24.1. Ĉu vi povas esti supera al la riĉaĵoj? Diru tion kaj Kristo ne vin deturnos el viaj posedaĵoj, ĉar la Sinjoro ne ĵaluzas119. Kontraŭe, ĉu vi vin vidas superregata kaj renversata? Lasu ilin kaj ilin forĵetu, malamu ilin, disigu vin el ili kaj el ili forkuru. 2. “Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin tuj120”. Estas preferinda la regno de Dio por tiu kiu havas unu nuran okulon ol la fajro por tiu kiu estas tute integra; kaj se vin faligas mano, piedo, animo121, ilin malamu. Se fakte tie ĉi oni mortas por Kristo, “tie ni estos savitaj122”.
25,1. Ankaŭ la sekvo spegulas tiun penson. “Nun, havi en tiu ĉi tempo kampojn kaj posedaĵojn kaj domojn kaj gefratojn kune kun persekutoj, pro kia avantaĝo?123”. 2. Fakte Li ne (nur) vokas al la vivo nek homojn nenionhavajn, nek senhejmulojn, nek homojn sen gefratoj, ĉar li vokis ankaŭ la riĉulojn, sed laŭ la maniero kiun ni jam diris, kaj sammaniere li vokis fratojn kiel Petron kun Andreo kaj Jakobon kun Johano la filojn de Zebedeo124, sed en la komuneco de pensoj inter si kaj kun Kristo. 3. Kontraŭe, Li ekskludas ke oni havu tiaĵojn “kune kun persekutoj”: persekuto venas de ekstere, de la homoj, aŭ pro malamikeco aŭ pro envio aŭ pro profitavido aŭ pro la diabla energio de homoj repuŝantaj la kredantojn; 4. la plej obstakla persekuto, male devenas el la interno, ekscita en ĉiu homo de la animo mem koruptita de sendiaj deziroj kaj de multnombraj plezuroj kaj de malplenaj esperoj kaj de sonĝoj destinitaj foriĝi kiam ĝi, estante kaptita de la sopirego posedi ĉiam pli da havaĵoj kaj furozigita kaj bruligita de sovaĝaj amoj125, sin sangobanas per pasioj kvazaŭ ĝi estus pinĉita de pikiloj aŭ de tabanoj, por sin ĵeti en frenezaj penoj kaj en malespero pri vivo kaj malŝato al Dio. 5. Tiu estas persekuto plej peza kaj malfacila ol la alia, ĉar ĝi moviĝas el la eno, ĝi ĉiam ĉeestas kaj ne povas esti forpelita de tiu kiu estas turmentata de ĝi; fakte ĝi kunportas la malamikon kun si mem ĉien ajn126. 6. Tiel ankaŭ la fajrego127 kiu surverŝiĝas de ekstere produktas selekton, dum tiu kiu surverŝiĝas de interne alportas la morton. Ankaŭ milito, kiam ĝi estas elekstera, finiĝas facile, dum tiu de la animo pludaŭras ĝismorte. 7. Se vi kune kun tia persekuto havas rimarkindan riĉaĵon kaj samsangajn fratojn, kaj eĉ aliajn certecojn, forlasu ilian posedon kiu kondukas al malbono, havigu al vi la paco, liberigu vin de longa persekuto, turnu vin, el tiaj aferoj, al la Evangelio, preferu la Savanton, la konsilanton kaj la konsolanton de via animo, la reganton de la senfina vivo ol ĉiujn aferojn. 8. “La vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj128” kaj en la estanteco ili estas forpasemaj kaj malcertaj, “en la estonteco estas la eterna vivo”.
26,1 ”La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj129”. Tiu esprimo estas submetebla al diversspeca interpreto kaj pri la signifo kaj pri la klarigo, sed ĝi ne bezonas nian esploron ĉi momente, ĉar ĝi ne koncernas nur tiujn kiuj posedas multajn riĉaĵojn, sed simple ĉiujn homojn kiuj sin dediĉas por ĉiam al la fido, do, por momente ni flankenmetu la paroladon. 2. Rilate al la temo kiun ni proponis al nia prikonsidero mi opinias ke oni jam bone pruvis kiel nenio estas malsupera al promeso, ĉar la Savanto neniel ekskludis la riĉulojn pro la riĉaĵo en si mem kaj pro la abundo de la posedaĵoj, nek Li baris la savon, se ili povas kaj volas submetiĝi al la ordonoj de Dio kaj se ili konsideras sian vivon pli ol la momentaj aferoj kaj rigardas al la Sinjoro per viglaj okuloj, kiel rigardante la signon de bona ŝipestro, pri kio li deziras, pri kio ordonas kaj indikas, pri kia signo li donas al siaj maristoj, pri kie kaj pri kiaflanke li promesas alfiksiĝon. 3. Fakte kian maljustaĵon faras iu, se atentante kaj ŝparante monon antaŭ ol atingi la fidon li rikoltis sufiĉe da vivrimedoj? Aŭ ankaŭ, afero eĉ pli neriproĉebla ol tia, se ekde sia naskiĝo li estus metita vivi en grandega gento, forta pro bonaĵoj kaj potenca pro riĉaĵoj, de la Dio kiu donas la animon? 4. Se, fakte pro la senvola naskiĝo en la riĉeco tiu ulo estus forpuŝita el la vivo, li plivere ricevus maljustaĵon de la Dio kiu lin generis, ĉar li estus taksita inda je mallongdaŭra dolĉo, sed senigita je senfina vivo. 5. Kial, do, la riĉeco estus devinta kreski surtere, se estus distribuanto kaj peranto130 de morto? 6. Sed se oni sukcesas trafi la plej mallarĝan kurbon interne de siaj posedaĵoj131, kaj pensi modere kaj esti sobra kaj se li serĉas nur Dion kaj spiras Dion kaj estas kuncivitano de Dio, tiam li sin montras kiel povrulon fronte al la dek ordonoj, nome libera, nevenkebla, senmalsana, nevundita de la riĉaĵoj; 7. Kontraŭe estos pli facile por kamelo iri tra kudrilan trueton, ol por tia riĉulo eniri la regnon de Dio132. 8. Oni, tial, interpretu kiel ion plej altan la kamelon trairantan laŭ mallarĝa kaj malglata vojo133 pli facile ol riĉulo; tiu estas mistero de la Savanto kiun ni povas lerni en la verko Ekzegezo de la teologiaj principoj134.
27,1. Ĉiukaze, tamen, la esprimmaniero devos oferti unuan klaran kaj laŭliteran signifon de la parabolo. Tiu ĉi devas instrui al la riĉuloj ke ili ne neglektu sian savon kvazaŭ ili jam estus damnitaj nek ili ĵetu al la maro la riĉon, nek ĝin kondamnu kvazaŭ ion trompeman kaj malfavoran al la vivo, sed ĝi instruu al ili ke ili devas iamaniere lerni kaj kiel uzi la riĉaĵon kaj kiamaniere atingi la vivon. 2. Ĉar oni absolute ne damniĝas pro la nura fakto ke oni estas riĉa kaj oni timas, kaj absolute oni ne sin savas pro tio ke oni estas kuraĝa kaj fidas je la fakto ke oni estos savita; necesas esplori kiun esperon sugestas al ili la Sinjoro, kaj kiel la neesperitaĵo povas fariĝi certaĵo, nome kio esperata povas ŝanĝiĝi al plena posedo.
Karakterizoj de la kristana amo
3. La Majstro, do, pridemandita kiu estas la plej grava el la dek ordonoj, diras: ”amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto135" kaj ke neniu ordono estas pli granda ol tiu ĉi, kaj prave. 4. Kaj fakte tiu ordono estis donita koncerne la ĉefan kaj pli gravan realon, la saman Dion nian patron, danke al kiu ĉio naskiĝis kaj ekzistas kaj al kiu reiros ĉiuj realaĵoj kiuj sin savos136.
5. Ĉar ni estis amitaj de Li ekde la komenco kaj ni estis estigitaj de Li, estus sakrilegio konsideri ion alian pli venerindan kaj pli respektindan ol Lin, ĉar ni povas nur doni interŝanĝe tiun etan signon da dankemo pro tiuj grandegaj bonaĵoj, ĉar ni havas neniaĵon por doni interŝanĝe al Dio kiu bezonas nenion kaj perfektas krom turni nian penson kaj samtempe ami la Patron ricevante nekorukteblon por nia forto kaj kapablo mem. Fakte ju pli oni amas Dion des pli profunde oni mergiĝas en Li.
28,1. La dua ordono en la serio, sed absolute ne pli malgrava ol tiu ĉi Li diras ke estas ”Amu vian proksimulon kiel vin mem137”; do, eĉ Dion kiel vin mem. Ĉar la interparolanto demandis al Li “Kiu estas mia proksimulo?138”, Li ne izolis la koncepton, kiel faras la Judoj, nur koncerne la samsangecon, nek rilate al la kuncivitanoj nek al la sekvantoj, nek, same rilate al la cirkumcidito nek al la sekvanto de la nura kaj sama leĝo; 3. prefere li priskribas per parabolo homon kiu malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj lin montras falintan en la manojn de rabistoj, kiuj lasis lin duone senviva. kaj preterpasitan de pastro, neprizorgitan de Levido, kaj, kontraŭe zorgitan mizerikorde fare de la Samariano, kiu estis neglektata kaj flankenmetata. Kaj tiu ĉi ne hazarde pasis tien139, sed li alvenis post kiam li pretigis tion kion bezonis la homo en vivdanĝero: vinon, oleon, bandaĵojn, ŝarĝobeston, monon por la gastejestro, kiun parte jam li donas al tiu homo, kaj parte estas promesita al li. 4. “Kiu” diras Jesuo, “el tiuj homoj fariĝis la proksimulo de tiu kiu suferis terurajn turmentojn?”. Kai la interparolanto respondis: “Tiu, kiu faris al li kompaton”. “Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman”, ĉar la amo florigas la bonfaradon.
29,1. En ambaŭ ordonoj, do, Li enmetas la amon sed Li ĝin distingis laŭ ordo, kaj Li atribuas la unuan rangon al amo al Dio, la duan rangon al amo al proksimuloj. 2. Sed kiu alia povus esti tiu persono krom la Savanto mem? Aŭ kiu pli ol Li faris kompaton al ni preskaŭ mortigitaj de la regantoj de tenebroj140 per multe da vundoj, timoj, deziroj, koleroj, doloroj, eraroj, kaj plezuroj141? 3. La ununura kuracisto de tiuj ĉi vundoj estas Jesuo kiu komplete forigas la pasiojn, nek kiel la leĝo kiu tranĉis nur la simplajn rezultojn, la fruktojn de la malbonaj plantoj, sed Li agiogas sian hakilon ĉe la radikoj142 de la malbono. 4. Li verŝis sur niajn vunditajn animojn143 la vinon, la sangon de la vinberarbo de Davido144, Li portis kaj abunde disdonis la oleon la kompaton kiu devenas de la amemo de la Patro, li montris al ni la rezistajn bandaĵojn de la sano kaj de la savo, fidon, esperon kaj karitaton, Li ordonis al anĝeloj, al princecoj kaj potencoj ke ili nin servu145 interŝanĝe de granda rekompenco, ĉar ankaŭ ili estos liberigitaj el la vaneco de la mondo pere de la revelacio de la gloro de la Difiloj146. 5. Do ni devas ami Lin kiel ni amas Dion. Amas Jesuon Kriston kiu faras Lian volon kaj gardas Liajn ordonojn147. “Fakte ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo148” . Kaj: “Kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?149” Kaj: “Feliĉaj vi kiuj vidas kaj aŭdas kion nek justuloj nek profetoj vidis kaj aŭdis150”, se vi faras kion mi diras al vi151.
30,1. Unualoke estas kiu amas Kriston, dualoke estas kiu honoras kaj prizorgas tiujn kiuj kredas je Li. Fakte, kion oni faras al disĉiplo tion la Sinjoro akceptas kiel direktitan al Si mem kaj Li tion konsideras komplete Sian. 2.” Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 3. “Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj sensoifigis vin? Kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 4. La Reĝo respondos kaj diros al ili: “Vere mi diras al vi: Kion vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tion vi faris al mi152”. 5. Male Li ĵetos en la fajron kiujn ne oferdonis al ili tiaĵojn153. Kaj aliloke: “Kiu vin akceptas, tiu min akceptas, kiu vin ne akceptas tiu Min rifuzas154”.
31,1. Ĉi tiuj Li nomiĝas ankaŭ filoj, infanoj, infanetoj, amikoj kaj etuloj155 kvszaŭ rigardante ilian estontan grandecon tie supre, dirante: “Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo156. 2. Kaj aliloke: “Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon157” de la ĉielo. 3. Sekvante la saman penson Li diras ke ankaŭ la plej eta en la ĉiela regno, tio estas Lia disĉiplo, estas pli granda ol Johano kiu estas la pli granda inter la naskitoj de virino158. 4. Kaj eĉ: “Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo. Kaj kiu donacos sensoifaĵon al disĉiplo, ĉar disĉiplo, per taso da malvarma akvo, tiu ne perdos sian rekompencon159. Do, tia estas la rekompenco kiu ne perdiĝas. 5. Kaj denove: ”Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn160” 6. asertante ke ĉiu posedaĵo kiun oni havas por si mem kiel sian propran kaj ne metas ĝin en komuneco kun la bezonuloj161 estas maljusta laŭnature, sed ke per tiu maljusta realaĵo oni povas fari justaĵon kaj savantan agon: doni revigligon al iu kiu havas eternan loĝejon ĉe la Patro. 7. Bonvolu, antaŭĉio konsideri ke la Savanto ne ordonis al vi ke vi estu preĝpetata nek ke vi atendu ke oni vin humile petu, sed ke estu vi mem kiu serĉas tiujn kiuj indas esti aŭskultataj kaj kiuj estas liaj disĉiploj. 8. Do estas bela eĉ la diraĵo de la disĉiplo:” Dio amas donacanton ĝojan162, tiun kiu ĝojas donacante kaj ne semas ŝpare, por ke ne rikoltu sammaniere, sed metante en komuneco ĉion sen plendoj kaj distingoj kaj sen afliktiĝoj, per kiuj bosiĝas la vera bonfarado. 9. Supera al tiu estas tio kion diras la Sinjoro aliloke:” Donu al ĉiu, kiu petas de vi163”: fakte karakterizas Dion mem tia disponebleco al la donacemo. Kaj preter ĉiu diaĵo estas tiu vorto, tio estas ne atendi ke oni vin preĝpetu, sed serĉi tiun kiu indas ricevi la bonon, poste akiri per la kunpartigo rekompencon tiel grandan, eternan loĝejon.
32,1. Ho kia bela rilato kaj kia dia kontrakto! Oni aĉetas la nekorupteblon pere de la mono kaj donante la vantajn mondaĵojn pereiĝantaj, oni ricevas interŝanĝe nur tion kio el tiaj aferoj estas eterna en la ĉielo. 2. Velu al tiu ĝenerala kunveno164, ho riĉulo, se vi estas saĝa homo, kaj se estas necese ĉirkaŭiru la tutan teron165, ne ŝparu al vi la danĝeroj kaj la penojn por akiri ĉi tie la ĉielan regnon. 3. Kial tiom vin ĝojigas travideblajn ŝtonojn kaj smeraldojn kaj domon kiu vivtenas la fajron aŭ estas ludo por la trivadtempo166, aŭ logaĵo por la tertremo, aŭ ofenda altiro por la subpremanto? 4. Kontraŭe, vi deziru loĝi en la ĉielo kaj regi kun Dio, kaj tiun ĉi regnon al vi donos homo imitanta Dion: pro la fakto ke li ricevis ĉi tie etaĵojn, li faros el vi sian intimulon por eterne. 5. Humile petu lin ke li vin akceptu: agu intense, luktu, timu ke li ne vin honoru: fakte oni ne ordonis akcepti, sed al vi oni ordonis oferdoni. 6. Fakte la Sinjoro ne diris: “Donu” aŭ “oferdonu” aŭ “bonfaru”, “iru helpi”aŭ “akiru al vi amikon”: oni, fakte, ne akiras al si amikon per unu nura donaco, sed donante al li kompletan subtenon kaj per longa kunesto: fakte nek la fido, nek la amo, nek la forto el ununura tago vin savos, sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita167.
33, 1. Kiel, do la homo povas fari tiajn donacojn? Ĉar la Sinjoro donas pro la konsidero kiun Li havas al la homo mem, pro Lia bonvolemo kaj intimeco al li. “Mi donos, fakte, ne nur al amikoj, sed eĉ al amikoj de la amikoj168”. 2. Kaj kiu estas tiu amiko de Dio? Vi ne juĝu pri kiu estas inda kaj kiu estas malinda: fakte eblas ke vi eraras en via juĝo; prefereblas, en dubo pri sia scio, ke oni bonfaru ankaŭ al la malinduloj pro la induloj ol malebligi al malplibonuloj alproksimiĝi al perfektaj homoj. 3. Fakte, hezitante kaj pretendante apartigi la meritulojn el la malmerituloj, eblas ke vi flankenlasas kelkajn kiuj estas karaj al Dio, kaj la rekompenco pro tio estas la puno je la eterna fajro; kontraŭe, donante al ĉiuj bezonuloj, vi sendube trovos ankaŭ iujn el tiuj kiu povas vin savi ĉe Dio. 4. Do, ”Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi; bona mezuro, premita, kunskuita, superfluanta, estos al vi redonita169”. 5. Malfermu vian sinon per Amo170 al ĉiuj kiuj estas alkalkulitaj kiel disĉiploj de Dio, sen rigardi suspekteme al iliaj korpoj, sen ilin neglekti pro ilia aĝo, sen senti ĝenon en via animo aŭ vin turni aliflanke se iu montriĝas senhava, malbone vestita, misforma aŭ malsana. 6. Tiu estas la formo kiu aperas de ekstere, ĝi estas envolvita ĉirkaŭ ni antaŭvide de nia trairo en la mondo, tiel ke ni povu eniri tiun komunan lernejon; sed kaŝita ene, loĝas171 la Patro kaj Lia Filo, kiu mortis por ni kaj por ni resurektis.
34,1. Ĉi tiu videbla formo trompas172 la morton kaj la diablon, ĉar la enaj riĉo kaj belo estas nevideblaj al ili; kaj ili obstine atakas la karnon; ĝin ili malŝatas konsiderante ĝin malfortan, ĉar ili ne povas vidi la internajn bonojn, ne sciante “kia trezoro estas entenata en argila vazo”, ĉie ŝirmita de la potenco de Dio la Patro, kaj de la sango de la Difilo kaj de la roso de la Sankta Spirito. 2. Sed vi ne trompu vin, vi kiu gustumis la veron kaj estis juĝita inda je la granda elaĉeto, sed, kontraŭe, vi rekrutiĝu en senarmilan, senbatalan armeon, kie oni ne elverŝas sangon kaj estas senpasia, malofenda, konstituita je maljunaj religianoj, orfoj amitaj de Dio, vidvinoj armitaj per mildeco, viroj ornamitaj per amo. 3. Akiru, per via riĉaĵo, kiel gardistoj de korpo kaj animo, tiajn homojn, kies kondotiero estas Dio; danke al ili dronanta ŝipo reelmergiĝas, estante mastrumata nure de la preĝoj de la sanktuloj, kaj malsano en sia kulmino estas venkita, forpelita per mansurmeto, atako de rabistoj estas malarmigita, prirabita de piaj preĝoj, kaj la diabla perforto estas dispecigita, minacita de gravaj ordonoj.
35,1. Ĉiuj tiuj homoj estas viglaj armeanoj kaj fidindaj gardistoj, neniu el ili estas mallaborema, neniu el ili estas senutila. Unu povas propeti por vi ĉe Dio, alia povas doni al vi konsolon kiam vi estas laca, alia, spertinte vian saman suferon, povas plori kaj ĝemi por vi antaŭ la Sinjoro de ĉiuj homoj, alia povas instrui al vi ion utilan por via savo, alia povas vin resanigi sincere, alia povas vin konsili ameme, ĉiuj povas vin ami vere, sen trompoj, sen timoj, sen hipokritecoj, aŭ flatadoj aŭ falsaĵoj. 2. Ho mildaj zorgoj de kiuj nin amas, beataj servoj de maltimuloj, ho fido pura de tiuj kiuj timas nur Dion, ho vereco de vortoj ĉe tiuj kiuj ne povas trompi, ho belo de faroj ĉe tiuj kiuj persvadiĝis servi Dion, perpreĝe konvinki Dion, plezurigi Dion; ili ne opinias alproksimiĝi al via karno, sed ĉiuj alproksimiĝas al via animo173, ili ne intencas paroli kun frato sed kun la reĝo de ĉiuj jarcentoj kiu loĝas en vi.
36,1. Ĉiuj kredantoj estas bonaj kaj proksimaj al Dio, kaj ili estas indaj je la nomiĝo kiu ilin kronas kiel diademo. Kaj tamen ekzistas iuj kiuj estas eĉ pli elektitaj inter la elektitoj174, kaj pli aŭ malpli videblaj: kelkmaniere ili fortreniĝas el la monda ŝtormo kaj ili sin metas en sekura loko, pro la volo ne ŝajni sanktuloj, kaj pro la honto kiam oni tion diras koncerne ilin. Ili kaŝas en la profundeco de iliaj pensoj la nedireblajn misterojn175 kaj malpermesas ke ilia animnobleco vidiĝu en la ekstera mondo, mem, kiujn la Verbo nomas “lumo de la mondo” kaj “salo de la tero176”. 2. Tiu ĉi, estas la semo177, la imago kaj la bildo de Dio, kaj Lia vera filo178 kaj heredanto179, ĉi tien sendita kvazaŭ por restado en fremda lando danke al grandaj intimeco kaj familiareco kun la Patro; 3. Pere de Li180 estis konstruitaj kaj la videblaĵoj kaj la nevideblaĵoj en la mondo, iuj por ke ili estu je Lia servo, aliaj por Lia mastrumado, eĉ aliaj por ke Li povu konstati, kaj ĉiuj estas unuigitaj ĝis la semo restos ĉi tie, kaj kiam tiu estos rikoltita ili tuj estos detruitaj.
37,1. Kio necesas diri plue? Rigardu la misterojn de la amo kaj tiam vi povos kontempli la sinon181 de la Patro kiun nur la solenaskita Filo de Dio revelaciis182 .2. Kaj Dio mem estas amo183 kaj pere de la amo li estis de ni kaptita184. Kaj dum la nedirebla realo de Li estas Patro, Lia kompato al ni fariĝis patrino. La Patro, aminte, fariĝis virina185, kaj la granda signo pri tiu okazaĵo estas Tiu Kiun li naskis el Si mem; kaj la frukto kiu naskiĝis el la amo estas la amo mem. 3. Tial mem venis persone, tial Li propravole sin vestis per la humaneco kaj suferis la homajn dolorojn, ĉar elprovinte la malfortecon de ni kiujn Li amis, li povus interŝanĝe elprovi nin pere de Sia povo. 4. Kaj kiam li estis jam sinoferanta kvazaŭ186 kaj donanta Sin mem kiel elaĉeton, Li nin lasis novan aliancigan ordonon: “Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian187”. Kaj kio estas tiu amo kaj kiom granda ĝi estas? Por ĉiu el ni Li donis Sian vivon kiu valoras ĉion: interŝanĝe Li petas de ni tiun saman vivon unuj por la aliaj188. 5. Se ni ŝuldas nian vivon al niaj gefratoj kaj interŝanĝe ni priĵuris tiun interligon al la Savanto, ĉu ni ankoraŭ gardos la mondumaĵojn, kiuj estas malriĉaj, eksteraj kaj efemeraj, kvazaŭ temus pri trezoro? Ĉu ni reciproke rezignos pri tiaĵoj kiujn antaŭ ne multe da tempo la fajro sin alproprigos? Mirinde kaj inspirite Sankta Johano diras:” Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto189”, li estas semo de Kaino, filo de la diablo, li ne havas esperon pri pli grandaj realaĵoj, li estas malfekunda homo, sen gefiloj, li ne estas vitobranĉo190 de la ĉiela vinberarbo kiu ĉiam vivos, li estas fortranĉita, li atendas la senĉesan fajron.
38,1. Vi, kontraŭe, lernu la pli preferindan vojon191 kiun Paŭlo montras por la savo: “La amo ne celas por si mem”, sed ĝi elverŝiĝas sur la fraton; por li ĝi plenas je miro, koncerne lin ĝi saĝe freneziĝas192. 2. “La amo193 kovras amason da194 pekoj perfekta amo elĵetas timon amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas pro la vero; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas, profetadoj neniiĝos, lingvoj ĉesiĝos, medikamentoj restos sur la teron. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo195”. 3. Kaj prave: fakte la fido foriras kiam vidinte Dion per niaj propraj okuloj ni konvinkiĝos per nia rigardo, kaj la espero malaperas kiam okazas la esperaĵoj, la amo, male, plenumiĝas196 kaj kreskas ĉiam pli kiam estos donacita kio estas perfekta197.
La pentofaro
4.Kaj se iu akceptas la amon en sia animo, eĉ se li naskiĝis en la pekoj198 kaj faris multe da malpermesitaĵoj, tiu, kreskiginte en si la amon kaj iniciatinte puran konvertiĝon, povas venki la malbonaĵojn en kiujn mem enfalis. 5. Sed se vi observas riĉulon kiu, kvankam ne havante loĝejon en la ĉielo,
39,1. kaj iel ajn uzante kion li havas, li evitis la sorĉon de la riĉeco kaj ĝian danĝeron por la vivo kaj atingis la eternajn bonojn; kaj se poste okazas ke, pro nesciado, aŭ pro febleco, aŭ pro senvola okazaĵo, post la ricevo de la sigelo199 kaj de la elaĉeto, mem eventuale renkontis erarojn aŭ pekojn, tiom ke li estas tute subpremata de ili kaj tute kondamnita de Dio200, tiu ne estu por vi motivo por povi vin senti kaptita de malespero kaj de malprudenteco. 2. Fakte al tiu kiu turnis sin al Dio per veremo tutkora, malfermiĝas ĉiuj pordoj kaj la Patro201 tre ĝoje akceptas la filon sincere konvertiĝantan; la vera konvertiĝo estas ne plu sin submeti al tiaĵoj, sed esti tute elradikiĝinta el la animo la pekojn pro kiuj oni kondamnis sin al la morto; fakte, kiam tiuj ĉi pekoj estos forpuŝitaj, Dio denove venos loĝi en vi. 3. Jesuo diras, ke granda kaj senegala estas la ĝojo kaj la festo por la Patro en la ĉielo kaj por la anĝeloj kiam ununura pekulo sin turnas al Li kaj konvertiĝas202. Tial Li ankaŭ diris forte: 4. “Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; mi ne volas la morton de pekulo, sed lian konvertiĝon; kaj se viaj pekoj estus eĉ kiel skarlata lano mi ilin blankigus kiel neĝon, kaj se ili estus plej nigraj ol mallumo, mi ilin lavus kaj ilin blankigos kiel blankan lanon203”. 5. Fakte nur Dio povas doni la pardonon de la pekoj kaj ne kalkuli la falojn204, ĉar ankaŭ al ni la Sinjoro ordonas pardoni ĉiutage la gefratojn kiuj pentas205. 6. Kaj se ni, kiuj estas malbonuloj, tamen scias doni bonajn donacojn, kiom pli “La Patro de la kompatoj206, la bona Patro“ de ĉiuj konsoloj207”, plena je tenerecoj kaj kompato, estas grandanima? Li atendas tiujn kiuj konvertiĝis: konvertiĝi signifas vere ĉesi pekadi kaj ne plu rigardi malantaŭ si208.
|