Ana səhifə

Eld febr. 04 Esperanto en universitataj medioj kompilinto


Yüklə 365 Kb.
tarix25.06.2016
ölçüsü365 Kb.
eld.febr.04

ESPERANTO EN UNIVERSITATAJ MEDIOJ

kompilinto : Germain PIRLOT

Steenbakkersstraat 21

BE-8400 Oostende, Eŭropa Unio

gepir.apro.@.pandora.be

07.02.2004

Antaŭparolo


Respondante pri E-kursoj mi sendis peton al Germain PIRLOT aldoni ion al antaŭ-parolo. Li ne nur konsentis, sed instigis min skribi ĝin. Do, jen ĝi.

Mi asertas, ke ne sufiĉas nur kursoj por lerni Esperanton. Ilin devas sekvi stud-objektoj instruataj en Esperanto, por ke studentoj havu eblecon tuj uzi la novlernitan lingvon kaj priperfektiĝi en faklingvo.

Ekzemple mi por aŭtuna semestro 2003/4 sukcesis surbaze de projekto envicigi en studprogramon de Pedagogia fakultato de Masaryk universitato en Brno novan stud-objekton (nedevigan) ­ Klerigkibernetikon, instruatan en Esperanto. Kaj devus sekvi ankoraŭ la tria ŝtupo ­ internacia kunlaboro inter altlernejoj. Mi intencas kadre de Viŝegrada fonduso kunlaborigi universitatojn en Brno, Poznań, Nitra kaj Budapeŝto kaj kadre de Germana fonduso de estonteco ligi kunlaboron kun unversitato en Paderborn. Ĉi tiuj fondusoj kovras nur duonon de elspezoj por la projektoj, do estos necese trovi la restajn financojn.

Por plifirmigi pozicion de Esperanto en fakultato estas bone trovi eblecojn por uzi ĝin en internaciaj esplorprojektoj. En nia fakultato estis establita "Centro de pedagogiaj esploroj" kaj mi proponis al ĝia estro, prof. Maňák, kunlaboron en internaciaj kon-taktoj, por kiuj estus uzebla Esperanto. Plua ebleco estas formi kaj aktivigi grupojn de gelernantoj por projekto Interkulturo. Pasintjare aŭtune okazis en nia fakultato la 11-a konferenco de Asocio de pedagogiaj esploroj, dum kiu mi informis en mia kontribuo pri la projekto kaj ĝenerale pri E-o kaj lingva situacio en EU kun mencio de BKC. Mi intencas fondi interesrondeton Interkulturo por envicigi infanojn en projekton Interkulturo kaj mi provis varbi gelernantojn en fakultata bazlernejo. El ĉirkaŭ 200 gelernantoj aliĝis nur du. Nun mi provas varbi ankoraŭ en alia najbara bazlernejo kaj mi esperas, ke mi sukcesos formi almenaŭ 5-membran grupeton.

Mi povas rekomendi ­ ne orientiĝi mallarĝe nur al unu afero, sed laŭ la situacio provi pluajn eblecojn. Kaj grava estas ­ akiri financojn el eksteraj fontoj, ekster E-movado. Kaj EK! ­ labori kaj kunlabori. Ĉi tiu listo povas esti bona bazo kaj helpilo por la laboro kaj kontaktoj. Kaj plua ebleco - senpere registri vian E-kurson en la hejmpaĝo de www.eduakdo.net http://www.eduakdo.net/ kie pretiĝis nova informkolekta servo pri la Esperanto-lernejoj (E-lernejoj: http://www.edukado.net/es_lernejoj.jsp).

Josef Vojáček

Pri OFICIALAJ E-kursoj kaj seminarioj pri interlingvistiko en universitatoj kaj superaj institutoj, laŭ jena ekzemplo :


Klarigoj de mallongigoj :

  • (*) : informis la kursgv. mem en 2003/04

  • (°) : konfirmis en 2003/04 landa informinto

  • ( ) : konfirmita nur en 2002/03 [povus esti ŝanĝo nun]

- a) univ. aŭ sup.inst. + adreso, nacilingve laŭ latina alfabeto

- b) kursgvid. + privata adreso, poŝta kaj reta - /P/ la kursgvid. estas pagata

- c) mallonga priskribo - h/sem : horoj/semajne - s. : sume.

kun ekzameno, studunuoj, atestilo.



ret.@.adreso :forigu la punkton antaŭ kaj post @

*********
Nombro laŭlande : Aŭstrio : 3 – Belgio : 1 –Brazilo : 1 - Bulgario : 1 - Ĉeĥio : 2 - Ĉinio : 18 - Germanio : 5 – Hispanio : 2 – Hungario : 2 - Israelo : 1 – Italio : 1 - Japanio : 2 – Korea Resp.2 – Kostariko : 2 - Litovio : 3 – Meksiko : 1 - Nederlando : 1 – Pollando : 3 – -Rusio : 4 - Slovakio : 1 - Svedio : 1 - Usono : 5 – Uzbekio : 1 => sume : 63.

Landoj : 23.
*********

Aŭstrio



Graz (*):

a) Universitato, Centro por fremdlingva instruado / Universität Graz (Universitätplatz 3, AT-8010 Graz).

b) D-ro Klaus PERKO (Lendkai 111, AT-8020 Graz Klaus.Perko.@.lsr-stmk.gv.at)

c) Nedeviga, interfakultata; 1 nivelo, 2 h/sem.

Laŭdezire kun ekzameno kaj atestilo.


Innsbruck (*):

a) Universitato, Internacia Centro pri Lingvoj ĉe la Fakultato de la Mensaj Sciencoj / Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, Internationales Sprachenzentrum-ISI (Innrain 52, AT-6020 Innsbruck).

b) D-ro Klaus KARNER, lektoro (Krebsbach 371, AT-6414 Mieming dr.klaus.karner.@.esperanto.at - dr.klaus.karner.@.utanet.at - Klaus.Karner.@.uibk.ac.at ) /parte pagata/.

c) Interfakultata (kurso por la studentoj de ĉiuj fakultatoj kaj studoj, parto de la studplano por la studo de Interlingvistiko. ("nejura libere elektebla fako" de la studplano por juristoj); enhavo: enkonduko en la planlingvoj, lingvokurso por komencantoj aŭ/kaj progresintoj (laŭ la konoj de la partoprenantoj); 2 h/ sem.

Kun ekzameno (planlingvoj ĝenerale, historio de Esperanto, mallonga diskuto aŭ referato en Esperanto) kaj atestilo.


Wien (*):

a) Pedagogia Instituto / Pädagogisches Institut der Stadt Wien (Burggasse 14-16, AT-1070 Wien).

b) Prof. d-ro Hans-Michael MAITZEN (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1238 Wien, maitzen.@.astro.univie.ac.at ) /P/.

c) Nedeviga; 2 h/ĉiun duan semajnon Temoj : eŭropa lingva situacio, instruado de lingvoj en Eŭropo, aktuala literaturo en Esperanto.


Belgio



Antwerpen (*):

a) Urba Centro por Lingvoj-Instruado / Stedelijk Centrum voor Volwassenenonderwijs-Talen (Quellinstraat 31, BE-2018 Antwerpen).

b) Mag-in Iwona KOCIEBA (Graaf de Fienneslaan 54, BE-2650 Edegem dirk.iwona.@.pandora.be) -Mag. Alex HUMET (Ferdinand Coosemanstraat 71, BE-2600 Berchem ) – Mag. André STAES (Frederik Van Eedenplein 5, b.2, BE-2050 Antwerpen L.O.) /P/.

c) Dum 3 jaroj; de septembro ĝis majo : 2 x 2h30/sem. - 1-an jaron : elementa nivelo ; 2-an jaron : praktikado, 1-a nivelo ; 3-an jaron : praktikado, 2-a nivelo.

Kun skriba kaj parola ekzameno dum junio. Post la 1-a kaj la 2-a jaroj, la sukcesintoj ricevas atestilon; post la 3-a jaro ili ricevas oficialan diplomon, kiu rajtigas ilin instrui Esperanton.




Brazilo



Campinas (São Paulo) (*) :

a) Universitato / Pontificia Universidade Católica de Campinas (PUC-Campinas, Rod. Dom Pedro I, km 136, Parque das Universidadese, BR-13086-900, Campinas, São Paulo http://www.puc-campinas.edu.br )

b) Prof. d-ro David BIANCHINI ( david.b.@.uol.com.br ).

c) Elektebla, interfakultata, kadre de la programo « Praktikoj de formado » .Lingvaj problemoj, komunikado, historio, celo kaj baza gramatiko de Esperanto; 4 h/sem, s.34 h.

Sen ekzameno, sed kun mencio en la akademia dokumento de la studentoj kiuj sukcesas 80% el la ekzercoj, partoprenas en debatoj, k.s.


Bulgario

Karlovo ():



a) Internacia Universitato (p.k. 44, BG-4300 Karlovo).

b) Prof. Bojidar LEONOV (p.k. 44, BG-4300 Karlovo, leonov.@.rozabg.com).

c) Esperanto estas deviga studlingvo en la programo de la studado.s.240 h. En la studadprogramo estas apartaj kursoj pri interlingvistiko,historio de E-movado,E-literaturo kaj kulturo.

Post la fino de la studado la studentoj ricevas bulgarajn diplomojn kaj tiuj, kiuj deziras, kaj plenumis la kondiĉojn de la studadprogramo de AIS, verkas kaj defendas sciencajn diplomverkojn por ricevi AIS- diplomojn. La studentoj partoprenas diversajn studadsesioj de AIS en Bulgario kaj eksterlande.




Ĉeĥio



Brno (*):

a) Pedagogia fakultato de Masaryk-Universitato, Katedro de didaktikaj teknologioj (KDT), (Porxicxi 31, CZ-603 00 Brno) [Garantion super la kurso havas Katedro de sociala pedagogio]

b) Inĝ. Josef VOJAČEK, PhD. (Sochorova 13, CZ-682 01 Vyškov , vojacek_j.@.jumbo.ped.muni.cz) /P/.
c –1) Nedeviga, plua fremda lingvo, 2 semestroj, 3 horoj semajne (3 x 13 x 2 - entute 78 horoj) + dusemajna studrestado en Somera Esperanto Tendaro en Lancxov ĉe Vranov-a digolago, konversacia kurso. Instruado per rekta metodo laŭ videokurso Mazi en Gondolando, « Paŝoj al plena posedo » de W. Auld kaj konversaciaj temoj.

Kun ekzameno kaj poentoj : la unuopaj kursoj finiĝas per studkontrolo, 3 kreditoj - ekzameno, 4 kreditoj kaj studkontrolo, 3 kreditoj.


c 2) Nedeviga kurso de klerigkibernetiko, instruata en Esperanto. 1 semestro (aŭtuna), 2 horoj semajne, 2 kreditoj – studkontrolo [Garantion super la kurso havas KDT].
Hradec Králové (*):

a) Pedagogia Fakultato (Vita Nejedlého 573, CZ-500-02 Hradec Králové).

b) Inĝ. Zdenĕk POLÁK (CZ-561 25 Rudoltice esperomina.@.seznam.cz ) /P/
c) Prepara kurso por instruistoj, komencantoj; 3 h/sem.(s. 45 h), instrudo per rekta metodo laŭ videokurso Mazi en Gondolando.

Antaŭvidita kurso por progresantoj dum la aŭtuna semestro ne okazis, sed ebla dumla printempa semestro.

Kun ekzameno kaj atestilo.


Ĉinio



Beijijng (°):

a) Pekina Lingva Universitato

b) Prof. LI Weilun

c) Nedeviga; kun 2 studunuoj.
Beijing (°):

a) Pekina Radiodissenda Universitato

b) Prof. LI Weilun

c) Studofako
Beijing (°):

a) Pekina Nordchina Scienco-Teknika Instituto

b)

c) Tri monata
Dalian (Liaoning) (*):

a) Dalian Universitato / Dalian Daxue (Jingji-jishu Kaifaqu , CN-116622 Dalian, Liaoning).

b) Prof. WANG Tailin (Xinningyuan 4-1-6-1, Lianshan Jie, Shahekou Qu, CN-116023 Dalian, Liaoning wangtailin.@.mail.china.com ; wangtailin.@.hotmail.com ) /P/.

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva kolegio kaj aliaj kolegioj de la universitato en la dua jaro; 1 jaro, 2 h/sem (s 64 h); 2 niveloj: 1-a, fonetiko, vortfarado, sintakso, konversacio; 2-a, literaturo, tradukado, E-historio.
Kun ekzameno kaj poentoj.
Guangxi (Guangxi Zhuang) (*):

a) Guangxi Porinstruista Universitato / Guangxi Shifan Daxue (15 Yucailu str., Guilin, CN-541004, Guilin, Guangxi).

b) Prof. D-ro LIU Shaozhong (Kolegio pri Internaciaj Studoj, Guangxi Shifan Daxue szliu.@.mailbox.gxnu.edu.cn ; http://www.gxnu.edu.cn/Personal/szliu)

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de, ĉefe, la Kolegio pri Internaciaj Studoj; dum unu jaro,2 h/sem (s 64 h); Ni uzas la lernolibron “Unuapasha Esperanto” kompilita de PAN Dishu surbaze de la simila libro skribita de R. H. M. Markarian kaj J. H. Sullivan en la 1970j. Kun ekzameno kaj 2 poentoj por ĉiuj partoprenantoj
Guangzhou (Guangdong) (°):

a) Guangzhou Universitato.

b) Prof. LI Liyuan (lylin.@.guangzu.edu.cn).

c) Help-studfako.
Hefei (Anhui) (°):

a) Industria Universitato

b) S-ro LIU Baoguo (liubaoguo.@.ah163.com)

c)
Hubei (°) :

a) Hubei Ekonomia kaj Administra Universitato

b) Prof. DAI Shengqiao (daishengqiao.@.hotmail.com)

c) Kun 2 studunuoj.
Jinan (Shandong) (*):

a) Shandong Universitato / Shandong Daxue Waiguoyuxueyuan (CN-250100 Jinan, Shandong).

b) Vicprof. LIU Xiaojun (miakara.@.sdu.edu.cn).

c) Dua fremdlingvo, elektebla; 2 h/sem. (s. 30 h/semestre).

Kun ekzameno kaj 2 poentoj.


Nanjing (Jiangsu) (*):

a) Universitato (Nanjing-Universitato, Departemento pri Fremdlingva Aplikado, CN-2100093 Nanjing).

b) Prof-ino CUI Jianhua (cuijh.@.netra.nju.edu.cn)

c) Nedeviga dua fremdlingvo por studentoj de la 3-a kaj 4-a jaroj de la tuta universitato. Dum unu semestro ; s. 64 h.

Kun ekzameno kaj 4 poentoj.


Shangdong (°):

a) Shangdong Agrikultura Universitato

b) S-ro LIU Luolin

c) Nedeviga.
Shanghai (°):

a) Shanghai Scienco-Teknika Instituto, Gazetara Universitato

b) S-ro LI Yinglei

c)
Tianjin  (*):

a) Tianjin-a Fremdlingva Universitato (117, Machangdao, Hexi Qu, Tianjin, CN-300204)..

b) S-ro HAN Zuwu" (membro de Internaca Rajtigita Ekzamentaro de ILEI; Wan Xin Cun 5-21-1-501, Hedong Qu, Tianjin, CN-300162 hanzuwu.@.eyou.com ).

c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj el diversaj fakultatoj; 1 jaro, 2 h/sem. (s. 64 h).

Kun ekzameno semestre.


Tonghua (°):

a) Tonghua Porinstruista Instituto

b) Prof. YU Dequan (th_ydq.@.sohu.com)

c) Kun 2 studunuoj
Xian (Shanxi) (°):

a) Xian Unuiĝinta Universitato

b) S-ro LI Li

c) Kun 2 studunuoj.
Xian (Shanxi) (°):

a) Xian Literatura kaj Scienco-Teknika Instituto

b) S-ro LI Li

c) Kun 2 studunuoj.


Xianxiang (°)

a) Xianxiang Porinstruista Kolegio

b) Prof. WANG Xiaosi

c)
Yanbian (Jilin) (°):

a) Yanbian Scienco-Teknika Universitato

b)

c)


Germanio



Augsburg (*):

a) Universitato, Sekcio Germana Filologio - Germana kiel fremda lingvo / Universität Augsburg, Lehrstuhl Deutsche Philologie - Deutsch als Fremdsprache (Universitätsstraße 10, DE-86135 Augsburg).

b) S-ro Birke DOCKHORN (Quenstedtstr. 32, DE-72076 Tübingen, birde.dockhorn.@.web.de).

c) Fakultata; kombinita E-kurso por komencantoj kaj seminario pri interkultura komunikado per Esperanto, dum somera semestro 2003 kaj dum vintra semestro 2003/04; 2 h/sem, 28 h/semestre Kun prelegetoj fare de la studentoj pri diversaj temoj.

Kun fina skriba ekzameno.


Berlin (*):

a) Universitato / Humboldt-Universität Berlin (Unter den Linden 6, DE-10099 Berlin).

b) D-ro Detlev BLANKE (Gesellschaft für Interlinguistik e.V. www.interlinguistik-gil.de
Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin dblanke.gil.@.snafu.de).

c) Interfakultata ; 1 semestro, 2 h/sem (s. 30 h); prelegserio. Tipologio de planlingvoj, interlingvistiko, esperantologio, enkonduko al Eo(strukturo, evoluo, apliko, lingvo-komunumo kaj ties historio).

Kun atestilo pri partopreno necesa por la diplomo resp. atestilo pri studlaboraĵo". 


Leipzig (*):

a) Universitato / Universität Leipzig (Augustusplatz, DE-04109 Leipzig).

b) D-ino Sabine FIEDLER (privata adreso: Am Zollamt 5, DE-04838 Gordemitz sfiedler.@.rz.uni-leipzig.de ; universitata adreso: Institut für Anglistik, Universität Leipzig, Neubau Geisteswissenschaften, Beethovenstr. 15, DE-04109 Leipzig) /P/.

c) Interfakultata ; 1 semestro, 2 h/sem (s. 30 h); prelegserio. “Universalaj lingvoj – Inter utopio kaj realo” : tipologio de planlingvoj, interlingvistiko, esperantologio, enkonduko al Eo(strukturo, evoluo, apliko, lingvo-komunumo kaj ties historio).

Kun atestilo pri partopreno necesa por la diplomo resp. atestilo pri studlaboraĵo". 


Münster (*):

a) Universitato, Instituto por Ĝenerala Lingviko / Westfälische Wilhelms-Universität Münster (Schlossplatz 2, DE-48149 Münster).

b) D-ro Rudolf FISCHER (Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, fischru.@.uni-muenster.de).

c) 1) Fakultata / Intensa E-kurso por komencantoj, ĉiujare komence de oktobro, 5 foje 5 horoj s. 25 h/ semestre.

2) Fakultata / Seminario kun ĉiusemestre alia titolo, ekz. enkonduko en la interlingvikon;
2 h / sem. => somere: 12 x 2 h, s. 24 h / semestre; vintre: 16 x 2 h => 32 h / semestre.
Kun ekzameno resp. studlaboraĵo., atestilo, poentoj por antaŭekzameno.
3) Fakultata. Daŭriga E-kurso por komencantoj, ĉiujare dum la vintra semestro ; 16 x 2 h, s. 32 h/semestre.

Kun atestilo pri partopreno. La horoj estas kunkalkulataj en la preskribita minimuma amplekso de la studhoraro.


Paderborn (*) :
a) Universitato, Fakultato pri Kultursciencoj / Universität Paderborn, Fakultät für Kulturwissenschaften (Warburgerstr. 100, DE- 33098 Paderborn).

b) Prof. Helmar FRANK (Kleinenberger Weg 16, DE-33100 Paderborn, bbara1.@.hrz.uni-paderborn.de).

c) Seminario pri mezurado de lernprogreso dum instruado de Esperanto, "Bildungskybernetische Unterrichtserfolgsmessung an praktischen Beispielen"

2 h/sem., s. 26 h .

Kun finekzameno kaj atestilo por studobjekto pedagogio.

Hispanio



Bilbao (*):

a) Pedagogia Altlernejo de la Vaska Universitato / Escuela Universitaria de Magisterio (Ramon y Cajal, 72. ES-48014-Bilbao).

b) Prof. Miguel GARCIA ITURRIOZ (Bidebarrieta, 10-1,. ES-48930-Las Arenas, Vizcaya . tepgaitj.@.lg.ehu.es) /P/.

c) Elektebla studobjekto. Planlingvoj, historio de Eo, enkonduko al Esperanto; 2,5 h/sem, s. 45 h.

Kun ekzameno, poentoj kaj atestilo.


La Laguna (Tenerifo, Kanariaj Insuloj) (*):

a) Universitato de La Laguna, Departemento de angla kaj germana filologio http://www.ull.es (Universidad de La Laguna, Departamento de Filologia Inglesa y Alemana, Campus de Guajara, ES-38071 La Laguna http://webpages.ull.es/users/esperull ; http://webpages.ull.es/users/aflopez/94-S11/index.htm).

b) Prof. Alejandro LOPEZ DE VERGARA M (aflopez.@.ull.es - http://webpages.ull.es/users/aflopez)

c) Libervola seminario por la universitataj studentaro kadre de la Fakulato pri Filologio (Lingvistiko). Enkonduko al Esperanto kaj al sia kulturo; temas ne nur pri la instruado de la lingvo, sed ankaŭ pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri aliaj planitaj lingvoj (interlingvistiko). Sume 30-h.

Kun atestilo post sukcesa, libervola ekzameno aŭ mallonga tezo por akiri poentojn. Esperantista Societo de Tenerifo (ESTO) helpas prizorgi la seminarion, kaj ankaŭ liveras atestojn (diplomojn) al ĉiuj gepartorprenantoj.




Hungario



Budapest (*):

Sub la tegmento de Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko estas du fakoj :



  • universitatnivela:fako de aplikata lingvistiko

  • altlernejnivela:fako de lingvoinstruisto de Esperanto.

Ĝis 2006 funkcios ankoraŭ du fakoj: ĝenerala kaj aplikata lingvistiko kaj Esperanto-fako, ambaŭ universitatnivelaj. Por pliaj detaloj : http://www.geocities.com/bujdosoivan/okt.htm#3.


a) Universitato / Eötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE, Eszperantó szak, Budapest, pf.107, HU-1364 -Vizitadreso: Budapest, Múzeum körút 4/D, HU-1088 hekaszsu.@.ludens.elte.hu ; vaganto.@.ludens.elte.hu).

2 kursoj :
1. Universitatnivela klerigado :

Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Por tiuj studentoj, kiuj estis akceptitaj al la fako antaŭ julio 2001 ; ili devos fini la studadon ĝis 2006. La fako ne akceptas novajn studentojn.



c) 4 jaroj : 1-a, 4 h/sem ; 2-a, 6-8 h/sem ; 3-a, 7-9 h/sem ; 4-a, 4 h/sem. E-kulturo, E-literaturo, E-historio, aplikata lingvistiko, interlingvistiko, metodiko.

Kun ekzameno kaj rajtigilo instrui Esperanton.


2. Altlernejnivela klerigado :

Ekde la 9-an de septembro, 2002. Ĝi celas trejnadi lingvoinstruistojn de Esperanto. Ĝi donas lingvoinstruistan diplomon.

Devigaj studunuoj en la unua semestro: Interkulturaj studoj, 1 h/sem (D-rino VARGA-HASZONITS Zsuzsa, docentino hekaszsu.@.ludens.elte.hu) - Lingvokurso, praktiko, 3 h/sem (BUJDOSÓ Iván, scienca helpkunlaboranto [Lekciisto sub la universitata kodo VKN-00280 : Interreto kaj la instruado de Esperanto] vaganto.@.ludens.elte.hu - vaganto2001.@.yahoo.com) - Enkonduko en la lingvosciencon, 2 h/sem, (D-ro GECSÕ Tamás, katedrestro) - Enkonduko en la aplikan lingvistikon, 2 h/sem (D-rino VARGA-HASZONITS Zsuzsa, docentino).

Eblas alpreni ankoraŭ aliajn studunuojn por plenumi la devigan kreditnombron 15.


Sárospatak (*):

a) Porinstruista Fakultato de Miŝkolca-Universitata /

b) Doc. Molnár LÁSZLÓ (molnar.@.comenius.ctif.hu) /P/.

c) Porekzamema prepariga E-kurso por altlernejaj gestudentoj,universitatanoj,interesuloj

3 h/sem, s. 60 h; kurso kun lernolibro kaj uzado de interreto

Eblas akiri atestilon.


Israelo



Haifa (*):

a) Politeknika atlernejo / Technion - Hamachon Hatechnologi Le'Israel (N've Sha-anan, Haifa).

b) S-ino Anat ZAJDMAN (Shderot Hen 20 Rehovot IL-76469 azajdman.@.yahoo.com.) /P/.

c) Dum unu semestro jare; 2 h/sem; kun ĉiufoja hejmlaboro.

Kun 2 ekzamenetoj, kompozicio, poentoj kaj gradoj.




Italio



Torino (*):

a) Universitato, Beletra kaj Filozofia Fakultato, Trijara Kursaro pri Interkultura Komunikado. Lecionoj ĉe "Dipartimento di 0rientalistica" (Via S. Ottavio 20, IT-10124 Torino).

b) Prof. Fabrizio A. PENNACCHIETTI (Via delle Rosine 10, IT-10123 Torino pennacch.@.cisi.unito.it) [ekde la fino de januaro 2004 : Via degli Artisti 15, IT-10124 Torino fabrizio.pennacchietti.@.unito.it].

c) "Interlingvistiko kaj esperantologio". Nedeviga, malfermita al studentoj de la tuta fakultato, ĉu de la 3-jaraj kursaroj, ĉu de la postaj 2-jaraj magistrigaj kursaroj. En la instrujaro 2003-2004 okazos en la dua parto de la dua semestro unu kurso 30-hora (6 h/sem): pri interlingvistiko kaj Esperanto.

Kun ekzameno kaj 5 studunuoj.



Japanio
Minoo (Osaka-hu) (*):
a) Osaka Fremdlingva Universitato/ Osaka Gaikokugo Daigaku (Aomatani-Higasi 8-1-1, JP-562-8558 Minoo).

b) S-ro TANI Hiroyuki (Syonai-Higasimati 3-4-2, JP-561-0831 Toyonaka; tnhryk.@.pop07.odn.ne.jp) /P/.
c) Nedeviga, unujara lingvokurso, 1 ½ h/sem ,s. 45 horoj jare.
Kun ekzameno kaj poentoj.
Tôkyô (*):

a) Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj / Tokyo Gaikokugo Daigaku (3-11-1, Asahi-cho, Fuchu-shi, Tôkyô, JP-183-8534).

b) Prof. GOTOO Hitosi (gothit.@.sal.tohoku.ac.jp ; URL:http://www.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/) /P/.
c) Nedeviga, kroma fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva fakultato en la 3-a kaj 4-a jaroj kaj studobjekto por studentoj en magistriĝaj kursoj; duonjaro, sume 30 horoj. Enkonduko en interlingvistiko, lingvistika superrigardo de Esperanto, gramatiko, konversacio, legado.

Pasintoj de la ekzameno ricevas 2 kreditojn.



Korea Resp.
Iksan (*):

a) Universitato Wonkwang, 344-2 Shinyong-dong, Iksan-si, Jeonbook, KR-570-749.

b) Doc. LEE Jung-kee esperant.@.unitel.co.kr; (www.wonkwang.ac.kr) /P/.

c) 2 bazaj klasoj (unu taga kaj unu vespera); 2 h/sem., sume : 30 h.

Kun ekzameno (2 semestre) kaj poentoj (2 semestre).


Seoul/Chonan (*):

a) Universitato Dankook / Hannam-dong Yongsan-ku Seoul, Korea (www.dankook.ac.kr) Anso-dong Chonan-si Choongnam,Korea

b) Doc. LEE Jung-kee (Magistro pri planado) esperant.@.unitel.co.kr) P/.

c) 2 h/sem por 2 bazaj klasoj (en Seulo kaj Chonan respektive) dum unu semestro.

Kun ekzameno (2, semestre) kaj poentoj (2).




Kostariko

San José (*) :



a) Universitato de Kostariko, Fakultato de Filologio, Lingvistko kaj Literaturo / Universidad de Costa Rica, Escuela de Filología, Lingüística y Literatura (San Pedro de Montes de Oca, San José, Costa Rica).

b) Prof. Hugo MORA-POLTRONIERI (Apartado 1630, CR-1250 Escazú, San José, Costa Rica., tikoguau.@.racsa.co.cr ); Prof. Jorge Antonio LEONI DE LEÓN tiberido.@.yahoo.com .

c) Nedeviga kaj semestra kurso ene de studprogramoj celantaj bakalaŭran diplomon por preskaŭ ĉiuj karieroj.; 3 h/sem dum 16-17 semajnoj.

Kun 3 kreditunuoj post sukcesa ekzameno.


San José (°):

a) Politekniko de Kostariko / Instituto Tecnológico de Costa Rica.

b) S-ro Guido HERNÁNDEZ (guido.@.itcr.ac.cr ; esperanto.@.racsa.co.cr .

c) Nedeviga, elektabla kadre de humanismaj kursoj; kvinsemajnaj kursoj, 3 h/sem

Litovio

Kaunas (*):



a) Vilnius Universitato Kaunas, Humanisma Fakultato (Muitinės 8, LT-Kaunas).

b) Lektorino Aida ČIŽKAITĖ (Kapinių 11-15, LT-3009 Kaunas, aidute.@.mail.lt )

c) Libere elektebla dum 2 semestroj ; 32 h dum semestro (2 h/sem).

Kun ekzameno kaj po 2 poentoj (studunuoj) en ambaŭ semestroj.


Vilnius (*):

a) Universitato de Vilnius (str. Universiteto 4, Filologia fakultato).

b) Doc. Laurynas Algimantas SKŪPAS (A.Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius ; skupasl.@.yahoo.fr ) /P/.

c) Libervola, dum 1 semestro. 32 horoj dum semestro (2 h/sem).

Kun ekzameno kaj du poentoj ( studunuoj ), sen atestilo.


Šiauliai (*):

a) Pedagogia Universitato (str P.Višinskio 25, LT-5414 Šiauliai).

b) Prof. Aloyzas GUDAVIČIUS (Žeimių 2a-12, Ginkūnai, Šiaulių raj; gudavicius.@.hu.su.lt).

c) Interlingvistika kurso; 2 h/sem, s. 32 h; dum semestro.

Kun ekzameno kaj 2 poentoj ( studunuoj ).




Meksiko



Mexicali-México (*):

a) Universitato, Fakultato pri librotenado / Fakultad de Contabilidad ĉe UABC-Mexicali-México.

b) D-ro Ruben FELDMAN-GONZÁLEZ (RFG, ave. Islas Fiji # 46, Santa Monica, Mexicali, BCN, MX-21339 rufegonz.@.mxl.cablemas.com).

c) Nedeviga; 2 h/sem, ĝis februaro 2003.

Kun ekzameno de AIS-RSM kaj poentoj (1 ĝis 10) kaj atestilo.




Nederlando



Amsterdam (*):

a) Universitato / Universiteit van Amsterdam (Theoretische Taalwetenschap, Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam).

b) Doc. Wim JANSEN (Rembrandtweg 1, NL-2202 AR Noordwijk Jansenwimh.@.cs.com (hejme) kaj w.h.jansen.@.uva.nl (en la universitato). /P de eksteruniversitata fondaĵo/.

c) Katedro pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”. Elektebla por studentoj en la tria studjaro.

Priskribo: “interlingvistiko” donas ĝeneralan komprenon pri la internacia lingvoproblemo kaj pri planlingvaj solvoproponoj en ilia historia, sociologia kaj lingvistika kunteksto. Ĝi estas studata el pluraj perspektivoj. Krome, estas pristudataj pli profunde kelkaj modernaj lingvomodeloj. Pri la ekzempla lingvo Esperanto estas konsiderataj aspektoj kiel la tipologio, la funkciado, natureco kontraŭ skemeco, spontanaj evoluoj, literaturo, k.s.. Dum la atelieroj (laborsesioj) oni pridiskutas la hejmtaskojn, kiujn la studentoj plenumis surbaze de la tralaboro de la kurslibro kaj de la devigaj literaturaĵoj.

Dum 3 monatoj, 3 h/sem. (s. 42 h, lekcioj kaj atelieroj).

La fina prijuĝo kun poentaro inter 1 (malbona) kaj 10 (perfekta) okazas surbaze de la averaĝa prijuĝo de la hejmtaskoj kaj la ekzamena rezulto. La kredito estas 10-punkta laŭ la Eŭropa ECTS-sistemo.



Pollando
Kraków (*):

a) Jagelona Universitato (ul. Gołębia 24, PL- Kraków).

b) Mag-ino Maria MAJERCZAK (ul. Armii Krajowej 7 m 122, PL-30-150 Kraków /P/.

c) Nur deviga post elekto; en la plimulto de la universitataj fakoj, ne nur filologiaj. Elektebla : 1) kiel lingvo : - ununura deviga (povas anstataŭi eĉ la anglan por studentoj en iuj fakoj) ; - aŭ, unu el 2 devigaj lingvoj, en pluraj aliaj fakoj ;

2) kiel nelingvo, t.e. elektebla el inter arthistorio, filozofio, k.s. (Ĉi-kaze oni ricevas poentojn jam post 1 jara studado ; krome lernado de Esperanto ne forigas la rajton lerni 1 aŭ 2 aliajn lingvojn).

3 unujaraj niveloj : elementa, meza, supera ; 2 h/sem.

Kun skriba kaj parola ekzamenoj, poentoj ; kun atesto en la oficiala studlibreto kaj ekzamena registro de la studentoj.
Poznań ():

a) Universitato / Adam Mickiewicz (Poznań, Katedra Glottodydaktyki i Translatoryki, ul. 28 Czerwca 1956 r. nr. 198, PL-61-485 Poznań).

b) D-ino habil. Alicja SAKAGUCHI (Am Kreuzberg 5, DE-63776 Mömbris, Germanio,

a.sakaguchi.@.gmx.de).

c) Por tagaj studentoj de ĉiuj kvin studjaroj, 2 h/sem (s. 30 h.); seminario/ekzerco. Bazaj nocioj de interlingvistiko, tipologio de planlingvoj, historio de universallingva ideo, kriterioj por konstruo de internacia helplingvo, evoluo de Esperanto, Esperanto-literaturo, socilingvistikaj aspektoj de funkciantaj planlingvoj, internaciismoj en planlingvoj kaj (europaj) nacilingvoj; praktika kurso pri Esperanto.

Kun atestilo surbaze de ĉeesto kaj referaĵoj.


Poznań (*):

a) Universitato Adam Mickiewicz, Lingvistika Instituto (UAM, ul. Międzychodzka 3-5, PL-60-371 Poznań - Interlingvistikaj Studoj : http://main.amu.edu.pl/~interl/index.html).

b) D-rino Ilona KOUTNY ( Pobiedziska 14/22, PL-61-052 Poznan ikoutny.@.amu.edu.pl) /P/; invititaj profesoroj inter la 21-26-a de septembro 2003 : d-ro Detlev BLANKE, d-ino Vera BARANDOVSKA-FRANK,, d-ro Vilmos BENCZIK, d-ro Blazio WACHA ./La tuta kurso estas pagata, tiel ankaŭ la instruistoj ricevas honorarion/.

c) Pro internacia karaktero estas invititaj profesoroj kaj diverslandaj partoprenantoj. 3-jara ekstera postdiploma studo pri interlingvistiko; ĝenerala kaj aplikata interlingvistiko; planlingvoj; gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto; internacia kaj interkultura komunikado, specialiĝo pri metodiko kaj komunikado eblos en la tria jaro.

Nova varbado por la studjaro 2004/2005 (ankaŭ kun aliaj specialiĝoj).


Surloka kurso: 1-semajna sesio en septembro kaj februaro.

Kun hejma laboro kaj ĉiusemestre ekzamenoj. Kun diplomlaboraĵo kaj atestilo.

Krome : laŭokaze estas kursoj por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto (tio ne okazos dum ĉi-tiu studjaro).


Rusio



Maĥaĉkala (Dagestano) ():

a) Kaukazia Laika Instituto (Maĥaĉkala).

b) S-ro Abdurahman JUNUSOV (Ab.k. 74, RU-367000 Maĥaĉkala, Resp. Dagestan junusov.@.dinet.ru - junusov.@.dagestan.ru)

c) Katedro de Esperanto; por studentoj de la fakultatoj pri dezajno, religioscienco, komputiko.
Moskva (*):

a) Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, 2 “V” (ul. Mosfilmovskaja, RU-119285 Moskva).

b) Prof. D-ro Gennadij SHILO (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 rectorate.@.ejusto.ru) /P/ - Doc. Liana TUKHVATULLINA (10 ul. Krasnoarmejskaja, Sofrino, Moskva, RU-141270 admin.@.ejusto.ru) /P/.



c) Deviga intensa kurso, fremdlingvo (krom la angla kaj la latina) por studentoj de ĉiuj fakultatoj en la 1-a jaro; 30 h/sem, s. 60 h.

Kun kompleksa ekzameno (konversacio, distraĵoj – deklamado, kantado ktp., partopreno en 2-hora spektaklo – juĝprocezo en miniaturo) laŭ 5-poenta sistemo.


Moskva ():

a) Moskva Ŝtata Industria Universitato (ul.. Avtozavodskaja 16, RU-109280 Moksva).

b) Mag. hum. sci. Irina GONĈAROVA (RU-143000, Odincovo-2, Moskva regiono, ul. Molodjoĵnaja, 38-10 mirina.@.online.ru) /P/ - Prof. d-ro Anatolo ŜEJPAK (RU-107061, Moskva, 2-aja Pugaĉovskaja, 8-5-131 asheyp.@.msiu.ru) /P/.

c) Deviga studobjekto por la studentoj de la fako "Energimaŝinkonstruado".

Dum la 3a (unu semestro) kaj 4a (du semestroj) studjaroj, 2x2 h/sem. (t.e. 34 h/semestre), s.102 h.

1) Dum la unua semestro (3-a studjaro, 2x17h, s. 34 h) : baza kurso (la tuta gramatiko, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj, ekzameno dum apartaj horoj). Dum la dua semestro (4-a studjaro): daŭriga kurso libervola (gvidita de I.Gonĉarova) kaj specialan studobjekton en Eo: "Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo"(deviga), gvidas profesoro Ŝejpak A.A., uzante la koncernan lernilon (Ŝejpak A.A."Hidromekaniko kaj varminterŝanĝo".2000. Moskva, MGIU).

2) Dum la tria semestro (4-a studjaro) - prepariĝo al defendo de bakalaŭra laboraĵo kun uzo de Eo (skriba resumo en Eo, kelkminuta prezento de la laboro en Eo, respondado al demandoj de la ekzamena komisiono en Eo).

La sukcesintoj ricevas, krom la ŝtata diplomo de MGIU, bakalaŭran Ateston de la Moskva interŝtata universitato "Ruthenia" (klerigejo de AIS) - en la rusa kaj Esperanto.

Krome, Eo regule estas instruata fakultative por dezirantoj (studentoj de teknikaj fakoj, instruistoj kaj profesoroj); tiuj kursoj daŭras laŭmende kaj laŭbezone de la mendantoj, povas esti senpagaj aŭ pagataj.



Vladivostok (*):

a) For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato (Puŝkinskaja 10, RU- Vladivostok ; fakso (4232)26 16 89 ; oriento.@.festu.ru ).

b) D-ro Aleksandr TITAJEV (RU-690090 Vladivostok-90, do vostrebovanija oriento.@.festu.ru, oriento.@.yahoo.com) /P/.

c)

1) kadre de la studprogramo : elektebla studobjekto, « Interlingvistiko kaj Esperantologio » por la studentoj de la Instituto pri Radiotekniko, Informadiko kaj Elektrotekniko; dum unu semestro, 2 h/sem (s. 34 h); mallonga historio de la internaciaj lingvoj, gramatiko de Esperanto, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj.
2) vespera E-kurso (por la studentoj de la Supera Popola Lernejo /por pensiuloj/ ĉe la Teknika Universitato) : 1 studjaro (7 monatoj); 2 h/sem (s. 60 h); mallonga historio de la internaciaj lingvoj, gramatiko de Esperanto, legado, tradukado, gramatikaj ekzercoj; aparta legado kaj tradukado de la belarto, aranĝoj de E-vesperoj.

Kun ekzameno kaj kreditunuo.



Slovakio

Nitra (*) :



a) Universitato Konstantin, Fakultato pri Pedagogio / Univerzita Konstantina Filozofa Nitra, Pedagogická Fakulta (Andreja Hlinku 1, SK-94974 Nitra).

b) D-rino Vera BARANDOVSKÁ-FRANK (Kleinenberger Weg 16, DE-33100 Paderborn  bbara1.@.hrz.uni-paderborn.de).
c) "Uvod do interlingvistiky / Enkonduko en interlingvistikon" - Seminario kun referaĵoj de studentoj, mallonga historio de interlingvistiko (10 h sume), kaj kurso de Esperanto (18 h sume), kun finekzameno, kreditunuoj por studentoj de la angla lingvo.


Svedio



Stockholm (*):

a) Universitato, Instituto pri lingvistiko / Stockholms universitet, Inst. för lingvistik, SE-106 91 Stockholm
1)

b) Prof. d-ro Hartmut TRAUNMÜLLER ( hartmut.@.ling.su.se ).

c) Lingvistika kurso, kiu traktas diversajn aspektojn de lingvoj plane kreitaj por interetna uzo, sed ankaŭ la fenomenon de spontanea lingvokreado. Ĝi turnas sin al parolantoj de Esperanto (kaj aliaj konstruitaj interlingvoj) kaj al studentoj de lingvistiko. Deksemajna duonintensa studado.

Kun 5 studpoentoj.

Tiu kurso ankaŭ formas parton de porkomencanta kurso de Esperanto, kiu komenciĝas en aŭtuno 2003.

Por pli da detaloj pri tiu kurso : http://www.ling.su.se/staff/hartmut/il.htm



2)

b) Doc. d-ro Joakim ENWALL ( joakim_enwall.@.hotmail.com ).
c) Lingvokurso por komencantoj. Ĝi inkluzivas orientiĝon pri interetna komunikado kaj konstruitaj lingvoj ĝenerale. Dusemestra duonintensa studado.

Kun 20 studpoentoj.



Usono




Berkeley (Kalifornio) (*):


a) Universitato / University of California at Berkeley (www.berkeley.edu CA-94720 Berkeley).

b) S-roj Alex SHLAFER. (filo) kaj Josh Brandt YOUNG (alex_s.@.uclink.berkeley.edu).

c) "Decal" kurso. "Decal" signifas "Democratic Education at Cal" (Demokratia Edukado ĉe Berkeley="Cal"). Tio signifas ke la instruistoj de tiu E-kurso estas studentoj. 3 h/sem.

Kun 3 poentoj de "Pass/Not Pass" (pasis aŭ ne pasis) kredito de la universitato.



Brattleboro (Vermonto) (*):


a) Universitato, Alternejo por Internacia Lernado / School for International Training (SIT, Kipling Road, P.O.Box 676, Brattleboro, Vermont, US-05302-0672 info.@.sit.edu , http://www.sit.edu).

b) Diverslandaj kursgvidantoj; en 2004 (5-23 julio) : d-ro Duncan CHARTERS (US), d-rino Katalin KOVATS (HU) kaj s-ro Lee MILLER (US).

c) NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro http://ttt.esperanto-usa.org/nask / kunordiganto: Ellen M. EDDY, 11736 Scott Creek Drive SW. Olympia WA 98512 eddyellen.@.aol.com ). 3 semajnoj en julio, 20h/sem (s. 60 h); 3niveloj : 1) Paŝu pluen en Esperanto : s-ro Lee MILLER (LeeM1023.@.msn.com); 2) Gajni memfidon en Esperanto : d-rino Katalin KOVATS (katalin.kovats @ wanadoo.nl) ; 3) Esperanto : lingvo, kulturo kaj komunumo : d-ro Ducan CHARTER (lingvo.@.aol.com) ; 4) Instrumetodoj en Esperanto (por instruistoj de Esperanto, en kiu okazaos la tuta kuso): d-roj Duncan CHARTERS kaj Katalin KOVATS.

Kun ekzameno kaj 3 studunuoj.

Fotoj kaj artikoloj de NASK 2003 ĉe: www.medialabinc.net/temp/fasko/nask2003/index.asp
Elsah (Ilinojso) (*):

a) Universitato / Principia College Elsah (Illinois, US-62028-9799).

b) Prof. Duncan CHARTERS, PhD (P.O.Box 100, Elsah, Illinois, US-62028-0100 charters.@.prin.edu ) /P/.

c) Libervola, kadre de studfako “Terglobaj Perspektivoj”. Naŭklasa kurseto (po 50 min.).

Studentoj en la programo devas studi pri almenaŭ du aliaj lingvoj; aliaj studentoj rajtis elekti la kurson; dum vintra semestro.

Kun ekzameno kaj 1 universitata studunuo.
San Diego (Kalifornio) (*):

a) Universitato / University of California ( San Diego La Jolla, California, US-92093-0202).

b) Prof. Ralph A. LEWIN, PhD, ScD (8481 Paseo del Ocaso, La Jolla, California, US-92037 rlewin.@.ucsd.edu) /P/.

c) Libervola. Okklasa kurseto (po ok 50 minutoj ĉiu klaso) La kurso nomiĝas "Internaciaj lingvaj problemoj;  ĉu Esperanto estus helpa?", sed fakte la plejmulto temas pri la gramatiko, tradukado kaj uzo de Esperanto.
Kun 1 universitata studunuo.

Stanford/Palo Alto (Kalifornio) (*):
a) Stanford Universitato / Stanford University www.Stanford.edu (Stanford, CA 94305).
b) S-ro Ed WILLIGER (PO Box 20328, Stanford, CA 94309  stanford.@.Esperanto.Org).
c) Nedeviga. Dum 3 kvaronoj, 2 h/sem. www.Esperanto.Org/stanford
Studunuo haveblas.

Uzbekio


Taŝkent (*):

a) Uzkebia Universitato pri Mondaj Lingvoj.

b) S-ro Eugeno PEREVERTAJLO Esperuzo.@.mail.ru .

c) Elektebla, ekster la programo; 3 h/sem.

Sen poentoj



*********

Disvolviĝo inter 1977 kaj 2004



Laŭ :
G.Pirlot, Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono

1977 : 1-a eld., dec. 1977 [21-58]

1980 : 2-a eld., jan. 1981 [19-51]

1981 : 3-a eld., jan. 1982 [15-56]

1983 : 4-a eld., dec. 1983 [17-79]

1984 : 5-a eld., dec. 1984 [22-109]

1986 : 6-a eld., jun. 1986 [28-125]

1988 : 7-a eld., jun. 1988 [24-107]

1990 : 8-a eld., jun. 1988 [19-91]

1992 : 9-a eld., jun. 1992 [23-90]

G.Pirlot, Esperanto en universitataj medioj [rete]

2002 : nov. 2002 [20-43]

2004 : febr. 2004 [23-63]





Libera Eŭropia Universitato




Slovakio



Komarno [ekde 2004] :

Libera Eŭropia Universitato, en konstruota Akademidomo de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj);

Partnera universitato kun ULBS (RO)

Detalojn sciigas laŭpete per retpoŝto

el Komarno de kolegino OProf.Dr. habil. Eva POLAKOVA epolakova.@.ukf.sk.

Rumanio

Sibiu / Hermaanstadt (*) :



Libera Eŭropia Universitato sine de la ŝtata Lucian-Blaga Universitato (ULBS)

Internacia fakultat-departemento, kun du instrulingvoj komprenendaj (ne nepre parolendaj) de ĉiuj studentoj : Esperanto (ILo) kaj la germana.

Fondita fine de septembro 2003 de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj)

kune kun :



  • Lucian-Blaga-Universitato Sibiu/Hermannstadt (RO) 

  • Filozofo-Constantin-Universitato Nitra (SK)

Ĝi enhavas komence 3 fakultatojn :



  1. (1) Internacia Fakultato por interfakaj studoj, scienc-revizio kaj universitata pedagogio

  2. (2) Eŭropia Fakultato por minoritataj kulturoj, kulturprotektado kaj koncertigita eŭropa evoluigado

  3. (3) Transnacia Fakultato por la mondvasta dialogo inter la kulturoj



Fonda rektoraro :

  • prof. d-ro Reinhardt SEITEN, Nobelpremiito pri ekonomiko

  • prof. d-ro Helmar Frank , prezidanto de AIS

  • prof. d-ro Eva POLÁKOVÁ

Kursgvidantaro :



  • profesoroj kaj docentoj de AIS (fakult. 1, 2, 3))

  • gast-docentoj kaj -lektoroj, precipe el Eŭropa Unio (fakult. 2, 3)

  • gast-docentoj kaj -lektoroj el ekstereŭropaj landoj (fakult. 3)

Info : www.ais-sanmarino.org



info.@.ais-sanmarino.org


Studado pri turismo kaj kulturo en Esperanto


Pollando

Bydgoszcz
a) Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino.

b) Kursgvidantoj kaj prelegistoj el diversaj landoj [El 42 landoj el la 5 kontinentoj inter 1991 kaj 2003]

En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instrituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Monda Turismo".


c) 3-jara nepublika post-maturecekzamena lernejo ; rajtas studi ĉiu persono, minimume 18-jara, kun almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. [Jam partoprenis studentoj el 52 landoj].

Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):

- post la 1-a studjaro --akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado, oficisto en vojaĝagentejo kaj internacia vojaĝ-gvidanto;

- post la 2-a studjaro -- kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado, regiona turisma ĉiĉerono kaj animanto de kultura agado;

- post la 3-a studjaro --profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado de kulturo kaj specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo; ev.titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000, kiu estis publikigita en la ŝtata leĝo-ĵurnalo - fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco - i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko kaj estrado.

Info : sekretariejo de la studumo : str.M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz ;


tel. (48-52) 346-11-51) stud.@.esperanto-turismo.com ; www.esperanto-turismo.com .

*********



Oportuno por havi universitatan instrumaterialon en Esperanto

La fama instituto Massachussets Institute of Technology-MIT, Boston, Usono, ekdisponigas rete sian instrumaterialon ĉe: http://mit.edu/ http://ocw.mit.edu/index.html

Videblas "Open Course Ware", kiu sekvas la filozofion de liberaj programoj, liberigante la uzadon por ke ĝi servu profiton de multaj personoj, kaj por ke ĝi kresku per aldono de materialoj. Unu el la ebloj estas, kompreneble, ĝia traduko. Se oni volas traduki ĝin, ekzemple al Esperanto, oni povas uzi ĝin libere.

Momente ankoraŭ ne estas tre multaj materialoj tie, mi perceptas, almenaŭ por fiziko, sed la ideo estas havi tie la tutan materialo de MIT, inkluzivante eĉ kelkajn vidfilmojn.





Postparolo
Koran dankon al ĉiuj kiuj, per havigo de informoj, ebligis tiun laboron, kiun mi daŭrigas ; venonta « reteldono » estas antaŭvidita en februaro 2005. Intertempe ĉiam eblos ricevi mia « malneton » , kiun mi ĝisdatigos laŭ la alveno de novaj sciigoj!
Reprodukto, ekstrakto, enretigo aŭ traduko estas permesita, eĉ konsilinda, kondiĉe indiki la fonton kaj havigi ekzempleron informcele.
Antaŭdankon pro diskonigo kaj plua kunlaborado.
Sukcesegon al via E-agado sine de universitatoj kaj altinstitutoj!

Germain


*********





Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət