Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə13/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   20

4. La homvivo prilumita de la resurekto de Jesuo
1. La senco de la vivo: la respondo de la racio

Ĉiu homo metas antaŭ sin la problemon de la senco de la vivo kaj pensas, ke akurata respondo al tiu demando lin realigus totale, lin igus feliĉa.

La precipa ilo je kiu homo disponas por ĝin solvi estas lia racio. Fontas el tio iuj gvidaj principoj kiuj konstituas la naturan mo­ra­lon.

* Sed lia racio ne kapablas ĉion kompreni. Tial li neniam certas pri kiu respondo elektenda tiel ke ĝi fariĝu taŭga solvo de la problemo.

Por verifi la taŭgecon de la respondo kaj por ke oni liverigu alian al li baraktanta en la necerteco, homo emas sin fidi al majstroj ju­ĝ­ataj de li plispertaj ol li (instruistoj, psikologoj, filozofoj, saĝ­u­loj...).

Bedaŭrinde tamen eĉ la respondoj de tiuj majstroj al li ne ga­ran­tias sekuron, ĉar

- la majstro povas ne bone kapti la problemon al li prezentitan;

- mem ne akiris kompletan sperton pri la vivo (ekzemple, li ankoraŭ ne faris sperton pri la morto);

- liaj konsiloj povas esti ne tute senprofitaj.

Plue homo scias ke iun tagon al li prezentiĝos morto, detruanta lian eston kaj fiaskiganta lian ekziston. Antaŭ ĝi li havas neniun ka­pablon elekti kiel sin realigi: oni ne povas elekti ne morti.


2. La kristana respondo: imitado de Kristo

Se tamen homo decidas kredi, ke Jesuo resurektis kaj decidas fidi je li, multaj demandoj pri la vivsenco trovas sian respondon. Akcepti, ke Jesuo resurektis, samsignifas fakte kredi ke:

1. li estas tio kion li diris, ke li estas, nome la Kristo, la Difilo, la Majstro unika (Mt 23, 8-10; Jo 13, 13), la vojo-vero-vivo (Jo 14, 6);

2. li havas kompletan sperton pri la homa vivo, inkluzive de la morto;

3. kio al li okazis (la resurekto), tio okazos ankaŭ al aliaj homoj: se ili vivas samkiel li, ili eniros la resurekton por la vivo; se ili lin kontraŭas, eniros resurekton por la kondamno (Jo 6; 2 kor 6, 14; kaj aliaj lokoj)
Konkludante, laŭ la kristanismo, por realigi sian vivon homo devas imiti Jesuon, devas vivi laŭ lia instruo kaj vivo.
SENCO DE LA VIVO? = KONDUTI KIEL JESUO!
Apenaŭ konvenas substreki, ke la stilo de la imitado ne povas esti for­mala, ekstera, sed substanca: nepras imiti lian internan sintenon de spi­ri­to. Jesuo metis principojn kaj el ili kristano deduktas kiel li konkrete kondutu.

Neniu miro do se, startante el la samaj principoj, iu kristano deduktas certan kondutlinion kaj aliulo alian. La nepra afero estas ke ĉiu estu en bonafido (Rom 14) kaj volu sin kompari kun aliaj kristanoj.

Ekzistas tamen la risko de subjektivismo kiu sugestas, ke iu kreu al si propran modelo-Jesuon, manipulitan laŭ propra komforto. Kristano ev­i­tas tiun danĝeron akceptante la Jesuon predikatan de la Eklezio.
Sed kiel vivis Jesuo?

El la apostola predikado, kia deponiĝis en la Nova Testamento (unika fonto koniganta la instruojn de Jesuo por homo lin ne ren­kon­tinta), oni ellernas, ke li obeis tute, ĉiam kaj ĉie, al Dio ĝis la morto (Fil 2, 7-11).

La vera realiĝo por homo situas do en la obeo al Dio ĝis eventuala detruo de si mem (de sia propra egoismo), detruo cetere nur ŝajna, ĉar ekzakte el la detruo de ĉio nure homa fontas la vera vivo, tiu ne plu subiĝanta al la sklaveco de la tempo.
3. Homa (natura) moralo kaj kristana (rivelita) moralo

Kiel fari por koni la volon de Dio?

La apostoloj respondas: Dio parolis per la kreado (Rom 1), en la Mal­nova Teatmento kaj, definitive, per la vivo kaj la instruo de Je­suo (Hebr 1). La obeo al Dio do konsistas, por la kristano, el la imi­tado de Jesuo. Antaŭ la problemoj kiujn nia vivo agitas ĉiutage, kristano enketas, ĉiumomente: se Jesuo estus ĉi tie nun, en mia situacio, kiel li kondutus?

Al tiu demando ĉiu devas doni sian respondon, devas nome kon­duti laŭ sia scio pri Jesuo kiun li havas en la momento en kiu ekagas (kristana konscienco).

Laŭ la apostoloj tamen, tiu principo ne valoras nur por la kris­tanoj, sed valoras por ĉiuj homoj, ĉar Jesuo, resurektinte, montriĝas homo tia kia Dio volis ke li estu, la modelo por ĉiu homo (no­va kaj vera Adamo).
ESENCA DOKUMENTADO

■ “Ĉar kiel per la malobeo de unika homo (Adamo) la multaj (= ĉiuj) fa­riĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu (Jesuo) la multaj (= ĉiuj) fariĝos ju­staj” (Rom 5, 19; 5, 12-21).

■ “Se per unu homo (Adamo) venis la morto, per unu homo (Jesuo) ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj; ĉar kiel en Adamo ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj” (1 kor 15, 21-22).

■ “Tiele ankaŭ estis skribite:«la unua homo Adamo fariĝis viva animo», sed la lasta Adamo fariĝis viviganta spirito. Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭanima, sed tio, kio estas laŭspirita. La unua homo estis el la te­ro, elpolva; la dua estas el la ĉielo. Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas la elĉieluloj. Kaj, kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo” (1 kor 15, 45-49).

■ “La Sinjoro volas, ke neniu pereu, sed ke ĉiuj venu al pento” (2 Pet 3, 9).

Jesuo do estas la majstro kaj kondutmodelo ne nur por la kristanoj, sed ankaŭ por ĉiuj homoj. (La nekristanoj, tion ne akceptas, sed, laŭ la kristanoj, tio validas por ĉiuj).

Laŭ la apostoloj do, la precipa fundamento de la natura homa mo­ralo (= deviga por ĉiuj homoj) povas formuliĝi tiel:
ĉiu homo sin kondutu laŭ la vero de li konata (ne postulen­das fakte, ke iu sintenu laŭ vero de li nekonita).

Egalvalore: ĉiu homo sintenu laŭ sia konscienco.

Egalvalore ankoraŭ: ĉiu homo saviĝas (= li plene realiĝas), se li agas en bonafideco, konvinkiĝinte ke mem bone faras.
dokumentaro

■ “Dio volas ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero” (1 Tim 2, 4).

■ “Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura el si mem; sed por kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura...

Sed ĉio kio ne estas el kredo estas peko” (Rom 14, 14.23).

■ “Diris Jesuo: “...venas la horo kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron kaj min” (Jo 16, 2-3)

Tiurilate oni legu precizan aserton de Tomaso el Akvino:

Kredi je Jesuo bonas, sed tio ĉi fariĝus grava morala kulpo se iu kredus dum la racio diras al li, ke li devas ne kredi. Necesas sekvi sian kon­sciencon” (S. Th. I.II ŭ. 19 a. 5).



Kia estas tial, laŭ kristanismo, la diferenco inter la natura moralo kaj tiu kristana, tio estas rivelita de Dio per Jesuo?

Nu la kristana moralo sin prezentas specifaĵo de la pli ĝenerala principo de la homa moralo:

* ĉiu homo kondutu laŭ la vero de li konata (homa natura moralo).

* kristano kredas al Jesuo kiu diris ke li estas la vero (Jo 14, 6).

* Do kristano devas konduti laŭ Jesuo, tiel kiel mem lin malkovris (kristana moralo).

El tio oni vidu, ke, laŭ la kristanismo, estas du manieroj imiti Jesuon:

a) implicita = sin konduti laŭ la vero konita (natura moralo, propra al nekonanto de Jesuo aŭ opinianto, ke tiu ĉi ne estas la vero);

b) eksplicita = sekvi senkaŝe la instruojn de Jesuo, proparolanto de Dio (moralo rivelita de Dio, propra al kristano).




5. La peko
La konscia elekto agadi kontraŭ la konata vero nomiĝas peko.

Kaj tio, laŭ la kristanismo, valoras por ĉiu homo.

Por kristano peko estas konscia kaj propravola rifuzo sekvi Jesuon.

Klariĝu, ke, laŭ la kristana instruo, peko situas en la homa koro, ĝi es­tas interna decido, ĝi ne estas la ekstera ago.


dokumentaro

■ Diris Jesuo: “Ĉu vi konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin ĉar ĝi eniras en la ventron, kaj eliras en apartan lo­kon?”. Tion li diris, indikante ĉiujn manĝaĵojn. Kaj li diris: “Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. Ĉar de interne, el la koro de homoj, eli­ras mal­­virtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, mal­in­daĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝ­e­co; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon” (Mk 7, 18-23)

Nepras do distingi inter peko kaj krimo:

- peko estas la klara opono al la vero malkovrita (opono al la mora­la ordo) kaj estas interna decido, kiu povas ankaŭ ne manifestiĝi ekstere per agoj.

- krimo estas ago kontraŭ ekstera leĝo (rompo de la jura ordo) kaj do ekstera ago, kontrolebla kaj taksebla de aliaj.

Ili estas du realoj sendependaj unu de la alia: povas okazi unu sen la alia.

Kio tie ĉi instruata estas neniel revolucia. Ĉiuj manlibroj pri kris­tana moralo instruis kaj instruas

- ke la proksima normo de homa ago estas la konscienco



    • ke por ke ekestu peko necesas



* grava materio aŭ objekto

(= objektiva elemento)


* plena konsciiĝo

* konscia konsento






(= subjektiva elemento)


8

LA KRISTANAJ

VOKIĜOJ

En ĉi ĉapitro ni pritraktos:

- la fundamentajn kristanajn vokiĝojn:

+ religian konsekritan

+ sekularan

- iliajn interrilatojn


Premiso
La fundamenta principo de la kristana konduto, nome la imitado de Jesuo, havis, laŭlonge de la historio, du malsamajn manierojn por esti realigita: tiu de la konsekrita religiulo kaj tiu de la sekula­rulo.

Jesuo vivis kaj engaĝiĝis en tiu ĉi mondo, sed nun li resurektis kaj vivas la vivon de la Patro, tio estas la eterna vivo, ekster tiu mon­­do. Jesuo eĉ instruis, ke tio okazos al ĉiuj homoj kiuj vivos kiel li.


ESENCA DOKUMENTARO

Diris Jesuo (al siaj disĉiploj):

“Tiu estas la volo de Tiu kiu min sendis, ke el ĉio kion Li donis al mi, Mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago” (Jo 6, 39-40).

Diris Jesuo (al siaj disĉiploj):

“Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al min mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi es­tas. Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon” (Jo 14, 1-4).

Tiam kristano, kiu loĝas en tiu ĉi mondo, sed ne apartenas al tiu ĉi mondo (Jo 17, 14-16), povas imiti Jesuon laŭ du manieroj:

- aŭ engaĝiĝante en la realoj de tiu ĉi aktuala mondo celante la eter­nan vivon (sekulara vivo);

- aŭ realigante jam nun, laŭeble, la definitivan vivon, nome anticipante la eternecon, estante tamen ankoraŭ en la tempo (religia konsekrita vivo).


Precizigoj

1. La decido imiti Jesuon en la religia konsekrita vivo aŭ en la sekulara vivo estas absolute persona, nekritikebla, kaj konstituas la fundamentan respondon kiun kristano donas al la vokiteco (vokiĝo) kiun Dio destinis por lia vivo.

2. ”Religia, religiulo” tie ĉi ne signifas “praktikanton de iu religio”, sed havas la signifon kiun ni estas klarigantaj, nome kristano “konsekrita”, ĉar li surprenis formalan engaĝiĝon antaŭ Dio kaj ofte li vivas en ordena vivo.


DIO



KRISTO



superado de la mondo: engaĝiĝo en la mondo

RELIGIULO SEKULARULO

__KRISTANO__




1. La vivo de la religiulo
a) El kio konsistas?

Konsistas el vivi ekde nun, anticipe kaj laŭeble en tiu ĉi mondo, la vivon kiun ĉiuj vivos postmorte.



Kiel estos la eterna vivo?

Kristano serĉas repondon en la N.T. kaj malkovras, ke en la eterna vivo forpasos “la formo de tiu ĉi mondo” (1 kor 7, 31: Mk 13, 31; Lk 21, 33: Mt 24, 35).



Aparte

- ne plu ekzistos la geedziĝo (Mt 22, 23-32)

- ne plue daŭros la ĉitieaj aferoj (1 kor 7, 29-31: 1 Tim 6, 7-8)

Kristana religiulo, gvidate de la Jesua vorto, klopodas tion fari an­ticipe, sin dediĉante rekte, kiel plej eble, al sola Dio, flanklasante la kreaĵojn kaj uzante el la mondaĵoj nur la kvanton de li bezonatan por vivi.

Aparte konsekrita religiulo elektas:

- rezigni geedziĝon, por vivi en perfekta ĉasteco

- deiĝi de ĉiuj aĵoj strikte nenepraj, por vivi en kompleta povreco

- rezigni ankaŭ normalan kunvivadon kun aliaj fratoj, por vivi en la soleco kun Dio.


KROMAJ PRECIZIGOJ

* La religia konsekrita vivo estas klara kredago je la resurekto (kiun la nekristanoj ĉiam havas malfacilaĵon por kompreni): religiulo kredas, sur la vorto de Jesuo, la eternan vivon, tiom ke li rezignas pro tio al la bonaĵoj de tiu ĉi mondo. Ne kvazaŭ tiuj estus malbonaj, sed nur ĉar ili estas forpasemaj bonoj.


* Ne ĉiuj kristanoj estas vokataj de Jesuo al tiu radikala elekto. Jen signifa teksto el la evangelio de Mateo:

Diris al Jesuo la disĉiploj: “Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi. Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun di­ron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita. Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj faritaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu” (Mt 19, 10-12),
* Sindevigon vivi kiel religia, kristano promesas al Dio, en plena libero de konscienco. Ofte la devigon oni alprenas ankaŭ antaŭ la kristana ko­munumo kaj tiam la religiulo votas per publikaj votoj, sekvante regulon aprobitan de iu episkopo aŭ de papo.
* Ĉiam oni vidis en la perfekta ĉasteco (tiu kiu rezignas senrezerve se­k­suzon) la esencon de la religia vivo. Male, la malhaveco kaj la soleco estis praktikataj laŭ diversaj manieroj de religiuloj.

Tiu lasta aspekto diversigis laŭlonge de la jarcentoj la multajn formojn de religia vivo.

* Foje kelkaj gejunuloj mise starigas la problemon de vokiteco dirante: “Aŭ Dio, aŭ virino/viro!”. Tiel ili insultas la senfinan Dion, tiun metante je la sama nivelo de fina esto. La kristana korekta maniero starigi la problemon estas: “Aŭ al Dio rekte, aŭ al Dio pere de virino/viro!”


* En ĉio supre dirita, oni ne parolis pri pastroj.

En Okcidento multaj konfuzas pastrojn kun religiuloj. Pri la pastroj ni pritraktos pli poste. Sufiĉu nun scii, ke ekzistas pastroj sekularaj kaj pa­stroj religiaj, aŭ pli bone sekularuloj pastroj (aŭ diakonoj, aŭ episkopoj) kaj religiuloj pastroj (aŭ diakonoj aŭ episkopoj). Esti pastro estas kiel specifa servo en la eklezio (vidu la sekvantan ĉapitron).
b) Historiaj formoj de konsekrita religia vivo

1. Laŭ la tradicio, la ideala formo de religia vivo estas la ermita vivo (= vivo de unuiĝo al Dio en kompleta soleco).

Tamen la ermita vivo kaŝas gravan riskon: se ermitulo ne alvenis al vera spirita maturiĝo, la komenca entuziasmo por kompleta sin­dediĉo al Dio povas lante etiĝi kaj povas naskiĝi tentoj ege gravaj al kiuj la ermitulo facile cedos.
2. Pro tio, ĉu por sin prepari al la ermita vivo, ĉu kiel definitiva vivo, naskiĝis la cenobita vivo (= religia kolektiva vivo).

Monako, por sin protekti kontraŭ siaj malfortaj punktoj kaj la “revenoj” de sia volo, aŭ por vivi en komunumo en kiu eblus elpraktiki la evangelion, libere akceptas

- la disĉiplinon de iu regulo

- la kontrolon de superulo: obeo11

- la helpon de kolektivo kiu vivas, aŭ devus vivi, laŭ liaj samaj ide­aloj.

Tiuj religiuloj vivas kune vivon de preĝo (kontempla vivo). Ili vivas disiĝinte el la mondo. Tamen ili ne tute fremdiĝas el la vivo de la homa komunumo, eĉ ili pretas interveni, en situacioj de urĝa be­zono, kiam ceteraj homoj ŝajnas postulantaj helpon.


3. Por tion fari en sistema maniero, naskiĝis ankaŭ grupoj da reli­giuloj de aktiva vivo, kiuj sin dediĉas daŭre, krom al la preĝo, al la apostoleca kaj karitata agadoj.

Anticipante la agon de la aliaj homoj aŭ kunlaborante kun ili, tiuj religiuloj sin dediĉis al la predikado, al la misioj, al la liberigado de la sklavoj, ili fondis malsanulejojn, pensiojn, kadukulejojn, kreis ler­nejojn kaj kolegiojn... Kaj ĉion por la povruloj! Ofte ili faris unuaj tion pri kio pliposte ĉiuj komprenis la gra­vecon.

4. Eblas fine vivi veran konsekritan religian vivon ankaŭ ĉe sia domo, engaĝiĝante, ĉiam celante la dian regnon, en la aferoj de tiu ĉi mondo. Kiam tiaj religiuloj “en la mondo” sin organizas en gru­poj aprobitaj de la eklezia hierarkio, ili formas sekularan institucion12.




KONSEKRITAJ RELIGIULOJ


KUN PUBLIKAJ VOTOJ

KUN PRIVATAJ PROMESOJ


- ERMITULOJ

- ERMITULOJ


- CENOBITOJ




KONTEMPLAJ
AKTIVAJ





- SPONTANAJ GRUPOJ




KONTEMPLAJ

AKTIVAJ

MEMBROJ DE SEKULARAJ INSTITUCIOJ







2. La sekulara vivo
a) El kio konsistas

ĝi konsistas “el vivi la kristanan vivon engaĝiĝantan en tiu ĉi mondo” (latine: saeculum) por tiun transformi cele de la lasta Kri­st­reveno, (= el la greka paruzio = ĉeesto aŭ fina manifestado de Kristo).



Sekularulo estas la imitanto de Jesuo kaj prizorgas pri la realaĵoj de tiu ĉi mondo, sed ĉiam laŭ la volo de Dio.

Kampoj de specifa aktivado de la sekularuloj: la familio, la kompen­sata laboro, la familio, la sindikato... unuvorte: ĉiuj agadoj stri­k­te ligitaj kun la nuna mondo kaj finiĝontaj kun la morto.



Foje tiuj samaj agadoj “sekularaj” povas esti farataj ankaŭ de religiuloj, sed ili devas esti farataj kvazaŭ anstataŭe, por indiki al la sekularuloj novajn vojojn de karitato. Apenaŭ tiuj ĉi lastaj engaĝiĝas ilin realigi, la religiuloj tiaĵojn prizorgintaj aŭ sin retiras denove en monakejoj aŭ ili perdas la motivon de sia ekzistado kaj do dekadencas kaj ekestingiĝas.
b) La funkcioj de la sekularuloj

Ili estas la ĝeneralaj funkcioj de ĉiu kristano: vivi unuiĝinte al Je­suo imitante ties vivon. Laŭ la Dua Vatikana Koncilio, tri punktoj ka­rakterizas tiun unuiĝon de la sekularuloj13 kun Jesuo:


1. Profeta funkcio: la sekularulo estas profeto

Pro tio, ke li havas la spiriton de Jesuo, kristano fariĝis profeto (= proparolanto de Dio kaj malkaŝanto de la dia plano en la historio). Konkrete, li instruas la nekristanojn pri la senco kiun Dio donis al tiu ĉi mondo kaj do pri la dia senco de unuopa realo.



El tio sekvas:

- la devo akiri konon pri tiu plano pere de la meditado pri la Sanktaj Tekstoj (enprofundiĝi en la kredan vizion);

- la devo manifesti al la aliaj ĉion kion li vidis en la kredo:

pere de la vortoj - apostolado de la evangelizado

pere de la vivo - apostolado de la atesto pri la vero (=kohera kun la dis­po­nebleco al la karitato), ĝis morto (martiriĝo, tio estas la plejalta atesto).
2. Sacerdota funkcio: sekularulo estas sacerdoto (sed tio valoras ankaŭ por la religiuloj).

a) Tiu karakterizo estas klarege asertita en la N.T. Adresiĝante al la kristanoj Petro skribas:

■ “Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, popolo Diposedata, por ke vi pro­klamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan” (1 Pt 2,9).

b) Ekspliko



Sacerdoto ĉe religioj estas la peranto inter Dio kaj la homoj, transiganta al Dio la oferon de la homoj kaj raportanta al la homoj pri la dia volo.

Jesuo estas sacerdoto ĉar li oferas al Dio sian vivon.

Ĉiu homo estas sacerdoto ĉar li sinoferas, kiam li esprimas sian volon obei al Dio ĝis rezigno de sia vivo.

Kristano, per tiu rezigno, nenion faras krom plilongigi en la tempon la oferon de Jesuo, igante propraj liajn sentojn.
3. Reĝa servo: sekularulo estas reĝo

a) Kristano estas unuiĝinta al Jesuo, estas filo de Dio en Jesuo kaj do partoprenas dignecon de Dio-Reĝo.

Laŭ la biblia lingvaĵo tio esprimiĝas per la formulo: kristano estas reĝo, reĝo laŭmaniere de Jesuo, reĝo ne praktikanta iun ajn povon, sed sin metanta je dispono de ĉiuj (Lk 22, 25-30).
b) Por kiu li praktikas tiun servon?

Tute ne por Dio, kiu ne bezonas tion, sed por ĉiuj homoj.

Kaj pri tiu servo, laŭ kiu la sekularulo traktu ĉiujn homojn siaj fratoj, estas dirate de la Vatikana Koncilio II: “... Li sanktigu al Dio la terajn aĵojn” (Lumen Gentium, n. 34), kaj tio estas

- oferi, pere de propra laboro, al la infanoj de Dio, tio estas al ĉiuj ho­moj, la aĵojn de tiu ĉi mondo14;

- instrui la homojn al bona uzado (= laŭ la dia volo) de ĉiuj mondaj re­alaĵoj;

- sin engaĝi por ke efektive ĉiuj aferoj uziĝu por la bono;

- sin humile kaj firme “ĝisfunde” engaĝi, por ke la aŭtoritato de Dio, tio estas lia regno, superu la obstaklojn.
FUNKCIOJ DE LA SACERDOTOJ

PROFETA = manifesti la sencon de la mondo laŭ Dio.
SACERDOTA = kuniĝi al la ofero de Kristo dum la efektiviĝo de sia devo.
REĝA = servi la fratojn, por ilin helpi plenumi la volon de Dio

3. Rilato inter la religia vivo kaj la sekulara vivo


1. Ambaŭ estas kristana vivo, nome vivo laŭ imito de la Kristo. Oni ne pensu do, ke la religia vivo estas “pli kristana” ol tiu sekulara.

Ĉiu kristano estas vokata imiti Jesuon, obeante al Dio kaj superante sian ego­is­mon, pere de persona elekto farita laŭ la inklinoj kiujn Dio, laŭ lia opinio, ekscitis en li (vokiĝo).



Laŭ kristanismo, tamen, la sekulara vivo ne estas ankoraŭ la definitiva vivo: tiu nur ĝin preparas. La religia vivo, male, estas jam definitiva vivo vivita “anticipe”. Tial la religia vivo “en si mem” estas plibona ol la se­kulara, kvazaŭ la definitiveco plibonas ol la provizoreco.

Sed per tio oni tute ne celas konvinki, ke religiulo estas pli sankta ol sekularulo: la sankteco fakte konsistas el la praktikado de la volon de Dio en la konkreta situacio en kiu ĉiu troviĝas.
2. Por ĉiuj kristanoj, ĉasteco, povreco kaj obeo, estas valoroj, ta­men ili estas praktikataj diversmaniere de la religiuloj kompare al la sekularuloj:
 la ĉasteco

- por la religiuloj, estas la totala rezigno al la uzado de la seksaj instinktoj, “por la regno de la ĉieloj” (Mt 19, 12; 22, 30; 1 kor 7, 29): per­fe­kta ĉasteco;

- por la sekularuloj ĝi implicas la volon integrigi en Kristo sian sekse­con: ĉasteco antaŭedziĝa kaj edziĝa.

Ne estas dirate tamen, ke ĉiuj sekularuloj alvenu fakte al la edziĝo ĉar por geedziĝi oni bezonas akordiĝi kun alia.

Oni ne fariĝas laŭreligia per la sola motivo, ke oni trovis personon kun kiu geedziĝi! Esti religia estas elekto, neniam neceso.
 la povreco

Diris Jesuo:

“Kiu ne rezignas ĉion kion li posedas ne povas fariĝi mia disĉiplo (Lk 14, 33).

Tamen


- por la religiuloj tio implicas malintereson totalan, faktan kaj sen­tan, al la teraj bonaĵoj;

- por la sekularuloj male tio implicas posedon je ili, sed por ilin me­­ti je servo de la aliaj, laŭ la dia volo (senta malintereso).


 la obeo

- por la religiuloj ĝi implicas la rezignon al la propra volo, por serĉi ĉiam la volon de Dio koncerne la eternan vivon kaj, por tiuj kiuj vivas en komunumo, en plena submetiĝo al superulo, kiu re­prezentas Dion;

- por la sekularuloj tio implicas la rezignon al la propra volo por serĉi ĉiam la volon de Dio koncerne la aktualan vivon, vidatan kiel preparon al la eterna vivo.
3. Reciprokaj influoj de la du manieroj de kristana vivo

Laŭ la kristana tradicio



la sekularulo havas la taskon

- instrui al la nekristanoj honeste uzi (= laŭ la dia volo) la kreitajn realaĵojn;

- memorigi al religiulo, ke la realoj de tiu ĉi mondo estas bonaĵoj;

la konsekrita religiulo havas la taskon

- memorigi al la sekularuloj, ke la veraj valoroj estas tiuj eternaj por ke ili ne korligiĝu al la bonaĵoj de tiu ĉi mondo, tre pasema;

- indiki ofte al la sekularuloj novajn vojojn por praktiki karitaton.
PRECIZIGOJ

La nekristanoj tre malfacile sukcesos kompreni la funkcion de la religiuloj, ĉefe de la kontempluloj; ili pensos, ke ili malŝparas sian ekziston aŭ ke ili parazitas sur la socio.

Helpas tial memorigi:

a) la religiuloj konsekritaj, se strike konsideri ilian funkcion, havas la taskon reklame atesti nur rilate al la kristanaj sekularuloj.

b) kutime la religiuloj ĉiam sin vivtenis per sia laboro, ne pezante sur la ŝultroj de la socio (kp. la devizon de Sankta Benedikto: “ora et labora”).

4. Specifaj tentoj

La religiuloj konsekritaj povas suferi je tiu de anĝelismo:

- rifuzi la korpon kun ĉiuj ĝiaj kondiĉoj, kvazaŭ ĝi estus malbonaĵo, ĉu forgesante, ke Jesuo prenis homan korpon por esti kiel ni, ĉu opiniante, ke la kreitaj realoj (ekz. geedziĝo) estas malbonaĵo:

- perfidi homojn per falsa fido al Dio (egoismo);

La sekularuloj suferas je tiu de terismo:



- mondumiĝi, aligante la servfunkciantajn (= funkcii por...) valorojn de la mondo en absolutajn valorojn kaj forgesante, ke la kreitaro ne devas fariĝi la celo, sed resti nur ilo por alveni al Dio;

- perfidi Dion per falsa fido al homoj (aktivismo).


1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət