Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə3/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20
dokumentaro

Prologo de la evangelio laŭ Luko:

■ Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estis konstatitaj inter ni, kiel transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita (Lk. 1, 1-4).


2ª letero de Petro:

■ Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, kiel ankaŭ en ĉiuj liaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj la malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo (2 Pt 3, 15-16).


Tiu letero, skribita proksimume je 66/67 aŭ 75, ŝajnas supozigi, ke ekestis kolekto, almenaŭ parta, de la leteroj de Paŭlo. Tia epistolaro situas je la sama nivelo de la Malnova Testamento, se oni interpretu la vorton “skriboj” kiel rilatantan al ĝi.
Epistolo al la Koloseanoj:

■ Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi legu la epistolon el Laodikea (Kol 4, 16).



La letero estis skribita de Paŭlo, enkarcerigita en Romo, eble en 61/63.
Tiuj ĉi kristanaj skriboj estis legataj en komunaj renkontiĝoj, kune kun la tekstoj de la Malnova Testamento, kiuj kutime estis le­g­ataj en la hebreaj sina­gogoj.
Ke cirkulis tra la diversaj kristanaj komunumoj ankaŭ la libroj de la Malnova Testamento pruviĝas per la sennombraj citaĵoj el ĝi, kontroleblaj en la libroj de la unuaj kristanoj.
dokumentaro

1ª letero de Paŭlo al la Tesalonikanoj:

■ Mi solene petegas vin nome de la Sinjoro Jesuo, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro (1 Tes 5, 27).


Letero al la Koloseanoj (4,16),

jam citita supre.


Apokalipso:

■ Feliĉaj estas la legantoj kaj aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo... (Ap 1, 3).


Tio supozigas ke la libro estis legata antaŭ la publiko. Fakte

Justeno, kristana filozofo, registras ĉirkaŭ la 155.

■ ŝ...ĉ Kaj en la tago nomata el suno, jen kiuj loĝas en la urbo jen kiuj en kamparo kuniĝas en la sama loko kaj oni legas la memoraĵojn de la apostoloj (= evangeliojn) kaj la skribojn de la profetoj (Malnova Testamento), ĝis ni havas tempon.

Kiam la leganto ĉesis, la grupestro prelegas por admoni kaj instigi al la imitado de tiuj edifaj ekzemploj (1ª Apologio - n. 67).

Tamen kiam estis kompilataj, tiuj ĉi kristanaj libroj ne estis taksataj “Sanktaj Skriboj”. Por la unuaj kristanoj Sankta Skribo restis nur la Malnova Testamento. La unua citaĵo de pasaĵo de sankta Paŭlo, ta­ksata sendube kiel Sankta Skribo, troviĝas en la letero de Sankta Polikarpo al la Filipianoj (12,1), redaktita ĉirkaŭ 150;

■ Mi scias ke vi multe kompetentas pri la Sanktaj Skriboj kaj ke nenio en ili al vi forfuĝas, privilegio je kiu mi ne avantaĝas. Tamen, mi memorigas al vi nur la jenajn frazojn, en ili entenitajn: “Eĉ koleriĝu, sed ne ĝis la peko” (Psa 4, 5); kaj ankoraŭ: “Feliĉas kiu pri tio rememoras, kiel certe vi faras”.
2. Aŭtoroj

Multaj el tiuj libroj estas atribuataj rekte aŭ nerekte (foje ankaŭ trompe) al la apostoloj, kies aŭtoritato en la kristanaj eklezioj estis sendiskuta. Al ili, fakte, la kristanoj jam kredis, ĉar nur de ili tiuj ĉi ricevis la atestaĵojn pri la vivo de Jesuo (la ekfondinto de kristanismo), kaj ĝuste sur ilia atesto naskiĝis la E­klezioj.


dokumentaro

Multaj libroj portas la nomon de apostoloj: evangelio laŭ Mateo, laŭ Johano, epistoloj de Paŭlo, ktp.

Jam en la unuaj jaroj de la agado de Paŭlo, tamen, iuj provis dis­va­stigi leterojn trompe al li atribuatajn. Nin certigas pri tio Paŭlo mem.

■ “Ni vin preĝas, fratoj, ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ pere de letero ŝajne de ni”(2Tes 2, 1-2),



kaj jene li konkludas:

■ La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas (Tes 3, 17).


Ni konas plurajn evangeliojn kaj leterojn atribuitajn al la apostoloj, sed ne akceptitajn de la Eklesio (apokrifaĵoj); evangelio de Tomaso, evangelio de Pe­tro, evangelio de Jakobo, ŝ...ĉ.

Koncerne la evangelion de Petro, ĝin citas Serapiono el Antioĥio, kiel referas Eŭsebio el Cesarea en 318 (kp. sekvajn paĝojn).

Oni sciu plue, ke ĉiuj leteroj tra la kristanaj Eklezioj de la II-III jar­centoj, imitis la leterojn de Paŭlo: ekzemple, tiu de Klemento el Ro­mo aŭ tiuj de Ignaco el Antioĥio. Tio signifas, ke la imitindaj estas bone konataj.

Justeno ekzemple informas:

■ [...] La apostoloj, en la memoraĵoj de ili faritaj, kiuj estas la evangelioj [...] (Apologio, n. 66). La kanono de Muratori al ni transdonas similajn informojn (kp. pliposte).


3. Novaj libroj

Oni verkadis ankaŭ novajn librojn. Inter ili oni distingi du grupojn:

- skriboj kiuj, sen pretendi sin apostoligi, ĝuis je aŭtoritato simila al tiu kiun ĝuadis la skriboj hodiaŭ inkluzivitaj en la Nova Testamento. Tiuj nomiĝas Apostolaj Patroj, pro tio, ke iliaj aŭtoroj konis la apostolojn.

- skriboj, sufiĉe fantaziplenaj aŭ riĉaj je strangaj doktrinoj, estiĝintaj el deziro plenigi vakuon de la (kanonaj) evangelioj, false atribuitaj al la a­po­stoloj, ce­lantaj pliigi sian aŭ­to­ritaton. Ili adjektiviĝas Apokrifaj aŭ Pseŭ­do­epigrafaj.

4. Kopioj

Pri iuj leteroj oni preparis kopiojn ekde la origino. Ili fakte prezentiĝas kiel cirkuleroj senditaj al diversaj komunumoj.


dokumentaro

Letero de Paŭlo al la Efesanoj:

■ Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo laŭ la volo de Dio, al la sanktuloj kiuj loĝas en “Efeso” (Ef 1, 1).



Iuj manuskriptoj, anstataŭ “en Efeso”, havas “en Laodikea”. Aliaj anko­raŭ mon­tras blankan spacon kiu problable servis por skribi la nomon de la urbo en kiu vivis la kristana komunumo, adresota de la letero.

Ŝajnus tial, ke ni troviĝas antaŭ cirkulero, al kiu oni aldonadis la novajn adresojn.
Oni inkluzivu ankaŭ la jam cititan leteron al la Koloseanoj.

Licas supozi, ke ankaŭ ĉiuj apostolaj skriboj, sekve de ilia gra­v­eco rilate la kredon, cirkuladis kopiitaj inter la Eklezioj.

El tio la spontana kaj iompostioma kolektiĝo de skriboj.

Tamen tio ne malhelpis la parolan transiĝon de la instruoj de Je­suo dum tiu parola tradicio havis pli grandan gravecon ol tiu skri­ba (ni tion scias el Papia el Hierapolo, II jarcento)

■ Jen kion kutimis diri la oldulo (eble Johano): “Marko, fari­ĝinta interpretanto/tradukanto de Petro, ĉion de li par­ke­ri­gitan zorge surpaperigis, kvankam pri la diroj kaj la faroj de la Si­njoro li skribis senorde. Li nek aŭdis la Sinjoron, nek kama­ra­dis kun liaj disĉiploj, ĉar li pli malfrue, mi tion jam diris al vi, fari­ĝis intimulo de Petro. Tiu ĉi anoncis la evangelion konsi­derante la sociajn kondiĉojn de sia aŭdantaro, neintencante fari kolekton aŭ kompili kunaĵon de la Sinjoraj diroj. Tial ke, Marko ne eraris notante pri iuj aferoj kiajn li me­moris (Eŭsebio, Hist. Ekl. III, 39, 15).”
Ĉio tio esplikiĝas facile se konsideri, ke ĉe la antikvuloj, estis tre malmultaj kiuj kapablis legi, kaj ke la libroj multekostis, aparte per­gamenecajn.

La kulturo transiĝadis ĉefe per buŝa vojo.

3. La kanono de la Nova Testamento

(= listo de la kristanaj oficialaj libroj)



Certeco pri la ĝusta entenado, en la tekstoj, de la penso de Jesuo.
1. Formiĝo de la kanono.

La situacio, en la unua duono de la II jarcento, estis la jena:

a) cirkuladis tra la komunumoj

- skriboj originalaj datiĝintaj rekte aŭ nerekte al la apostoloj,

- kopioj de tiuj skriboj,

- skriboj false atribuataj al la apostoloj,

- skriboj ne originitaj de la apostoloj, sed ĝuantaj preskaŭ je la sa­ma aŭtoritato;

b) forpasintis, eble ĉiuj, la fidindaj atestantoj, kapablaj solvi la kon­tra­­stojn pri la aŭtorec-atribuado de la libroj.

c) ekviglis la movado filozofia-teologia de gnostikismo.

La termino “Gnozo” devenas el la greka lingvo kaj signifas kono.

Laŭ la gnostikuloj nur la kono efikas por la savo.

Kutime la gnostikuloj startas el la problemo de la malbono en la mondo: Dio ne kapablas fari aŭ voli la malbonon - tial la malbono ne fontas el Dio. Ekzistas sekve du principoj nekreitaj: unu, Dio-Spirito, el kiu originiĝas la bono, kaj alia, la Materio, el kiu fontas la malbono.

Tiuj du principoj ĉiam luktadas inter si.

* Loko de la lukto inter la principo de bono (spirito) kaj la principo de malbono (materio) situas en la koro de l’ homo, pro tio, ke homo estas ĝuste komponaĵo el materio kaj el spirito.

* Tiu ĉi pena situacio, en kiu homo troviĝas, kortuŝis Dion, kiu sendis al la mondo Jesuon por ke tiu ĉi realigu la savon: gvidi la homojn al la vera kono, per kiu ili distanciĝu kaj apartiĝu el la materio.

* Jesuo, estante pura spirito (do, bono), ne lice povis revestiĝi de mate­ria korpo (do, malbono). Tial por veni en la mondon, li alprenis nur kor­pecan ŝajnon (el la greka: dokéo = mi ŝajnas, el kio ankaŭ la nomo do­ketoj, kiel oni kromnomis tiujn pensistojn).

 Gravegaj koncerne tion estas Bazilido, Karpokrato,Valenteno, sed precipe Marĉiono.



Laŭ Marĉiono (ĉirkaŭ 140 pK) la mesaĝo de Jesuo, predikita ankaŭ de Paŭlo, estis la totala superado de la Malnova Testamento, el kiu nenio decas konserviĜi estintus aliigita poste judaizma koncepte per la enkonduko en ĝin de skriboj ne aŭtentaj kaj la manipulado de la originalaj tekstoj.

Li totalece rifuzis do la Malnovan Testamenton, kaj rilate al la evan­gelioj, pretendis reirigi ilin “al la originala formo”, eliminante tion kio estus aligaĵo posta. Konkrete, li rifuzis la evangeliojn de Mateo, Marko, Johano kaj plie elstrekis en Luko la rakontojn pri infanaĝo kaj ĉiun alu­don al la reala korpeco de Jesuo (en Jesuo-spirito ne povis manife­stiĝi io ajn korpeca, kiel kreskado, laciĝo, timiĝo, suferado, sango­ŝv­i­tado...)

 Marĉiono estis la unua kreinto de la listo de libroj el kiuj ĉerpi tion kio, laŭ li, estas la aŭtentika kristana doktrino. La listo komprenis: la evangelion laŭ Luko (laŭ la redaktado, manipulita de li) kaj dek el la Leteroj de Paŭlo (escepte de la paŝtistaj).

 Kontraŭ Marĉiono la kristanaj komunumoj devis reagi:

a) fiksante la liston “ortodoksan” (kanonon),

sufiĉe precizan de la libroj konsiderendaj kiel normo de la aŭtentika kristana kredo: la Nova Testamento (la kriterioj de tiu selekto estos klarigitaj tuj poste);

b) konfidante al la episkopoj la kontrolon

pri la novaj kopioj de la Nova Testamento, kiuj intertempe konfekci­iĝas, por ke oni certiĝu pri ilia konformeco al la antikva teksto, de ili konstante konservata 7.

la implicaĵo vere grava situas en la ideo pri la nepreco de kanono: la Eklezioj estis devigitaj rekoni, ke ili ne plu kapablas tute sole kontroli la tradiciojn pri Jesuo eksvarmantajn, kaj provis establi normojn aŭ kri­teriojn per kiuj distingi la librojn akceptendajn disde la eksklu­dendaj, cele de la defendo de la origina kristana penso.



1. La kriterioj de la kanoneco
El la dokumentoj je nia dispono ni povas eltiri, ke la kriterioj utiligitaj de la Eklezioj por fiksi la kanonon estis precipe du: eklezieco kaj apo­stoleco de la libroj. En la kazo en kiu la apostoleco ne es­tus certa, oni apogiĝas sur la helpa kriterio de la tradicieco8. Ni kla­rigu tiel:
a) Eklezieco

Oni elektis kiel “oficialajn” la librojn jam konatajn kaj legatajn en la liturgioj de ĉiuj (aŭ preskaŭ) komunumoj kiuj ilin akceptis.



La komunumoj mem selektis la librojn de la Nova Testamento, ne pere de decidoj oficialaj, sed pere de la “sento” de la kristanoj; en tiuj libroj ili percep­tis fiksita la kredon kiun ili ricevis per la predikado kaj akceptis.

Sed kial la kristanoj legis tiujn librojn?

Jen la dua kriterio:
b) Apostoleco

Estis elektitaj la libroj, laŭ la komuna opinio, verkitaj rekte aŭ ne rekte de la apostoloj (ĉu prave aŭ malprave hodiaŭ ne eblas/mal­eblas dedukti, sen kredago je la kristanaj komunumoj de la unuaj jarcentoj).

Oni povas diri, ke la koncepto de “kanono” devenas rektamaniere el tiu de apostoleco. La apostolo havas en la Eklezio funkcion unikan, kiu ne ripetiĝas: li estas vida atestanto.

Konsekvence nur la skriboj kiuj prave sin honoras je apostola aŭtoro estas juĝataj garantiantaj la purecon de la kristana atesto” (O. Cullman, Le Nouveau Testament, Paris 1966, eld. It. Bologna, 1968, pag. 141-142).

1. Koncerne la Evangeliojn, la komunumoj juĝis ĉu iliaj aŭtoroj aŭ estis apo­stoloj aŭ raportis ekzakte kion mem estis aŭdintaj de la li­poj de la apostoloj.

ĝuste pro tio estis rifuzitaj la apokrifaj evangelioj.

2. Koncerne la leterojn, estis tasko de la adresitoj garantii pri la sendin­to. Oni rimarku tamen ke ofte la aŭtoro utiligis skribisto-se­kre­­tarion por, foje reellabore, netkopii.

ĝuste pro tio okazis, ke skriboj kiel la Didaĥeo aŭ la letero de Kle­mento el Romo, kvankam naskiĝintaj en la sama epoko kaj traktantaj pri la samaj temoj de la Nova Testamento, ne estis akceptitaj.

El tio sekvas, ke, por la kristanaj antikvaj komunumoj, normo por la kredo ne estis la Skriboj, sed la apostolaj atestoj kiuj poste fiksiĝis en tiuj skriboj: tial
kanona (= normiga) estis nur kio estis apostola.
Kaj kio, se la apostoleco ne estis certa?

Oni tiam sin turnis al la helpa kriterio de la


c) Tradicieco

Estis selektitaj libroj harmoniiĝantaj kun la tradicio parola. Estis rifuzitaj libroj prezentantaj la figuron de Jesuon nekongruan kun tiu tradicia, tio estas, malsama disde tiu kiun la kristanoj konis tre bone ĉar aŭditan rekte el la lipoj de la apostoloj kaj de ties disĉiploj.



Tio okazis, ekzemple, al la Evangelio de Petro, kiel diras la ĉi-suba dokumento de Eŭsebio el Cezarea, kiu citas la ateston de Serapiono.

Tiu ĉi (= Serapiono) kompilis ankaŭ alian traktaton pri la evangelio dirita laŭ Petro, intencante eksponi la falsecon de la argumentadoj en ĝi entenitaj, celante helpi iujn membrojn de la eklezio de Rhossus (en Sirio), kiuj pro la antaŭdirita enŝovo estis kaptitaj de tiuj eterodoksaj doktrinoj. Konvenas reporti tie ĉi iujn frazojn por akiri lian juĝon pri tiu libro. Li do deklaras:

■ “Fratoj, ni akceptas Petron kaj la aliajn apostolojn kiel Kriston, sed, kiaj prudentaj homoj, ni forpuŝas kion trompe skribitan ilianome, bone sciante, ke de ili ni ne ricevis tiaĵojn. Ki­am, fakte, mi estis ĉe vi, mi opiniis ke vi sekvas ĉiuj la rektan kredon kaj, ne jam leginte la evangelion diritan laŭ Petro, pri kiu ni parolis, mi diris: Se nur tiu ĉi estas la motivo de la malkvietiĝo, vi legu ĝin trankvile! Sed, nun, el kio al mi dirita, mi komprenas, ke en ilia menso ensteliĝis herezo: mi do zorgos reveni al vi. Ĝis baldaŭ, fratoj.

Vi scias, fratoj, kia herezo estis tiu de Marĉiono kaj kiel li kontraŭdiris sin mem, ne komprenante kion li disvastigadis; vi lernos (la veron) el tio kion mi al vi skribis por vi. Mi, fine, sukcesis havi en miaj manoj tiun ĉi evangelion ĝuste el ĝin utiligantoj, tio estas el la postvenintoj de tiuj kiuj estis la aŭtoroj de ĝi, kiujn ni nomas doketoj, pro tio, ke multaj iliaj ideoj apartenas al tiu skolo; mi do povis tralegi kaj tuj konstati, ke plejmultaj havas pri la Savinto korektan sintenon, sed iuj aferoj estas novaj kaj el tiuj mi preparis liston por vi”

Tion raportas Serapiono (Hist. Ekl., VI, 12, 2-6:PG, 20, 545).

Ŝajnas do tia la vera kaj definitiva kredonormo de la kristanismo:


la instruo de Jesuo farita per la parolo kaj per la vivo kaj

transdonita de la parola de la Eklezioj
SINTEZE:

La instruo de Jesuo fariĝis do la afero plej altvalora, konservenda kun maksimuma zorgo. Estas bezonata do akurata kontrolo.

Pro tio oni traserĉadis antaŭe la vidajn atestantojn kaj, post la for­paso de tiuj, la librojn transdonantajn la Jesuan doktrinon.
KRITERIOJ POR LA ELEKTO DE LA LIBROJ “KANONAJ”
EKLEZIECO: LIBROJ LEGATAJ EN ĈIUJ EKLEZIOJ KONATAJ
APOSTOLECO: ĉar LA AŬTORO REKTA aŭ NEREKTA ESTAS APOSTOLO
TRADICIECO: ĉar ILI PREZENTAS JESUON LAŬ LA PAROLA TRADICIO.
dokumentaro

La plej antikva listo de libroj “kanonaj” al ni alveninta estas la kanono Muratoria, dokumento de nekonata aŭtoro, kompilita en nerafinita latino ĉirkaŭ la 180 kaj aperigita en 1740 fare de Ludoviko Antono Muratori en la ambrozia biblioteko de Milano.

Al la teksto mankas iuj linioj ĉe la komenco. Oni povas imagi, ke ili pa­rolis pri la evangelioj de Mateo kaj de Marko, konsiderante, ke ĝi prezentas kiel trian la evangelion de Luko. La interparentaĵoj estas niaj komentoj.

■ “[...] al kiuj ankaŭ li (ĉu Marko?) ĉeestis kaj tiel (el)verkis la trian evangelian libron. (Estas tiu) laŭ Luko. Tiu ĉi kuracisto, Luko, kooptita de Paŭlo kiel ekspertulo pri juraj demandoj (aŭ ekspertulo pri vojaĝoj, aŭ pri la doktrino), ĝin verke aranĝis post la ĉieliro de Kristo laŭ tio kion li (Paŭlo) kredadis. Eĉ ne li tamen vidis la karnoforman Sinjoron, kaj tial li komencis ra­konti kiel li sukcesadis atingi (dokumentojn), ekde la naskiĝo de Johano.

La kvara evangelio (estas tiu) de Johano, (unu) el la di­sĉi­ploj. Ĉar liaj kundisĉiploj kaj episkopoj lin incitis, li diris: “Fa­s­tu kun mi por tri tagoj de hodiaŭ kaj reciproke ni rakontos tion kio al ĉiu estos rivelita”.

En tiu sama nokto estis rivelita al Andreo, (unu) el la aposto­loj, ke al Johano estis ordonite ĉion skribe meti je sia nomo, dum ĉiuj aliaj tion ekzamenos. Kaj tial, kvankam diver­saj prin­cipoj estas instruataj de ĉiu unuopa evangelia libro, tio ne konstituas kontrastan dife­rencon por la kredo de la fide­luloj, konsiderante, ke ĉiuj aferoj es­tos klarigitaj de la unika kaj normiga Spirito: tio estas, naskiĝo, pa­sio, resurekto, socia vivo kun liaj disĉiploj, la duobla alveno, antaŭe, la unuan fojon malestimata en humileco, jam okazinta, la duan fojon, eminenta en la reĝa potenco, kio devos (ankoraŭ) oka­zi. Nenio strangas, tial, kiam Johano iom konstante prezentas ankaŭ en siaj leteroj apartaĵojn, konsiderante ke li atestas pri si: “Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Verbon (= Vorton) de vivo tion ni al vi anoncos (Jo 1,1)”. Tiel li sin de­klaras ne nur vida kaj orela atestanto, sed ankaŭ diligenta ver­kisto pri la mirindaĵoj de la Sinjoro, bonorde. La agoj poste de ĉiuj apostoloj estas registritaj en unusola libro. Luko kolektas, por la plejbona Teofilo, la apartaĵojn okazintajn antaŭ siaj okuloj kaj tion li klare vidigas preterlasante la pa­sion de Petro kaj ankaŭ la eliron de Paŭlo el Urbo (Romo), al His­panio. La leteroj de Paŭlo, aldo­n­inde, siakunteste manife­s­tas, al tiu kiu volas kompreni, el kiu loko kaj en kiuj cir­kons­tancoj ili estis senditaj: antaŭ ĉio al la Korintanoj, malper­mesante la herezon de la skismo; sekve al la Galatoj (malperme­sante) la cirkumcidon, sekve al la Romanoj (klarigante) ekzakte pri la ordo de la Skriboj kaj pri ilia principo, Jesuo. Unuopajn tiujn (leterojn) necesas, ke ni priparolu. La sama benita apostolo Paŭlo, en tio sekvante la regulon de sia antaŭinto Johano (vidu la sep leterojn de la Apokalipsaj ĉapitroj 2-3, ĉi tie pli poste), skribas laŭnome al solaj sep eklezioj en tiu ĉi ordo: al la Korintanoj la unuan leteron, al la Efesanoj la duan, al la Filipianoj la trian, al la Koloseanoj la kvaran, al la Galatoj la kvinan, al la Tesa­lonikanoj la sesan, al la Romanoj la sepan. Malgraŭ tio ke li denove skribis al la Korintanoj kaj al la Tesalonikanoj por ilin korekti, oni perceptas, ke la ununura eklezio disvastiĝas sur la tuta tero. Fakte ankaŭ Johano skribas al sep eklezioj, intencante tamen paroli al ĉiuj. Sed unu al Filemono kaj unu al Tito kaj du al Timoteo (tiujn ĉi li skribis) pro kamadareco kaj patra amsento. Ili estas taksataj sanktaj por la honoro de la katolika (= universala) Eklezio, por la normigo de la eklezia disciplino.

Cirkulas ankaŭ (letero) al la Laodikeanoj, alia al la Ale­k­san­dri­a­noj, falsigitaj de la sektanoj de Marĉiono per la nomo de Paŭlo, kaj aliaj skriboj neakceptendaj ĉe la katolika eklezio.

Ne decas miksi la galon kun la mielo. Tamen unu letero de Judaso kaj du kun la subskribo “de Johano” estas akceptitaj en la katolika eklezio, samekiel la Saĝeco, kompilita de la ami­koj de Sa­lomono por lin honori.

Ni ricevas ankaŭ, sed nure, la Revelaciojn (Apokalipso) de Johano kaj Petro. Sed iuj el ni rifuzas, ke tiu ĉi lasta legiĝu en publika asembleo.

La Paŝtiston verkis antaŭnelonge, en nia urbo Romo, Hermas, dum sidadis en la katedro de la eklezio de Urbo Romo e­pis­ko­po Pio, lia frato. Tial konvenas, ke ĝi legiĝu, sed nek decas ĝin legi publike al popolo en la ekleziaj renkontiĝoj, nek inter la profetoj kies nombro estas kompleta, nek inter la a­po­stoloj de la finaj tempoj”



- El la aludo al “antaŭnelonge” kaj al episkopo de Romo Pio (1º) oni sukcesas datigi tiun ĉi dokumenton al 180 ĉirkaŭ.

- El 27 libroj kiuj formos poste la Novan Testamenton, oni citas 23. Ne estas cititaj unu letero de Johano, tiu de Jakobo, unu de Petro kaj tiu al la Hebreoj.

2. La diskutoj pri la kanono
 Inter la tria kaj kvina jarcentoj disvastiĝis kompleksaj duboj kaj disku­toj pri la libroj asignindaj al la kanono.
dokumentaro

Atesto de Eŭsebio de Cezarea, 318 ĉirkaŭ.

■ “Atinginte tiun ĉi punkton, al ni ŝajnas oportune resumi (la liston) de la Skriboj de la Nova Testamento, pri kiuj ni jam traktis. Kaj, sen iu ajn dubo, oni devas meti antaŭ ĉio la sanktan tetradon (= kvaropon) de la evangelioj, al kiu sekvas la libro de la Agoj de la Apostoloj. Post tio, oni devas citi la leterojn de Paŭlo, lokigante tuj poste la unuan atribuatan al Johano kaj sam­maniere la unuan leteron de Petro. Sekve de tiuj verkoj oni enlistigu, se oni volas, la Apokalipson de Johano, pri kiu ni ek­splikos ĝustatempe kion oni opinias. Kaj tio rilate al la libroj ĉiuloke akceptitaj.

Inter la libroj kontestataj, sed rekonataj flanke de la plejgranda parto, enestas la letero atribuata al Jakobo, tiu de Judaso, la dua letero de Petro kaj la leteroj nomataj dua kaj tria de Joha­no, devenanta el la evangeliisto aŭ el alia kun la sama nomo.

Inter la apokrifaĵoj (laŭlitere, bastardaĵoj, falsaĵoj), oni lokas ankaŭ la libron de la Agoj de Paŭlo, la verkon titolitan la Pa­ŝtiston, la Apokalipson de Petro, kaj post tiuj la leteron atribu­atan al Barnabo, la tiel diritajn Instruojn de la Apostoloj (Didaĥeo), sekve, kiel jam dirite, la Apokalipson de Johano, se o­ni volas. Kelkiu, kiel jam dirite, ĝin rifuzas, sed aliaj ĝin aldonas al la libroj ĉiuloke akceptitaj.

Inter tiuj samaj libroj iuj trovis lokon plue por la Evangelio laŭ la Hebreoj, kiu plaĉas ĉefe al tiuj hebreoj kredintaj je Kristo.

Kvankam la aferoj pri la kontestataj libroj estas tiaj, tamen ni juĝis necese prezenti same la liston, apartigante la librojn verdirajn, aŭ­tentajn kaj akceptitajn laŭ la eklezia tradicio, disde la al­iaj kiuj, male ol tiuj, ne estas testamentaj (= devigantaj), kaj plie kontestataj, kvankam konataj de la plejgranda parto de la ekleziaj verkistoj; kaj tio por ke ni povu distingi tiujn disde tiuj ĉi lastaj, kiuj, ĉe la heretikuloj, estas prezentataj sub apostola nomo, jen se temas pri la evangelioj de Petro, de Tomaso kaj de Mateo aŭ de aliaj ankoraŭ, jen se temas pri la Agoj de Andreo, de Johano aŭ de aliaj apostoloj. Neniam iu ajn el la ekleziaj verkistoj taksis justa retrovi iliajn memoraĵojn en iu ajn el tiuj verkoj.

Aliflanke, la parola karaktero malproksimiĝas el la apostola stilo; la penso kaj la doktrino de ili sorbigitaj estas tiel foraj de la vera ortodoksio, ke oni povas klarege pruvi, ke tiuj libroj estas konstruaĵoj de heretikulojĜuste pro tio, ili malmeritas lokiĝi eĉ inter la apokrifaĵoj, sed ili devas esti reĵetataj kiel tute absurdaj kaj malpiaj” (Eklezia Historio III, 25, 1-7).


- Laŭ tiu tekstero, la libroj de la Nova Testamento nememorigitaj, pridiskutitaj aŭ rifuzitaj, estas la letero al la Hebreoj, la leteroj de Jakobo kaj tiu de Judaso, la 2º de Petro, la 2º kaj la 3º de Johano kaj la Apokalipso.
 La diskutadoj pri la kanono sufiĉe klariĝis proksimume ĉe la fino de la
kvara jarcento.

- en Oriento kun la 39º letero de Atanazio, episkopo de Aleksandrio (jaron 367),

- en Okcidento kun la sinodo de Romo en la jaro 382.

Estis akceptitaj kiel kanonaj 27 libroj taksitaj je apostola origino.


 Ĉe la fino de la V jarcento, kiam mallaŭtiĝis la prikristologiaj kaj pri-
tri­unuaj diskutoj, malaperis ĉiuspecaj duboj, jen en la latinaj E­kle­zioj, jen en la grekaj Eklezioj. Ili daŭris, male, en la Eklezioj de Si­rio, kie oni akordiĝis je la komenco de la VI jarcento, kun la siriaka versio de la Nova Testamento farita de Filoseno.

De tiam ĝis la XV jarcento ĉesis ĉiu ajn diskuto pri la kanono.

 Lutero reflamigis la diskutojn kaj la Koncilio de Trento rekonfirmis la tradician liston de la oficialaj libroj.
3. Konkludoj
Lokigi (kiel faris Lutero) la “normon de Kredo” en la sola Scriptura (sola Skribo) estas logika eraro, ĉar ne estas indikite en la Biblio kiuj libroj apartenas al la Biblio mem.

Nur la kristana komunumo povas indiki kiuj libroj akordiĝas kun la parola tradicio antaŭekzistinta rilate al la libroj mem. Fakte la kristanismo naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 30, dum la unuaj libroj naskiĝis post la 50. Do ekde almenaŭ 20 jaroj la kristanismo ekzistis, dum la kristanaj libroj ankoraŭ ne vidis lumon.Tial la kristanismo ne povas baziĝi sur la libroj, sed sur la tradicio kiu poste sin en la Skriboj fiksis.

* La datoj pri la kompilado de la libro kaj pri la aŭtoro estas tiuj propo­nitaj de la plejgranda parto de la aktualaj fakuloj.

* La aktualaj niaj libroj estas dividitaj, por faciligi la konsultadon de la pasaĵoj, en ĉapitroj kaj versegoj.

La dispartigon en ĉapitroj faris anglo, Stefano Langton, (mortinta en 1228). En versegojn disdividis ĝin franco, Robert Estienne (kro­m­­nomita Stephanus) en 1555.
4. La transdono de la teksto de la N. T.
Certeco pri la posedo de la originala teksto

Fiksinte la oficialajn librojn de kristanismo kaj koninte la kriteriojn per kiuj ili estis selektitaj, ni fine kapablas respondi la deman­dojn pri la certeco de la posedo de la originala teksto:


a) Koncerne la librojn nekanonajn la sendubeco ne estas multe garantiita, ĉar ni posedas malmultajn, eĉ tre malmultajn manuskri­p­tojn kaj ne multe antikvajn kaj tial ne eblas pliprofon­di­gita komparo por rekonstrui la pli probablan tekston.

Kutime, rilate ilin, oni ne trouzas kritikon kaj oni supozas, ke la te­­k­sto estis transdonita sufiĉe integra (eventualan manipulaĵon oni devas pruvi! Tiu ĉi kriterio validas por ĉiuj antikvaj verkoj).


EKLEZIO ­­ BIBLIO



APOSTOLOJ ­­-------- EKLEZIO­­ 



TRADICIO 

PAROLA

TRANSDONO TRANSDONO

TAKSADO INTERPRETO

SELEKTADO



   

Diversaj skriboj KANONO BIBLIO

b) Rilate la kanonajn librojn necesas kribri plibone la problemon.

Ĉar la originalaj tekstoj perdiĝis, por rekonstrui la tekston, oni apo­giĝas sur la manuskriptoj antikvaj. Ili estas pli ol 5200, produktitaj tra la II kaj la XV jarcentoj.




I jc Post Kristo II-XV XVI-XX




ORIGINALAJ

TEKSTOJ







K KOPIOJ

( (5200)





T TEKSTO

P PRESITA

(Perditaj) REKONSTRUO ? ◄┘



Listo de la libroj de la Nova Testamento (Laŭ katolikismo)




TITOLO



AŬTORO



DATO



MALLONGIGO

Evangelio laŭ Mateo

?

(45?) - 80

Mt

“ “ Marko

MARKO

50 - 65

Mk

“ “ Luko

LUKO

55 - 75

Lk

“ “ Johano

JOHANO

80 - 90

Jo (Jh)

Agoj de apostoloj

LUKO

62 - 75

AG

Leteroj al la Romanoj

PAŬLO

57

Rom

1º, 2º al la Korintanoj

PAŬLO

54 - 57

1 – 2 Kor

al la Galatoj

PAŬLO

55

Ga

al la Efesanoj

PAŬLO

61 - 63

Ef

al la Filipianoj

PAŬLO

61 - 63

Fil

al la Koloseanoj

PAŬLO

61 - 63

Kol

1º, 2º al la Tesalonikanoj

PAŬLO

50 - 52

1 – 2 Tes

1º, 2º al Timoteo

PAŬLO

60 - 67

1 – 2 Tm

al Tito

PAŬLO?

60 - 67

Tit

al Filemono

PAŬLO

61 - 63

Filem

al la Hebreoj

Paŭla medio?

64 - 67?

Hebr

de Jakobo

JAKOBO ?

60 - 68 ?

Jak

1º de Petro

PETRO

60 - 65

1 Pt

2º de Petro

PETRO ?

60 - 75 ?

2 Pt

1* de Johano

JOHANO

80 - 100

1 Jo

2* de Johano

JOHANO

80 - 100

2 Jo

3* de Johano

JOHANO

80 - 100

3 Jo

de Judaso

JUDASO ?

70 - 80 ?

Judaso

Apokalipso

JOHANO

75 - 96

Apo


Pri la manuskriptoj


1. Ĝeneralaj konsideroj

Se fingrumi la materialon el kiu ili formiĝis, ili povas disdividiĝi en papirusojn kaj pergamenojn.

- La papirusoj de la Nova Testamento estas la dokumentoj plej anti­kvaj de ni posedataj (el ili ni havas iujn de la III jc, kaj unu de la II) kaj, kvankam nekompletaj, ili estas tamen atestantaj tre gravaj pri la teksto, pro sia antikveco.

Nune el ili ekzistas 72 kaj klasifikiĝas per la sigloj P1, p2... P72. Inter ili la plej interesaj estas:

p52: papiruso Rylands de la jaro 125 ĉirkaŭ, entenanta Jo 18, 31b-33 sur la averso, kaj 37b-38 sur la dorsflanko, kaj nun troviĝas en Manĉesto.

P45, p46, p47: papirusoj de Chester Beatty de la tria jarcento entenantaj entute preskaŭ la tutan Novan Testamenton. Ili troviĝas en Dublino.

- La pergamenoj (la nomo devenas el Pergamo, urbo de Mizio-Tu­r­kio) estas ŝafaj aŭ kapraj feloj oportune tanitaj. Ili estas ege rezistaj kaj do taŭgaj al la konserviĝo de la dokumentoj destinitaj daŭri longatempe. La libroj skribitaj surpergamenaj nomiĝas kodeksoj.

La plej gravaj el ili estas:

B: kodekso Vaticano de la IV-V jarcentoj, preskaŭ kompleta (Romo)

S: kodekso Sinaitiko de la IV-V jarcentoj, kompleta (Londono)

A: Kodekso Aleksandria de la V jarcento, preskaŭ kompleta (Londono)

C: kodekso Efrem, palimpsesto de V jarcento, preskaŭ kompleta (Parizo)

D: kodekso Beza de la V-VI jc, kun la Evangelioj kaj la Agoj (Kambriĝo)

F: kodekso Koridethi de la IX jc, kompleta (Tiflis)

2. Iloj taŭgaj al la rekonstruo de la teksto de la N. T.

Ĉar la originala teksto de la N. T. malaperis, por ĝin rekonstrui ni profitas je la jenaj dokumentoj:

a) la kopioj de la greka originala teksto

Ili estas la precipa ilo por la teksto-rekonstruo.

Ĉiu kopio estas eltirita el manuskripto pli antikva.

Oni rimarku, ke ĉiu manuskripto estas aŭtonoma realaĵo, dependanta de modelo, kiun tamen oni ne reproduktas fidele. Kutime, la kopiisto, ki­am li ne emas enkonduki korektojn siavole, faligas en la kopion erarojn kaŭzitajn de distro aŭ miskompreno de la teksto (“sinsekva eraro”).

Foje, por krei la manuskripton, la skribisto, utiligas du aŭ plurajn manu­skrip­tojn jam ekzistantajn, komparante ilin kaj elektante la frazojn pli, siajuĝe, ekzaktajn (kontrolkomparo)

Foje ĉe la fino de la manuskripto troviĝas la kolofono: temas pri frazo resumanta diversajn informojn pri la eldonisto, la loko kaj la jaro de kopiado, kaj ankaŭ pri la manuskriptoj “antaŭuloj” el kiuj ĝi devenas (ia genealogio de la kopio).

b) la antikvaj versioj

Pri la greka N. T. ni posedas versiojn en antikvaj lingvoj.



El la multaj konservitaj, rememorigindas

- la siriaka, alnomata “Peŝita”, de la II jarcento

- la versioj koptaj de la II jarcento.

- la Vetus Latina de la 150 ĉirkaŭ

- la Vulgata farita de Hieronimo ĉirkaŭ la 400 en la latina.

Ĉar la antikvuloj tradukadis laŭlitere, ni hodiaŭ sukcesas, analiz­ante tradukon kaj supozante ke ĝi estis realigita korekte, atingi la grekan aŭ­to­ran tekston.



c) la citaĵoj ĉe la Ekleziaj Patroj

La Nova Testamento estis ege citita kaj komentariita de kristanaj verkistoj de la unuaj jarcentoj (II-IV), la Ekleziaj Patroj.

Estis dirite, ke se perdiĝus la teksto de la Nova Testamento, ni kapablus ĝin rekonstrui sekvante nur la Patrajn citaĵojn.

Veras, ke tiuj verkistoj vivis foje multajn jarcentojn pliposte, sed ili pre­zentas la tekston kian oni legadis kaj interpretadis en iliaj tempoj, tio estas antaŭ ol la multaj kodeksoj je nia dispono.

Tial, por rekonstrui la tekston, ni povas ĝisveni dokumentojn de la III jc, eble de la unua. Pasis nu tempo sufiĉe eta ekde la re­da­k­tado de la originalaj tekstoj ĝis la unuaj kopioj kompletaj je nia dis­pono.

Oni notu, ke la tempo disiganta la originalajn manuskriptojn de la N. T. disde la unua kopio estas malpli longa ol tiu de ĉiu ajn el la antikvaj ver­koj.

3. La “variantoj” de la dokumentoj

Tiuj dokumentoj, eĉ se tiel proksimaj al la originaloj, ne liveras ĉiuj la saman tekston, male, troviĝas en ili multaj diferencoj, diritaj “va­riantoj”. La afero estas tute normala, se konsideri, ke la antik­vajn tekstojn oni skribadis mane kaj kutime laŭ diktado.

En la tuta Nova Testamento markeblas entute ĉirkaŭ 250.000 variantoj koncernantaj la 150.000 vortojn en ĝi entenatajn. Tamen, la nombro tiel alta draste reduktiĝas, ĉar ofte pri unu sola vorto ekzistas pluraj variantoj, kies plejparto rilatas nur la literaturan stilon kaj ne modifas la penson. Variantoj ŝanĝantajn aŭ modifantaj la frazsencon nombriĝas je 200 kaj el tiuj nur dekkvino estas vere grava.

4. La teknikoj por rekonstrui la tekston

Konstatinte tiujn variantojn, oni rajtas sin demandi: ĉu eblas rekon­strui la originan tekston kia ĝi eliris el la manoj de la aŭtoroj?

Nomiĝas teksta kritiko la scienco-arto kiu klopodas rekonstrui la ori­ginalan tekston, supoze aliigitan, aŭ, almenaŭ, alveni kiel eble plej proksime al la originalo.

Por tion realigi la teksto-fakuloj laboras tiamaniere:
a) ili provas redukti la nombron de la manuskriptoj al malmultaj, sed sufiĉe fidindaj;

Por atingi la celon, ili studas la variantojn de la manuskriptoj tiamaniere, ke tiuj ĉi fine grupiĝu en “familioj”, kaj samtempe rekondukiĝu al la “prapatroj”, el kiuj multaj devenas.

Ili sukcesas redukti la variantoj ĝis sep dekoj da “Prapatroj”
b) Ili komparas tiujn “Prapatrojn”;

- se ili prezentas ĉiuj la saman tekston, tiu ĉi estas akceptita;

- se emerĝas diferencoj, la fakuloj provas malkovri, pere de oportunaj kriterioj, kiu povus esti la teksto skribita de la aŭtoro (sed ili indikas en notoj, por helpi al la aliaj fakuloj, la variantojn de la aliaj ma­nuskriptoj);
c) ili produktas kritikan eldonon (vidu reproduktaĵon pliposte).

El la eldonaĵoj, la lastaj, laŭ tempa sinsekvo, estas tiuj de pro­te­s­t­anto E. Nestle - 1º eldono 1898; 27º eldono 1969; kaj de katoliko A. Merk.
5. La rezultoj

Aplikante iujn kriteriojn jam ĝenerale akceptitajn de la fakuloj, ni ho­diaŭ rajtas aserti, ke ni havas altan nivelon da ebleco legi la tek­ston de la Nova Testamento kia ĝi eliris el la manoj de la aŭtoroj, kaj da cer­teco preskaŭ totala posedi la tekston en la sama stato de la III jarcento9.



La diversaj klopodoj faritaj de la protestantoj kaj de la katolikoj dum tiuj ĉi lastaj 150 jaroj atingis rezultojn preskaŭ tute akordiĝantajn.

Tamen, kiu fine certigas, ke la teksto konserviĝis esence integra, tiu ĉi estas la Eklezio (= la kuniĝo de ĉiuj kristanoj), kiu ekde la du­ono de la II jc klopodis kontroli la kopiojn sinsekve kon­fek­ci­i­tajn, por konstati ilian konformecon kun la tekstoj pli antikvaj, la samaj kiujn oni legadis en la dise tramondaj komunumoj kaj kiuj do estis profunde konataj. Kaj ke la Eklezio praktikis plejefikan kontrolon pruviĝas ankaŭ el la fakto, ke la multnombraj manus­kriptoj trovitaj en tiu ĉi jarcento nenion faras ol konfirmi la tek­ston antaŭe kritike rekonstruitan de la fakuloj.


5. Ĝenerala Konkludo
Se ni volas studi la kristanismon kaj ĝin studi tia kia estas sen ĝin inventi, ni kritike eniru precipe la tekstojn de la Nova Testa­mento.

Por plidaŭrigi la temon rilate la fundamentojn de kristanismo, al ni estas altruditaj tri antaŭpreparaj fidagoj:

1. ke pri la Nova Testamento ni disponas hodiaŭ je teksto ege simila al la originalo (fidago je la korekta kaj honesta konservado, fare de la u­nuaj kristanaj komunumoj, de la teksto de la N. T.).

2. ke ni (ĉu fakuloj ĉu interesitoj) elektos kaj proponos al la kribrado la kristanajn tekstojn kiujn ni taksas plej signifoplenaj por koni tiujn fundamentojn (fidago je la sciencistoj aŭ esploristoj).

3. ke ni kompetente tradukis el la greka (fidago je nia kapablo).

Ni avertas, ke la dua fidago (kiu rilatas al la selekto de la tekstoj anali­zindaj), estas tre eta. La selekto de la tekstoj kiujn ni prezentos, koncernas nur la neceson esti mallongaj; tial estos konsideritaj nur la tekstoj kiuj al ni ŝajnas vere fundamentaj por nia traktado. Kompreneble, ĉiu el ni povos legi siavole la tutan Novan Testamenton kaj, se li trovus tek­stojn pli taŭgajn, ni lin petas atentigi nin pri tio.

Ankaŭ la tria fidago (kiu rilatas al nia traduko el la greka), estas senproble­ma. Ne preterlasante, ke temas pri traduko, kiom eble plej laŭ­litera, el la 27º eldono de la greka Nova Testamento de D. E. Nestle, tiun ĉi oni povas kontroli aŭ kontroligi fare de spertuloj; ni daŭre pretas pri­di­skuti ĝin. Aliflanke la traduko esperanten necesas por komuniki ankaŭ kun la personoj nekonantaj la antikvan grekan.

4


LA HISTORIECO

de la RESUREKTO
analizo de dokumentoj

En ĉi ĉapitro ni vidos

- la dokumentojn antikvajn je nia dispono por

atingi la historiecon de la resurekto

Ni analizos la jenajn dokumentojn:

- Johano 20, 1-10

- Mateo 27-28 (la gardistoj ĉe la sepultejo)

- la evangelio (apokrifaĵo) de Petro (la diverĝoj)

En apendico ni reportos

- la dokumentojn de la I-II jc koncernantajn la

fakton de la resurekto.

1. La problemo


La resurekto, fakte predikata, ĉu reale okazis?

El la analizo de la dokumentoj malmergiĝas sendube kiu estas la startpunkto de la predikado de la apostoloj. Unu de tiuj doku­men­toj (1 Kor 15) al ni eĉ ko­nigis, ke la resurekto de Jesuo estas la fun­da­mento de kristanismo: se forprenita, ĝia ĉesiĝo faligas la tu­tan konsiston de kristanismo.


Ĉar la resurekto por kristanismo vestiĝas, fakte, per tiom da gra­veco, indas kaj endas, ke ni procedu per akurata esploro pro­vante dispartigi la veron disde la malvero.
ĈU LA RESUREKTO OKAZIS?
Por respondi ni apogiĝas sur: HISTORIA METODO, tio estas

- REFERENCOJ nur AL DOKUMENTOJ (vidu apendicon)

- KRITIKO PRI ILI - aŭtoro, verkodatoj, fontoj

- LEGADO DE LA DOKUMENTOJ



1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət