KLEMENTO EL ALEKSANDRIO
LA RIĈULO
kaj
LA SAVO
Enkonduko, traduko kaj notoj
de Armando Zecchin kaj Silvia Garnero
esperanta versio
ueci Torino
Klemento el Aleksandrio
La riĉulo kaj la savo
T…j sñxÒmenoj ploÚsioj)
(t…j Ñ sñzÕmenoj ploÚsioj)
esperanta versio
UECI-TORINO
Enkonduko
Vivo kaj verkoj de Klemento el Aleksandrio.
Rilate la biografiajn okazaĵojn de Flavio Klemento ni disponas pri informoj necertaj kaj verŝanaj. Li eble naskiĝis en la jaroj 150 p.Kr. en pagana familio, origine atenana kaj kulture helena, li ŝuldas la nomon Aleksandria (el Aleksandrio) al la urbo en kiu li pasigis grandparton de sia vivo, Aleksandrio de Egiptujo. Tien li iris, fakte, junulaĝe, por serĉi scifontojn kaj fariĝis lernanto kaj kunlaboranto de Panteno, difinita de Klemento mem “la abelo sicilia”, kaj poste ties posteulo en la aktiveco de ties katekisma doktrino, la Didaskaleion.
La plejparta vivo de Klemento disvolviĝis, do, en la afrika urbo, ni scias tamen ke komence de la tria jarcento li estis devigta forlasi Aleksandrion pro la persekuto rabie incitigita de la imperiestro Aleksandro Severo (202-203) kontraŭ la kristanaro. Tiutempe, eble pro tio, Klemento rifuĝis ĉe Aleksandro, episkopo de Cesareo de Kapadoko, kiu jam estis lia disĉiplo; tie li ricevis la pastecan ordon kaj mortis en 215.
Sendube la persono de Panteno disvolvis gravan rolon en la kristana formado de Klemento: de li fakte, la verkisto ricevis la konon pri la Sanktaj Skriboj. Tamen lia kleriĝo tra helenisma matrico tiom influis ke li konsideras la kristanan tradicion en harmonio kun tiu pagana, eĉ la ideala albordiĝo kaj la natura plenumo de la greka filozofio, konsiderita de Klemento kiel ŝtupo por atingi la veron. La greka kulturo provizis, do, al Klemento lingvan/kulturan aparaton por legi la Skribojn kun pli komplete filozofia profundeco kaj por ekprilabori kleran teologion, pro tio ke tiu ĉi konstituis solidan startpunkton por alfronti kiun ajn filozofian kaj teologian demandon elfluintan el la Biblio. Klemento havis tre profundan scion pri la Biblio kaj greka literaturo, precipe pri Platono kaj Homero. En siaj verkoj, Klemento citis 359 ne-kristanajn grekajn aŭtorojn: multaj el ili estas konataj al ni nure pere de Klemento. El la klasika tradicio Klemento ĉerpas aparte la imagon de la Logos, temo ĉeesta en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj: de kiuj al ni alvenis, sufiĉe integraj, ProtreptikÒj prÕj ”Ellenej (Admono al la Grekoj. Pr), PaidagwgÒj, (Instruisto. Ped.), en tri libroj, Strwmateij (Diversaĵoj Str.), en ok libroj, kaj, varie titolita, T…j sñxÒmenoj ploÚsioj, (Kia riĉulo estos savita. Latine: Quis dives salvetur). Krom tiu kvarlogio, estas transdonitaj ankoraŭ du verkoj. Por aliaj pluaj ni posedas nur fragmentojn Utilas ilin iomete analizi:
ProtreptikÒj (Admono. Protr) kiu komencas himnante al Kristo kaj fermas alvokante la Logos1, eniras la fluojn de la lÒgoi protreptikoƒ, nome de paroladoj instigaj, kaj estas invito adresita al la paganoj por ke ili sekvu la Logos kaj aliĝu al la kristana kredo.
PaidagwgÒj (Pedagogo. Ped). La Logos konturiĝas kiel ideala gvido por tiuj kiuj jam elektis la kredon en Kristo kaj estis jam baptitaj: tiu ĉi fakte estas la vera PaidagwgÒj kiu, estante la libro la daŭrigo de Protreptikós, helpas por ke la animo pliboniĝu, kiel klarigas ilustraj ekzemploj.
Strwmateij, nome “tapetoj” (por kvodlibetaĵoj. Str), diversaĵa verko manka je preciza kaj rigora skemo ĉar la temoj sin sekvas sen logika ligo. Temas pri serio de notoj kaj memorandaĵoj “por la maljunaĝo”: de la rilato inter scienco kaj kredo al kronologia konfronto inter kristanismo kaj la greka filozofio, de la bildo de gnostikulo, nome de la perfekta kristano2, kaj alipluaĵoj. Komentistoj trovas en ili spurojn de la platonisma, stoikisma kaj epikurisma filozofioj utiligataj por igi pli komprenata kaj profitdona la bibliaj instruoj, kaj taksas la prozon de Klemento rafinita kaj klara, kvankam enteksita per oftaj resendoj al klasikaj aŭtoroj kaj al Skribaj lokoj; pureco de la formoj atikaj kaj rafinitaj retorikaj iloj de li eluzitaj igas Klementon la plej greka inter la kristanaj verkistoj. Ĉi tie la tradukintoj provis sekvi kiel plej eble la stilon de la verko, foje preskaŭ laŭlitere.
“La riĉulo kaj la savo”. Dum sia loĝado en Aleksandrio Klemento kompilis verkon ĝenerale konitan per la titolo “Quis dives salvetur” laŭ la transdono De Jeronimo; Eŭsebio el Cesareo, male, ĝin konigas per la titolo T…j sñxÒmenoj ploÚsioj. La libro havas karakterizon en la fakto ke ĝi estas la unua kristana traktato temanta pri la riĉo konsiderita en la problemo de la savo kaj de la kristana moralo.
La traktato, kiu enhavas kelkajn negravajn mankojn, ekas de la evangelia rakonto pri junulo riĉa transdonita de Sinoktikoj kaj citita de Klemento, kvankam kun iuj modifoj kompletige ĉerpitaj el Mateo, per la vortoj Mk 10, 17-31. Verko-instigo estis ĉu la timo eble kaŭzita, en riĉaj aleksandriaj interparolantoj, de la vortoj: “Pli facilas por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio3”, ĉu de la celo de Klemento ne skribi laŭdan paroladon trompe flatanta la riĉulojn, sed samtempe ne malkuraĝigi kaj puŝi al despero tiujn kiuj jam adheris al la kristana kredo. Klemento intencas “trankviligi” la riĉulon: estas savo ankaŭ por li. Konvenas, do, malproksimigi la malesperon (¢pógnwsij), ĉar la simpla fakto de posedo baras al neniu la dian regnon. Duacele, li volas “skui” la riĉulon, metante antaŭ li la moralan responsecon administri kristane la riĉaĵojn.
Per sia ekzegezo, Klemento, kiel klare dedukteblas el titolo T…j sñxÒmenoj ploÚsioj, ke la centra temo ne kerniĝas ĉirkaŭ la ebleco por riĉulo adheri al la kristana religio, sed pri kiaj moralaj kvalitoj kaj vivstilo praktikendaj de riĉulo kiu jam eniris kristanan kredon.
Tiu ĉi traduko elektis, esperante ke ni sukcesis respekti la tekston kaj la celojn de la verko, “La riĉulo kaj la savo”/n, kun la preciza intenco klarigi, ke la signifo de la klementa verko ne nur traktas pri la ebleco por riĉulo sin savi, sed ankaŭ pri la korekta interna sinteno nepra, kaj celata de la evangelio, al posedanto de riĉaĵoj por atingi la savon.
La kristana pensado de Klemento
Klemento el Aleksandrio estas kutime enkadrigita inter la Patro de la Eklezio, kvankam iam al kelkaj teologoj li aperis iom tro stoikumanta kaj liaj streĉoj kaj klopodoj igi ankaŭ filozofia la kristanan doktrinon sajnis redukti kristanismon al racia eltrovo. Foje, fakte, tie kaj tie lia distingo inter kristano perfekta pro sia kono pri la profundecoj de kristanismo kaj malperfekta kristano pro manko de perfekta kono sajnis alproksimigi lin al la herezo de gnostikuloj pri kiuj ĝenerale savas pli la scio ol la virto. Ankaŭ lia emo alegoriigi la bibliajn eventojn de la Malnova Testamento (ne tamen de la Nova) kontribuis al tia malkonsento. Pri la kredo rilate la Triunuon oni celis rimarkigi ian neklarecon. Tamen liaj insista deklaro akcepti nur tion instruatan de le Eklezio, kaj eksplicita konfeso pri la humaneco kaj dieco de la Verbo elaĉentinta, kaj la konstanta invito kongruigi la kristanan sciencon (novan filozofion) vojo al la amo al Dio, hodiaŭ forigas ĉe kritikistoj dubojn pri lia rajto esti nombrita inter la Patroj de la Eklezio.
Celoj de la verko “La riĉulo kaj la savo”
La Quis dives (ĉi-punkte utilas uzi unufojon la titolon donitan de Jeronimo) estas la unua dokumento kiu pritraktas, rekte kaj vaste, la problemon pri la rilato inter teraj bonaĵoj kaj evangelia anonco. La publiko adresita estis, kiel supre dirite, la kristanaj riĉuloj.
Pri la verko estis elmetitaj diversaj interpretoj, eĉ en kampo pure ekonomia, kiuj siavice faris Klementon pioniro de komunismo aŭ pledisto de kapitalismo. Ĉe la plejmultaj la penso de Klemento taksiĝis kiel kompromiso per kiu oni ne plu postulas la rezignon de bonaĵoj, sed nur la korektan uzon je ili. Reale, la kerna temo de la Klementa verko estas la neceso atingi interpreton malpli supraĵan pri la epizodo de la junulo riĉa. En la ĉapitro 5,2 fakte li diras: “Necesas, do, klare scii, por ne interpreti litersence liajn dirojn, sed por malkovri kaj kompreni la signifon kaŝitan en ili per adekvataj esploro kaj interpreto, kion la Savinto al siaj disĉiploj ne instruas laŭ la maniero de homoj, sed kun la saĝo dia kaj mistika”. Ne temas pri interpreto laŭruze kaj supraĵa, sed atenta al la kaŝita signifo de la mesaĝo de Kristo.
La malgajo survenas riĉulon el la nekapablo komplete kompreni la vortojn de Kristo (ĉapitro 20). Laŭ Klemento, Jesuo, fakte, ne preskribus sin senigi je riĉaĵoj, sed disigi la koron el ili. Ne estas, do, la posedo de bonaĵoj la diskrimino por akiri la savon, sed uzo pri ili (ĉapitro 24).
La koncepto ĉirkaŭ kiu fleksebliĝas la tuta verko estas la pasioj interligitaj kun la riĉo, pli ol la riĉo mem: povas sin savi riĉulo kiu ne sklaviĝus de siaj posedaĵoj, same kiel povas sin damni malriĉulo kiu sklaviĝus de ili. Do, tiam soviĝis malfido pri tio ĉe nekristanoj kaj eble konstrasto inter kristanoj.
La interpreto “mistika” pri la evangelia ero taŭgas kun la lernejo Didaskaleion, kiun li kontribuis, fakte, fondi kaj disvastigi: skolo de la “spirita, mistika, simbola” interpreto de la Biblio malsame ol la skolo de Antiokio kiu preferas insisti sur la litera aŭ historia valoro de la Biblio. La du skoloj - ĉi-kaze – konsentas ke Kristo sugestis ankaŭ la kompletan senvestiĝon je bonaĵoj, sed en libera akcepto de la invito de Kristo kiel amo sindediĉa al la Patro kaj la homoj bezonantaj je la Krista mesaĝo.
Kiel la teksto alvenis ĝis nin.
La teksto de Quis dives (Kia riĉulo) transdoniĝis tra unusola pergamena kodekso, la tieldirita Scorialensis, datigita je XII jarcento en unusola kopio, el kiu estis kopiita la Vaticanus Graecus 623, papera, dum laXVI jarcento.
Ambaŭ kopioj havas kelkajn vortajn aŭ frazajn mankojn kaj ne signas la titolon. La latina titolo estas eltirita el la memoroj de Jeronimo, la greka el la historio de Eŭsebio.
Armando Zecchin kaj Silvia Garnero3a
3a Armando Zecchin profesoris pri la greka kaj la latina kaj praktikis esperanton per diversaj verkoj tradukaj kaj originalaj. Garnero Silvia, doktoriĝis pri fremdaj lingvoj (Franca kaj Angla) ĉe la Torina Universitato en 1974, poste,en 1988; ĉe la sama universitato ŝi doktorigxis pri la Itala. En 2004 ŝi akiris la triagradan magxistriĝan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto, kaj en tiu ĉi lasta lingvo ŝi verkas kaj instruas pere de komputilo en la kurso Kirek de IEJ kaj en aliaj tiaspecaj kursoj.
La riĉulo kaj la savo
La evangelio naskas en la riĉaj kredantoj malkvietiĝon kaj senesperon koncerne la savon
1,1. Kiuj disdonas laŭdajn paroladojn al la riĉuloj laŭ mi devus esti taksataj ne nur flatantoj kaj malnoblaj4, ĉar ŝajnigas prezenti valoraj aĵojn kiuj pro tio tute ne brilas, sed ankaŭ malpiaj kaj insidemaj. 2. Malpiaj, ĉar neglektante laŭdi la solan perfektan kaj bonan5 Dio-n, “el kiu devenas ĉiuj aĵoj kaj pere de kiu ekzistas ĉiuj aĵoj kaj al kiu anhelas ĉiuj aĵoj”6, ĉar atribuas tiun kvaliton “dian” al homoj kiuj ruliĝas en “korupton kaj koton”7, afero kiu konstituas la precipan objekton de la dia juĝo; 3. krome insidemaj ĉar, kvankam el si mem la riĉo taŭgas orgojligi la animojn de tiuj kiuj ĝin posedas kaj ilin korupti kaj forigi el la vojo, tra kiu eblas gajni la savon, konfuzas iliajn mensojn ilin ŝveligante per la flato de senmezuraj laŭdoj kaj ilin inklinigante malsŝati ĉion veran krom la riĉon, pro kiu ili estas admirataj. Laŭ proverbo8, ili ĵetas fajron sur fajron, akumuligas orgojlon sur orgojlon kaj pligrandigas la pezon de la riĉo, balasto tre oprima sur naturo jam subpremata, el kiu male necesus forpreni kaj tranĉi, same kiel el malsano danĝera kaj mortiga: fakte por orgojliĝanto kaj grandiĝanto estas pretaj, kiel reago, ŝanĝo9 kaj falo direktigantaj al kondiĉo mizera, laŭ la instruo de la dia vorto10. 4. Al mi, male, ŝajnas esti signo de pli granda amo ol servi... tiujn kiuj riĉiĝas...je sia damaĝo... ilin levi... al ilia savo... laŭ plejeblo11, je unu flanko tiun petante de Dio kiu certe kaj malavare koncedas al siaj filoj tiaĵojn, je alia flanko prizorgante iliajn animojn per paroladoj poraj al la sava graco, ilin luminante kaj gvidante al posedo de la vero: nur kiu ĝin trafas kaj sin iluminas per bonagadoj ricevos la premion12 de la eterna savo. 5. Estas bezonata preĝo de animo forta kaj persista ĝis la lasta vivotago al ĝi kongruigita, kaj interna13 dispozicio bona kaj konstanta kiu etendiĝu al ĉiuj ordonoj de la Savanto.
2,1. Povas rezulti nefacile, eĉ multpene, malkovri pri kia kialo ŝajnas pli malfacila por riĉuloj ol por malriĉuloj la savo. 2. Kelkaj, fakte, aŭdinte senperece kaj supraĵe la Sinjoran vorton, laŭ kiu “pli facile kamelo kudrilan trairas trueton, ol por riĉulo eniri la ĉielen regnon14”, malesperante15 pri si kaj sia vivo, tute sin forlasas al la mondo16. Alkroĉiĝinte al la ĉi-tiea vivo opiniata la sola por ili restanta, ili malproksimiĝas ĉiam pli el la ĉiela vivo kaj ne strebas kompreni nek pri kiaj riĉuloj la Sinjoro kaj Majstro parolas nek kiel kio ne eblas inter la homoj povas fariĝi ebla17. 3. Aliaj, male, komprenis korekte kaj laŭvere, sed subtaksis la agojn kiuj kondukas al la savo kaj ne faris la preparojn bezonajn por atingi kion ili esperis. 4. Tial mi intencas anonce priskribi tiujn du malsamajn eblecojn koncerne la riĉulojn kiuj jam spertis la potencon de la Savanto kaj ties konstatitan savon; koncerne tiujn kiuj ne jam estis inicitaj al la vero, pri ili ĉi tie mi ne zorgas18.
3,1. Tial, kiuj amas la veron kaj la frataron..., arogante ne akriĝu kontraŭ la riĉuloj alvokataj al la kredo, nek flate kliniĝu antaŭ ili pro sia espero profiti, sed unuacele por ilin liberigi, per la parolo, el la vakua19 malespero kaj montri, per la deviga interpreto de la diroj de la Sinjoro, pro kiu kialo por ili ne estas definitive ellasita la posedo de la ĉiela regno se ili obeos Liajn ordonojn. 2. Poste, kiam la riĉuloj ekscios ke mem sentas senmotivan timon kaj ke, se mem volas, la Sinjoro ilin ĝoje akceptas, tiam nececas ilin instrui kaj iniciati, por ke ili komprenu per kiaj verkoj kaj kia anima dispozicio eblas atingi kion ili esperas, ĉar tio por ili nek senas je malfacilaĵoj, nek, male, realĝas hazarde. 3. Sed ulo, el la mondo taksata riĉa, opiniu ke liaj aferoj similas tiujn de atletoj20, se licas kompari realojn etajn kaj efemerajn kun grandaj kaj nekorupteblaj. 4. Inter la atletoj, fakte, iu, neesperantante venki la kronon, eĉ ne enskribiĝis al konkurso; alia, male, kiu en sia menso nutris la esperon, sed ne konstantis en la klopodoj, ekzercoj kaj nutrado taŭga por atingi la celon, restis senkrona kaj fiaskigis siajn esperojn. 5. Tiel ke neniu, eĉ se ĉirkaŭita de aĵoj de ĉi tiu tero, ekde komence senkreditiĝu pri la posedo de la premioj de la Sinjoro, sed fidu kaj kapablu vidi la grandon de la amo de Dio al la homo; tamen samulo ne esperu povi akiri la kronojn de nekorupteco se li rezignas trejnadon kaj konkuron rifuzante penon kaj ŝviton. 6. Male, li sin konfidu al la Verbo kiel al trejnanto kaj al Kristo kiel al konkurjuĝisto. Nutraĵo kaj trinkaĵo preskribitaj estu la nova interligo21, gimnastikaj ekzercoj la ordonoj22, honoro kaj ornamo la bonaj dispozicioj de la animo: amo, fido, espero23, kono de la vero, ... mildeco, mizerikordo, sankteco, por ke, kiam la lasta trumpeto startigos la konkuron por eliri el tie ĉi kiel el la stadiono de l’ vivo, li povu stari kun bona konscienco antaŭ konkurojuĝisto24, rekonata inda je la ĉiela patrujo, kiun eniras kronite kaj de anĝeloj aklamite.
4,1. La Savanto do koncedu al ni ekpritraktantaj doni al fratoj enhavojn laŭverajn kaj koncernajn kaj profitdonajn, unuacele por esperi savon kaj duacele por ĝin atingi. 2. Li liveras donacojn al lin preĝantoj kaj instruas lin demandantojn kaj dissolvas nescion kaj forigas desperon, kaj ripetas, rilate riĉulojn, la samajn vortojn kiuj jam sin prezentas kiel klaraj interpretoj kaj gvidoj de propra vivo 3. Nenio fakte pli efikas ol aŭskulti tiujn dirojn kiuj el la evangelioj ĝis nun nin ĝenis ĉar ni ilin aŭskultis sen la ĝusta konsidero kaj laŭ sensperta maniero, kiel infanoj.
La parabolo de la junulo riĉa25.
4. “Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj ekgenuis antaŭ li, kaj demandis lin: “Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu la eternan vivon?”. 5. Kaj Jesuo diris al li: “Kial vi nomas min bona? Neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon”. 6. Kaj li responde diris al li: “Majstro, ĉion tion mi observis ekde de mia juneco”. Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: “Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min”. 7. Sed li malgajiĝis ĉe tiu parolo, kaj foriris malĝoja: ĉar li havis multajn posedaĵojn kaj kampojn. 8. Jesuo, ĉirkaŭrigardante, diris al siaj disĉiploj: “Kiel malfacile tiuj kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! “. La disĉiploj ege miris pro tiuj vortoj. 9. Sed Jesuo denove aldonis: “Infanoj, kiel malfacilas por tiuj kiuj konfidas en riĉoj eniri la regnon de Dio; pli facilas por kamelo eniri kudriltruon ol riĉulo la regnon de Dio26“. Ili malkvietiĝis eĉ pli kaj diris: “Kiu tial povu sin savi?”. Sed Li, ilin rigardante, diris: “Kio ne eblas por la homoj, tio eblas ĉe Dio”. 10. “Petro ekparolis al li: “Jen ĉion ni forlasis kaj sekvis vin”. Jesuo respondis: “Vere mi diras al vi: kiu forlasis siajn havaĵojn kaj gepatrojn kaj gefratojn kaj posedaĵojn pro mi kaj pro la evangelio, riĉevos centoble27. Do, en tiu ĉi tempo, kiucele posedi kampojn kaj posedaĵojn kaj domojn kaj gefraton kune kun persekutado28? En la estonto estas la eterna vivo. La unuaj estos la lastaj kaj la lastaj la unuaj”.
5,1. Tio estas skribita en la evangelio laŭ Marko, kaj en ĉiuj aliaj evangelioj, tiaj rekonitaj, eble malmulto estas aliigita de tiuj vortoj en ĉiu ero, male ĉio montras pensan akordon29. 2. Necesas, do, klare scii, por ne interpreti litersence liajn dirojn, sed por malkovri kaj kompreni la signifon kaŝitan en ili per adekvataj esploro kaj interpreto, kion la Savanto al siaj disĉiploj ne instruas laŭ la maniero de homoj, sed kun la saĝo dia kaj mistika30. 3. Kaj fakte, inter la asertoj formulitaj enigmmaniere ankaŭ tiuj kiuj ŝajnas esti eksplikitaj de la Sinjoro mem al siaj disĉiploj bezonas ne malpli grandan atenton, male eĉ pli grandan pro la superabundo da enhava penso. 4. Kaj se la intruaĵojn, kiujn oni opinias liveritajn de Li mem al tiuj kiuj eksterregne foras kaj al tiuj kiuj estas nomataj filoj de la regno31 postulas pluan komprenstrebon, certe tiuj enhavoj liveritaj kun simplo tia ke ili ne ekscitis demandojn ĉe la aŭskultantaro, portantaj al plenumo de la savo kaj trapenetritaj je admirinda kaj plena pensprofundo, devas esti esplorataj kun ne supraĵa atento, sed kun la menso direktita al la intima ideo kaj al la ena penso de la Sinjoro.
Riĉo ne estas malbono por la interne liberiĝintoj
6.1. Kun ĝojo nia Sinjoro kaj Savinto sin lasis enketi rilate demandon ege gravan, kiel Vivo rilate vivon, kiel Savanto rilate savon, kiel Majstro rilate la temon esenca inter la instruoj de Li disdonitaj, kiel Vero rilate senmortecon, kiel Vorto rilate la vorton de la Patro, kiel Perfektulo rilate la perfektan ripozon, kiel Nekoruptulo rilate la certan nekoruptecon. 2. Li sin lasis pridemandi ankaŭ rilate tiujn realaĵojn pro kiuj Li venis surteren kaj al kiuj Li nin edukas, realaĵoj kiujn instruas, kiujn liveras, por indiki la fundamenton de sia bonanonco, nome la komuniko de la eterna vivo. 3. Kaj, ĉar estante Dio, li antaŭscias ĉu kion pri kio li estos demandita ĉu kion ĉiu respondos. Kiu ajn tiaĵon povus scii pli ol la plej perfekta el la profetoj kaj ol la Sinjoro de ĉiu profetanta spirito? 4. Difinita bona, Li startas el tiu esprimo mem, el kiu ekas ankaŭ Lia instruo, direktigante la disĉiplon al Dio bona, unua kaj sola disdonanto32 de eterna vivo, kiun la Filo donas ĉar jam de li ricevitan33.
7,1. Ekde la komenco oni devas fiksi en sia animo la plej gravan kaj precipan inter la instruaĵoj kondukantaj al la vivo: koni la eternan diaĵon, kiu disdonas eternajn bonaĵojn, la unuan, superan solan Dion bonan. Kaj eblas ĝin posedi per la kono34 kaj kompreno. 2. Tio estas la principo senŝanĝa kaj fiksa kaj la fonto de vivo, nome la kono pri Dio, pri Tiu kiu vere estas kaj kiu donas la aĵojn daŭrigantajn, pliprecize tiujn eternajn, kaj el kiu ankaŭ por la aliaj estaĵoj procedas la esto kune kun la ekzisto. 3. Fakte ignori Dion similas morton, dum la scio pri Li, familiareco, amo kaj asimiliĝo al Li estas la sola vivo.
8,1. Tial al tiu kiu volas vivi la veran35 vivon estas rekomendite koni unue kiun “neniu konas krom la Filo kaj tiu al kiu la Filo volus malkaŝi36”, poste ellerni la specialecon de la Savinto kaj la novecon de la graco, ĉar laŭ la apostolo “la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo37“. Kaj la donacoj kiuj estas liveritaj pere de fidela servisto ne estas egalaj al tiuj kiuj estas liveritaj pere de laŭleĝa filo. 2. Se do la mosea leĝo38 estintus kapabla doni la eternan vivon, senkiale la Savinto venintus kaj suferintus pro ni trakurante la homan staton ek de la naskiĝo ĝis la morto surkruca39, kaj vane tiu kiu jam plemunis ĉiujn leĝajn preskribojn “ekde la juneco40” genue aliulon petintus la senmortecon. 3. Fakte ne nur tiu plenumis la leĝon, sed ankaŭ komencis tuj, de la juneco! Alikaze kio granda streĉus maljunecon luman kaj senan je tiuj kulpoj generitaj el junecaj deziroj kiaj boliĝo de kolero aŭ amo al riĉecoj? Sed se ulo en junula impeto kaj en aĝaj ardoj montras sintenon maturan kaj pli indan en maljunulo ol en sia aĝo, temas pri luktanto admira kaj laŭdinda kaj jam matura en lia menso41. 4. Sed, tamen, tiu ulo estas absolute konvinkita ke rilate justecon al li nenio mankas; vere la vivo, al li, mankas komplete; ĝuste pro tio li ĝin petas al la sola kiu ĝin povas doni; li sin sentas fidema rilate la leĝon, sed propetas la Difilon. 5. Li pasas de “kredo al kredo42“, flosante, kiel ŝipo, malsekure en la leĝo kaj endanĝere en navigo, li iras albordiĝi ĉe la Sinjoron.
9,1. Do Jesuo lin ne riproĉas pro malplenumo de ĉiuj leĝaj preskriboj43, sed lin amas kaj elkore aprobas pro fideleco montrata en la observado de aferoj ellernitaj, sed diras ke li ne perfektas ĉar li plenumis neperfektaĵojn rilate la eternan vivon, montriĝante unuflanke fervora zorganto pri la leĝo, aliflanke pigra plenumanto de la vera vivo. 2. Tial estas aferoj belaj ankaŭ tiuj (kiu aŭdacus tion malkonsenti? Fakte “sanktas la ordono44“) kiuj plenumas pedagogan agadon pere de timo kaj enkonduka edukado al la respekto de la supera Jesua leĝo kaj graco45; sed la plenumo de la “leĝo estas Kristo por ĉiu kredanto celanta al laŭjusta vivo”, tiu kiu estante servisto ne servistigas, sed igas filoj kaj heredantoj la plenumatojn de la volo de la patro46.
|