10,1. “Se vi volas esti perfekta47“. Li, do, ne estis jam perfekta: nenio fakte estas pli perfekta ol la Perfektulo. Kaj la “se vi volas” die rivelis la memdecidan fakulton de la animo konversacianta kun li. Fakte de la homo depemdas la elekto ĉar libera, el Dio la eblo doni ĉar Sinjoro. 2. Li donas al tiuj kiuj volas kaj engaĝiĝas kaj petas, por ke la savo rezultu bono al ili propra. Dio, fakte, perfortas neniun, ĉar perforto estas al li malamika, sed al serĉantoj Li liveras kaj al petantoj Li donas kaj al frapantoj Li malfermas48. 3. Se vi volas, do, se vi vere volas kaj ne trompas vin mem, havigu al vi tion kio al vi mankas. “Unu mankon vi havas49“: la sola, tiu koncernanta min, la bonon, kiu superas la leĝon, kiun la leĝo ne provizas, kiun la leĝo ne entenas, kiu estas propra al la vivantoj. 4. Tiu kiu plenumis ĉiujn leĝajn preskribojn, “dejunece50“, kaj brustoŝvelemas, ne povis al ĉio tio aldoni tian solan aĵon, elekti la Savanton por akiri la eternan vivon tiom deziritan: plue, li defiliĝas ĉagrenita, malkvietigita pro invito al vivo, pro kies akiro jam li propetis. 5. Reale li ne volis vere la vivon, kiel li diris, sed nur gajegis pri la famo de bona volo kaj fakte koncerne multaĵojn li kondutas fervore, sed koncerne unusolan celindaĵon, la agadon de l’vivo, li estis nekapabla kaj sena je deziro kaj energio por ĝin plenumi. 6. Ion similan la Savinto diris ankaŭ al Marta kiu estis engaĝplena pro multaĵoj kaj streĉis kaj makvietiĝis tra farindaĵoj kaj riproĉis, male, sian fratinon kiu jam neglektis la samajn farindaĵojn kaj sidantis ĉe Liaj piedoj, elspezante la tempon por ellerni: “Vi malkvietiĝas pro multaĵoj, Maria male elektis la parton plejbonan kaj pri ĝi ŝi ne estos senigita51“. 7. Tiel Kristo instigis ankaŭ tiun ulon forlasi sian egan faradon kaj sin dediĉi kaj priprofundiĝi en unu solan aferon, nome la dono de tiu kiu liveras la eternan vivon.
11,1. Sed kio, do, lin jam igis forfuĝanta kaj dizertulo de la Sinjora dono, de la preĝo, de la espero, de la vivo, de la penoj iam alfrontitaj? 2. “Vendu kion vi havas52“. Kion signifas tio? Ne okazas, kiel iuj komentas supraĵe, ke Li ordonu forĵeti sian havaĵaron kaj rezigni riĉecon, sed reĵeti el la animo la pensojn rilate riĉaĵojn, la kaptemon rilate ilin, la ekscesan deziron pri ili, la malsanan deziregon pri ili, la penojn kaj dornojn de vivo kiu sufokas la semon de l’vivo. 3. Ne estas granda kaj enviinda afero esti abrupte senigita je la havajoj se ne pro la vorto vivdona (alikaze absolute nenionhavantoj, sed estas forlasitaj kaj mankantaj je ĉiutaga bezonataĵo, la almozpetantoj puŝitaj laŭstraten, “kiuj ne konas” Dion kaj “la juston de Dio53“, pro tio esti komplete en malriĉeco kaj manki je vivrimedojn kaj malabundi je la plej etaj vivigaĵoj, estus la plej feliĉaj kaj karegaj al Dio kaj la solaj posedontoj de la eterna vivo). 4. Kaj ne okazas ke estu evento tute nova rezigni riĉon kaj ĝin disdoni al malriĉuloj aŭ al la patrujo, samkiel jam faris multaj eĉ antaŭ la alveno de la Savanto, iuj pro kohero kun skolaj instruoj kaj morta saĝo, aliaj pro vana famo kaj vanto, nome Anasagoro, Demokrito, Krateto54.
12,1. Kion do anoncas la Sinjoro kiel novaĵon kaj ekskluzivaĵon de Dio, la solan kapablan doni la vivon, sed nekapablan savi la homojn vivintajn antaŭ Kristo? Kaj do “se la nova kreaĵo55“, nome la Difilo, anoncas kaj instruas ion nur propran, Li ne rekomendas kaj instruas ion nuraperan kaj jam praktikitan de aliaj, sed ion specifan evidentigitan eĉ aspekte kiel la plej grandan kaj eldian kaj perfektan: senvesti la animajn inklinojn el la pasioj tie kaŝitaj, kaj deaki kaj forĵeti la acaĵojn fremdajn56 al la ena penso. Tia estas, fakte, kion la kredanto devas ellerni, kaj la instuo inda je la Savanto. 2. La homoj vivintaj antaŭ Kristo, fakte, malŝatinte la eksterajn realaĵojn, disdonis aŭ vendis siajn havaĵojn, sed la pasiojn de la animo mi kredas ke ili pliigis: ili fakte vivis orgojle kaj arogantece kaj vante kaj malŝatante ceterajn hompjn, opiniante esti plenumintaj ion superhoman. 3. Kiel, do, la Savinto povintus laŭdi, antaŭ tiuj kiuj vivos por ĉiam, elektojn kiuj ilin damaĝintus kaj riunigintus ĝuste rilate la vivon kiun Li estas anoncanta? 4. Kaj fakte eblas ankaŭ ke, post tia malpeziĝo je siaj havaĵoj, spite de tio oni povas senti nebremseble kaj laŭnature deziron kaj avidon pri riĉaĵoj; aŭ iu povas forĵetinti la havaĵojn, sed nun estante sena kaj samtempe deziranta pri la foritaĵoj, ĉagreniĝi pro du kialoj, ĉu pro manko je tio bezonata kaj ĉu pro bedaŭro pri la antaŭa decido. 5. Fakte maleblas aŭ vere malfacilas, ke tiu kiu senhavas, rilate vivbezonaĵojn, ne sentas ankaŭ deprimon en la animo kaj malzorgemon pri la superaj valoroj, provante male ĉiumaniere kaj ĉiuruze sin provizi je bezonaĵoj.
13,1. Kaj kiom, kompreneble, estus pli utila la malo, nome posedi sufiĉajn bonajojn, tiel ke oni ne suferu kaj helpu al tiuj al kiuj konvenas helpi! Fakte kiel eblas kunpartigi inter honoj se neniu posedas ion? 2. Kaj kiel tia pensmaniero ne kontraŭstarŭs kaj ne konfliktus aliajn pensojn de la Sinjoro? 3. “Faru al vi amikojn per la mamono57 de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en la eternaj loĝejoj58“. “Provizu al vi trezorojn en la ĉielo kie nek tieno nek rusto korodas nek ŝtelistoj ŝtelas59“. 4. Kiel oni povus doni manĝaĵon al malsatantoj kaj trinkaĵon al soifantoj kaj vesti senvestulon kaj gasti senhejmulon60 - kaj al tiu kiu tion ne faras Kristo minacas fajron kaj eksteran mallumon61 - se ĉiu sin trovus sen io ajn el tiuj aĵoj? 5. Sed Kristo estas gastigita de Zakĥeo62, de Levi63, de Mateo64, riĉaj kaj publikanaj (impostistoj), kaj ilin Li ne instigas ĵeti foren riĉaĵojn, sed pri ili preskribas uzon korektan kaj eliminigas tiun nekorektan, kaj anoncas: “hodiaŭ la savo eniris tiun ĉi domon65“. 6. Tiel li laŭdas la uzon kiun oni faras je ili, kaj instigas al la kunpartigo, aldonante la devon doni trinkaĵon al la soifanto, panon al malsatanto, ricevi senhejmanton, vesti senvestulon. Se ne eblas plenumi tiujn utilajn agaĵojn prenante el riĉaĵoj kaj, male, la Sinjoro instigus sin liberigi je ili, kion alio li farus se ne instigi doni kaj nedoni samaĵojn, doni kaj ne doni manĝaĵojn, gastigi kaj ne gastigi, kunpartigi kaj ne kunpartigi? Tio estus la plej mallogika sugesto!
14,1. Tial, ne forĵetindas la riĉaĵoj kiuj povas utili al la proksimularo car ili estas posedaĵoj kiam ili estas posedaj kaj avantaĝoj kiam ili estas avantaĝaj kaj antaŭaranĝitaj de Dio por avantaĝigi homojn, tiaĵoj jam pretigitaj kaj disponigitaj al homoj kiel elementoj kaj instrumentoj por ke tiuj kiuj je tio kapablas faru je ili bonan uzon66. 2. La instrumento67, se je arto provizita, kapablas produkti artverkojn, sed se je tio malprovizitas, ĝi profitas ja jes je muzikeco, sen tamen esti de ĝi la kaŭzo. 3. Ankaŭ riĉo estas instrumento similspeca. Ĝin oni povas uzi laŭ justa maniero: kaj tiam ĝi estas je via servo por la justeco; ĝin oni povas uzi maljuste: tiam ĝi sin montras serviston de maljusteco. Fakte, ĝi estas el sia naturo por la servo, ne por rego. 4. Do oni ne enscenigu kaŭzon tion kio el si mem ne estas nek bono nek malbono, estante senkulpa, sed tion kio povas fari uzon bonan aŭ malbonan laŭ la elekto antaŭfarita, kaj ĝuste pro tio mem estas kaŭzo. Tia ulaĵo estas la homa menso kiu havas en si mem kaj liberan juĝokapablon kaj sendependon de decido en la uzo de aĵoj al ĝi disponigitaj. 5. Tiamaniere eblas elimini ne la bonaĵojn, sed la pasiojn de la animo, malebligantajn plej bonan utiligadon de siaj riĉaĵoj, ĉar, se faritaj bonaj kaj belaj, oni povu fari bonan uzon ankaŭ de tiuj posedaĵoj. 6. Do, rezigni ĉion kion oni posedas kaj vendi siajn bonaĵojn oni interpretu tiamaniere, nome pripensante la animajn pasiojn.
15,1. Mi, do, dirus eĉ jenon: ĉar la pasioj estas ene de la animo, la riĉoj malene, se la animo faras je ili bonan uzon, eĉ ili aspektas bonaj, se male je ili faras malbonan, malbonaj. Ĉu Kristo, kiu instigas alieni bonaĵojn, ordonus ke estu forigataj la aĵoj posedataj, kiam plurestas la pasioj, antaŭ ol68 la pasioj mem, sen kiuj ankaŭ la riĉoj fariĝas utilaj? 2. Kiu do forĵetis laŭmondan riĉon povas plu esti riĉa je pasioj eĉ seniĝinta je materia riĉo: fakte, lia plejinterna dispozicio emigas al ĝi kaj al ĝi anhelas lia penso, opresite kaj flamigite de deziroj kune kreskantaj. Do, al li neniun avantaĝon alportis forliberiĝi de la riĉoj, se en li pludaŭris la pasioj. 3. Fakte li ne forigis tion kio estis forĵetinda, sed tion kio estis indiferente69 elimininda, kaj detranĉis el si tion kio estis je lia servo, kaj plifortigis la malbonajn puŝojn jam laŭnaturajn en tiu al kiu mankas eksteraj bonaĵoj. 4. Necesas, do, disiĝi de bonaĵoj malutilaj, kaj ne de tiuj kiuj povas utili, se pri ili oni scias la rektan uzon70. 5. Kaj utilas la bonaĵoj kiuj estas administritaj kun saĝo kaj modereco kaj religieco, dum elimininendas kio nocas.
6. Tiel la Sinjoro aprobas ankaŭ la uzon de eksteraj bonaĵoj, kiam li ordonas disiĝi ne de tio bezonata por vivi, sed de tiuj sintenoj kiuj kunportas pri tio malbonan uzon, nome de la malsanoj de la animo kaj pasioj.
16,1. La riĉo de pasioj fakte, kiam ĉeestas, anoncas morton por ĉiuj; kiam malĉeestas, portas savon, kaj ĝuste je tiu necesas purigi la animon, nome ĝin igi malriĉa kaj nuda, ĝin tiamaniere pretigante aŭskulti la Savanton kiu diras: “Venu kaj sekvu min71”. 2. Li estas vojo por la korpurulo72, dum en malpuran animon ne descendas la Dia graco; estas certe malpura la animo riĉa je deziroj kaj turmentita pro multaj mondumaj amaĵoj.
3. Kiu posedas riĉaĵojn kaj oron kaj arĝenton kaj domojn ilin aprecante diaj donaĵoj, celebrante per ili la Dion kiu ilin al li donas por la savo de la homoj kaj konsciante ke mem tiaĵojn ricevis pli por la fratoj ol por si mem, kaj neestante sklavo de la posedo je ili, certe li ne estas sklavo de la riĉoj posedataj ĉar nek enfiksas tiujn ĉi en sian animon nek sur ilin izoliĝas kaj ĉirkaŭlimiĝas. Sed daŭre engaĝiĝante tra belaj kaj diaj agaĵoj kaj povante elteni kun gaja animo se iun tagon trafus mankon je ili, ankaŭ disiĝon el siaj bonaĵoj ne malkiel el ties abundo, tiu ĉi estas difinita beata de la Sinjoro kaj malriĉa en spirito. Tiu ĉi estas heredanto jam pretiĝinta por la dia regno, ne riĉulo kiu ne povas havi la vivon73.
17,1. Tenanto, tamen, riĉon en sia animo kaj, anstataŭ Dia spirito oron kaj kampojn, senmezure plialtigas la posedemon kaj ĉiufoje puŝiĝas al plia posedo, la rigardon direktita malsupren kaj enfaliĝante en mondumajn maŝojn, estante li tero kaj destinita terumiĝi74: kiel tia homo povas deziri kaj imagi ĉielan regnon? Homo tiu ne havas koron sed kampojn aŭ metalojn, nepre identiĝos kun la elektitaj aĵoj. “Kie fidas la homa menso, tie estiĝas lia trezoro75”.
2. La Sinjoro rekonas du tipojn trezorajn, tiu bona - fakte “la bona homo el bona trezorejo eltiras bonon” - kaj tiu malbona - kaj tiun malbonan -: fakte “malbona homo eltiras malbonon el malbona trezorejo, ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo76”. 3. Same kiel, do, ne estas unusola trezoro ĉe li kaj ĉe ni, kiu liveru grandan kaj abruptan gajnon al la trovanto, sed estas ankaŭ alia, tiu kiu ne akirigas gajnon kaj senvaloras kaj malfacile akireblas kaj danĝerigas77, tiel estas ankaŭ riĉo je bonoj kaj riĉo je malbonoj se, kiel ni spertas, riĉo kaj trezoro, laŭnature, ne estas disigitaj unu de la alia. 4. La unuan tipon de riĉo oni povas akiri kaj posedi, la alian oni ne devas akiri, male ĝi devas esti rifuzita: sammaniere ankaŭ la malriĉo en spirtio devas esti konsiderita beatiga. Tial Mateo aldonas “Feliĉaj la malriĉuloj”. Kiel? “en spirito78”. Kaj plue: “Feliĉaj kiuj malsatas kaj soifas dian justecon79”. Malfeliĉaj tiam kiuj malriĉas malsammaniere: ne partoprenantaj en Dio kaj eĉ malpli en la homa riĉo, ili ne povas gustumi la Dian justecon.
18,1. Tiel ke necesas konsideri korekte, kaj ne krude, ne malrafinite kaj laŭvorte la kazon de riĉuloj kiuj malfacile eniros la ĉielan regnon80: fakte ne tia estas la senco de kio dirita. La savo ne baziĝas sur eksteraĵoj, nek kiam ili estas multaj aŭ malmultaj aŭ malgrandaj aŭ grandaj aŭ gloraj aŭ sengloraj aŭ noblaj aŭ sennoblaj, sed sur la virto de la animo, fido, espero, amo al Dio81, frata amo, kono, mildo, modesteco kaj vero. De ĉiuj tiaĵoj estas premio la savo. 2. Fakte, pro la korpa belo oni ne supervivos nek pereos: sed kiu sin servas je la korpo al li donita ĉastmaniere kaj laŭdivole tiu vivos, dum kiu detruas la dian templon82 estos detruita. 3. Oni povas vivi malĉastece ankaŭ en malbela stato kaj deteniĝemi en bela stato; nek la forto kaj imponeco de la korpo igas vivi nek la defektiĝemo de la korpo igas morti, sed la animo tiaĵojn uzanta estas la kaŭzo de la unua kaj de la alia. 4. “Prezentu la vangon, do”, Li diras, “se vi estas frapata”, diro al kiu povas obei kiu fortas kaj bone fartas, dum kiu feblas, pro manko de anima forto, povas ĝin malobei83. 5. Tiel, ankaŭ se en stato de malriĉeco kaj bezono je ekzistigiloj oni povas esti ebria de deziroj, dum ankaŭ en riĉeco oni povas rezulti sobra kaj malriĉa je plezuroj, obea, saĝa, pura, modera,
6. Se, tial, kio supervivos estas precipe la animo84 kaj la virto el ĝi naskiĝanta savas, dum la malvirto produktas morton, klare evidentiĝas ke se la animo estas savita, ĝuste ĝi malriĉas je tiaĵoj pro kies riĉecoj iu iĝas ruinigita85, dum mortas se ĝi riĉas je tiaĵoj kies riĉeco kondukas al ruiniĝo; 7. kaj ni ne plu serĉu en kiu ajn loko la kaŭzon de nia sorto se ne en la sinteno kaj animaj dispozicioj al la obeado al Dio kaj al pureco, aŭ en la malobeado al la ordonoj kaj en la akumulo de la malbonagado.
19, 1. Tial riĉa laŭ maniero vera kaj bela estas kiu riĉas je virto kaj kapablas sin konduti ĉiukaze kun sankteco kaj fido, dum la riĉulo nevera estas kiu riĉiĝas laŭkarne kaj metis sian vivon en la posedo de eksteraj aĵoj, posedaĵo kiu finiĝas kaj putriĝas kaj pasas de unu al alia kaj fine apartenas al neniu, 2. Kaj plue, sammaniere, estas malriĉulo vera kaj malriĉulo sintrompa kaj aŭtentika: la unua, tiu vera, estas laŭspirite malriĉa, tiu nevera, estas malriĉa laŭmonde. 3. Al tiu kiu malriĉas laŭmonde kaj riĉas je pasioj, kiu ne estas malriĉa laŭspirite se riĉa laŭdie, estas dirate86: “Disiĝu el eksteraj bonaĵoj kiuj amasiĝas en via animo por ke vi, fariĝinta kore pura, povu vidi Dion”, afero kiu, alivorte signifas eniri la dian regnon87. 4. Sed kiamaniere vi povus disiĝi el ili? Vendu ilin. Kiel do? Ĉu vi prenus monon, sanĝante riĉon kun riĉo transformante al mono la videblan riĉon? Ne, certe!. 5. Sed en la loko de la antaŭaj riĉecoj, enkondukante en la animon, tion deziranta, alispecan riĉon kiu diigas kaj alportas eternan vivon, nome interna dispozicio laŭ la dia ordono, pro kiuj vi ricevos rekompencon kaj rekonon, eternan vivon kaj eternan nekoruptecon. 6. Tial vendu laŭdigne viajn propraĵojn, multnombrajn kaj nebezonajn kaj malpermesantajn la ĉielregnan aliron, ilin ŝanĝante kun tio kio povas vivo-savi88. Tiujn konservu, male, la riĉuloj laŭkarnaj, kiuj ne sukcesas resti sen ili; vi dume, ricevinte sur ilia loko la riĉon laŭspiritan, povos jam havi trezoron en la ĉieloj.
20,1 Ne kompreninte en la ĝusta maniero tiujn aferojn, tiu riĉulo kaj observanto de la leĝo kaj ne sukcesinte kompreni kiel unu sama homo povas esti kaj malriĉa kaj riĉa, havi kaj ne havi riĉaĵojn, uzi la mondon kaj ne uzi ĝin89 li foriĝis malĝoja kaj silenta90, forlasinte la vivlokon kiun li nur povis deziri sed ne atingi, ĉar maleblibligis al si kio estis malfacila. 2.Fakte estis malfacile ne lasi devojigi kaj ensorĉi sian animon per la mola kaj brila allogo kiu fontas el la luksa riĉeco, sed ne estas neeble atingi la savon ankaŭ en tiuj kondiĉoj, se oni direktiĝas el la sensebla riĉeco al tiu senkorpa kaj inspirita de Dio kaj se oni lernas uzi digne kaj bone la indiferentajn91 riĉaĵojn tiel ke oni direktiĝu al eterna vivo. 3. Ankaŭ la disĉiploj, unuamomente, estis ili mem konsternitaj kaj timigitaj aŭskultinte tion92. Kial, do, eble ĉar eĉ ili havis multajn riĉaĵojn? Tamen jam de longe ili lasis tiujn samajn aferojn, la fiŝretojn, la fiŝhokojn kaj la fiŝboatojn. Tiuj ĉi estis iliaj nuraj avaĵoj. Kial, do, ili, timigitaj, diras: ”Kiu povas sin savi?93” 4. Ili bone aŭskultis, kaj kiel disĉiploj, kion la Sinjoro estis dirinta pere de la parabolo kaj rekte94 al ili kaj ili perceptis la profundan sencon de tiuj vortoj.
5. Do, ili estis esperplenaj, unuflanke, koncerne la savon, pro ilia manko je havaĵoj; sed ĉar ili sciis, ke ili ankoraŭ ne definitive disiĝis de la pasioj (fakte ili estis disĉiploj de antaŭ ne longe, kaj ekde mallonga tempo ili estis kolektita ĉirkaŭ Li de la Savanto) , “ili forte miregis95” kaj malesperis por si mem ne malpli ol por tiu tre riĉa homo kiu estis firme ĉirkaŭita de siaj posedaĵoj, kiujn li antaŭmetis al la eterna vivo. 6. Do, estis tute pravigita la timego por la disĉiploj ĉar kaj kiu posedas riĉaĵojn, kaj kiu estas plenplena je pasioj, el kiuj eĉ ili estis riĉaj,sammaniere ili estos forpuŝitaj el la ĉiela regno; fakte la savo apartenas al la animoj senaj je pasioj kaj puraj.
21,1. La Sinjoro respondas ke “Ĉe homoj tio neeblas, sed ne tiel ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio96”. Denove, ankaŭ ĉi tiu esprimo plenplenas je granda saĝo en la senco ke la homo, eĉ egaĝiĝante en sia eno kaj penegante por propra forto atingi la liberiĝon el siaj pasioj, nenion gajnas, sed se evidentigas ke li tion ege deziras, kaj pro tio li sin devontigas, per la aldono de la dia povo, li sukcesas. 2. Dio, fakte spiras kune kun la animoj kiuj tion volas, sed se ili malproksimiĝas de tiu deziro, ankaŭ la Spirito donita de Dio malproksimiĝas. Savi tiujn kiuj tion ne deziras, fakte estas io propra al kiu volas perforti, savi tiujn kiuj tion elektas mem, kontraŭe estas io propra al donacanto.3. Nek por la dormemuloj nek por la mallaboremuloj estas la ĉiela regno, sed la perfortuloj kaptas ĝin97”; fakte tiu estas la nura bela perforto, perforti Dion98 kaj trudpreni el Li la vivon. Tamen Li ekkompreninte ke iuj staras fronte al Li perforte, pli ĝuste tute certe, Li retiriĝas, ĉar Li ŝatas esti venkita en tiaj aferoj. 4. Tial aŭdinte tiaĵojn, la beata Petro, la elektita, la preferata, la unua inter la disĉiploj, pro kiu nure krom por Si mem la Savanto elaĉetis la tributon99, rapide komprenis la sencon kaj la paroladon. 5. Kaj kion li diras? “Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis100”. Kaj se per “ĉion” li aludas siajn havaĵojn, eble kvar obolojn101 laŭ la proverbo, li pligrandigas la forlasitaĵojn kaj, li, tiamaniere, senkonscie, deklarus ke la ĉiela regno egalvalorus siajn havaĵojn mem; 6. Sed, se, kiel ni ĵus diris, forĵetinte la malnovajn mensajn posedaĵojn kaj la spiritajn malsanojn, ili sekvas paŝon post paŝo la Majstron, tiu esprimo devus rilati al kiuj kies nomoj estos skribitaj en la ĉielo102. 7. Tio fakte signifas vere sekvi la Savanton, imiti Lian distanciĝon el la peko kaj Lian perfektecon kaj, rigardinte lin kiel antaŭ spegulo, plibeligi nian animon ĝin harmoniigante kaj egalmaniere pretigante ĉion en ĉio.
22,1 “Kaj respondinte, Jesuo diris: Vere mi diras al vi ke kiu forlasos siajn havaĵojn kaj siajn gepatrojn kaj siajn gefratojn kaj siajn riĉaĵojn pro mi kaj pro la evangelio, tiu ricevos centoble en ĉi tiu tempo103”. 2. Sed eĉ ne tio nin malkvietigu, nek tio kio eĉ pli krude ol tio estas dirite aliloke per jenaj vortoj; “kiu ne malamas siajn patron kaj patrinon kaj siajn infanojn kaj eĉ ankaŭ sian vivon mem, tiu ne povas esti mia disĉiplo104”. 3. Ne instigas nin al malamo kaj al disigo de niaj plej karauloj la Dio de la paco, Li kiu nin invitas ami ankaŭ la malamikojn105. 4. Se oni devas ami la malamikojn, analogie de tio devenas ke oni devas ami ankaŭ la plej proksimajn pro parenca ligo; se, kontraŭe, oni devas malami la plej proksimajn pro sangaj ligoj, tre pli multe la parolado kiu de tie devenas instruas malami la malamikojn, tiel ke la paroladoj kontraŭus inter si kaj sin nuligus unu la alian. 5. Sed ili tute ne sin nuligas reciproke, ĉar per la sama pensmaniero kaj per la sama intima inklino kaj sammezure malamus la patron kaj amus la malamikon kiu nek venĝas pri la malamiko, nek respektas la patron pli ol Kristo. 6. Fakte per la unua parolado Li forigas la malamon kaj la malbonfaradon, dum per la dua Li nin instigas forigi malĝustan respekton al la familianoj kiam tiu montriĝas danĝera por nia savo. 7. Se, do, oni havus senreligiajn patron, infanon aŭ fraton kaj tiu ĉi fariĝus malhelpo por la kredo kaj ligo por la eterna vivo, tiu ne akordiĝu kun li kaj ne pensu sammaniere kiel li, sed li dissolvu la parencan rilaton truditan de la karno pere de la malamikeco motivita de la spirito.
23, 1. Imagu ke okazu proceson kaj ke via patro, estante apud vi, diru al vi: “mi vin koncipigis kaj vin kreskis, aŭskultu min kaj faru kun mi malbonaĵojn kaj ne obeu la leĝon de Kristo” kaj ke li diru al vi ĉiujn tiujn aferojn kiujn povus diri blasfemulo kaj homo mortinta en sia koleriga stato106. 2. El alia flanko aŭskultu la Savanton: ”Mi vin renaskis107, vin kiu estis malbone naskita de la mondo por la morto, mi vin liberigis, mi vin kuracis, mi vin elaĉetis; kaj mi vin donos senfinan vivon108, transtempan, kiu transcendas la mondon; mi elmontros al vi la vizaĝon de Dio109 patro bona”. ”Nomu neniun sur la tero via patro110”. “Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn111”, “Vi, sekvu min112”; 3. “Mi kondukos vin kaj mi vin ripozigos113” al loko de feliĉigaĵoj pri kiuj ne estas permesate al homo paroli114 kaj diri”, “kiujn okulo ne vidis115 kaj orelo ne aŭdis, kaj kiuj en la koron de homo ne eniris”, bonoj en kiuj anĝeloj deziras enrigardi116, kaj vidi la bonaĵojn preparitajn por la sanktuloj kaj por la filoj kiuj Lin amas. 4. Mi estas tiu kiu vin nutras, donante al vi min mem117 kiel panon, manĝante kiun neniu pli spertas morton kaj doninte al vi ĉiutage trinkaĵo por senmorteco; mi estas majstro pri ĉielaj instruoj; por vi mi luktis kontraŭ la morto kaj mi elaĉetis vian morton, kiun vi ŝuldas pro la antaŭaj pekoj kaj pro via manko je fido al Dio118”. 5. Post kiam vi aŭskultis de unu flanko kaj de la alia tiujn paroladojn bonvolu juĝi vi mem kaj voĉdonu por via savo; kaj se eĉ frato, infano, edzino aŭ kiu ajn diras similaĵojn, fronte al ĉiuj estu Kristo kiu venku en vi, ĉar Li luktas por vi.
|