40,1. Rilate la eraropjn plenumitajn de ni en la estinteco Dio nin pardonas, rilate la postvenantajn ĉiu pardonon akiras per si mem.209. Ankaŭ tio signifas sin penti, tio estas agnoski la pasintajn erarojn kaj peti de la Patro ne plu rememori ilin. Li sola kapablas igi nefaritaj la erarojn jam faritajn forviŝinte la faritajn pekojn per la kompato kiu venas de Li kaj per la roso de la Sankta Spirito. 2. Fakte li diras: “ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto210”, kaj por ĉiu afero li krias ke la fino de ĉio alproksimiĝas211. 3. Tial eĉ por kiu bone faris dum sia tuta vivo la plej grandajn agojn, sed je la fino grundas sur la malbono, por tiu estas senutilaj la pasintaj streĉoj212, ĉar li estos eksterkonkursa je la fino213 de la dramo; kontraŭe por tiu kiu en la pasinteco vivis pli malbone (ol antaŭ la bapto) kaj malzorge eblas, poste, sin konvertiĝinte, venki sian propran malbonan konduton, kiu daŭris dum longa tempo, per la tempo kiu sekvas la konvertiĝon214; 4. Tamen necesas granda zorgo, kiel al la malforta korpo post longa malsano necesas dieto kaj pli granda terapio. 5. Ho ŝtelinto, ĉu vi deziras havi la pardonon? Ne plu ŝtelu215. Kiu adultis, tiu ne sin lasu bruladi de la pasio216; kiu malĉastis, tiu estontece estu pura; kiu ŝtelis, tiu redonu kaj li redonu abundege217; kiu parolis malveran ateston, tiu ekzercu sin paroli la veron; kiu estas ĵurrompanto, tiu ne plu faru falsan ĵuron. Fortranĉu de vi ankaŭ la aliajn pasiojn218, la kolerigemon, la deziron, la doloron, la timon, ĉar ĉe la elviviĝo vi povu vin trovi fronte de la malamiko estante jam liberigita sur tiu tero219. 6. Do, verŝajne estas neeble forigi komplete la pasiojn kiuj kreskis kune kun vi, sed per la povo de Dio, kaj per la homa preĝo de la gefratoj, per vera konvertiĝo kaj per daŭra ekzercado ili povas esti korektitaj.
41,1. Tial absolute necesas ke vi, kiu estas aroganta, potenca kaj riĉa,l oku kiel vian gvidanton apud vi homon de Dio kvazaŭ trejniston kaj ŝipestron. Respektu lin ankaŭ se li estas unuopulo, timu lin ankaŭ se li estas sola, prizorgu lin aŭskulti eĉ se li estas la nura sincera parolanto kaj eĉ se li samtempe vin riproĉas malmilde kaj vin prizorgas. 2. Fakte eĉ ne al la okuloj konvenas resti ĉiam sen korektoj, sed konvenas plori kaj kelkfoje sin lasi piki por akiri pli grandan sanon. 3. Same ankaŭ por la animo nenio estas pli pereiga ol senĉesa plezuro: ĝi fakte blindiĝas pro elĉerpiĝo se ĝi restas senmova antaŭ vorto sincere dirita. 4. Kaj timu tiun homon kiam li ekkoleras, ĉagreniĝu kiam li malĝojiĝas, respektu lin kiam li malkoleriĝas, antaŭavertu lin kiam li evitas punkorekton. 5. Kaj tiu ĉi homo viglu por vi dum multaj noktoj220 iĝinte kvazaŭ ambasadoro por vi ĉe Dio kaj ravante la Patron per senĉesaj litanioj. Li, fakte, nekontraŭas Siajn gefilojn kiuj vokas Sian teneron.221 6. La homo de Dio de vi honorita preĝos per pura koro, kiel anĝelo de Dio kaj neniel ĉagrenita de vi, sed por vi. Tiu estas sincera konvertiĝo. 7. “Dio ne povas esti mokata222” kaj ne priatentas la malplenajn vortojn: fakte nur Li traesploras internaĵojn, lumbojn kaj korojn223 Li aŭskultadas tiujn kiuj baraktas tra la fajro kaj elaŭdas tiujn kiuj kuŝas en la ventro de la baleno kaj Li estas proksima al ĉiuj kiuj kredas je Li kaj Li restas for de la sendiuloj, krom se ili konvertiĝas.
La rakonto pri la juna rabisto224
42,1. Tial ke vi , kiu vere konvertiĝis, povu fidi je la fakto ke restas al vi sufiĉa espero pri via savo, aŭskultu rakonton kiu ne estas ĝustadire rakonto sed vera historiaĵo225 transrakontita kaj konservita en la memoraĵoj pri la apostolo Johano. 2. Post kiam mortis la tirano226 li direktiĝis el insulo nomata Patmos227 al Efezo, kaj li iradis porti konsolon ankaŭ en la teritorioj proksimaj al paganoj, tie por nomumi episkopojn, tie por akordiĝi tutaj eklezioj, tie por ricevi unu nuran el la heredaĵoj indikitaj de la Sankta Spirito. 3. Do, alveninte al iu el la ne malproksimaj urboj, pri kiu kelkiuj diras eĉ la nomon228, post kiam li estis konsolinta la gefratojn, li rigardis la episkopon229 kiu regis super ĉiujn, kaj vidinte junulon kiu estis kun sana kaj fortika konstitucio, belaspekta kaj sindediĉa, li diris: “Tiun ĉi ulon mi konfidas al vi por gardo per ĉiu zorgo fronte al la Eklezio kaj al Kristo atestanto”. Tiu ĉi akceptis la taskon kaj faris siajn promesojn kaj Johano ripetis la samajn vortojn kaj vokis atestantojn. 4. Poste li revenis al Efezo, kaj la sacerdoto gastiginte en sia domo la junulon kiun oni konfidis al li, tiun li nutris, kaj tenis kune kun si, li lin superŝutis per amemo, kaj fine lin lumigis230. Kaj post tio li malintensigis la zorgon kaj la gardon, pretekste ke li jam flankemetis al li la perfektan gardiston, la sigelon de la Sinjoro. 5. Sed al la junulo, kiu estis akirinta la sendependecon antaŭ la ĝusta momento, alproksimiĝis por lin ruinigi iuj samaĝuloj kiuj estis mallaboremaj kaj kutimiĝintaj al ĉia malvirto kaj al malbonfaro; kaj ili unue lin implikis en luksajn diboĉfestenojn, poste foririnte dumnokte por ŝteladoj ili kunportis lin kune kun si, fine ili opiniis fareblan kune kun li pli gravan krimon. 6. Kaj ĉi tiu ulo iom post iom alkutimiĝadis kaj pro sia fortika naturo, kiel ĉevalo sen mordaĵo kaj sen brido, kiu perdas la ĝustan vojon, mordinte la bridon231 li forte treniĝadis en la abismon. 7. Kaj tute perdinte la esperon rilate al la savo en Dio, li ne plu pensis pri etaj krimoj, sed farinte jam gravan krimon, ĉar li estis definitive perdita li opiniis ĝusta afero suferi la saman sorton de la aliuloj. Kaj preninte kune kun si tiujn samajn kamaradojn kaj kuniginte bandon da rabistoj, li estis preta kiel bandestro, violentegulo, sangavidulo, kruelulo. 8. La tempo pasis kaj prezentiĝinte iu neceso, oni revokis Johanon. Kaj tiu ĉi post kiam li estis finaranĝinta la aferojn pro kiuj li estis vokita, li diris:”Nu, ho episkopo, redonu al mi kion vi ricevis depone de mi kaj de Kristo fronte al la atestanta Eklezio kiun vi estras”. 9. La episkopo unuamomente restis konsternita, pripensante esti kalumniita pro mono kiun li neniam ricevis; kaj li ne povis konsenti krediton por aferoj kiujn li ne havis; nek li povis ne kredi je Johano. Sed kiam Johano diris: “ Mi postulas de vi returne la junulon kaj la animon de la frato”, tiu ĉi, sopirĝeminte profunde el la koro kaj plorinte, diris:”Li mortis”. Kiel? Kaj per kia morto?”. “Li mortis je la okuloj de Dio232 ; fakte li fariĝis malica kaj malvirta, kaj, ĉefe, li fariĝis rabisto kaj nun anstataŭ la Eklezio li makizis tramonte kune kun kanajlaro simila al li”. 10. La apostolo forŝirinte siajn vestojn kaj frapinte sian kapon, post granda ĝemado diris: “Belan gardiston por la animo de la frato mi lasis. Sed, nu, oni alportu al mi ĉevalon kaj iu gvidu min laŭvoje”. Kaj li foriris el la preĝejo tia kia li estis. 11. Alveninta al la loko li estis kaptita de la rabistaj gardostarantoj, sen forfuĝi nek humile peti, sed kriante: “Mi venis intence, akompanu min ĉe vian estron”. 12. Kaj, intertempe, tiu ĉi, tiel armita, atendadis: sed kiam li rekonis Johanon kiu venis ĉe lin, li hontis kaj ekforkuris. Kaj tiu lin sekvadis preter siaj fortoj, forgesinte sian aĝon kaj kriante: 13. “Kial, ho filo, vi forfuĝas de mi kiu estas via senarma, maljuna patro? Kompatu min, ho filo, ne timu: vi ankoraŭ havas esperojn je vivo. Mi respondecos pri vi antaŭ Kristo233; se vi tion petas de mi mi volonte suferos vian morton kiel Jesuo faris por ni. Por vi mi donos interŝange mian animon. Bonvolu halti, kredu min: Kristo min sendis”. 14. Kaj tiu ĉi, unuamomente, aŭdinte tion haltis terenrigardante, poste li forĵetis la armilojn, kaj ektremante li maldolĉe ploris234, brakumis la maljunulon kiu iris al li renkonten, konfesante per ĝemadoj okaze povaj kaj sin baptigante la duan fojon pere de la larmoj, kaj kaŝante nur la dekstran manon. 15. Kaj Johano, garantiante kaj ĵurante al li ke li mem estis trovinta la pardonon por li antaŭ la Sinjoro, preĝante kaj ĝenuiĝante, kaj kisante tiun saman dekstran manon kiel se ĝi estus purigita de la pento, lin rekondukis al la eklezio, kaj petpreĝante per multegaj preĝoj, luktante per daŭraj fastoj, per allogaj235 variaj paroladoj interesigante lian menson li foriris, kiel oni diras, ne antaŭ ol elektigis lin kiel estron de la eklezio mem236, tiel doninte grandan ekzemplon de vera pento kaj grandan signon de renaskiĝo, trofeon de videbla resurekto237. 16. [....]238. Kun brilegaj vizaĝoj, ĝojante, kantante himnojn, malfermante la ĉielon. Antaŭ ĉiuj la Savanto mem antaŭeniras prezentante la dekstran flankon, proponante senombran, senfinan lumon, indikante la vojon al la sino de la Patro, al la eterna vivo, al la ĉiela regno. 17. Oni kredu je tiuj samaj aferoj, kaj je la disĉiploj de Dio kaj je Dio atestanta, per profetaĵoj, per la Evangelio kaj per la vortoj de la apostoloj, vivante kune kun ili kaj ilin aŭskultante kaj praktikante iliajn farojn, oni kiam li elviviĝos li vidos la efektiviĝon de sia kredo. 18. Fakte kiu akceptis dum sia surtera vivo la anĝelon de la konvertiĝo tiu ne konvertiĝos kiam li forlasos sian korpon, nek hontos vidante la Savanton kiu antaŭeniras kun Sia gloro kaj Sia armeo; li ne timos la fajron. Kaj se, kontraŭe, iu elektas resti en la pekoj pro la ĝuoj kaj li preferas feliĉan vivon surtere kaj, se la Savanto donas al li la pardonon, li sin turnas aliflanken, tiu encerbiĝu povi kulpigi nek Dion nek la riĉaĵojn, nek la fakton ke li eraris en la pasinteco, sed li kulpigu pro tio sian animon kiu memvole perdiĝis. 19. Al tiu kiu sin turnas por rigardi la savon kaj ĝin deziras kaj insiste kaj forte ĝin petegas239. Li donas la veran puriĝon kaj la neŝanĝeblan vivon de la bona Patro kiu estas en la ĉielo. 20. Al Li pere de la Filo Jesuo Kristo, Sinjoro de la vivantoj kaj de la mortintoj240, pere de la Sankta Spirito, estu gloro, honoro, forto, eterna grandeco nun kaj por ĉiam kaj eterne241. Amen.
|