PIERO OTTAVIANO
(Kunlabora revizianto kaj esperantiganto Armando Zecchin)
LA FUNDAMENTOJ
de la
KRISTANISMO
“Prediku la evangelion al ĉiuj kreitaĵoj” (Mk 16,15)
“Ĉiu parolado restas duonfinita” (Pr 1, 8)
TRIA MEMELDONO
Sengajne defenitive verkis Piero Ottaviano de la torina Didaskleion kunlabore kun Armando Zecchin
Sengajne esperantigis kaj, kuraĝigite de la torina sekcio de UECI
(Unuiĝo Esperantistaj Katolikoj Italaj) Armando Zecchin
Sengajne poluris orele kaj okule multaj el diversaj landoj
Sengajne eldonis la bonfarantoj de Didaskaleion
Sengajne esperantistoj ĝin disvastigas.
Eldono “pro manuskripto”
Didaskaleion - TORINO
“Ne prikomercebla”
Tiu ĉi libro estis registrita ĉe S.I.A.E. kaj estas ŝirmita de la italaj leĝoj. Tio ĉi nur por malhelpi ke kelka eldonisto ĝin uzu gajncele. Estas, tamen, ŝatata la reproduktado, eĉ nur de ĉiu ajn ĝia parto, kondiĉe ke ĝi disvastiĝu senpage.
Enkonduko
Multaj parolas pri la kristanismo, sed tro malmultaj konas klare ĝiajn fundamentojn.
Kristanismo ne baziĝas
- sur la ekzisto de Dio, kvankam ĝi akceptas Dion;
- sur la dek ordonoj, ankaŭ se ĝi havas leĝojn;
- sur la amo kaj sur ties konsekvencoj, ankaŭ se la amo estas karakteriza distingilo de la kristano;
- sur la egaleco de la homoj, ankaŭ se ĝi tion instruas;
Kaj la listo povus pludaŭri laŭdezire.
Se iu skandaliĝus de tiaj asertoj, eble li bezonas legi tiun ĉi libron, ĉar mem ankoraŭ ne posedas la ĝustajn ideojn pri la fundamentoj de kristanismo.
Por lin enkonduki en tian legadon, ni diras, ke la kristanismo pretendas esti religio revelaciita.
Se oni serĉas, en la okcidentaj vortaroj, pri la signifo de la vorto “religio”, oni malkovras, ke ili allasas pri religio diversajn kaj malsamajn, foje kontraŭdirajn, difinojn. Tio evidentigas la idekonfuzon stagnantan ĉi-koncerne en la itala, kaj en aliaj lingvoj: ĝenerale religion konturigas, laŭ tiuj difinoj, io absoluta kiu regas la pensojn kaj la konduton de «kredantoj». Tiu absoluto povas esti ankaŭ ideologio, ekzemple marksismo ktp.
La difino pri religio kiun oni proponas ĉi-tie kunligiĝas al fakaj aktualaj studoj, aparte al pripensoj de D. Bonhoeffer. Ĝi havas la meriton de la klareco.
Ni ne pretendas ke ĝi estu akceptita de ĉiuj, sed ni uzos la vorton “religio” en la senco ĉi sube fiksita.
Tuj kiam homo konsciiĝas pri sia ekzisto kaj komencas rezonadi, li perceptas ke li ne estas la mastro de sia destino, sed ke li marŝas en la direkton de la morto.
SENCO DE LA
VIVO
?
HOMO
Oni, silente aŭ ne, elstarigas sekve tiujn ĉi aŭ aliajn demandojn:
- Kiu mi estas?
- De kie mi venas? Kien mi iras?
- Kian sencon havas mia vivo?
Ni difinas religion
- la respondo kiun homo donas al la problemo pri la senco de la vivo.
- adhero al kelkaj “valoroj” taksataj absolutaj kaj senkondiĉaj.
SENCO DE LA
VIVO
! RELIGIO
HOMO
Religio:
+ Respondo al la problemo pri la senco de la vivo
+ Adhero al kelkaj valoroj taksataj absolutaj
Tamen du vojoj malfermiĝas al homo por respondi al tiuj ĉi demandoj kiujn li ne povas foreviti:
1. Homo provas solvi pere de la homa racio la demandojn kiujn lia ekzisto al li antaŭmetas, formulante hipotezojn, esprimante opiniojn kaj alvenante fine, se li sukcesos, al konkludoj kiuj lin konvinku. Naskiĝas tiel la diversaj religioj naturaj.
2. Homo akceptas fidi je iu majstro konsiderita sufiĉe sperta por solvi la problemon pri la senco de la vivo.
Laŭlonge de la jarcentoj, tamen, iuj el tiuj majstroj sin prezentis ankaŭ kiel proparolantoj de Dio, liverante pri la problemo de la vivsenco solvon kiun ili pretendis elirinta el Dio mem.
En tiu ĉi kazo oni parolas pri religio revelaciita de Dio.
SENCO DE LA VIVO
religio natura religio rivelita de Dio
RACIO “PROFETO“
HOMA DE DIO
Kiam oni fidas
HOMO je la profeto
Tia solvo pretendas superi la kapablojn de la homa inteligento kaj ĝu-ste pro tio ĝi ne povas esti konkero de la racio, sed ĝi baziĝas nure sur la aŭtoritato de Dio parolinta pere de sia proparolanto al kiu la persono libere kaj racie decidas sinfordoni.
Nu, ni difinas revelaciitan religion:
- Respondo al la problemo pri la vivsenco, kiun oni kredas devenanta de iu Dio, kiu parolis pere de iu sia proparolanto (profeto).
Oni parolas tial pri “Revelacio de Dio” pere de “profeto”, al kio respondas en la aŭskultanto la “kredo” je la profeto.
Kompreneble ĉiu “profeto”, por esti kredata, devis prezenti “garantiojn”, atestantajn favore al li. Kutime temis pri antaŭdiroj pri estontaj eventoj, aŭ faroj “miraklaj”, tiaj ke oni konvinkiĝu, ke vere agis Dio ĉe la origino de homa historio.
Homo povas kredi aŭ ne al iu sinprezentanta kiel proparolanton de Dio, pro tio, ke la enhavo de la atesto ne estas por si mem evidenta; postulatas, por kredi, volago kiu, post kiam la inteligento malkovris la neabsurdecon de kio asertata de la atestanto kaj la fidindecon de la atesto mem, decidas kredi.
Ĉiu religio rivelita situas en la historio.
Gi ekestas kiam iu sin prezentas kiel proparolanto de Dio kaj grupo kredas al li.
|