* La sinteno kontraŭ kiu Paŭlo batalas: savo alvenanta al homo pere de la agoj de homo. Tiu homa-karna vivmaniero donas certan ebriecon havi plenan regon sur si mem kaj ŝveligas homon je orgojlo, memsufiĉeco. Sed ĝuste tiu homa memsufiĉeco, tiu volo malhokiĝi de Dio konstituas la pekon.
Konsekvencoj:
20. Se vi mortis kun Kristo for de la mondelementoj, kial, kiel vivantoj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj:
21. “Ne tuŝu”, “ne gustumu”, “ne palpu”,
* Verboj sen objekta komplemento: subintencu “nutraĵon”.
22. pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?
* Ŝajnas ke tiu esprimo estas komento, metenda interkrampe, de Paŭlo: ĉiuj aferoj, tiaj, trivotaj en la tempo-sinsekvo.
23. Ĉio tio havas ŝajnon (vorte faktojn, vortojn) de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia
LA SIGNIFO de la
simbolaj gestoj
|
BAPTAJ GESTOJ
signifo
|
- La baptotoj kuniĝas apud la naĝejo, ĉe la uesta flanko turniĝintaj al uesto (kien la suno subiras)
|
- subiras la malnova vivo: la mallumoj, la peko
|
- unuope ĉiu senvestiĝas
|
- senvestiĝi el la malnova vivmaniero (la malnova homo)
|
- sin turnas el okcidento al oriento
|
- Sin turni al la leviĝanta suno = Kristo suno de justeco
|
- malsupreniras al la naĝejo
|
- descendo en la tombon kun Kristo
|
- estas komplete mergita en akvon
|
- enmergiĝo en la morton de Jesuo: morti kun Kristo al tiu ĉi mondo; purigado el la peko
|
- eliras el la naĝejo
|
- pasado el la morto al la vivo: resurekto kun Kristo
|
- sanktoleita de la episkopo
|
- ekposedo fare de Dio
|
- revestiĝas per blanka robo
|
- komenco de la nova vivo
|
valoro por la plensatigo de la karno.
* Tiuj aferoj ne entenas plibonigan kapablon, sed kontribuas al la kontentiĝo de la orgojlo (kp. Lk 18. Temas pri la parabolo de la fariseo kiu diras: “Mi vin dankas, Sinjoro, ke mi ne estas kiel la aliaj homoj... mi male”).
ĉap. 3
1. Se do vi kunresurektis kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre,
* Jen la programo de kristana vivo: ĉar vi apartenas al Kristo resurektinta (resurektinte eĉ vi al nova vivo), vi tranĉis eĉ kontaktojn kun la mondo kaj sekve vi serĉu la aferojn de Dio (= supre).
kie Kristo sidas dekstre de Dio;
* Paŭlo rememoras pri la kutimo de la orientaj suverenoj sidigi dekstre de si la unuenaskitan filon (kp. psalmon 110, 1): Jesuo estas do filo de Dio.
2. Priatentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
* Li rivelas la tension ekzistantan inter la realoj tra kiuj disvolviĝas la vivo de kristano: tero kaj ĉielo.
Tiu ĉi teksto ne sonas kiel invito al la malengaĝiĝo en tiu ĉi mondo, sed sprono por eviti la pekon.
3. Vi mortis fakte,
* La kristanoj jam mortis al la mondaj elementoj kaj al siaj pasioj, ĉar ili pri tiaĵoj rezignis per la bapto.
kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio:
* La vivo de Dio jam ĉeestas en ni, sed ĝi ankoraŭ ne faras spertebla objekto, ankoraŭ ĝi ne vidiĝas, sed
4. kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam ankaŭ vi kun li aperos en gloro.
5. Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas surtere: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, avidecon, kiu estas idolkulto,
6. pro kio venas la kolero de Dio sur la filoj de la malobeo;
7. en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
8. Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
9. ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
*Aludo al la senvestiĝo dum la prepara la bapta rito: definitiva rompo kun la malnova vivmaniero.
10. kaj surmetis la novan homon,
* Aludo al la revestado per la nova vesto post la bapta rito: la nova estas la kristano, aŭ (eble plibone) Jesuo kiel modelo de kristano.
tiun renovigitan al scio,
* tiu kiu spertis novan iluminiĝon, novan konon
laŭ la bildo de Tiu kiu lin kreis,
* laŭ la bildo, homa modelo kiun havis en menso la Kreinto kiam lin kreis. Kaj tiu bildo (kp. Gen 1, 26-27: Ni kreu la homon laŭbilde...) estas Jesuo, la Difilo, la unuenaskito inter la tuta kreitaro (kp. Kol 1, 15-17: Ef 1, 3-5). Tio signifas, ke, kiam Dio kreis, li pensis al homo, lin pensis kiel Jesuon, kiu do fariĝas la modelo stampita de Dio en ĉiu homo kaj rivelita en la tempopleneco, por ke homo fariĝu propravole “justulo”, nome laŭ la modelo kiun por li Dio dekretis.
11. kie
= en tiu bildo kiun Dio havis kiam li kreis homon,
ne povas esti greko kaj judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, skito sklavo, liberulo,
en Gal 3, 28 aldoniĝas “viro kaj virino” = superado de ĉia rasismo!
sed ĉio kaj en ĉiuj Kristo.
Tria dokumento
Letero de Paŭlo al la Romanoj (ĉap. 14) - jaro 57
La problemo: ĉu decas al kristano manĝi viandojn oferbuĉitajn honore al la idoloj?
Iuj kristanoj respondis ne kun la motivo: manĝi la idoloferbuĉitan viandon samsignifas ofendi la veran Dion.
Aliaj respondis jes kun tiu ĉi motivo: la idoloj ne ekzistas kaj do la viando estas buĉe oferdonita al neniu. Manĝanto konservas sian kredon je sia Dio.
Tiu diskutado disŝiris la unuajn kristanajn komunumojn precipe dum la kunaj manĝoj (ĉu vespermanĝo de la Sinjoro?). Paŭlo pri tio parolas ankaŭ en 1 kor 8.
La solva respondo de Paŭlo
a) ĉiu sekvu sian konsciencon:
- kiu manĝas viandon, tion faras por Dio;
- kiu ne manĝas, tion faras por Dio;
- la kristanoj disiĝas koncerne la sintenon, sed konverĝas koncerne la motivon: por Dio.
b) la fortulo je kredo respektu la konsciencon de malfortulo: ĉiu unuope respondu pri si mem al Dio.
ĉap. 14
1. Sed vi akceptu la malfortulon en kredo, tamen ne por dubaj disputadoj.
2. Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas (nur) legomojn.
* La disiĝo en la komunumo dependis de la kaŭzo, ke kiuj manĝis viandon malŝatis la nemanĝantojn; dum kiuj el ĝi ne manĝis skadaliĝis vidante kredfratojn manĝantaj tiujn viandojn idoloferbuĉitajn kaj ilin taksis pekuloj.
* Paŭlo provas refari unuigon per fundamenta principo:
ĉiu rajtas esti respektata en sia aktuala situacio koncerne la kredon, ĉar kuniga por ĉiuj estas la obeo al la unika Dio laŭ sia kapablo kompreni ties volon.
3. Kiu manĝas ne malŝatu nemanĝanton; nemanĝanto ne juĝu (= ne kondamnu) la manĝanton: Dio fakte lin akceptis.
4. Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? (Dependas) de lia sinjoro se li staras aŭ falas: li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigis.
* Kondamni facilas, por ĉiu el la du frontoj; sed samtiome arbitras. Fakte, ĉiu fidelulo, forta kaj malforta je kredo kiom oni volas, adheras persone al Kristo kaj al Dio. Ekstera rigardanto sin lokas en erara perspektivo, samekiel kiu volas juĝi servanton ne estante ties mastro, la sola scianto de la ordonoj kiujn la servanto ricevis.
5. Unu distingas en sia juĝo inter unu tago kaj alia; aliulo taksas grava ĉiutagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso.
6. Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
* Kiu ajn sinteno laŭ kiu iu kondutas, se subtenata de bonafideco, bonas, ĉar kion oni faras, tion oni faras por la Sinjoro.
7. Ĉar neniu el ni vivas por si mem, kaj neniu mortas por si mem;
8. ĉar se ni vivas, ni vivas por la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas por la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
9. Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
10. Sed vi, kial vi juĝas (= kondamnas) vian fraton?, kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staras antaŭ la tribunala seĝo de Dio.
11. Ĉar estas skribite: “Kiel mi vivas, diras la Sinjoro, al mi kliniĝos ĉiu genuo, kaj ĉiu lango gloros Dion” (Jes 45, 23).
12. Tial ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.
* Estas tipe de Paŭlo rediri per la samaj vortoj la saman ideon, kvazaŭ por pli efike enirigi ĝin en la menso de leganto. La instruo ĉi tie esprimita samas kun tiu de la v. 10.
* “Kliniĝos ĉiu genuo” estas la gesto plenumata de oni antaŭ la reĝo, kiu investiĝis el ĉiuj povoj, inkluzive de tiu juĝa.
13. Tial ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
14. Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si mem; sed por tiu, kiu opinias ke io estas malpura, tio por li estas malpura.
* Tiu estas la kulmino de la konceptado de Paŭlo en tiu ĉi ĉapitro: la triumfo de la konscienco.
Paŭlo asertas, reirinte al Jesuo mem, kaj eĉ sub ĵuro, ke la bono kaj malbono ne staras en la nutraĵoj (aŭ en iu ajn afero ekster de homo), sed en la konscienco de persono. En Mk 7, 17-23 Jesuo parolas pri koro kaj deklaras puraj ĉiujn nutraĵojn:
15. Se fakte ĉar pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis.
* plibonas lasi malfortan fraton en lia erara konvinko, koncedite ke li ankoraŭ ne kapablas koni la tutan veron, ol krei al li problemojn pli grandajn ol li, krizigantajn lian kredon: tio estus grava manko de karitato.
16. Via bono ne estu kalumniita.
17. Ĉar la regno de Dio ne estas manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.
18. Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
19. Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
20. Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio;
* la faro de Dio verŝajne estas la kredo
Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas (kvankam li konscias ke li provokas) kun ofendo.
* Paŭlo ripetas la principon de la v. 14, kaj substrekas, ke la malbono kuŝas en la motivo movanta la aganton.
21. Estas bone nek manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari tion, per kio via frato ofendiĝas.
22. Tiun fidon (= konvinko?), kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio.
* Ne estas postulite al fidelulo “forta en la kredo” rezigni je siaj konvinkoj (tio estus mallogika, se konsideri la antaŭan paroladon), sed estas postulite ke li entutigu inter siaj konvinkoj ankaŭ la karitaton, tiel ke li kapabliĝu rezigni je io de sia libero por ne damaĝi tiun fraton, por kiu Kristo rezignis eĉ la vivon mem.
Feliĉa kiu ne juĝas sin mem per tio kion li aprobas.
* Frazo kies interpreto oscilas. Ni pensas kesankta paŭlo intencis diri: “Feliĉa kiu ne praktikas du pezilojn kaj du mezurilojn”, tio estas: “Feliĉa tiu kiu, akceptinte por si la principon de konscienclibero, tiun poste ne neas al la fratoj malfortaj en la kredo, kaj pretas kondamni ilin”.
23. Sed tiu kiu estas sendecida, estas kondamnata se li manĝas; ĉar li manĝas ne el kredo, kaj ĉio kio ne estas el kredo, estas peko.
* Kredo = signifus ĉi tie bonafido laŭ plimulto de la bibliistoj.
Kiu, pro sia malforta kredo, vidas, eĉ se nur konfuze, negativecan rilaton inter sia konscienco kaj la nutrado per viando oferbuĉita al idoloj, se li manĝas, li sin kondamnas el si mem ĉar li ne plu gvidatas de la kredokonscienco. Kaj ĉar la tuta kristana vivo disvolviĝas en la kredomedio, kiu ajn ekstera elemento kiun homo ne enirigu en tiun medion, estas peka. Ne ekzistas alternativo: - aŭ la kredo kiu modlu la tutan praktikan vivon kaj fariĝu ankaŭ konscienco, aŭ peko (= pro manko de bonafido).
Konklude,
startante el aparta kazo, Paŭlo teoriigas pri la konscienc-principo: ĉiu imitu Jesuon Kriston (objektiva principo de la konscienco en la kristana moralo), laŭgrade de sia kapablo (subjektiva principo).
Kio valoras antaŭ Dio ne estas la ago farata aŭ farota, sed la movanta kaŭzo.
Kaj tamen la kristana libero ne estas arbitreco. Prie oni vidu la alian tekston de Paŭlo (Leteron al la Galatoj 5, 13):
“Vi estis vokitaj al la libereco, fratoj: nur, vi ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno (= por vivi laŭ via kaprico), sed per amo servu unu la alian”.
Helpon klarigan povas alveni el la sekva skizon:
KRISTANA MORALO
* IMITI JESUON (OBJEKIIVA ASPEKTO)
KIAN LIN PREZENTAS LA KRISTANA KOMUNUMO (APOSTOLOJ)
* LAŬ LA KONO PRI LI (ASPEKTO OBJEKTIVA)
TAMEN LA KONSCIENCO NE ESTAS AŬTONOMA
SED PRILUMITA DE JESUO
2. La “leĝo” de Jesuo: la amo
La leĝo de Jesuo, nomita de Paŭlo “leĝo de la Spirito de vivo” (Rom 8, 2) estas novtipa leĝo, tiel ke la termino “leĝo” al ĝi fariĝas nepropra.
La “leĝo de la Spirito” ne distingiĝas disde la mosea leĝo (kaj disde iu ajn leĝo), kvazaŭ ĝi proponus idealon pli altan, aŭ eĉ - sed tio estus vera skandalo - donus malplikostan savon, kvazaŭ la pezan jugon de la sinaja leĝaro (Ag 15, 10) Jesuo anstataŭigus per “moralo pli facila”. La diferenco situas tute en la naturo mem de la leĝo de la Spirito: tiu ne estas kodo de ekstera konduto, sed principo de interna ago, iu “spirito”, la Spirito de Jesuo (Rom 8, 14-17).
Obee al tiu principo, kristano ne plu kondutas per ekstera trudordono (sklaveca moralo), sed liberece, per amo (fileca moralo) (1 Jo 3).
La amo egalvaloras sin fordoni al Dio, tiun konsiderante Patro. Al ĝi revenas la tuta kristana moralo (Rom 13, 8-10). Kie kuŝas amo, ne plu estas bezonata ekstera leĝo:
La kristanismo do ne estas “moralo de la leĝo”, sed de la amo.
Moralo de la leĝo kondukas al la morala “minimumismo”, kiu vidas Dion kiel la impostoficiston kaj limiĝas “pagi al li” la minimuman, la apenaŭ sufiĉan necesaĵon “tiel ke li ne koleru”.
3. La kristana vivo kaj la eksteraj leĝoj
De ĉio dirita oni vidas, ke la principo de kristana moralo estas la imitado de Jesuo.
En la kristana laŭmorna konduto sin montras ne la dek ordonoj nek iu ajn leĝo antikva aŭ moderna.
Ĉu do oni rajtas pensi ke kristano rajtas vivi senleĝe?
La evangelioj kaj Paŭlo (Lk 18, 9-14; Gal 2, 19; 3, 1-25: 5, 18: Rom 6, 14; 7, 4-8; 2
kor 3, 6: Ag 15, 10; ktp), rajtigas doni jesan respondon. Tiu leĝo liginta la pekon al la morto (Gen 2, 17) estas detruita de la morto-resurekto de iu komo nepekinta.
Aserto tiel preciza foje mirigas iomete, super ĉio antaŭ instruo sufiĉe komuna prezentanta la dek ordonojn koro de la kristana moralo10. Sed tio ne harmoniiĝas kun la paŭla konceptado kaj eĉ ne kun la posta kristana conceptado.
esenca dokumentaro
■ “Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per kredo. Sed nun, post kiam la kredo alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo” (Gal 3, 24-25).
■ “Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de la graco...
Se do vi estas kondukataj de la Spirito, vi jam ne estas sub la leĝo” (Gal 5, 4.18).
■ “Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub la graco. Do kio? Ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub la leĝo, sed sub la graco? (Rom 6, 4.18)
■ Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo, per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto. Sed ni jam liberiĝis el la leĝo (= ni ne plu estas sub la leĝo), mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de Spirito kaj ne en malnoveco de litero.
Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per leĝo; ĉar mi ne konus deziron se la leĝo ne dirus: ne deziru; sed la peko, trovinte pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva” (Rom 7, 4-8)
Do la kristana moralo sin prezentas kiel superadon de ĉiu ajn leĝo ekstera al homo.
PLIPROFUNDIĜO: la funkcio de la eksteraj leĝoj
Kio dirita antaŭe povus sugesti miskonvinkon ke la moralo de la N. T. estas moralo sendeva kaj sensankcia. Tamen Paŭlo mem kaj la tuta N. T. promulgas leĝojn. Kial? Je kio servas la leĝoj en kristanismo?
a) riveli al kristano kiam la Spirito lin ne vivigas plu
Paŭlo asertas principon: “La leĝo ekzistis ne por la justulo sed por la pekuloj” (1 Tim 1, 9).
Se ĉiuj kristanoj estus justuloj oni ne bezonus devigi ilin per leĝoj. La leĝo intervenas nur por subpremi malordon jam realiĝintan.
EkzemploĜis la kristanoj ofte partoprenis eŭkaristian komunion, neniam la ekleziaj aŭtoritatuloj kaprice planis devigi ilin komuniiĝi “almenaŭ dum la paska periodo”, kaj tio kun la minaco de mortinda peko. Kiam male ilia fervoro malakriĝis, por memorigi al ili, ke ne eblas subteni sian kredon sen ĝin esprimi per signoj, la latina Eklezio publikigis la precepton de la paska komunio (jaro 1215 - Koncilio Laterana IV).
Dirite inter ni, kvankam deviga por ĉiuj, tiu precepto ne adresiĝas al serioza kristano, kiu komuniiĝas paske nepuŝite de la eklezia ordono sed de sia interna postulo daŭre lin movanta komuniiĝi ĉiun dimanĉon, kaj eĉ ĉiun tagon. Konscia kristano ne liberiĝas de la precepto, sed ĝin plenumos eĉ ne rilatante al ĝi. Kiam, male, la dia amo lin ne plu animus, la leĝo elsaltus por “devigi” kristanon kaj lin admoni, ke la Spirito jam ĉesis lin animi.
La leĝo plenumos por li la saman funkcion plenumitan de la mosea leĝo por hebreo. Pedagogo, por konduki lin al Kristo, ĝi helpas lin konsciiĝi pri sia pekula stato, nome, laŭdifine, pri homo ne plu animata de la Spirito, kaj lin stimulas reveni al Kristo kun tuta sia esto.
b) helpi ankaŭ la konsciencon de la Justuloj (neniam anstatauiĝi al ĝi)
ĝis kristano restas en la mondo, posedante nenion krom la principoj de la Spirito (Rom 8, 23; 2 kor 1, 22), li troviĝas kondiĉita de nestabileco kaj tial la ekstera leĝo, objektiva moralkonduta normo, helpas lian konsciencon, tiom facile malklarigitan de la pasioj (Gal 5, 17), distingi la karnagojn disde la spiritagoj, kaj “ne interŝanĝi ĉielon kun la propra cerbo”.
Konkludo
ĝis kristano ne konkeros en la patrujo - la ĉielo - sian plenan realiĝon, lia libereco estos ĉiam neperfekta, kaj apud la amo, la precipa elemento fakte unika praviganta, restos ĉiam kia akcesora elemento la leĝo, nekapabla lin pravigi samekiel estis nekapabla la antikva leĝo, kaj tamen bezonata de la pekuloj kaj samtempe nesuperflua al la justuloj neperfektaj kiaj deziras esti ĉiuj kristanoj. Kondiĉe tamen ke tiu elemento restu ĉiam akcesora kaj ne emu, eĉ apenaŭ percepteble, fariĝi la precipa funkcianta elemento samekiel okazis en la epoko de la mosea leĝo: oni sin taksas justulo ĉar oni praktikas la tutan leĝon (kp. la fariseon de Luko 18, 9-14).
Konsekvencoj:
a) La nure ekstera malobeo al la leĝo, tio estas sen ia ajn rilato kun amo al Dio, ne povas atingi la peknivelon, (almenaŭ la mortigan pekon). Sed eĉ senama observemo estas sensignifa.
Kristano ne neglektas la literon, sed prizorgas antaŭ ĉio la spiriton.
b) La ekstera leĝo ne proponas al kristano idealon kiun li povus atingi (kp. demandon foje faritan: “ĝis kien mi rajtas iri senpeke?”), sed ĝi starigas al li limon, ekster kiu li ne plu estas kristano.
Sed superado de la leĝo ne egalvaloras abolicion
Kristano ne sukcesas esti malmorala kaj senleĝa, eĉ li devus engaĝiĝi obei leĝojn (Rom 13), sed tiujn li obeas ne pro tio, ke ili estas leĝoj, sed ĉar ili estas justaj: kaj la pesilo, kiun kristano uzas por kompreni ĉu leĝo justas, staras en la instruo de Jesuo.
|