero tri tagojn kaj tri no­ktojn” (Mt 12, 40. Kp. Lk 11, 29).

La filo de homo estas Jesuo mem.

Rimarkendas, tamen, ke en la marka evangelio (8, 11-13) Jesuo rifuzas doni signon”.


b) en la evangelio de Johano li indikas la signon de la templo:

“detruu ĉi tiun sanktejon kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj (laŭlit. Mi ĝin vekos)” (Jo 2, 19), kaj la aŭtoro komentas:

“Li parolis pri la sanktejo de sia korpo. Tial kiam li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribojn kaj la vor­ton kiujn diris Jesuo” (Jo 2, 11).

Ambaŭ garantioj rilatas al la resurekto.

Sed la apostoloj tutunue ne kredis al li. Fakte kiam Jesuo estis a­restita kaj krucumita, ĉiuj (aŭ preskaŭ) lin forlasis. Kiam pli poste ili vidis Jesuon resurektintan kaj konvinkiĝis ke tiu estas li mem,

- ili juĝis sufiĉa la garantion de la resurekto;

- ili kredis, ke li estas vere kia mem diris esti, tio estas la Filo de Dio;

- ili decidis fidi je li kaj lin akcepti kiel majstron de sia vivo, ankaŭ pro tio, ke, relegante je la lumo de la resurekto de Jesuo la Malnovan Testamenton, kiu por ili valoris kiel vorto de Dio, ili trovis en ĝi kon­firmojn pri lia mesianeco: 1 kor 15, 3-5; Jo 2, 22; 20, 8-9; ktp.

Tradicias la ekzemplo de Tomaso kiu, vidinte Jesuon resurektin­tan, konkludis per la vortoj: “Mia Sinjoro kaj mia Dio” kaj la Jesua ko­­mento:

“Ĉar vi min vidis, vi kredis. Benataj kiuj, eĉ ne vidinte, kredis” (Jo 20, 28).

Ek de tiam la apostoloj engaĝiĝis vivi kiel Jesuo instruis.



APOSTOLOJ 
Ili vidis




aŭskultis

 JESUON:



JESUON RESUREKTINTAN


MI ESTAS LA DIFILO
kredis al Jesuo





ili vidis



DIO=PATRO DE JESUO




Sinteze:

la apostoloj akceptis, ke Jesuo estas la Difilo ĉar li, post esti tion dirinta kaj esti mortigita, resurektis.



5. La strukturo de la kredago hodiaŭ
Laŭ tio kion ni diris kaj resume ripetas, hodiaŭ la kredago dis­vol­viĝas tra la sekvaj etapoj:

1) fidago en la Eklezio, ke ĝi bone konservis la instruaĵaron de la apostoloj, selektante kaj transdonante, ilin ne manipulante, la li­brojn ĝin entenantajn kaj ĝin interpretante laŭ tio kion la aŭtoroj in­tencis diris;

2) fidago (pere de la eklezio) en la apostoloj, ke ili korekte trans­donis kion Jesuo diris kaj agis kaj, aparte, lian resurekton;

3) fidago (pere de la apostoloj) en Jesuo, ke li estis vere kia mem diris esti, nome la Filo de Dio, la Kristo, ĉion garantiinta per la re­su­rekto

4) fidago (pere de Jesuo) en Dio, la patro de Jesuo kaj patro de ĉiuj homoj, ke li respondis pri la problemo de la senco de la homa vivo.

Kiel jam rimarkite, neniu de tiuj etapoj estas racie pruvebla.


1. PERSONO fidas Eklezion fidele transdonantan la N. T.

2. Eklezio fidas Apostolojn fidantajn je Jesuo fidanta Dion.
Tiu supre estas la teoria skizo de la korekta kristana kredago, laŭ katolikismo.
Tamen multaj personoj, kiuj certe estas kristanaj, ne atingas la kredon en Jesuo sekvante tiun itineron konscie, sed per “fidoĉeno”.

Kiel tipa ekzemplo, sed ne unika, ensaltas en la memoron la knabo kiu fidas je la mama’, kiu fidas je parokestro, kiu fidas je sia docento pri te­ologio...

Kiel oni vidas, oni akceptas la ateston de alia fidinda.

Kion diris pri tiu situacio?

Temas pri vera kredago, kaj por multaj la unika ebla, tamen sufiĉas ke unu sola ĉe­nero rompiĝas por ke la kredo disfalu. Ofte okazas, ke kristano, post kvereleto kun pastro, forlasas la kredon.

ĝuste por eviti tiun nekonvenaĵon kaj ĉiel ajn por plejeble ŝpari aŭ ne fordoni la fidemon, valoras engaĝiĝi studi la dokumentojn de la Nova Testamento tiel ke la kredo sin plejeble apogu sur la apostoloj kaj ne sur iliaj perantoj.

Nur tiel oni povas kredi, ke Jesuo estas la Kristo, sen resti perturbataj de la sinteno malmulte kohera de certaj kristanoj aktualaj aŭ pasintaj. Je­suo fakte resurektis (aŭ ne resurektis) sendepende de la konduto de la hodiaŭaj aŭ hie­raŭaj kristanoj.

Fakto okazinta antaŭ 2000 jaroj ne povas esti forstrekita de faktoj oka­zintaj poste.

Sed ĉar tiuj faktoj de antaŭ 2000 jaroj alvenas al la persono per la far­an­toj de agoj malmulte edifaj, sed okazintaj poste, tiam la persono rifu­zas aŭ igas duba fakton antaŭan.


6. La reagoj de la aŭskultanto
Kiel do, antaŭ la anonco de la resurekto, iuj kredas kaj aliaj ne?

Por respondi tiun demandon ni analizu kiaj povas esti la eblaj reagoj de la aŭskultanto el la suba skizo:

Ni esploru pliatente la unuopajn kazojn:
1. “ĝi min ne interesas”

Kiu tiel respondas, foje, tion faras pro orgojlo (li diras, ke li ak­ce­ptas nur tion kio laŭracias), aŭ pro modo, aŭ por eviti enga­ĝiĝi pri ia esploro kiu povus devigi lin konvertiĝi el zorgado pri sia kom­forto, aŭ pro la kondiĉoj de antaŭklerikala edukado, aŭ pro tio, ke li ne kapablas percepti kial la resurekto de Jesuo hodiaŭ tuŝus lian vivon.

Ĉiel ajn la diskutado kun li estas provizore tranĉita. La studado pri kristanismo por li povas akiri nur kulturan valoron.



1. ĝI MIN NE INTERESAS

2. ĝI MIN INTERESAS KAJ

DO MI PLIPROFUNDIĜAS






KONKLUDANTE:

DUBANTE:



M MI DEVAS KREDI (DIA DONO - ILUMINIĞO
MI NE DEVAS KREDI
KUN

MOTIVOJ
SEN MOTIVOJ (= TIMO )

1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət