Ana səhifə

Piero ottaviano (Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin) la fundamentoj de la kristanismo


Yüklə 1.29 Mb.
səhifə4/20
tarix26.06.2016
ölçüsü1.29 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20
KUNVERĜOJ

- KOMPARO INTER ILI: kun rimarkoj de la DIVERĝOJ
KONTRAŬDIROJ


- INTERPRETADO DE HEBREOJ nekristanaj NE! - Kadavroŝtelo

LA DOKUMENTOJ: SKOLO KRITIKA NE! - bonintenca eraro

ĈU LA RESUREKTO SKOLO MITA NE! - bonintenca eraro

VERE OKAZIS? TRADICIA SKOLO JES!
3. La dokumentoj por la solvo de la problemo


LIBRO


JARO


vid-atesto


N. T.


NOTOJ


MARKO

50/65

NE

JES

Sekretario de Petro. Sed la lasta ĉapitro ne lia

LUKO

55/75

NE

JES

Disĉiplo de Paŭlo kaj de aliaj apostoloj.

MATEO

(45)/80

NE

JES

En semida lingvo. La nuna, greka reprilaborabo

JOHANO

ĉap. 20

80/100

JES

JES

Li estas “la disĉiplo kiun Jesuo amis”

JOHANO-

21

ĥ90

NE

JES

Aldono de disĉiplo post la morto de Johano

NIKODEMO

(apokrifa)

I-II jc

NE

NE

ĝi raportas pri tradicioj el memoraĵoj de Nikodemo (?)

APOSTOLOJ

(apokrifa)

II jc


NE


NE


Letero atribuita al la apostoloj, skri­bita por kompletigi la evangeliojn

PETRO

(apokrifa)

180?

NE

NE

False atribuita al Petro: akordigas evangeliajn diverĝojn

JUSTENO

155

NE

NE

ĝi reportas frazojn de la hebrea

rabeno Trifono


Ĉu la resurekto, fakte predikata, reale okazis?

Alivorte: ĉu veras, ke Jesuo resurektis?


2. La labormetodo
Ĉe la fino de tiu verko ni posedos la faktojn necesajn por difini nian personan juĝon, kiu povos esti:

- mi inklinas akcepti ke la fakto okazis (kredago)

- mi malinklinas akcepti ke la fakto okazis

- mi restas inter la duboj, almenaŭ nun.


4. Nia celo en la legado de la dokumentoj
Ni legos la dokumentojn celante kompreni kiel eble plej precize kion la aŭtoro volis komuniki.

 Tio koncernas la objektivan aspekton de nia analizo.

La leganto sekve devos al si starigi la personan problemon de la taksado ĉu tio kion la aŭtoroj skribis referencas al la vero, aŭ ĉu ili eĉ bonintence eraris, aŭ plue ĉu ili konscie mensogis.

Tio koncernas la subjektivan aspekton de nia analizo.

Neniel ni intencas “envulti” la personojn por ke ili kredu. La kre­dago restas ĉiam libera ago engaĝanta la personan respon­decon.

5. Legado de la dokumentoj


Cele al la akiro de la elementoj necesaj rilate la historiecon de la resu­rekto, la interesita leganto bone zorgu:

1. atente legi ĉiujn dokumentojn de ni posedatajn tiurilate (ili estas listigitaj en apendico);

2. ilin kompari unu kun la alia;

3. reliefigante iliajn

- kunverĝojn

- diverĝojn

- kontraŭdirojn.

Ni limiĝos al la analizo (en laŭlitera traduko) de du pecoj el la kanonaj evangelioj kiujn ni taksas signifplenaj:

- la dismeto de la sepultejaj linaĵoj (Jo 20, 1-10);

- la tombogardistoj (Mt 27, 57-66 kaj 28, 11-10).

Poste ni metos antaŭ ni la problemon de la diverĝoj en la rakontoj kaj vidos kiel la evangelio de Petro (apokrifaĵo) provis ilin eli­mini.

La unua dokumento

a) Johano 20, 1-10: la sepultejaj linaĵoj


1. Preparaj informoj pri tiu ĉi evangelio

1. La antikva tradicio estas unuanima en la konvinko, ke tiun ĉi evan­gelion skribis (aŭ diktis) Johano, la apostolo amata de Jesuo, ĉe Efeso, jam li maljuniĝinta.

Unika kontraŭa voĉo: Eŭsebio el Cezarea. Tiu ĉi skribis, ke en Efe­so samtempe vivis du Johanoj: Johano la apostolo kaj Johano la ol­dulo (greke “presbitero”) kaj ke la evangelion verkintus la Oldulo.

2Ĝis 1700 preskaŭ la totaleco de l’ fakuloj akceptis la tradicion kaj lokigis evangelion ĉi inter la jaroj 80/90.

Ekde 1700 la germanaj“kritikuloj” (= anoj de la Kritika aŭ racio­al­s­ma skolo, kiu legadis la evangeliojn utiligante nur la racion kontrolantan la spertojn laŭ ia difinita kriterio ekskludanta iun ajn “miraklan” interve­non) akceptis male la tezon de Eŭsebio kaj fiksis por ĉi-tiu evangelio la naskiĝdaton en la jaro 100 - iuj eĉ en 180 - por igi sufiĉaj kaj eblaj la po­polajn amplifikojn postulitajn por la naskiĝo de ĉio “mirakla”.

3. La aktualaj elementoj

Arkeologiaj malkovraĵoj, ĵusaj, reprilumis tiun ĉi kverelon.

 La papiruso P52, trovita en Egiptujo en 1934 (vidu bildon), en­te­nas iujn versegojn de la ĉap. 18 de tiu ĉi evangelioĜi estis dati­gita de la pa­pirologoj je 125 pK. Nu, sumante la tempopason por ko­piado kaj por alvenado el Efeso ĝis Egi­ptujo, oni povas konfirmi la datojn laŭ kiuj tiun ĉi evangelion preskaŭ certe vidis la jaro 100 (aŭ pli frue).

 La malkovro de la naĝejo de Betesdo (Bethesda naĝejo. Jo 5, 1-5) en 1998 kaj de la Litostroto (Lithostrotos. Jo 19,13) kun la apudaj pa­la­coj de la Pretorio (1900-1963) rivelis, ke la aŭtoro detale konas Jerusalemon antaŭ ties detruo de la jaro 70 pK. Kaj do li povus esti vida atestanto (kiel elmerĝas ankaŭ el aliaj detaloj de la libro).

 La aŭtoro sin subskribas “la disĉiplo kiun Jesuo amis”.

Kiu povas esti?

Tri estas, laŭ la sinoptikaj evangelioj (Mt, Mk, kaj Lk), la disĉiploj a­ma­taj de Jesuo: Petro, Jakobo kaj Johano.

Nu la disĉiplo “kiun Jesuo amis”

- ne povas esti Petro, ĉar tiu ĉi estas nomata kune kun la disĉiplo amata (kp. Jo 20, 2);

- ne povas esti Jakobo “frato de Johano”, ĉar li estis jam mortigita de Herodo en 43 (Agoj 12, 3);

- tiam li estas Johano. Kaj ke estas Johano povas konfirmiĝi per aliaj du indicoj:

 Johano ne estas nomata en la tuta IV evangelio, kiu eĉ estas la evan­gelio pli riĉa je apostolaj intervenoj;

 la Johanoj famaj en la N. T. estas du: la Baptisto kaj la Apostolo. En tiu evangelio kiam oni parolas pri Johano la baptanto, tiu ĉi no­miĝas nur Johano. Se la aŭtoro de la evangelio estas la alia Jo­ha­no, ne ekzistas ambigueco kaj tial ne sentatas neceso, kiel male la Sinoptikaj, lin kvalifiki “la baptanto”.


2. Analizo de la teksto

ĝi estas la unika kanona evangelio detaliganta la dismeton de la linaĵoj en la tombo de Jesuo. Jen la tekstero

1. La unuan (tagon) de la semajno, Maria Magdalena iras frumate­ne kiam ankoraŭ estas mallume, al la sepultejo kaj vidas la ŝtonon forigita el la tombo.

* la unua (tago) de la semajno: estas la dimanĉo post la entom­bigo de Jesuo, kiu, laŭ ĉiuj evangelioj, okazis la ven­dre­don en malfrua tagmezo (estis komenciĝonta la sabato, kiun, laŭ la hebreoj, estigas la sunsubiro).

* Maria Magdalena: Maria el Màgdala (loko de Galileo ĉe la lago de Genezareto). Ulino ofte menciita en la evangelioj: Mt 37, 56-61; Mk 15, 40-47; 16, 1-9; Lk 8, 2; 24, 10; Jo 19, 25; 20, 18.

Laŭ Johano, al la sepultejo unue alvenis nur unu sola virino: Maria Magdalena (malgraŭ ke la v. 2 aperas la pluralo “ni ne scias” kio pensigas ke la virinoj estis pli ol unu).

Tie ĉi trafas en niajn okulojn diverĝo rilate al la sinoptikaj:

- por Mateo la virinoj estas 2: Maria Magdalena kaj la alia Maria (28,1)

- por Marko la virinoj estas 3: Maria Magdalena, Maria tiu de Jakobo kaj Salome (16, 1)

- por Luko la virinoj estas 5: Maria el Màgdala, Johana, Maria de Jakobo kaj la “aliaj” (24, 10).

* kiam ankoraŭ estas mallume: jen diverĝo rilate al Marko 15, 2, kiu diras “Jam leviĝinte la suno” (kaj tamen antaŭe Marko jam diris “tre frue”, samkiel Luko 24, 1: “ĉe la unuaj matenhoroj”.

Kelkaj komentariistoj preferas interpreti la johanan frazon laŭ nehistoria senco, sed figure: Maria estis ankoraŭ en la te­nebroj de la nekredemo. Sankta Aŭgusteno, male interpre­tas: Maria Magdalena eliris el la domo kiam ankoraŭ mallumis kaj alvenis al la sepultejo kiam la suno jam altis.

* La ŝtono forigita el la tombo: en la hebreaj tomboj de la Jesua epoko (ni el tiaj konas almenaŭ 4), la ŝtono lokita ĉe la enirejo ne povas “turniĝi sur si mem”, estante blokita en kanelo fosita en la tofo (oni vidu en la desegnaĵoj kaj fotoj) kaj tial la tombo ne povis malfermiĝi el interno per, ekzemple, ŝultro­pu­ŝo. Pro tio Maria konkludas ke la kadavro estis ŝtelita.


2. Ŝi do kuris kaj iras ĉe Petron kaj ĉe la alian disĉiplon kiun Jesuo amis kaj diras al ili: ”oni forprenis la Sinjoron el la tombo kaj ni ne scias kien oni lin metis”

3. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo kaj iris al la tombo.

4. Kaj ekkuris ambaŭ kune kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli ra­pide ol Petro kaj unua alvenis al la tombo.

* Sonas strange tiu frazo de Maria: “Oni forprenis... kaj ni ne scias” (v. 2).



La hipotezo de ŝi farita estas la plej komprenebla: se ven­dredon la kadavro estis lokita tie kaj nun ĝi tie ne plu kuŝas, iu sendube forportis ĝin.

Sed kien oni metis ĝin? “Ni ne scias”! Evidente (laŭdire de la Evangeliisto - vida atestanto) por Maria (kaj por iu alia virino kun ŝi) kaj poste por Petro kaj por “la disĉiplo kiun Jesuo a­mis” la eventuala forŝtelo aŭ delokigo de la kadavro ne estis konita. Aliflanke neniu el la tri (aŭ pli) ĝistiam suspektis la resurekton kiun ja, laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo profetis rekte: Mt 16, 21; 17, 9-23; 20, 19; 26, 32; 27, 63; Mk 8, 31; 9, 9; 10, 34; 14, 28: Lk 9, 22; 18, 33; 21, 46 aŭ nerekte: Mt 12, 40; 16, 4; 26, 61; Mk 14, 58; Lk 11, 29-30; Jo 2, 19.

* la pluralo”ni ne scias” pensigas ke la virinoj ĉe la tombo es­tis pli ol unu, kiel diras aliflanke la sinoptikaj. Oni rimarku, ke en 20, 13 revenas la singolaro “mi ne scias”.

* La Sinjoro (v. 2) Mirigas tiu ĉi aserto sur la buŝo de Maria tiun matenon. Fakte “Sinjoro”, uzita en la tria persono, estas ter­mino ĝenerale rilatanta nur al Dio (plurfoje) aŭ al Jesuo re­surektinta (en Jo 11, 2; 20, 18; 20, 25; 21, 17) aŭ al la im­pe­rie­stro de Romo (Ag 25, 26). Tio pensigus, ke Johano metas sur la buŝon de Maria Magdalena la vorton “Sinjoro” konsekvence de la kredo (naskiĝinta poste) je Jesuo filo de Dio.

* La precizaj apartaĵoj rakontitaj en tiuj versegoj kaj en la sinsekvaj sufiĉe klariĝas se “la disĉiplo kiun Jesuo amis” estas la vida a­te­stanto kiu skribis la evangelion, Johano.


5. Kaj kliniĝinte, li vidis la tolaĵojn kuŝantajn (moligitajn), tamen li ne e­niris.

6. Kaj poste venis ankaŭ Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon kaj rimarkas la tolaĵojn kuŝantajn (moligitajn)

* la linaĵoj: la tradukaĵo per “bendoj” estas nesubtenebla ĉar en la greka “bendoj” estas dirataj “κειρίαι keiriaj” (kp. Jo 11, 44: la bendoj de la kadavro de Lazaro). Tie ĉi, male, temas pri οθόνια-otho­nia, tio estas nespecifaj “linaj teksaĵoj”.

* kuŝantaj: laŭlitera traduko de la termino κείμεναkeímena. Misas la traduko “ternivele”.



La vorto “moligitaj”, interkrampita, estas nur nia interpreto kiu klariĝos pliposte.



Anagraphe skeuòn - Listo de la vestaĵoj


Stikària leptà (malpezaj tunikoj)

2

Stikària (tunikoj)

3

Idiókromos (unukolora?)

1

Delmatikái (etaj dalmatikoj?)

4

Delmatiká (dalmatiko)

2

Anaboládia (surtutoj?)

3

Idiókromoj (unukoloraj?)

2

Fakiarion (vestaĵo por vizaĝo?)

?

Mafortína alla (aliaj mafortinoj?)

2

Drákion (mantukoj)

1

Biròi (kazakoj)

2

Balária (bantukoj?)

4

Klámys (klamido)

1

Sabanofakiárion (littukoj)

Sindónia (buŝtuko)

1

4

Othoníon homóios (linaj teksa- ĵoj egale) (sen nombro)

1

Pháskiai (strioj-bendoj)

................

4

?


Malloga komento pri la supra listo

En 1952 estis publikigita de Rylands-biblioteko papiruso (Gk 627), devenanta de Hermopolo de Egiptujo, naŭkolone skribita kaj sur la du facoj entenantaj 349 liniojn.

Temas pri listo (vidu la supran liston: unuaj 17 linioj kaj la linio 41 (la lasta tekstero), en la greka, de tolaĵoj de agento de la romia administracio en Egiptujo, kies nomo estas Teofano (jaro 320 pK). En ĝi oni vidas, ke la termino oqonion estas malpreciza termino kiu indikas diversajn linajn teksaĵojn, ĉar estas tiu la unika nomo en la listo havanta la pluralan genitivon kaj neakom­panata de la nombro de la unuopaj elementoj.
7. kaj la sudarion kiu estis sur lia kapo ne kun la linaĵoj kuŝantan sed aparte/ malsame kunvolvita en aparta loko.

Tiu de ni nun prezentita estas la laŭlitera traduko. Ni aten­ti­gas, ke en la antikvaj manuskriptoj ne troviĝas variantoj de la greka teksto el kiuj oni devenigu aliajn interpretojn. Be­daŭ­rin­de ekzistas nur miskvalitaj tradukoj.

Necesas agnoski, ke la tekstero estas obskura. Tio devigas doni pri ĝi nur interpretojn, ĉar supozindas, ke kiu skribas tion faras por esti komprenita. Tamen, kiu ajn proponita interpreto ne devos perforti la tekston.

* sudario: viŝtuko (por forviŝi ŝviton). Tie ĉi ni konjektas pri mentontuko (kp. Jo 11, 44: Lazaro havas la vizaĝon benditan per sudario). Ni donos pri tiuj versegoj, 6b-7, nian interpreton, an­alizinte la sinsekvan versegojn.



Pormomente ni rimarkigu, ke la participo “volvita envol­vita (εντετυλιμένον entetyligménon) en la greka estas per­fekto, kiu indikas do agon de la pasinto kies efektoj daŭras en la nuno, kaj do la vorto tradukendas “ĝi tiel daŭris esti volvita kiel ĝi estis metita”.
8. Tiam eniris ankaŭ la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.

9. Ne ankoraŭ fakte ili komprenis la Skribojn, ke Li devas el mor­tin­toj releviĝi.

10. Kaj returne iris hejmen (laŭlit.: ĉe sin mem) la disĉiploj.

Por kompreni la vv. 6b-7 ni startu el la 8: “kaj li vidis kaj kredis”.



Antaŭ ĉio estu rimarkita la duobla “kaj” kiu kunigas vidi kaj kredi: la kunordigo enkondukita de “kaj vidis kaj kredis” estas en la greka ege pli signifa ol en multaj lingvo. Ĝi esprimas lig­on inter kaŭzo kaj efekto: la disĉiplo kredis pro tio kion li vidis.

* Nun ni nin demandu: tiun matenon la disĉiplo kiun Jesuo amis kion vidis kaj je kio kredis?



- tio kion li vidis klaras: kiel estis aranĝitaj la linaĵoj. La fakto ke li tiujn priskribas kun tiom da detaloj tion pruvas.

- je kio li kredis malpli klaras. La verbo estas kiel ajn en la greka aoristo, kiu aludas al ago de la pasinto, enfermita en la pasinto.

* La eblaj interpretoj estas du:

a) li kredis al Maria Magdalena flustrinta (v. 2) la hipotezon de la forigo de la kadavro.

Tiu ĉi estas la interpreto elpensita ankaŭ, inter aliaj, de San­kta Aŭgusteno (430).

b) kredis je la resurekto: pro la dismeto de la linaĵoj, la di­sĉi­plo kiun Jesuo amis konkludis, ke Jesuo resurektis.



Tiu ĉi estas la interpreto de Kirilo el Jerusalemo kaj de Kirilo el Aleksandrio (V jc), kiuj perfekte konis la grekan.

* Sed kiu el la du regis la menson de la disĉiplo kiun Jesuo amis? Ankaŭ la versego 9, kiu, laŭ la aŭtoro, volus verŝajne pre­zenti la solvon, legeblas diversinterprete. Redukteblas la in­ter­pretoj sume je du:



1) Kaj vidis kaj kredis al Magdalena”: kiam li vidis li ankoraŭ ne komprenis la Skribon (= Antikvan Testamenton) “ke li devas el mortintoj releviĝi”; ĝin komprenis nur poste, ĉiukaze antaŭ ol li ekskribis la evangelion.

2) Kaj vidis kaj kredis je la resurekto: antaŭ ol li vidis, fakte, ankoraŭ li ne komprenis la Skribon; ĝin komprenis kiam li vidis la ordon laŭ kiu estis aranĝitaj la funebraj linaĵoj.

* Ĉu ni devas rezigni je la kompreno pri tio kion intencis diri la disĉiplo kiun Jesuo amis?



Bonsanĉe ni povas plue insisti per alia vojo: tiu de la senco laŭ kiu Johano uzas verbon “kredi” (greke: πιστέυωpistéuo).

Tiu ĉi verbo en la johana evangelio estas uzata 98 fojojn kaj en ĉiuj aliaj pasaĵoj ĝi havas la sencon de kredi je io ajn su­pernatu­ra. Neniam ĝi estas uzata por esprimi fidon en homa persono. Tio puŝas nin konkludi, ke, ankaŭ tie ĉi, la disĉiplo ĝin uzas kun la sama signifo kaj do li intencis diri “li kredis je la resurekto”.

Unua nerekta konfirmo de nia aserto devenas el la ĉeesto de la duobla “kaj”: “kaj li vidis kaj li kredis” kiu igas samtempaj, en la pasinto, la du agojn “vidi kaj kredi”, kvankam ligitaj per konekso de kaŭzo kaj efekto.

Duan konfirmon oni povas trovi en la versego 10. Se fakte la disĉiploj pensintus pri forŝtelo de la kadavro, elementa instinkto al ili sugestus ĝin serĉi anstataŭ rehejmeniĝi.

Eblas ankaŭ ke la aŭtoro volis kontribui por dementi la “oni­di­ron” pri la forigo de la kadavro, onidiro kiu siatempe cirkulis ĉe “certaj Judoj” (vidu tuj poste Mt 27-28): se la disĉiploj estus ŝtelintaj la kadavron, la linaĵoj ne povintus troviĝi en la pozicio en kiu li ilin vidis.

3. Konsidero

Se nia interpreto pri “kredisestas ekzakta, fariĝas je grava intereso tiam kompreni kion la disĉiplo vidis, konsiderinte, ke li, ekscitite de tio kion vidis, li kredis je la resurekto. Domaĝe ke ankaŭ la versegoj 6-7 ne estas tute klaraj.

Ili estas tiom malmulte klaraj, ke la tradukintoj, preskaŭ ĉiam, anstataŭ traduki preferas ilin interpreti, kelkefoje eĉ perfortante la tekston.

Eĉ ni ne povas eskapiĝi el la nepreco proponi interpreton, sed ni tion faras respektante la tekston, ĝoje pretaj ŝanĝi ĝin, kiam al ni oni propo­nos alian interpreton, neperfortantan tamen la tekston.

Ni jam rimarkigas, ke en la versego 6 la vorto “moligitaj”, anstataŭ “ku­ŝ­antaj”, ne estas la traduko sed interpretoĜi tamen ŝajnas la pliakcepte­bla inter la proponitaj interpretoj

Por trovi sencon en la teksto, ni startu el konsidero originita el la sama ĉap. 20 de la evangelio.

Ĉe la vv. 19 kaj 20 estas rakontite pri Jesuo enirinta “kiam la pordoj estis fermitaj” en la ĉambron kie estis kuniĝintaj la disĉiploj. Estas kiel diri, ke Jesuo resurektinta povas pasi tra solidaj korpoj (muroj kaj por­doj, ne gravas la diferenco), nome li ne estas subigita je la fizika leĝo de la nepenetrebleco de korpoj.



Ni supozu tial, ke la korpon de Jesuo en la sepultejo

a) oni envolvis en tuko (la mortotuko pri kiu parolas la Sinoptikaj) kaj al ĝi oni aplikis kiel mentono-tukon la sudarion de la v. 7 (vidu deseg­naĵon).

b) ke ĝi “eliris” pasante tra la tuko kaj la sudario.

Tiam okazis, ke la kadavraj linaĵoj, senigitaj el la volumo de la kor­po, mol­iĝ­intus: la sudario, male, kiu estis pli rigida, ne mo­li­ĝ­intus kiel la aliaj li­naĵoj, sed ĝi restintus volvita ene de la tuko en sia antaŭa pozicio, tio estas en la sama pozicio en kiu ĝi devintus troviĝi sur la kadavro kaj do restintus vid­ebla ekstere pro ĝia ri­gi­deco.

Kaj tio estas ĝuste kion, laŭ nia interpreto, “la disĉiplo kiun Jesuo amis” priskribas: “Li vidas la linaĵojn moligitajn kaj la suda­rion kiu kuŝis sur lia kapo nemoligitan, kiel male estis la linaĵoj, sed kontraŭe, volvitan ene de ĝia loko”.

Je tia vido li puŝiĝis kredi je resurekto: se fakte iu volintus for­porti la kadavron, li ne estus sukcesinta lasi la linaĵojn tiel situantajn.

La disĉiplo akiras el la ordo de la linaĵoj la “pruvon” de la resu­rekto de Jesuo kaj pro tio kredas je la Skriboj (kp. Jo 2, 22: “kiam do li releviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris... kaj kredis la Skribon, kaj la vorton kiun Jesuo diris”)


Kontraŭ tiu hipotezo oni povus obĵeti:

Se la kadavro de Jesuo ”volatiliĝis”, kial estis necese malfermi la tom­bon? (kp. v. 1)?

Respondo. Konsiderinte, ke la tombo elinterne ne estas malfermebla (tio veras almenaŭ por la tomboj konitaj, konstruitaj de riĉuloj en Pa­lestino en I jc pK, kaj kiuj devus simili al tiu de Jesuo, konstruita de riĉa Jozefo el Arimateo, ano de la Sinedrio), tiam

- aŭ oni povas konjekti pri ŝtelistoj kiuj elekstere ĝin malfermis: tiu ĉi estas la hipotezo pensigita de Magdalena, kiun tamen Johano malakce­p­tas (kp. Jo v. 2).

- aŭ oni povas opinii ke ĝi malfermiĝis mirakle:

estas la klarigo kiun liveras Mateo (28, 2) kiam li parolas pri anĝelo descendinta el la ĉielo: la tombon oni malfermis ne por ke Jesuo eliru, sed por ke la disĉiploj povu eniri kaj kontroli, ke ne plu ĉeestas la ka­da­vro. Sen tiu kontrolo, fakte, tre malfacilus por ili kredi je la resurekto de Jesuo. Kaj aliflanke la hebrea leĝo malpermesas la malfermon de tom­bo ĉar tio kontaminas, tio estas, malindigas partopreni en la religiaj agoj.


La dua dokumento
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət