Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə7/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   20

8. Konkludo
Kiel ni vidas komparante ĝin kun la kanonaj evangelioj, la evangelio de Petro sin prezentas kiel miksaĵo el historio, fantazio kaj teologio kun la celo

a) kompletigi kaj precizigi la kanonajn evangeliojn per la rakonto de detaloj je servo de la pravigo de teologiaj tezoj de kelka grupo “he­­reza”: ekzemple, Jesuo ne havas korpon, estas nur spirito; fi­zika graveco de la kruco;

b) elimini la diverĝojn kaj la kontraŭdirojn entenatajn en la kanonaj evangelioj;

c) ekzaltado de io mirakla;

ĉ) pruvi la mallojalecon de la hebreoj negantaj la resurekton.

APENDICO
La dokumentoj pri la entombigo kaj resurekto
La evangelio laŭ Marko - Jaro 50/60
ĉap. 15

42. Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estis la Paraskevo, kiu estas la antaŭtago de la sabato.

43. Veninte Jozefo el Arimateo, honorinda ano de la Konsilio, kiu mem atendadis la regnon de Dio, sin kuraĝiginte eniris ĉe Pilaton kaj petis la korpon de Jesuo.

44. Pilato miris, ke li jam mortis kaj, alvokinte centuriestron, tiun ĉi de­mandis ĉu li de longe estas mortinta;

45. Kaj sciiĝinte el la centuriestro ke jes, donis al Jozefo la korpon.

46. Kaj aĉetinte mortotukon, depreninte lin, tiun ĉi li envolvis en la mortotuko kaj metis en tombon kiu estis elhakita el ŝtonego kaj alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo

47. Kaj Maria Magdalena kaj Maria, tiu de Jozefo, vidis kien oni metis lin.
ĉap. 16

1. Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Mgdalena kaj Maria, tiu de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn por ke ili, irinte, ŝmiru lin;

2. Kaj tre frue en la unua (tago) de l’ semajno ili venas al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.

3. Kaj ili diris inter si: “Kiu por ni derulos la ŝtonon de la enirejo de la tombo?”

4. Kaj suprenrigardante ili vidis jam derulita for la ŝtonon - kvankam tre grandan.

5. Kaj enirinte en la tombon ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flan­ko, vestitan per blanka robo kaj ili miregis.

6. Sed tiu ĉi diris al ili: “Ne miru; ĉu vi serĉas Jesuon, la nazorean, la krucumitan? Li estis (aŭ: estis vekita), li ne estas ĉi tie; jen la loko kien oni metis lin.

7. Sed, irinte, vi diru al liaj disĉiploj kaj al Petro ke li iras antaŭ vi en Galileon: tie vi vidos lin, kiel li al vi diris”.

8. Kaj elirinte ili forkuris el la tombo. Ilin fakte tremado kaj konfuziĝo po­sedis; kaj al neniu ili diris ion: ili timis, fakte.

(La versegoj sekvantaj apartenas al alia aŭtoro, eble posta)

9. Leviĝinte frue en la unua (tago) de la semajno, li aperis al Maria Magdalena el kiu li jam elpelis sep demonojn

10. Tiu, irinte, sciigis ĝin al homoj kiuj pli frue estis kun li; nun afliktitaj kaj plorantaj.

11. Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estis vidita de ŝi, ili ne kredis.

12. Kaj post tio al du el ili piedirantaj en la kamparon li aperis sub alia formo (aŭ: aspekto?).

13. Kaj tiuj, reirinte, sciigis al la aliaj: eĉ ne al tiuj ĉi ili kredis.

14. Poste li aperis al la dekunu dum ili kuŝis (ĉetable) kaj riproĉis iliajn nekredemon kaj obstinon, ĉar ili ne kredis tiujn kiuj lin vidis leviĝintan.

15. Kaj diris al ili: “Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.

16. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

17. (Kiel) signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn, parolos per novaj lingvoj;

18. Ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin. Sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj tiuj ĉi saniĝos”.

19. La Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis levita al ĉielo kaj si­diĝis dekstren de Dio.

20. Tiuj, male, elirinte predikis ĉie, la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per signoj, kiuj sekvis.
La evangelio laŭ Luko - jaro 55/75
ĉap. 23

50. Kaj jen viro nomata Jozefo, influa konsilanto, viro bona kaj justa,

51. - tiu ne konsentis al iliaj (= de la Konsilio) intenco kaj faro - el Arimateo, urbo de la judoj, kiu atendis la regnon de Dio,

52. Tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.

53. Kaj ĝin depreninte malsupren, li ĝin envolvis en mortotuko kaj metis lin en tombon elhakitan el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.

54. Kaj jen estis la tago de la paraskevo, kaj la sabato komenciĝis.

55. Kaj la virinoj kiuj venis kun li el Galileo sekvis de proksime kaj vidis la tombon kaj kiamaniere la korpo estis metita.

56. Reirinte ĉe sin ili preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripo­zis laŭ la ordono.


ĉap. 24

1. La unuan (tagon) de l’semajno, je la unuaj matenheloj, ili alvenis al la tombo kunportante la aromaĵojn kiujn ili jam preparis.

2. Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de l’ tombo.

3. Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

4. Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj ve­stoj;

5. Kaj okazis ke ili estis maltrankvilaj pro tio kaj jen la du viroj alproksimiĝis al ili brilege vestitaj dirante: “Kial vi serĉas la vivanton inter la mor­tintoj?

6. Li ne estas tie ĉi sed vekiĝis: memoru kion li anoncis al vi kiam li estis an­koraù en Galileo,

7. parolante pri la filo de l’ homo kiu devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita kaj resurekti la trian tagon”.

8. Kaj ili rememoris la vortojn diritajn de li,

9. kaj reveninte de la tombo diris ĉion ĉi al la disĉiploj kaj al la aliaj.

10. Ĉeestis do tie Maria Magdalena kaj Johana kaj Maria, tiu de Jakobo; ankaŭ la aliaj virinoj kun ili komunikadis tion al la apostoloj.

11. Kaj ili taksis ĉe siaj okuloj deliraĵo la virinajn vortojn al kiuj ili ne kre­dis.

(La sekva versego ne troviĝas en multaj manoskriptoj kaj do ĝia aŭ­ten­tikeco diskuteblas).

12. Tiam Petro, stariĝinte, kuras al la tombo; kaj, kliniĝinte, li observas la li­naĵojn (iuj manuskriptoj aldonas: kuŝantajn), solajn kaj reiris hejmen, mirigite pro ĉio okazita.

13. Kaj jen du el ili pasantaj al la vilaĝo dista je ses dekoj da stadioj (iuj manuskriptoj havas: cent; aliaj havas: cent sesdek) el Jerusalemo, al kiu estas nomo Emmaus,

14. kaj ili konversaciis pri ĉio kio okazis.

15. Kaj okazis dum ilia parolado kaj diskutado, Jesuo mem, apudiĝinte, marŝadis kun ili;

16. Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.

17. Li diris al ili: ”Kiaj vortoj estas tiuj kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras?”. Kaj ili haltis, kun trista mieno.

18. Responde tiam unu el ili, nomata Kleopas, diris al li: ”Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalemo (pilgrimas en Jerusalem) kaj ne scias tion kio okazis en ĉi tago?”

19. Kaj li respondis ilin: ”kion?”. Tiam ili eksplikis al li: «tiaĵojn koncerne Jesuon la Nazorean, kiu estis profeto kaj viro potenca age kaj parole an­taŭ Dio kaj la tuta popolo,

20. kiun ankaŭ transdonis al mortopuno la ĉefpastroj kaj regantoj niaj kaj oni krucumis.

21. Ni tamen esperis, ke li estas eĉ tiu kiu elaĉetos Izraelon; sed kun ĉiuj tiaj okazaĵoj ankaŭ tiu ĉi tria tago jam pasis ekde kiam tio okazis.

22. Sed ankaŭ iuj virinoj inter ni nin skuis irinte fruleviĝe ĉe la tombon.

23. kaj, ne trovinte lian korpon, ili revenis eĉ dirante, ke mem vidis vizion de mesaĝistoj kiuj diras, ke li vivas.

24. Kaj iris iuj el nia kunularo al la tombo kaj trovis tiel kiel diris la virinoj, lin tamen ili ne vidis».

25. Kaj li diris al ili: “Oh malsaĝuloj kaj kore malviglaj kredi ĉion kion la profetoj antaŭparolis!

26. Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?”

27. Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

28. Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.

29. Kaj ili retenis lin, dirante: “Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas”. Kaj li eniris por resti ĉe ili.

30. Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

31. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.

32. Kaj ili diris unu al alia: “Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li klarigis al ni la Skribojn?”.

33. Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalemo, kaj trovis la Dekunu kunvenintaj, kun siaj kunuloj,

34. dirantaj: “La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simono”.

35. Kaj ili rakontis tion kio okazis sur la vojo kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

36. Kaj dum ili priparolis tion, li mem stariĝis meze de ili, (multaj manuskriptoj aldonas: kaj diris al ili: “Paco al vi”).

37. Sed terurite kaj timigite, ili supozis ke ili vidas spiriton.

38. Kaj li diris al ili: “Kial vi maltrankviliĝas? Kaj kiaj diskutoj leviĝas en viaj koroj?

39. Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem: palpu min kaj vidu ĉar spirito karnon kaj ostojn ne havas, kiel vi vidas min havanta”.

40. Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj piedojn. (Ne ĉiuj la manuskriptoj entenas tiun ĉi versegon)

41. Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: “Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?”

42. Tiam ili donis al li pecon de rostita fiŝo.

43. Kaj (ĝin) li prenis kaj manĝis antaŭ ili.

44. Li diris al ili: “Jen estas miaj vortoj kiujn mi parolis al vi, kiam mi an­koraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj”.

45. Tiam li malfermiĝis ilian menson por ke ili komprenu la Skribojn.

46. Kaj li diris al ili: “Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj lev­iĝi el la mortintoj la trian tagon;

47. Kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikata en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalemo.

48. Vi estas atestantoj pri tio.

49. Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre”.

50. Kaj li enkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.

51. Kaj dum li benis ilin, li deiĝis de ili (iuj manoskriptoj aldonas: kaj li estis suprenportita en la ĉielon).

52. Kaj ili (iuj manuskriptoj aldonas: adorkliniĝinte al li) revenis al Jerusa­lemo kun granda ĝojo;

53. kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

La evangelio laŭ Mateo - jaro (50)/85
ĉap. 27

57. Kiam vesperiĝis, venis riĉulo el Arimateo, nomata Jozefo, kiu mem fa­riĝis disĉiplo de Jesuo.

58. Tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis do­ni ĝin.

59. Kaj, preninte la korpon, Jozefo envolvis ĝin en pura ( blanka, nova) mortotuko

60. Kaj li metis ĝin en sian novan tombon kiun li jam elhakis ( elhakigis) en la roko kaj, alrulinte grandan ŝtonon al la tombenirejo, li foriris.

61. Kaj estis tamen Maria Magdalena kaj la alia Maria sidantaj apud la tombo.

62. La sekvantan (tagon), kiu okazas post la paraskevo, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato,

63. dirante “Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum ankoraŭ li vivis: “Post tri tagoj mi releviĝos”.

64. Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago por ke, veninte liaj disĉiploj, ili ne forŝtelu lin kaj poste ne diru al la popolo: “Li releviĝis el la mortintoj kaj tiu lasta trompo estos la plej malbona”.

65. Diris al ili Pilato: “Vi havas/vi havu gardistaron; iru, gardu laŭ via eblo”.

66. Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gard­istaro.
ĉap. 28

1. Postsabate, kiam eklumis por la unua (tago) de la semajno, venis Ma­ria Magdalena kaj la alia Maria por vidi la tombon.

2. Kaj jen okazis granda tertremo: anĝelo de la Sinjoro, malsuprenirinte el la ĉielo kaj alveninte, derulis la ŝtonon kaj sidiĝis sur ĝi.

3. Estis lia aspekto kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka kiel neĝo.

4. Pro timo al li la gardistoj tremis kaj fariĝis kiel malvivuloj.

5. Sed responde la anĝelo diris al la virinoj: “Ne timu vi: mi scias fakte, ke Jesuon la krucumitan vi serĉas.

6. Li ne estas tie ĉi. Li releviĝis efektive kiel li diris; venu kaj vidu la lokon kie li kuŝis.

7. Kaj iru rapide por diri al liaj disĉiploj, ke li releviĝis el la mortintoj kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi lin vidos. Jen mi sciigis al vi”

8. Kaj ili rapide, foririnte de la tombo, kun timo kaj granda ĝojo kuris por anonci al liaj disĉiploj.

9. Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: “Saluton”. Tiuj tiam alproksimi­ĝ­inte ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.

10. Tiam diris Jesuo: “Ne timu; iru, sciigu al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

11. Dum ili eliris, jen iuj el la gardistoj, enveninte en la urbon, rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.

12. Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj kaj konsiliĝinte kune, ili multe da mo­no donis al la soldatoj,

13. dirante: «Diru ke liaj disĉiploj, veninte nokte, lin forŝtelis dum ni dor­mis»”.

14. Kaj se tion aŭdos la provincestro, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo”.

15. Tiuj, preninte, la monon kondutis kiel ili estis instruitaj. Kaj disva­s­tiĝis tia diro inter judoj ĝis hodiaŭ.

16. La Dekunu poste iris en Galileon, sur la monton kiun Jesuo jam difinis al ili.

17. Kaj lin vidinte adorkliniĝis al li sed kelkaj dubis (: kaj lin vidinte adorkliniĝis kiuj antaŭe dubis).

18. Kaj alproksimiĝinte Jesuo parolis al ili dirante: “Estis donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.

19. Iru do, disĉipligu ĉiujn naciojn (la paganojn), baptante ilin (laŭlitere: enmergante ilin) en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

20. Instruante ilin observi ĉion kion mi ordonis al vi. Kaj mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”.

La evangelio laŭ Johano - Jaroj 80/90
ĉap. 19

38. Post tio, Jozefo el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

39. Venis ankaŭ Nikodemo, (tiu kiu unue venis al Jesuo nokte), portante miksaĵon de mirĥo kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj.

40. Ili do prenis la korpon de Jesuo kaj ĉirkaŭvindis (: ligis?) ĝin per tolaĵoj kun aro­maĵoj, laŭ la kutimo de la judoj por entombigo (aŭ: preparo al entombigo).

41. Estis en la loko, kie li estis krucumita, ĝardeno kaj en la ĝardeno no­va tombo en kiun ankoraŭ neniu estis metita.

42. Tien do, pro la paraskevo (preparado) de la judoj (ĉar la tombo estis proksima), ili enmetis Jesuon.


ĉap. 20

1. La unuan (tagon) de la semajno, Maria Magdalena iras frumatene kiam ankoraŭ estas mallume al la tombo kaj vidas la ŝtonon prenita for de la tombo.

2. Ŝi do kuras kaj venas al Petro kaj al la alia disĉiplo kiun Jesuo amis kaj diras al ili: ”Oni forprenis la Sinjoron el la tombo kaj ni ne scias kien oni lin metis”

3. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo kaj iris al la tombo.

4. Kaj ekkuris ambaŭ kune kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro kaj unua alvenis al la tombo.

5. Kaj kliniĝinte, li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, tamen li ne eniris.

6. Kaj poste venis ankaŭ Simono Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tom­bon kaj rimarkas la tolaĵojn kuŝantajn,

7. kaj la sudarion kiu estis sur lia kapo ne kun la linaĵoj kuŝantan sed aparte/malsame kunvolvitan en aparta loko.

8. Tiam eniris ankaŭ la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vi­dis kaj kredis.

9. Ne ankoraŭ fakte ili komprenis la Skribon ke li devas el mortintoj rele­viĝi.

10. Kaj returne iris hejmen (laŭlit.: ĉe sin) la disĉiploj.

11. Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj tiel plorante ŝi kliniĝis kaj enrigardis en la tombon;

12. kaj rimarkas du mesaĝistojn en blankaj (vestoj) sidantajn unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie antaŭe kuŝis la korpo de Jesuo.

13. Kaj diris al ŝi tiuj: “Virino, kial vi ploras?”. Ŝi respondis al ili ke “oni forprenis mian Sinjoron kaj mi ne scias kien oni lin metis”.

14. Tion dirinte, ŝi sin turnis malantaŭen kaj vidas Jesuon staranta kaj ŝi ne sciis, ke tiu estas Jesuo.

15. Diras al ŝi Jesuo: “Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas?” Ŝi, su­po­z­ante ke tiu estas la ĝardenisto, diras al li: “Sinjoro, se vi lin forportis, sciigu al mi kien vi lin metis kaj mi lin forprenos”.

16. Diras al ŝi Jesuo: “Maria“. Sin turminte (: repripensinte) ŝi diris al li hebrealingve: “Rabbunì”, kiu signifas Majstro.

17. Jesuo diris al ŝi: “Ne tuŝu min, ĉar mi ankoraŭ fakte ne supreniris al la Patro. Sed iru al miaj fratoj kaj diru al ili: “Mi supreniras al mia patro kaj al via patro, al mia Dio kaj al via Dio”.

18. Iris Maria Magdalena anoncante al la disĉiploj ke “mi vidis la Sinjo­ron” kaj tion kion li diris al ŝi.

19. Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de l’ semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj kie kuniĝas la disĉiploj pro timo antaŭ la judoj, venis Jesuo kaj staris meze de ili kaj diras al ili: “Paco al vi”.

20. Kaj tion dirinte, li montris al ili la manojn kaj la flankonĜojis la di­sĉiploj vidante la Sinjoron.

21. Diris do al ili Jesuo denove: “Paco al vi. Kiel sendis min la Patro tiel mi sendas vin”.

22. Kaj tion dirinte, li elspiris sur ilin kaj diris: “Ricevu la Sanktan Spi­ri­ton

23. Kies pekojn vi pardonos, al tiuj estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj”.

24. Sed Tomaso, unu el dekdu, nomata Didimo (ĝemelo), ne estis kun ili kiam Jesuo venis.

25. Diris do al li la aliaj disĉiploj: “Ni vidis la Sinjoron”. Sed li diris al ili: “Se mi ne vidas en liaj manoj la signon de la najloj kaj mi ne metas mian fingron en la lokon de la najloj kaj metas mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos”

26. Kaj post ok tagoj denove liaj disĉiploj estis interne kaj Tomaso kun ili. Venis Jesuo, kiam la pordoj estas fermitaj, kaj staris en la mezo kaj diris: “Paco al vi”.

27. Tiam li adresiĝis al Tomaso: “Etendu vian fingron ĉi tien kaj vidu miajn manojn, kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta”.

28. Responde Tomaso diris: “Mia Sinjoro kaj mia Dio”.

29. Diras al li Jesuo: “Ĉar vi vidis min, ĉu pro tio vi kredas? Feliĉaj kiuj ne vidis kaj tamen kredis”.

30. Multajn do kaj diversajn signojn Jesuo faris antaŭ la disĉiploj nepriskribitajn en ĉi tiu libro;

31. Tiuj ĉi estis skribitaj por ke vi kredu ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio kaj por ke, kredante, vi havu vivon en lia nomo.


ĉap. 21 (de alia aŭtoro) - post la jaro 90

1. Post tio sin montris denove Jesuo al disĉiploj apud la Tiberiada maro. Li sin montris jene.

2. Estis kune Simono Petro kaj Tomaso, tiu dirata Didimo, kaj Natanael, tiu el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo kaj aliaj du el liaj disĉiploj.

3. Simono Petro diras al ili. “Mi iras por fiŝkapti”. Ili diris al li: “Ankaŭ ni venas

kun vi”. Ili eliris kaj supreniris sur la fiŝboaton kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

4. Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke tiu estas Jesuo.

5. Diris do al ili Jesuo: “Filoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon?” Ili respondis: “Ne”.

6. Li tiam diris al ili: “Ĵetu la retojn ĉe la dekstra flanko de la boato kaj vi trovos”. Ili tiujn tiam elĵetis kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ilin treni.

7. Diras tiam la disĉiplo, kiun Jesuo amis, al Petro: “Li estas la Sinjoro”. Kiam Simono Petro aŭdis, ke estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj sin ĵetis en la maron;

8. Dume aliaj disĉiploj venis per boato - fakte ili ne malproksimis de la tero, sed fore ĉirkaŭ 200 ulnoj - trenante la reton plenan de fiŝoj.

9. Kaj descendinte sur la teron, ili vidas fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝaron kuŝantan sur ĝi, kaj panon.

10. Diras al ili Jesuo: “Alportu el viaj fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis”.

11. Simono Petro tiam iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam ili estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.

12. Jesuo diris al ili: “Venu, matenmanĝu.” Kaj neniu el la disĉiploj ku­ra­ĝis lin demandi: “Kiu vi estas?” sciante ke li estas la Sinjoro.

13. Jesuo venas kaj prenas panon kaj donas al ili, kaj tiel same fiŝon.

14. Tiu (estis) jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.

15. Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simono Petro: “Simono, filo de Jona (Johano?), ĉu vi amas min pli ol tiuj?” Li respondis al li: “Jes, Sinjoro, vi scias, ke mi amas vin”. Li diris al li: “Paŝtu miajn ŝafidojn”.

16, Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: “Simono, filo de Jona, ĉu vi amas min?”. Li diris al li: “Jes, Sinjoro, vi scias ke mi amas vin”. Li diris al li: “Zorgu pri miaj ŝafoj”.

17. Li diris la trian fojon: “Simono, ĉu vi amas min?” Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: “Ĉu vi amas min?”, kaj respondis al li: “Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas”. Jesuo diris al li: “Paŝtu miajn ŝa­fojn.

18. Amen amen (vere, vere) mi diras al vi: “Kiam vi estis pli juna vi zonis vin el vi mem, kaj iris kien vi volis; sed kiam vi oldiĝos, vi etendos viajn manojn, kaj vin zonos alia, kaj portos vin, kien vi ne volos”.

19. Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj di­r­inte tion, li aldonis: “Sekvu min”.

20. Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: “Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?”).

21. Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo: “Sinjoro, kaj kio pri ĉi tiu?”

22. Jesuo diris al li: “Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? Vi sekvu min”.

23. Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Je­suo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: “Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?”

24. Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribas tion; kaj ni scias ke lia atesto estas vera.

25. Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; sed mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

La memoroj de Nikodemo (versio greka A) - jc I-II
ĉap. 11

3. Viro, nomata Jozefo, konsiliano el urbo Arimateo, li mem atendanta la regnon de Dio, iris al Pilato kaj petis la korpon de Jesuo. Ĝin eltiris malsupren, ĝin envolvis en lina stofo kaj ĝin metis en tombon elhakitan en la ŝtono kie ankoraŭ oni ne kuŝigis iun.


ĉap. 12

1. La aŭtoritatuloj kontraŭ Jozefo kaj Nikodemo. Aŭdinte, ke Jozefo jam petis la korpon de Jesuo, la hebreoj tiun serĉis kaj kune kun li la Dekdu personojn kiuj diris, ke Jesuo ne naskiĝis el kuniĝo, Nikodemon kaj mul­tajn aliajn kiuj sin jam prezentis al Pilato por klarigi liajn bonfaraĵojn. Sed ĉiuj kaŝiĝis kaj ili (la hebreoj) trovis neniun escepte de Nikodemo, ĉar tiu ĉi ĉefadis inter la hebreoj. Diris al ili Nikodemo: “Pro kio vi renkontiĝis en la sinagogo?” La hebreoj lin respondis: “Kiamaniere vi sukcesis eniri en la sinagogon? Vi asocianas fakte al li kaj en la estonta vivo eĉ lia sorto estos al vi”. Nikodemo respondis: “Amen, amen”.

Ankaŭ Jozefo venis kaj diris al ili: “Kial vi koleras kontraŭ mi pro la fakto, ke mi petis la korpon de Jesuo? Vidu, mi lin metis en mian novan tom­bon, en­volvinte lin per linaĵo, kaj rulis la ŝtonon antaŭ la kavernan enirejon. Vi ne bonkondutis koncerne la justulon, ĉar vi ne pentis kiam vi lin krucumis, male eĉ lin trapikis per la lanco”.

2. Sed la hebreoj arestis Jozefon kaj ordonis lin garde teni ĝis la unua tago de l’ semajno; kaj ili diris al li: “Sciu, ke la taghoro ne permesas al ni agi kontraŭ vi, ĉar komenciĝas la sabato, sed avertiĝu, ke vi neniam honoriĝos per tombo: via karno, fakte, estos ĵetita al la ĉielaj birdoj”.

Respondis Jozefo: “Tia parolado similas tiun de la memfida Goljato, kiu sin elstarigis kontraŭ Dion vivantan kaj la sanktulon Davidon. Ĉar Dio diris, pere de la profeto: “Mia estas la venĝo, mia la rekompenso, diras la Sinjoro”. Kaj jen nun, iu necirkumcidita, sed cirkumcidita en la koro, pre­nis akvon kaj lavis siajn manojn dirante: “Mi senkulpas pri la sango de tiu justulo. Pri ĝi zorgu vi!”. Vi respondis al Pilato: «Lia sango falu sur nin kaj sur niajn filojn». Kaj nun mi timas, ke la dia kolero falos sur vin kaj sur viajn filojn, samekiel vi diris”.

Aŭdinte tiujn vortojn, la hebreoj furioziĝis, levis la manojn kontraŭ li, lin ligis kaj lin enŝlosis en senfenestran ĉambron kaj ĉe la enirejo metis gar­distojn; kaj sigelis la pordon de la loko kie ili enfermis Jozefon.

3. Sabaton, la sinagogaj ĉefoj, la pastroj kaj levidoj publikigis ordonon, ke, la unuan tagon de l’ semajno, ĉiuj homoj ariĝu en la sinagogo. Kaj la tuta popolo leviĝis frumatene kaj, en la sinagogo, konsiliĝis per kia mor­to elvivigi lin. Kiam finiĝis la kunsido, ili ordonis, ke oni lin enirigu, kun granda malhonoro. Mal­ferminte la pordon, lin ili ne trovis.

La tuta popolo restis mirigite, ĉar la sigeloj estis nedisrompitaj dum la ŝlo­silon prizorgis Kajafas. Kaj ili ne kuraĝis plu levi la manojn sur tiun, kiu antaŭ Pilato, aŭdacis parolis favore al Jesuo.


ĉap. 13

1. Atesto de la gardistaro. Dum ili ankoraŭ sidis en la sinagogo, mirigitaj pri Jozefo, alvenis la gardistoj, kiujn la hebreoj postulis al Pilato por ke estu gardata la tombo de Jesuo, malebligante tiel al liaj disĉiploj forigi lin, kaj ili informis la sinagogajn ĉefojn, la pastrojn kun la levidoj pri ĉio okazinta. Kiel ege tertremis kaj: “Ni vidis anĝelon elĉielvenanta, kiu rulis la ŝtonon fore de la tomba enirejo kaj sidiĝis sur ĝin, kaj tiu ĉi brilis kiel neĝo kaj kiel fulmo. Ni tremis pro granda timo kaj restis kiel mortaj. Ni aŭdis la voĉon de la anĝelo parolanta kun la virinoj atendantaj ĉe la se­pultejo, diranta: “Ne timu! Mi scias, fakte, ke vi serĉas Jesuon, la kru­cumitan. Ne tie li estas! Li resurektis, kiel li jam diris. Venu kaj vidu la lokon kie kuŝis la Sinjoro, kaj tuj iru por diri al liaj disĉiploj, ke li leviĝis el mortintoj, kaj nun estas en Galileo”.

2. La hebreoj demandis: “Kun kiuj virinoj li parolis? - Ili respondis. “Ni ne scias kiuj ili estas?” - Kaj la hebreoj: “Je kioma horo tio okazis?” “Nok­tomeze”, res­pondis la gardistoj.

La hebreoj pridemandis: “Kial vi ne kaptis la virinojn?”. “Pro timo ni estis kvazaŭ mortintaj - respondis la gardistoj - kaj ni pensis ne plu revidi la tagan lumon. Kaj ĉu ni povus ilin kapti?” La hebreoj respondis: “Kiom veras ke la Sinjoro vivas, ni al vi ne kredas”. La gardistoj diris al la he­breoj: “En tiu viro vi vidis tiom da signoj dum vi ne kredis; kiel vi po­vos kredi al ni? Vi faris ĵuron veran «kiom veras ke la Sinjoro vivas», li fakte vivas reale. Ni aŭdis - insistis la gardistoj -, ke vi enŝlosigis tiun u­lon kiu petis la korpon de Jesuo, ke vi sigeligis la pordon kaj, ĝin malferminte, vi lin ne trovis. Donu do vi Jozefon kaj ni donos al vi Jesuon”.

La hebreoj respondis. “Li iris mem al sia urbo”. “Ankaŭ Jesuo resurektis - diris la gardistoj - kiel nin sciigis la anĝelo, kaj nun li estas en Galileo”.

3. Aŭdinte tiujn vortojn, la hebreoj ege timis kaj diris: “Ke tia rakonto eĉ ne flugtuŝu la orelojn de l’ popolo kaj ne okazu, ke amase oni turniĝu al Jesuo”.

La hebreoj tiam kunsidis en konsilio, amasigis grandan monsumon kaj ĝin donis al la gardistoj, dirante: “Diru, ke dum vi dormis, nokte, venis liaj disĉiploj kaj lin forigis. Se la provincestro pri tio aŭdus ion, ni lin prizorgos por ke vi liberiĝu je ĉiu timo”. Kaj tiuj, preninte (la monon), kon­dutis laŭ la instruo.
ĉap. 14

1. Jesuo sur la monto Mamilch.

Sed el Galileo venis al Jerulemo pastro, Fineo, skribisto, Adas, levido, Aggeo, kiuj in­for­mis la sinagogestrojn, la pastrojn kaj levidojn: “Ni vidis Jesuon sidantan sur la monto Mamilch kun siaj disĉiploj. Li ordonis al siaj disĉiploj: «Iru tra la tuta mondo kaj anoncu al la tuta kreaĵaro: kiu kre­dos kaj estos baptita tiu estos savita, sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita». La jenaj si­gnoj akompanos la kredantojn: «en mia nomo ili forpelos la demonojn, ili parolos novajn lingvojn, ili sendanĝere tenos enmane serpentojn, se ili trinkos venenan trinkaĵon pro ĝi ili nenion su­fe­ros, ili surmetos la manojn sur malsanulojn kaj tiuj ĉi resaniĝos» (kp. la finan aldonaĵon de Mk 16, 17-18). Kaj ni vidis Jesuon, parolantan kun siaj disĉiploj, kaptiĝanta al la ĉielo”.

2. Diris tiam la olduloj, la pastroj kaj la levidoj: “Donu gloron al Dio de Izraelo kaj konfesu antaŭ li ĉu vere vi aŭdis kaj vidis tiujn aĵojn, kiujn vi prezentis”. La mesaĝistoj respondis: “Kiom vivas la Sinjoro, Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, tiom veras, ke ni aŭdis ĉion ĉi kaj vidis lin enĉieliĝanta”.

La olduloj, la pastroj, la levidoj respondis. “Ĉu vi venis anonci al ni tiun no­vaĵon aŭ ĉu vi venis por prezenti al Dio vian preĝon?”. “Prezenti al Dio nian preĝon”, ili respondis. Diris tiam la olduloj, la pastroj kaj la levidoj: “Se vi venis prezenti al Dio vian preĝon, je kiu celo tiuj viaj babilaĵoj antaŭ la popolo?”

Pastro Fineo, skribisto Adas, levido Ageo respondis al la sinagogaj ĉe­foj, al la pastroj kaj levidoj: “Se la vortoj de ni aŭskultitaj kaj nia vizio estas peko, jen ni antaŭ vi! Faru tion kio justas ĉe viaj okuloj”.

La hebreoj tiam prenis la leĝarlibron kaj preĝpetis, ke ili neniam ripetu al iu ajn tiujn vortojn. Poste ili donis al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj for­pelis el la urbo doninte al ili eĉ monon kaj akompanigante ilin al Galileo de tri viroj. Kaj tiel ili foriris pace.

3. Angoro de la hebreaj aŭtoritatuloj.

Post la foriro de tiuj homoj al Galileo, kunsidis en la sinagogo la ĉefpastroj, la sinagogaj ĉefoj kaj la olduloj, fermis la pordon kaj levis grandan plendon dirante: “Kial okazis tiu signo en Izraelo?” Sed Anna kaj Kajafas diris. “Pro kio vi malvietiĝas? Kio vin plorigas? ĉu vi ne cias, ke liaj disĉi­ploj donis multe da mono al la tombgardistoj kaj ilin instruis, ke ili diru, ke elĉiele veninta anĝelo rulis la ŝtonon for de la tomba enirejo?”.

Sed la pastroj kaj la olduloj obĵetis: “Estu tiel! Liaj disĉiploj forŝtelis la korpon! Sed kiamaniere lia animo eniris en lian korpon, sekve de tio li nun troviĝas en Galileo?”.

Nekapablaj respondi tion, fine klopode ili konkludis: “Ni ne kredu al la ne­­cirkumciditoj”.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət