14
LA SAKRAMENTO
de la KONFESO
En ĉapitro ni traktos pri:
- la peko, interna decido kontraŭ Dio
- la pento, la malo de la peko
- la pardono pri la pekoj
- la sakramento de la konfeso
+ en la Historio
+ en la teologiaj rezonadoj
En apendico ni prezentos:
- iujn tekstojn de la Pripentaj Libroj
- la kanonoj de la Trenta Koncilio
LA PEKO
Ĉar la sakramento de la konfeso estas la sakramento por la pardono pri la pekoj, necesas prepare klarigi kio estas peko, laŭ la kristanismo.
- Por kristano, peko estas la rifuzo konscia kaj memvola imiti Jesuon Kriston.
- Por ĉiuj aliaj homoj, ĝi estas la rifuzo konscia kaj memvola elekti konduti laŭ kio estas opiniata justa (malkovrita vero).
dokumentaro
■ Diris Jesuo ke “... sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. El interne, fakte, el la koro de la homoj devenas malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco: ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon” (Mk 7, 14-23).
■ “Ĉio kio ne elvenas de (bona) fido estas peko” (Rom 14, 13).
El la bibliaj tekstoj ekaperas, ke la peko estas la klara kaj memvola elekto agi laŭ sia egoisma komforto kontraŭ Jesuo, aŭ, egalvalore, sin konstitui absoluta principo de vero (orgojlo).
En la vojo malkovrita de la konscienco, kiu kondukas al la savo (eterna vivo en Dio), sed samtempe postulas, ke li rezignu sin mem, nome la tenton aŭtonome establi kio estas la bono kaj la malbono, foje homo elektas agi ĝuste laŭ tia tento: jen la peko.
El tiu vidpunkto la peko prezentiĝas kiel la “rifuzo de la malkovrita vero”, la konscia kaj preciza decido kontraŭiri sian propran konsciencon (falsaĵo).
Tial, ĉar kristano estas kiu akceptas la ateston de la apostoloj, kaj do akceptas, ke Jesuo estas la vero kaj la vivmodelo donita de Dio al ĉiu homo, por li la peko fariĝas la rifuzo al la modelo-Jesuo, kia transdonita de la Tradicio, kaj ĉio tio por konstrui al si propran aŭtonoman vivmodelon.
La peko elstariĝas do kiel la provo pravigi ĉe si mem elekton percepte sciatan kontraŭdiran (aŭ kontraŭveran), kiun tamen oni decidis plenumi ĉar komfortan (raciigado), se konsideri, ke ankaŭ por plenumi la malbonon necesas certa interna trankvileco kiu silentigu la rimorsojn.
Praktike jen la psikologio de la pekanto:
- alvenas mian menson plenumi iun agon (sed tio ne estas peko, ĉar ankoraŭ ne agas la volo)
- alvenas mian menson ankaŭ ke tiu ago estas malbona, nome estas kontraŭ Jesuo (morala juĝo)
- mi elektas ĝin plenumi egale! Nur tie ĉi kuŝas la peko: inter mia volo kaj tiu de Jesuo, mi elektas lucide la mian.
Kromaj eksplikoj
a) La peko situas ĝuste en la momento de la interna decido konduti kontraŭ Jesuo aŭ kontraŭ la vero, neniam en la momento de la realigo de la interna decido (kiu povus ankaŭ neniam realiĝi, pro motivoj sendependaj de mia volo).
La ago rivelas nur al la aganto sian egoisman motivon por rifuzi la malkovritan veron.
Se, krome, inter la decido kaj ĝia plenumo, la persono libere ŝanĝus inklinon, tio signifus, ke okazis pento forviŝanta la antaŭan decidon.
b) Kutime oni instruis, ke, por ke estiĝu mortiga peko, necesas
- grava materio (ago kontraŭ Kristo aŭ kontraŭ la vero)
- plena konscio
- intenca konsento aŭ memvola decido
Sinteze la peko estas egoista konscia kaj memvola elekto.
En la kazo ke mankus unu el tiuj kondiĉoj, malĉeestus la mortiga peko (la opozicio de la propra volo al la volo de Dio), sed konkretiĝus pardoninda peko, ĉar mankus konscia kaj memvola opozicio al Dio.
Oni rajtiĝas opinii, ke la pardoninda peko estas decido plenumi agon sciatan malbona, sed sen eksplicita rifuzo al Kristo (aŭ de la vero).
La pento
SINTENOJ
ANTAŬ
LA PEKO
|
|
rilate
al la ago
rilate al la
intenco movanta la agon.
|
{
{
|
- sento de kulpo
- sento de bedaŭro
- rimorso
- pento
(propono)
(pardonpeto)
|
Farinte egoistan konscian elekton, nome plenumante la pekon laŭ la senco antaŭe klarigita, kristano (sed ankaŭ ĉiu ajn homo) povas surpreni malsamajn sintenojn:
1. limiĝi konsideri nur la plenumitan agon, kiun li rekonas malbona, ne priatentante la intencon impregnintan la agon. En tiu kazo oni alprenas unu el la sekvaj sintenoj:
a) sento de kulpo:
temas pri la malkomforto naskiĝanta pro konscio esti rompinta la normojn de la grupo (tabuo).
Tiu sento de kulpo, tre malfacile analizebla, kutime originiĝas el la edukiteco kaj ne enkluzivas moralan respondecon. Ĝi similas al la honto pro malbela impreso pri si allasita ĉe aliaj, aŭ pro timo je la venĝo de Dio.
b) sento de bedaŭro
temas pri percepto, ke la pasinta ago, farita senkulpe, ne estis bona ago.
La bedaŭro estas senefika do senutila: la tempo ne revenas malantaŭen, kaj kio farita tia restas. Krome ĝi estas danĝera, super ĉio se ĝi plilongiĝas en la tempo, ĉar ĝi perdigas tempon kaj deturnas la atenton pri la ago kiun oni nun faras.
c) rimorso
ankaŭ ĝi estas konstato rilata al la pasinto, sed ĝi inkluzivas senton de despero: konscio pri io neriparebla provokita per propra kulpo. Al la taksado pri la plenumita ago, povas alflankiĝi la taksado pri propra respondeco. Laŭ tiu vojo oni povas alveni al la sento de ne elpagebla kulpo.
La rimorso, anstataŭ servi por rekonstrui sin mem sur aliaj bazoj, kompromitas la eblecon de la estonta reengaĝiĝo. Estas senelireja vojo kiu ofte povas aldirekti al frenezeco. Oni fariĝas kaptito de sia pasinto.
La bedaŭro, la rimorso kaj ofte ankaŭ la sento de kulpo kune entenas la provon nuligi la plenumitan agon, forstreki la pasinton. Tiuj sentoj estas tute sterilaj kaj kontraŭefikaj vidpunkte de la spirita progreso.
2. konsideri la egoistan motivon kiu lin puŝis al la plenumado de la malbona ago kaj rekoni ke ĝi estis erara decido: li sin turnas denove al Dio, akceptas la juĝon de Jesuo pri la sia vivo kaj engaĝiĝas porestonte sin lasi gvidi de Jesuo. Oni ne rifuzas la plenumitan malbonan agon, sed la egoistan movantan kaŭzon kiu ĝin originis.
La kristanoj nomas ĉion ĉi pento kaj ĝin vidas kiel novan konvertiĝon.
La pento tamen devas ĉiam esti akompanata de la serioza intenco ne plu peki (= daŭrigo en la tempo de la nova konvertiĝo) kaj de la pardonpeto (“Pardonu al ni niajn ŝuldojn”: Mt 6, 12; kaj “Patro, mi ne indas esti nomata via filo”: (Lk 15, 19).
La pardonpeto pri pekoj
La elementojn el la Nova Testamento rilate la pardonon pri pekoj, oni povas sintezi tiel:
1. Dio estas Patro
ĉiam pretas ricevi (=pardoni) la pentintan pekulon, eĉ li volas, ke ĉiuj homoj alvenu al la savo (2 Pt 3,9).
Dio volis establi kun homo interligon kaj, kia fidela al la vortoj adresita al homo, ne ŝanĝas sian sintenon de amo kaj do li estas ĉiam preta rericevi pentinton revenantan al Li.
Laŭ tiu senco oni povas interpreti la parabolon pri la bona paŝtisto kiu iradas serĉi la perdiĝintan ŝafineton (Lk 15, 4-7) aŭ tiun pri la kompatema Patro kiu atendadas kaj fine akceptas la revenantan perdiĝintan filon (Lk 15, 11-32).
2. Jesuo
ĉiam pretas ricevi la pentintan pekulon (= li posedas la povon pardoni la pekojn).
La neotestamentaj Skriboj substrekas, ke Jesuo, sendita de la Patro (Jo 20. 21), ricevis de li la povon pardoni la pekojn sur la tero (Mk 2, 5-12; Jo 1, 72-2) Jesuo mem substrekas plurfoje tiun sian mision (Lk 7, 47-49; Jo 5, 56) ricevitan de la Patro kaj manifestas per konkretaj agoj tiun povon (ekzemple, dum la sanigado de paralizulo (Mk 2, 5-12; Mt 9, 1-8; Lk 5, 17-26).
3. La apostoloj
ricevis de Jesuo la povon reakcepti en la Eklezio la pentintajn pekulojn, kiel daŭrigon de la sama misio de Jesuo (Jo 20, 21-23). Ili tial agas kun la sama aŭtoritato por manifesti la pardonon pri la pekoj al ĉiuj pentintoj.
dokumentaro
■ Kaj Li diris denove: “Paco al Vi! Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi sendas vin”.
Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: “Ricevu la Sanktan Spiriton; kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj: kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Jo 20, 21-22).
4. La Eklezio
ĉiam daŭrigis la aktivadon de la apostoloj, en la ricevado de la pentintaj pekuloj, baziĝanta sur la teksto de Jakobo 5, 16: “Konfesu unu al la alia viajn pekojn”.
“Mi kredas je la pardono de la pekoj” signifas ĝuste, ke la Eklezio havas tiun povon, ricevitan de Jesuo kaj tiu povo etendiĝas al ĉiuj pekoj.
En la Nova Testamento tamen estas parolate pri iu peko “kiu ne estos pardonita nek en tiu ĉi vivo nek en la alia” kaj ĝi estas la peko kontraŭ la Spirito (Mt 12, 31-32; Mk 3, 28-29; Lk 12, 10).
Ni opinias, ke tiu peko estas la rifuzo vivi laŭ la vero malkovrita kaj estas nepardonebla ne pro tio, ke Dio ne volas ĝin pardoni, sed pro tio, ke la persono ne inkliniĝas al la pento.
La sakramenta Pentofaro
Tio estas la signo kiun kristano, pekulo, sed pentinta, montras al la Eklezio pri sia pento. La pentofaro do estas la pento montrata per la signo.
Ni pristudu antaŭe la evoluon de la absolva sakramento (konfeso) kaj poste ni faru iujn teologiajn konsiderojn.
A) Evoluo de la absolva sakramento (konfeso)
I. Antikva pentofaro: I - VI jarcentoj
1. Historia situacio
Ekde la unua jarcento la Eklezio praktikis la povon de “pardonado pri pekoj”, tio estas akcepti la pentintajn pekulojn, samkiel atestas eĉ la leteroj de Paŭlo (ekz. 1 kor 5) kaj la skriboj tujtuje postapostolaj (ekz. la Paŝtisto de Erma). Necesas tamen atingi la trian jarcenton por konstati precizajn indikojn pri la ekzisto de tiu sakramento.
La manko de atestaĵoj pri la pentofaraj ritoj en la unuaj du jarcentoj ŝuldiĝas al la fakto, ke la konvertiĝoj okazadis en plenkreska aĝo, - la Eklezio nur post longa katekizado koncedis la bapton - kaj do estis malpli ofte la kazo de pekinta kristano kaj do la neceso de sakramenta pentofaro.
Ĉe la komenco de la tria jarcento en la romia imperio regnas relativa toleremo al la kristanoj kaj tio favoras trankvilecon, tial ke kristanismo povas rapide disvastiĝi. Tio provokas defalon de morala vivo: ĉe pliiĝo de la nombro de la kristanoj malaltiĝas ilia kvalito. Malmultaj jam disponiĝas alfronti martiriĝon. Fariĝas do necesa pli preciza difinado pri la absolva sakramento.
La persekutoj fare de imperiestroj Decio (250) kaj Valeriano (258) estigas la problemon de la Lapsi (= defalintoj, malkonfesantoj), nome la problemo de la malkonfesintoj sian kredon antaŭ la prsekutistoj kaj nun dezirantaj reeniĝi en la kristanan komunumon. Jen la solvo:
- kun dureco flanke de Novaciano: “Ne akceptatu la malkonfesintoj!”
- kun modera akceptemo fare de papo Korneljo kaj de episkopo Cipriano el Kartago: “Akcetatu, sed post oportuna pentofaro”.
Ekde la IV jarcento, dum la regado de la imperiestro Konstantino, la kristanoj estas akceptitaj (“réligio lìcita!) kaj levitaj al publikaj oficoj (en certaj kazoj, nur kristanoj rajtas okupi ilin). Tiel esti kristano fariĝas profite kaj do la kristanoj multiĝas, sed foje ili malaltiĝas je kvalito. El tio sekvas la bezono de strukturado pli preciza de la sakramento, por havi pentpruvojn pli certajn, almenaŭ kiam estas koncernataj mortigaj pekoj.
HISTORIO DE LA KONFESO
|
|
KONFESO
ANTIKVA
|
|
ĝis la
VI jarcento
|
|
historia situacio
konfesa
disvolviĝo
|
|
pekkonfeso
pentofaro
repaciĝo
|
TARIFA
KONFESO
|
|
VI-IX Jc
IX-XII
|
|
historia situacio
nova metodo
pentofara rito
|
|
konfeso
absol/repaciĝo
pentofaro
|
|
TRIPARTA
SISTEMO
|
|
de XIII
ĝis
TRENTO
|
|
historia situacio
pentofara sistemo
|
|
publika: solena aŭ ne solena
penta pilgrimo
privata sakramenta
|
AKTUALA
SISTEMO
|
|
de
Trento
ĝis hodiaŭ
|
ĉeorela konfeso
| |