Ana səhifə

Solena malfermo


Yüklə 46 Kb.
tarix26.06.2016
ölçüsü46 Kb.
51a Jarkongreso de ELNA

Massachusetts Institute of Technology

Cambridge, Massachusetts

3-6 julio 2003

SOLENA MALFERMO

4 julio 2003

Je 9:15 prezidanto Alex Shlafer malfermis la 51an jarkongreson per salutvortoj. Li invitis la kongresanojn partopreni la du aferkunsidojn kiuj okazos poste. Li anoncis ke laŭ la decido de la Estraro, la landkongreso okazos venontjare en Sidney BC kiel kunkongreso kun la Kanada Esperanto-Asocio dum 16-19 julio 2004. Li ankaŭ anoncis ke pro la malsano de Bill Harmon, la kunsido pri Heredaĵoj por subteni Esperanton ne okazos. Sabato estos libera en la mateno kaj oni rekomendis la ekskurson Freedom Trail. Okazos silenta aŭkcio de diversaj esperantaĵoj en la librovendejo ĝis la tempo de la bankedo. Detaloj pri la pikniko ĉi-vespere estas klarigitaj. Estos akcepto por UEA delegitoj je la 18h00 antaŭ la bankedo. Joel donis la tempojn de la libroservo.

Multaj homoj salutis la kongreson. Inter aliaj estis: Wally du Temple nome de la Kanada Esperanto-Asocio, Normando Fluerry de Kebekio kiu ankaŭ invitis ĉiujn al la aŭtuna rekontiĝo OKEMO en Vermonto la unuan semajnfino de oktobro, Rafael Despradel nome de Esperantistoj en la Dominika Respubliko, Eliana de Brazilo, Rochelle Grossman nome de la UEA oficejo en Novjorko, Leonora Brozovsky nome de Meksikia kaj Sanfranciska rondoj, Allan Boschen nome de Esperanto-Societo de Novanglujo (ESNA), Ros Fisher de Londono, Phil Dorcas de Norda-Teksaso, Maria Murphy de Florido, Pam Lieber de la Bronx/Novjorkurbo. Estis mencio de ŝia laboro kun Neil Blodstein ĉe la ĵus okazinta kunveno de la Universalaj Unitarianoj. Ron Glossop salutis nome de St. Louis grupo kaj la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) kaj Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (IĈLM). Anna Bennett salutis nome de grupo en Boise, Idaho, Lusi Harmon nome de Pasporto, Thomas Eccardt ESNY, Sherry Wells, Esperanto Asocio de Michigan (kiu havas 42 membrojn), Joel Amis nome de Georgia kaj la Esperanto-Asocio de Metro-Atlanta, Luis Castro nome de Kolombio, Neil Blodstein pri la budo ĉe la Universala Unitariana kunveno, Doroteo Holland nome de Santa Barbara, Steĉjo Novell, Esperanto-Rondo de Halifax de kie venas la novaĵletero Inter Ni.

Ricardo de Rochester NY nome de Espero kaj Star Trek Klubo, Milton de Newhaven Connecticut kaj Julie Winberg de Holyoke.

Fino 10h00.

.

51a Jarkongreso de ELNA



Massachusetts Institute of Technology

Cambridge, Massachusetts

3-6 julio 2003

Unua Aferkunsido: 4 julio 2004

Je la 13h00 prezidanto Alex Shlafer skizis la financan situacion de ELNA por la kongresanoj. Parto de la problemo estas ke la intereza mono falis dum la lastaj jaroj.

La kandidatiga komitato trovis tre bonajn kandidatojn por la venonta jaro. La Estraro prilaboris kaj finfine akceptis buĝeton por 2003-4. Pro la helpo de ELNA-ano Neil Parker, ni havis Don Harlow kiel stabano de la Centra Oficejo por du pli monatoj. La prezidanto invitis iun ajn kiu havos iom de libera tempo helpi, bonvolu anonci sin al Joel aŭ al unu el la Estraranoj.

Alex anoncis ke ni refondis tri komitatojn: Membreco, Rimedoj, kaj Planado. Gary Grady estros la Planadan Komitaton kiu ankaŭ inkluzivas: Lusi Harmon, Anna Bennett, Joel Brozovsky, kaj Wally du Temple (en konsulta rolo).

Unu el la celoj de la Rimeda Komitato estas serĉi monon ekster Esperantio.

Alex petis la membraron havu paciencon pri la CO ĉar post la fino de julio, restos nur Joel kiel stabano.

Bona novaĵo estas ke komunikado estas ege pli facila pere de la interreto. Ĉiu laborgrupo havos sian propran e-poŝtan adreson.

Peggy Dolter ne planas daŭri kiel estro de la ELNA Kongreso Komitato sed opinias ke ŝi havas bonan kandidaton por tiu posteno.

Reaktiviĝo de la Banko de Talentuloj (nun Volontuloj) kun Anna Bennett kiel prizorganto. Ŝi kolektos informaron de tiuj kiuj volas helpi ELNA-n.

Alex klarigis ke li kreas novan komitaton por labori kun bibliotekoj. Li nomis Boris Kolker kiel estron.

Li anoncis la Estraran decidon ke ĉiu jaro la prezidanto rekonfirmas la aron de komitatanoj kaj komisiistoj.

La mono por subteni la laboron de ELNA venas 1/3 de kotizo. Alex kore dankis al la kontribuantoj kiuj helpas plenumi la reston. Li invitis kongresanojn kiuj havas komentojn pri la jarraportoj, estu pretaj dum la dua aferkunsido. Bill Harris ankaŭ diskutos la buĝeton je tiu tempo.

Fino: 14h00


51a Jarkongreso de ELNA

Massachusetts Institute of Technology

Cambridge, Massachusetts

3-6 julio 2003
Dua Aferkunsido 5 julio 2003

Je la 13h00

Alex Prezidis. Bill Harris daŭris la financan raporton. Oni disdonis financan promesan formularon por tiuj kiuj volas uzi tiun metodon donaci al ELNA. La dupaĝa proponita buĝeto estis unuanime akceptita de la kongresanoj.

Dum diskutoj pri la jarraportoj:

UEA Gifts and Wills: Bill Harmon volonte montros al membroj kiel doni monon kaj samtempe konservi ĝin.

Lokaj Grupo: Phil emfazis la novajn grupojn en Iowa City and Austin, Texas.

Perkoresponda Esperanto-Kursaro: Doroteo Holland plendis pri la manko de raporto pri ret-studantoj. Oni sugestis iru al Lernu.net

UsonaEkzamena Servo: Doroteo emfazis ke estas por angla-parolantoj. Iu sugestis ke oni bezonas porteblan premion por ĉiuj niveloj.

IĈLM :Ron Glossop nun serĉas aliulojn por helpi.

Eduka Fonduso Schulze-Ron resumis sian raporton.

Kandidatiga Komitato-Alex nomis la aron por 2004, Grant Goodall, Don Harlow, Jim Lieberman, Kent Jones and Duncan Charters. La komitato trovis 7 bonajn kandidatojn ĉi-jare

Alex vokis membrojn anonci sin al membroj de la komitato.

Lusi diskutis la verdan paĝon pri Kubo kaj la Tut-Amerika Konferenco en Kubo. Ŝi jam faris procedon akiri oficialan permisilon do Usonanoj povas partopreni.

Aŭd-vida Instruado: Lusi anoncis ke ŝi kaj Ellen Eddy traserĉis la respondilojn de la ekzercaro por eraroj kaj la korektita aro baldaŭ haveblas.

Estis propono akcepti la raportojn kun dankoj. Neil Blodstein proponis kaj Phil Dorcas subtenas. Unuanime akceptita.

Pri informado-laboro ni diskutu morgaŭ en la sesio ”Kiel plibonigi ELNA”.

Fino 14h00.
51a Jarkongreso de ELNA

Massachusetts Institute of Technology

Cambridge, Massachusetts

3-6 julio 2003
Fermo La 6an de julio 2003

Je la 11h15 Alex komencis la fermon kun minuto de silento por la forpasintoj dum la lasta jaro: Lou Harrison, Charlotte Kohrs, Gigi Harabagiu.


Lusi Harmon kaj Ellen Eddy legis la du rezoluciojn.

PRO TIO, KE

Donald Harlow servis al E.L.N.A ĉifoje kiel ties vic-direktoro dum aparte streĉa periodo, kaj
PRO TIO, KE

Li tiom bone plenumis la taskojn de tiu posteno kaj eĉ helpis aranĝi tiel ke la Centra Oficejo povu daŭre funkcii kun nur unu stabano post sia demisio, kaj


PRO TIO,KE

Post la fino de Julio 2003., li ne plu servos kiel vic-direktoro de E.L.N.A., do


ESTU DECIDITE, KE
La 51a Kongreso de E.L.N.A. esprimu al Donald Harlow sian koran dankegon pro lia konstanta laborado por la Usona organizo kun la espero ke kiam la financa situacio pliboniĝos, li denove konsentos refoje labori plentempe por ni.
II

PRO TIO, KE

La 51a kongreso de ELNA okazis ĉe Massachusetts Institute of Technology en Cambridge, Massachusetts inter 3-6 julio 2003 pro la invito de la Esperanto-Societo de MIT kaj
PRO TIO, KE ĝi estis inter la plej buntaj kaj fruktadonaj kongresoj de ELNA kaj
PRO TIO, KE ni speciale ĝuis la koncertojn de la famaj muzikistoj JoMo kaj Kimo kaj

PRO TIO, KE

Tion rezultigis longa kaj dediĉita laborado de la Loka Kongresa Komitato, kiun estris Jacob Schwartz; do
ESTU DECIDITE, KE

La 51a kongreso de E.L.N.A. esprimu profundan dankon al la tuta LKK, nome:

Jacob Schwartz

Steve Brewer

Bob Lidrall

Bill Harris

Alan Boschen

David Wolff


La rezultoj de la balotado estis jena:

Joel anoncis ke estis 244 volidaj balotoj.

Bill Harris 230 por kasisto

Lusi Harmon 163 elektita kiel estrarano

Joel Amis 130 elektita kiel estrarano

Anna Bennett 129 elektita kiel estrarano

Tim Westover 119 elektita plenumi la 2 jarojn de David Wolff kiu demesiis.

Ron Glossop 99

Howard Aronson 59

La prezidanto dankis al ĉiuj kiuj kandidatiĝis kaj esperas ke tiuj kiuj ne gajnis ankoraŭ havos aktivan rolon en ELNA.

Joel dankis al tiuj kiuj helpis lin kun la libroservo, nome Leonora kaj Lusi Harmon.

Jakobo anoncis ke listo de la partoprenantoj estos sendita poste pere de e-posxto aŭ letere.

Maria Murphy proponis ekskurson al la urbo kaj klarigis kion ŝi faris por Esperanto.

Pam Lieber menciis la aferon ĉe la Christian Science Center kie oni akiris 83 subskribintojn



Fino 11:45


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət