Ana səhifə

Fabrizio A. Pennacchietti Universitato de Torino (IT)


Yüklə 161 Kb.
tarix26.06.2016
ölçüsü161 Kb.
Fabrizio A. Pennacchietti

Universitato de Torino (IT)


PROPONO KLASIFIKI LA PREPOZICIOJN DE ESPERANTO

1 - Ĉu ankaŭ prepozicioj formas sistemon?


Prepozicioj estas parolelementoj kiuj ankoraŭ ne ricevis kontentigan lingvistikan pritrakton. Tiuj morfemoj - kiuj «servas por dependigi substantivon aŭ pronomon de alia vorto kaj lokiĝas antaŭ la dependa vorto»1 - apartenas al aparta tipologio de lingvoj kiu ampleksas ankaŭ esperanton. Temas pri lingvoj kiuj konstruas siajn frazojn tiamaniere, ke la verbo ĝenerale ne okupas la finan parton de la frazo. Ĉar la verbo (V), aŭ pli larĝasence la predikato, rolas kiel akso de la frazo, ĉiu substantivo aŭ substantiva sintagmo (SS) emas montri sian rilaton al la predikato pere de morfemo troviĝanta inter ĝi kaj la predikato mem.

En la tipologio de lingvoj al kiu apartenas esperanto tia rilatmorfemo estas prepozicio (Prep) kaj tial ĝi antaŭiras la koncernan substantivan sintagmon (SS) direktiĝante ( / ) al la verbo (V), ekz.: “la knabo ludas kun ĝojo per guma pilko” = “la knabo(SS) ludas(V) [kun(Prep) ĝojo(SS)] [per(Prep) guma pilko (SS)]”. Male, en lingvoj en kies frazoj la predikato situas frazfine, tia rilatmorfemo estas postpozicio (Postp) kiu same troviĝas inter la substantiva sintagmo (SS) kaj la predikato; sed en tiu kazo ĝi postiras la koncernan substantivan sintagmon direktiĝante al la frazfino, ekzemple turklingve: “çocuk sevinçle lâstikli bir top ile oynayor” = “çocuk(SS) [sevinç(SS)-le (Postp)] [lâstikli bir top(SS) ile (Postp)] oynayor(V)”, vortvorte: ‘knabo ĝojo-kun guma unu pilko-per ludas’.

La nombro de la prepozicioj varias de lingvo al lingvo kaj malofte la semantiko de unuopa prepozicio plene respondas al tiu de analoga prepozicio de alia lingvo. Oni do supozas ke ĉiu lingvo prezentas sian propran prepozician sistemon, kaj tio ŝajnas dependi de la aparta maniero en kiu ĉiu lingvo analizas kaj semantike kunrilatigas la realaĵojn kaj la eventojn de la eksterlinva mondo. Oni tamen ankoraŭ ne scias sur kiuj principoj baziĝas prepozicia sistemo.

Kelkaj prepozicioj organiziĝas ja en subsistemoj karakterizataj de certa vektoro. Ekzistas, ekzemple, prepozicioj kiuj okupas precizan lokon en serio esprimanta la vektoran sinsekvon ‘origino-celo-itinero-atingo’, ekzemple, en esperanto: #  DE / EL  AL  TRA  ĜIS / EN (-N) #. Krome ekzistas paroj da prepozicioj indikantaj kontraŭstaran situon laŭ akso horizontala (en esperanto: ANTAŬ, KONTRAŬ  MALANTAŬ, POST) aŭ laŭ akso vertikala (en esp.: SUPER, SUR  SUB).

Tiuj subsistemoj tamen ne sufiĉas por redoni koheran bildon de la tuta prepozicia sistemo. Tial gramatikistoj, enkondukante la temon “prepozicioj”, normale ne trovas pli taŭgas sistemon por ilin prezenti ol per ilia listigado laŭ alfabeta ordo, ekzemple, en esp.: AL, ANSTATAŬ, ANTAŬ, APUD, ĈE, ĈIRKAŬ, DA, DE, DUM, EKSTER, EL, EN, ĜIS, INTER, JE, KONTRAŬ, KROM, KUN, LAŬ, MALANTAŬ, MALGRAŬ, PER, PO, POR, POST, PRETER, PRI, PRO, SEN, SUB, SUPER, SUR, TRA, TRANS.2

Temas pri tute arbitra listigmaniero, same pravigebla kiel jena ordo kie kombiniĝas kaj vicigo alfabeta kaj vicigo laŭ longeco: AL, ĈE, DA, DE, DUM, EL, EN, JE, ĜIS, KUN, LAŬ, PER, PO, POR, PRI, PRO, SEN, SUB, SUR, TRA, APUD, KROM, POST, ANTAŬ, INTER, SUPER, TRANS, ĈIRKAŬ, EKSTER, PRETER, KONTRAŬ, MALGRAŬ, ANSTATAŬ, MALANTAŬ.

Parenteze, estas okulfrapa la granda nombro de la esperantaj prepozicioj (34) kompare kun alilingvaj prepoziciaj inventaroj. Granda parto de la prepozicioj de esperanto respondas fakte en aliaj lingvoj al ‘prepoziciaĵoj’3 En tiu inventaro tamen ne enestas prepozicioj kiuj pli malfrue eniris en la lingvon kiel ekzemple CIS (la malo de TRANS aŭ de ĜIS4) kaj FAR5, kaj faklingvaj prepozicioj kiel ekzemple FRI.6 Mankas krome prepozicioj kiuj en aliaj lingvoj funkcias kiel KIEL kaj kiel OL. Enestas male la antaŭnumerala morfemo PO, kiun, miaopinie, oni erare konsideras prepozicio kaj tial ekestas bedaŭrinda konfuzo en la kapo de la lernantoj.7 Fino de la parentezo.
2 - La propono de Viggo Brøndal
Epokfara sed preskaŭ nekonata estas la propono de Viggo Brøndal (1887-1942) skizi sistemon teorie validan por ĉiu prepozicihava lingvo. La sistemo elpensita de tiu dana lingvisto baziĝas ĉefe sur interplekto de du fundamentaj rilatoj en matematika logiko: trasitiveco kaj simetrieco.8

‘Transitiva’ estas, ekzemple, la prepozicio EN ĉar objekto x1 povas troviĝi EN pli granda objekto x2, siavice troviĝanta EN pli granda objekto x3, kiu dume troviĝas EN ankoraŭ pli granda objekto x4 ĝis infinito. Transitiveco: x1 EN x2 EN x3 EN x4 EN x5 EN x.

Same ‘transitiva’ estas la prepozicio KUN ĉar objekto x1 povas aperi KUN detalo x2, siavice aperanta KUN detalo x3, kiu dume aperas KUN detalo x4, ĝis infinito: x1 KUN x2 KUN x3 KUN x4 KUN x5 KUN x.

Estas male ‘netransitivaj’ la prepozicioj AL, ĜIS kaj DE. Nome, se oni asertas ke objekto x rilatas AL objekto y, tio signifas ke ĝi rilatas ekskluzive AL la objekto y. Same, se oni asertas ke objekto x moviĝas ĜIS objekto y, tio signifas ke ĝi ne moviĝas pluen. Se, fine, oni asertas ke objekto x venas DE loko y, tio signifas ke ne gravas ĉu antaŭe la objekto x venis DE alia loko. Netransitiveco: x AL y #; x ĜIS y #; x DE y #.

La prepozicio KUN estas krome ‘simetria’ ĉar, se objekto x1 troviĝas KUN objekto x2, kaj tiu objekto troviĝas siavice KUN objekto x3, tiu ĉi lasta troviĝas ankaŭ KUN la komenca objekto x1. Simetrieco: x1 KUN x2 KUN x3 KUN x1. En apartaj kazoj ankaŭ la prepozicio DE estas ‘simetria; ekzemple, se vivanto x estas parenco DE vivanto y, reciproke ankaŭ vivanto y estas parenco DE vivanto x.9

‘Nesimetriaj’ estas la prepozicioj AL kaj ĜIS. Nesimetrieco: x AL y #; x ĜIS y #.


Diagramo 110




/- Netransitivaj

neŭtraj

/+ Transitivaj

Nesimetriaj -/

-/- AL, ĜIS




-/+ SUR, EN11

neŭtraj










Simetriaj +/

+/- DE




+/+ KUN

3 - ‘Abstraktaj prepozicioj kaj ‘situaj’ prepozicioj


Elpensinte tian klasifikan kradon, Brøndal havis du grandajn meritojn. Unue, li pionire enkondukis en la sciencan debaton la demandon, ĉu ankaŭ la prepozicioj organiziĝas en sistemo, kaj respondante jese, li proponis la gvidliniojn por priskribi la prepozician sistemon propran al ĉiu prepozicihava lingvo. La dua merito de Brøndal ne estas minora: li klare distingis la kategorion de ‘abstraktaj’ prepozicioj disde la kategorio de ‘situaj’ prepozicioj.12

La prepozicioj de la dua katekorio ne interesas la danan lingviston ĉar semantike ili estas pezaj: ili ja indikas situon en la spaco aŭ en la tempo aŭ simile. En esperanto oni devus do tuj elsarki prepoziciojn kiel SUR, SUPER, SUB, ANTAŬ, MALANTAŬ, KONTRAŬ, POST, ĈIRKAŬ, PRETER, TRANS, EKSTER, KROM, ANSTATAŬ kaj MALGRAŬ. ‘Abstraktaj’ estas male la prepozicioj havantaj principe nenian rilaton al spaca aŭ tempa situoj.13

La distingo inter ‘abstraktaj’ kaj ‘situaj’ prepozicioj ne estas bagatela, ĉar pensoskoloj kiel la ‘genera-transforma' lingvoteorio forte kontribuis ĉi-koncerne konfuzi la akvojn. Renomaj lingvistoj senpercepte glitis en insidan enfalilon de terminologia naturo. Ĉar la kunaĵo ‘prepozicio’ + ‘substantivo’ aŭ ‘substantiva sintagmo’ (Prep + SS)14 estas ĝenerale nomata ‘prepozicia sintagmo’ (PrepS; anglalingve Preposition Phrase [PP] ), oni supozis ke ja devas ekzisti paraleleco inter la prepozicia sintagmo kaj la ‘substantiva sintagmo’ (SS; Noun Phrase [NP] ). Tian paralelecon oni poste pretendis trovi ankaŭ kun la ‘adjektiva sintagmo’ (AS; Adjective Phrase [AP], ekz. “tre avida je gloro") kaj kun la ‘verba sintagmo’ (VS; Verb Phrase [VP] ).

Oni tial konkludis ke, samkiel la ĉefa, kerna aŭ reganta vorto (Head) de substantiva sintagmo (SS) estas la substantivo kiu, en ties interno, ne estas antaŭata de prepozicio (ekz. “verkisto” en la SS-oj “fama verkisto” kaj “verkisto de romanoj”), la kerna vorto de PrepS estas la prepozicio mem (ekz. “de” en “de romanoj”). Rezulte oni atribuis al la prepozicio la funkcion regi la sekvantan substantivon. Por tion pravigi oni eĉ konjektis ke prepozicio esence devenas de ‘situa’ adverbo reganta substantivon.15

Ni koncedu ke por certa parto de ‘abstraktaj' prepozicioj etimologio estas divenebla; nome ke, por parto de ili, estas sufiĉe klara historia deveno el-de gramatizado aŭ morfemiĝado de substantivoj. Tio estas la kazo, en esperanto, de FAR < fare de … < pro faro de ….16 Tamen, esenca restas la diferenco inter ‘abstraktaj’ prepozicioj, ‘situaj’ prepozicioj kaj prepoziciaĵoj.17 Ĉe prepoziciaĵoj, fakte, estas tute evidente ke la substantivo (S) rolas kiel suplemento18 de adverbo, ekzemple ‘fronte al S’, ‘aparte de S’, ‘interne de S’, ‘malproksime de S’, ‘meze de S’, ‘kontraste kun S’, ‘kune kun S’ ktp. La fakto ke la substantivo dependas de la adverbo estas ĝuste indikata de specifa ‘abstrakta' prepozicio (AL, DE, KUN). Prepozicio do ne regas la sekvantan substantivon; ĝi nur rilatigas substantivon (ni ĝin nomu B) kun alia parolelemento (ni ĝin nomu A), kiu povas esti substantivo, adjektivo, adverbo, verbo aŭ tuta propozicio.19 Tial prepozicio faras el substantivo B la suplementon respektive de substantivo A (‘krono EL floroj’), de adjektivo A (‘surda AL peto’), de adverbo A (‘norde DE la Alpoj’), aŭ faras el ĝi la nerektan objekton (‘revi PRI feliĉo’) aŭ la adjekton (‘labori POR vivi’) de verbo A. El tio sekvas ke la termino ‘preposizivo’20 estas preferinda ol la termino ‘prepozicia sintagmo’ (Preposition Phrase): ĝi nur indikas ke la prepozicio estas rilatilo inter la parolelementoj A kaj B; sed la parolelemento A estas la reganto, kaj la substantivo estas la regato.

4 - Alternativa propono por klasifiki prepoziciojn


Ni provu nun ekspluati la fakaron (kadron kaj kradon) proponitan de Viggo Brøndal kaj ni ĉerpu el ĝi sugestojn por difini, se eble pli taŭge, kriteriojn por la klasifikado de prepozicioj.

Ni komencu do per vertikala akso kie, supre, staras la parolelemento A () kaj, malsupre, la substantivo B (===). Inter la elemento A kaj la elemento B ni desegnu ruĝan sageton direktitan malsupren. Ĝi reprezentu ĉiun prepozicion indikantan ke la elemento A ‘superas’ la elementon B, nome ke A respondas al eksterlingva objekto aŭ evento kiu estas pli potenca, pli alta, pli animhava, pli dinamika, pli movebla ktp. ol la objekto aŭ evento al kiu respondas al la substantivo B.


Bildo 1  A

=== B


Intuicie tiu bildo sugestas ke la elemento A sin ĵetas aŭ projekciiĝas sur la elementon B, ekzemple en la frazo “La glaso falis (A) sur la plankon (B)”.
Prunteprenante de la gestalta psikologia teorio la fundamentajn terminojn Figuro kaj Fono, - terminojn kaj konceptojn adoptitajn de la t.n. kogniva lingvistiko (Cognitive Linguistics)21 - ni rigardu la elementon A kiel Figuron (Trajector : ) kaj la elementon B kiel Fonon (Landmark : ===), kaj ni provu ‘apliki' per nia atentokapablo tian Figuron sur tian Fonon. Ni diros tiam ke A estas POR B, SUR B, SUPER B, ANTAŬ B, KONTRAŬ B, ktp.

Se, male, ĉe la supro de la vertikala akso ni metos la elementon B, nome la Fono, kaj malsupre de ĝi ni metos la elementon A, nome la Figuro, kaj poste ni desegnos bluan sageton direktitan al la Figuro, nu, tiu sageto reprezentu ĉiun prepozicion kiu indikas ke B ‘superas’ A-n, nome ke B respondas al eksterlingva objekto aŭ evento kiu estas pli potenca, pli granda, pli vasta, pli stabila, pli antikva, pli aŭtoritata, ktp. ol la objekto aŭ evento al kiu respondas al la substantivo A. Ni diros tiam ke A estas SUB B, POST B, MALANTAŬ B, KROM B, EKSTER B, ktp.


Bildo 2 === B

 A


Intuicie tiu bildo sugestas ke la elemento A eliĝas, ekaperas aŭ distingiĝas de la elemento B, ekzemple en la frazo “Akvo gutetis ( : Figuro) de la plafono (=== : Fono)”.
Tiamaniere ni povus jam distingi inter du grandaj klasoj de prepozicioj: (1) la prepozicioj kiuj indikas ‘aplikon’ de la Figuro sur la Fonon, kaj (2) la prepozicioj kiuj male indikas ‘aplikon’ de la Fono sur la Figuro. Tiun duan tipon de ‘apliko’ ni nomu ‘retroapliko’ kaj ni ĝin distingu per blua koloro. La koloro de la unua tipo de ‘apliko’ estu male la ruĝa.

Ni povas nun plenigi la mezajn (neŭtrajn) fakojn de la fakaro elpensita de Brøndal. En la supran fakon ni metu la ‘aplikajn’ prepoziciojn POR, SUR, SUPER, ANTAŬ, KONTRAŬ, ĈIRKAŬ, PRETER, kaj TRANS. Temas, krom POR, pri prepozicioj kun evidenta ‘situa’ signifo.


Diagramo 2







neŭtraj




Aplikaj




POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ ĈIRKAŬ

PRETER TRANS






neŭtraj










Retroaplikaj









En la malsupran mezan fakon ni enmetu male la ‘retroaplikajn’ prepoziciojn SUB, POST, MALANTAŬ, KROM, EKSTER, ANSTATAŬ, kaj MALGRAŬ. Ankaŭ ĉi-kaze temas, krom MALGRAŬ, pri prepozicioj kun evidenta ‘situa’ signifo.


Diagramo 3







neŭtraj




Aplikaj




POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ ĈIRKAŬ

PRETER TRANS






neŭtraj










Retroaplikaj




SUB POST

KROM MALANTAŬ

EKSTER ANSTATAŬ

MALGRAŬ




Krom la ‘aplikaj’ prepozicioj per kiuj ni plenigis la supran mezan keston de la Brøndal-kestaro, troviĝas ‘aplikaj’ prepozicioj, ĉi-foje pli abstraktaj, kies tasko estas prezenti la Fonon en la menso de sia kunparolanto kiel dotitan per dimensioj kaj kiel ekzistantan en la sama tempo-spaca sfero de la Figuro. Tiaj estas la ‘aplikaj’ prepozicioj EN, DUM, TRA kaj INTER. Tiu grupo inkluzivas ankaŭ la prepozicion POR kiam ĝi rolas dimensiece. Ekzemploj: ‘loĝi EN Berlino’, ‘EN la vintro oni hejtas la fornojn', ‘legi libron EN kvar tagoj’, ‘vagi EN granda mizero’, ‘veni EN granda nombro’, ‘veni EN propra persono’, ‘ĉesu vidi EN mi majstron!’, ‘ĵeti EN sakon’, ‘fendi ŝtipon EN du partojn’; ‘li dormis DUM la tuta parolado’, ‘fleksu arbon DUM ĝia juneco’; ‘vojaĝi ŝipe TRA Rejno de Majenco ĝis Kolonjo’, ‘vidi ion TRA la fenestro’, ‘ŝi ĵetis rigardon TRA la fenestran vitron’; ‘INTER la fenestro kaj la pordo estas tablo’, ‘enŝovinte la kapon INTER la arbetojn’, ‘ŝi sidiĝis en la dometo POR iomete da tempo’, ‘forvojaĝi POR tri semajnoj’, ‘foriri POR ĉiam’.

Tiajn prepoziciojn ni enmetu en la dekstran supran keston, kaj ni nomu ilin ‘dimensiaj aplikaj prepozicioj’.

Diagramo 4









neŭtraj

Dimensiaj

Aplikaj




POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ ĈIRKAŬ

PRETER TRANS



EN DUM

TRA INTER



neŭtraj










Retroaplikaj




SUB POST

KROM MALANTAŬ

EKSTER ANSTATAŬ

MALGRAŬ




Estas same ‘dimensiaj’ sed ‘retroaplikaj’ la ‘abstraktaj’ prepozicioj KUN, PER, LAŬ kaj APUD, ekzemple en la frazoj ‘manĝi KUN amiko’, ‘morti KUN sia viktimo’, ‘boato KUN longaj remiloj’, ‘la butikisto parolis KUN kliento’, ‘Karlo reagis KUN kolero’; ‘Karlo skribas PER krajono’, ‘teni infanon PER la mano’, ‘sendi leteron PER dungito’, ‘sin nutri PER legomoj’, ‘tremi PER la tuta korpo’; ‘veturi LAŬ la Rejno’, ‘kuri LAÛ la ŝtuparo’, ‘agi LAŬ ies ordono’, ‘veli LAŬ la vento’, ‘juĝi pri io LAŬ ĝia ekstero’, ‘fali LAŬ sia tuta longeco’; ‘stari APUD la patro’, ‘estis varmega batalo APUD Lepsiko’, ‘oni starigi la florpoton ĉe la fenestro tute APUD lia lito’, ‘mi ne loĝas ĉe mia frato sed mia loĝejo estas APUD la lia’.

Tiajn prepoziciojn ni enmetu en la dekstran malsupran keston, kaj ni nomu ilin ‘dimensiaj retroaplikaj prepozicioj’.
Diagramo 5







neŭtraj

Dimensiaj

Aplikaj




POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ ĈIRKAŬ

PRETER TRANS



EN DUM

TRA INTER



neŭtraj










Retroaplikaj




SUB POST

KROM MALANTAŬ

EKSTER ANSTATAŬ

MALGRAŬ


KUN PER

LAŬ APUD

En la maldestran supran fakon ni metu nun la ‘abstraktajn’ ‘aplikajn’ prepoziciojn, kies tasko estas prezenti, en la menso de la aŭskultanto/leganto, la Fonon senkonsidere al ĝiaj dimensioj kaj al ĝia eventuala kunekzisto en la sama tempo-spaca sfero kun la Figuro. Tiaj estas la ‘aplikaj’ prepozicioj AL, ĜIS, ĈE, JE kaj la pseŭdoprepozicio KIEL. Al ili aldoniĝas la prepozicio POR kiam ĝi rolas sendimensie. Ni nomu ilin ‘nedimensiaj aplikaj prepozicioj'. Ekzemploj: ‘iri AL la urbo’, ‘venos AL vi mizero’, ‘frapi AL la pordo’, ‘respondi AL iu’, ‘sopiri AL la hejmo’, ‘inklino AL io’, ‘doni ion AL iu’, ‘malutili AL iu’, ‘fari AL si veston’, ‘trinkigu AL li akvon!’, ‘malestimo AL la tradicio’, ‘amo de la filo AL sia patro’, ‘surda AL iu’, ‘tre kara AL mi’; ‘vidi nur ĜIS la pinto de sia nazo’, ‘laboradi ĜIS profunda nokto’, ‘mi simpligis ĜIS nekredebleco la gramatikon’; ‘sidi ĈE tablo’, ‘esti maldika ĈE la koksoj’, ‘pordo ĈE la komenco de la vojo’, ‘kapti iun ĈE la brako’, ‘sidi malfrue ĈE vino’, ‘insisti ĈE iu’, ‘loĝi ĈE sia onklo’, ‘profesoro ĈE la universitato’, ‘malaperi ĈE la koka krio’, ‘ne paroli ĈE la alesto de la mastro’; ‘gravediĝi JE ĝemeloj’, ‘kredi JE Dio’, ‘vekiĝi JE la kvina’, ‘malsaniĝi JE lepro’, ‘JE la komenco oni staris’; ‘alta KIEL monto’, ‘trakti iun KIEL krimulon’, ‘li KIEL sekretario povas facile tion aranĝi’, ‘li propagandis KIEL unua tiujn ideojn’, ‘vojaĝo POR plezuro’, ‘plumo POR skribado’, ‘glaso POR vino’, ‘pago POR la abono’, ‘aĉeti teon POR unu franko’, ‘preni la danĝeron POR ŝerco’, ‘mono POR mizeruloj’.
Diagramo 6




Nedimensiaj

neŭtraj

Dimensiaj

Aplikaj

AL ĜIS
KIEL

ĈE JE


POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ ĈIRKAŬ

PRETER TRANS



EN DUM

TRA INTER



neŭtraj










Retroaplikaj




SUB POST

KROM MALANTAŬ

EKSTER ANSTATAŬ

MALGRAŬ


KUN PER

LAŬ APUD

Restas plenigota la maldekstra malsupra kesto de la Brøndal-kestaro. Tien ni enmetu la ‘abstraktajn’ ‘retroaplikajn’ prepoziciojn DE, EL, DA, PRO, PRI, SEN kaj la pseŭdoprepozicion OL. Ankaŭ ili havas la taskon prezenti, en la menso de la aŭskultanto/leganto, la Fonon senkonsidere al ĝiaj dimensioj kaj al ĝia eventuala kunekzisto en la sama tempo-spaca sfero kun la Figuro. Vidu ekzemple la frazojn ‘la vazo saltis DE la tablo’, ‘veni DE la urbo’, ‘tremi DE febro’, ‘ĉirkaŭata DE la tuta familio’, ‘dika branĉo rompiĝis DE la vento’, ‘homo DE granda talento’, ‘alto DE dudek metroj’, ‘mortigo DE homo estas krimo’, ‘utileco DE esperanto’, ‘norde DE la Alpoj’, ‘la libro DE Petro’; ‘atakoj de la nomadoj EL la dezerto’, ‘ili forĝos EL siaj glavoj plugilojn’, ‘monumento EL la antikva tempo’, ‘traduki EL latino’, ‘unu EL ili’, ‘osto EL miaj ostoj’; ‘glaso DA vino’, ‘pli DA akvo’; ‘PRO najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela’, ‘mi ridas PRO lia naiveco’; ‘dubi PRI io’, ‘inter generaloj parolu PRI bataloj’, ‘mi eraris PRI mi mem’, ‘konscia PRI io’, ‘rajto PRI represado’, ‘la legendo PRI Faŭsto’; ‘pli alta OL monto’, ‘antaŭ OL foriri (= pli frue OL foriri) ’, ‘preferi morti OL senhonoriĝi’.

Ni nomu tiajn prepoziciojn ‘nedimensiaj retroaplikaj prepozicioj’.


Diagramo 7




Nedimensiaj

neŭtraj

Dimensiaj

Aplikaj

AL ĜIS
KIEL
ĈE JE

POR SUR

SUPER ANTAŬ

KONTRAŬ

ĈIRKAŬ

PRETER TRANS

EN DUM


TRA INTER

neŭtraj










Retroaplikaj/

DE EL DA
OL
PRO PRI SEN

SUB POST KROM

MALANTAŬ

EKSTER ANSTATAŬ

MALGRAŬ

KUN PER


LAŬ APUD

Ni ricevas tiamaniere kradon esence similan al tiu de Viggo Brøndal.22 En ĝi la prepozicioj - en tiu ĉi kazo la prepozicioj de esperanto - estas klasifikataj danke al interplekto de du kriterioj same kiel faris la dana lingvisto. La du dekstraj fakoj entenantaj la ‘dimensiajn prepoziciojn’ (dekstra kolumno de diagramo 7) koincidas fakte kun la du dekstraj Brøndal-aj fakoj entenantaj la ‘transitivajn prepoziciojn’. Same, la du maldekstraj fakoj (maldekstra kolumno) de la ‘nedimensiaj prepozicioj’ koincidas kun la Brøndal-aj fakoj entenantaj la ‘netransitivajn prepoziciojn’.

Krom tio, estas interese kaj signifoplene ke la tri fakoj entenantaj la ‘aplikajn prepoziciojn’ (supra bendo de diagramo 7), nome la prepozicioj kiuj indikas ke la Figuro (elemento A ) estas aplikata (projekciata) sur la Fonon (elementon B ), koincidas kun la Brøndal-aj fakoj entenantaj la ‘nesimetriajn prepoziciojn’. Fakte, aplikado (projekciado) estas ago unudirekta, unuvektora; ĝi ne estas inversigebla.23

Male, la tri fakoj de la malsupra bendo entenantaj la ‘retroaplikajn prepoziciojn’, nome la prepozicioj indikantaj ke la Figuro (elemento A ) eliĝas, ekaperas kaj distingiĝas disde la Fono (elemento B ), koincidas kun la Brøndal-aj fakoj kiuj entenas la ‘simetriajn prepoziciojn’. Tio signifas ke la rilatoj esprimataj de la ‘retroaplikaj prepozicioj’ estas la produkto de ia inversigo. Fakte ili rezultas el la transformo de ‘aplikaj’ mensaj operacioj esprimataj de ‘aplikaj prepozicioj’.

Ni faru ekzemplojn. La substantiva sintagmo ‘poto KUN kovrilo’ estas ja la prilaboro de la ‘aplika’ operacio ‘kovrilo estas SUR poto’; ‘la libro DE Petro’ devenas de la prilaborado de la ‘aplika’ rilato entenata en la frazo ‘la libro apartenas AL Petro’; ‘avino ĉirkaŭata DE la tuta familio’ devenas de la aktiva (‘aplika’) frazo ‘la tuta familio ĉirkaŭas la avino-N’. Siavice la frazo ‘la kuracisto venas DE la urbo’ signifas ja ke ‘la kuracisto antaŭe estis EN la urbo, kaj nun li estas tie ĉi’; ‘la infano tremis DE febro’ estas la inverso de ‘febro tremigis la infano-N’. Plia ekzemplo estas la frazo ‘la butikisto parolis KUN kliento’, kiu ŝajnas rezulti el la kunfandiĝo de la ‘aplikaj' perceptoj ‘la butikisto parolis AL kliento’ kaj ‘la kliento parolis AL la butikisto’. Same la frazo ‘Karlo reagis KUN kolero’ ŝajnas deveni de la kunfandiĝo de ‘Karlo reagis’ kaj ‘li estis kolera’. Fine la frazo ‘Karlo skribas PER krajono’ antaŭpostulas ‘aplikajn’ perceptojn kiel ‘krajono utilas AL Karlo POR skribi’ kaj ‘Karlo POR skribi uzas krajono-N’. La frazo ‘Karlo ŝmiris panon PER butero’ premisas la frazon ‘Karlo ŝmiris buteron SUR la panon’. Do inverse:
‘kovrilo estas sur poto’ ‘poto kun kovrilo’

‘la libro apartenas al Petro’ ‘la libro de Petro’

‘la tuta familion ĉirkaŭas la avinon’ ‘avino ĉirkaŭata de la tuta familio’

‘la kuracisto antaŭe estis en la urbo, kaj nun li estas tie ĉi’ ‘la kuracisto venas de la urbo'

‘la butikisto parolis al kliento kaj tiu parolis al li’ ‘la butikisto parolis kun la kliento’

‘Karlo reagis kaj li estis kolera’ ‘Karlo reagis kun kolero’

‘krajono utilas al Karlo por skribi’ kaj ‘Karlo por skribi uzas krajonon’ ‘Karlo skribas per krajono’

‘Karlo ŝmiris buteron sur panon’ ‘Karlo ŝmiris panon per butero’


Oni rajtas nun sin demandi kial la tri kestoj de la diagrama meza bendo restas malplenaj. La respondo estas ke la centra kesto devas necese resti malplena, ĉar ĝi estas ekster la interplekta dinamiko de la du klasifikaj kriterioj: (1) aplikeco jes/ne, (2) dimensieco jes/ne. La dekstra kaj la maldekstra mezaj fakoj estas male plenaj nur en kelkaj lingvoj, en la okcidentaj semidaj lingvoj ekzemple. En tiuj lingvoj (fenica, hebrea, aramea, araba, etiopa) la dekstra meza fako estas okupata de la prepozicio B(A/E/I)-, kiu signifas samtempe EN (aplike) kaj PER/KUN (retroaplike), ekzemple en la hebrea lingvo: Genezo 22,13: «ŭa-jjar’ ŭe-hinne ajil aĥar ne’eĥaz BA-ssebak BE-qarna(j)ŭ» “(kaj Abraham levis siajn olulojn) kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis EN/PER la arbetaĵoj PER/EN siaj kornoj”; Readmono 6,5: «ahabta et JHWH eloheka BE-kol lebabka u-B-kol nafŝka u-B-kol me’odeka» “Vi amos la Eternulon vian dion PER/EN via tuta koro, PER/EN via tuta animo kaj PER/EN via tuta forto”.

Siavice, la maldekstra meza fako estas okupata de la prepozicio L(A/E/I)-, kiu signifas samtempe AL (aplike) kaj DE (retroaplike), ekzemple en la hebrea: Psalmo 3,1: «mizmor LE-daŭid» “salmo DE/AL Davido”; 2 Reĝoj 5,9: «petaĥ ha-bbajit LE-’eliŝa‘» “la pordo de la domo DE/AL Eliŝa”.


5 - Konkludo
Nu, diagramo 7 estas provo bildigi prepozician sistemon ĝenerale kaj la prepozician sistemon de esperanto aparte. Oni rajtas konjekti ke tiu opozicia krado taŭgas por klasifiki la prepoziciojn de ĉiu lingvo kaj ne nur la prepoziciojn. Alternativa maniero bildigi tiun ĉi sistemon postulas ke ni renversu la bildon 1 kaj la bildon 2:
 A === B

Bildo 1 

=== B   A
=== B  A

Bildo 2 

 A === B
Tiam ni ricevos rondan diagramon en kiu la parolelemento A (substantivo, adjektivo, adverbo, verbo aŭ tuta propozicio), nome la elemento kiu respondas al la Figuro (), troviĝas en la centro. La substantivo B, antaŭ kiu la prepozicio estas metita, nome la elemento kiu respondas al la Fono, troviĝas periferie ĉirkaŭ la Figuro. La ruĝaj kaj la bluaj sagoj reprezentas respektive la ‘aplikajn’ kaj la ‘retroaplikajn’ prepoziciojn kiuj intermetiĝas inter la elemento A kaj la elemento B.
Diagramo 8 B

POR SUR

SUPER ANTAŬ KONTRAŬ

ĈIRKAŬ PRETER TRANS


B B

AL ĜIS EN DUM

KIEL

ĈE JE TRA INTER

 A 


DE DA   KUN PER

PRO PRI LAŬ

EL SEN OLAPUD

B B

SUB POST MALANTAŬ

KROM EKSTER

ANSTATAŬ MALGRAŬ

B
Diagramo 8 prezentiĝas kiel cirklo sur kiu estas sisteme dismetitaj kaj eksponataj la prepozicioj de esperanto. La pli abstraktaj prepozicioj lokiĝas en la maldekstra sektoro de la cirklo (‘nedimensiaj prepozicioj’). Montriĝas malpli abstraktaj la prepozicioj okupantaj la dekstran sektoron (‘dimensiaj prepozicioj’). Prezentas male specifan situan signifon la plejparto de la prepozicioj kiuj troviĝas en la supra kaj la malsupra sektoroj de la cirklo. Ĉiu grupo da prepozicioj estas signife iel parenca kun la grupo kiu, en la cirklo, ĝin antaŭas aŭ sekvas laŭ horloĝa direkto aŭ kontraŭmontrila direkto.

La prepozicioj eksponataj sur tiu cirklo estas do la rilat-instrumentoj kiujn la parolanto fojfoje uzas por certigi al si mem kaj por komuniki al aliaj homoj, kiamaniere li muntas kaj malmuntas la unuopajn erojn, kiujn li perceptas en la eksterlingva mondo. La ‘aplikaj’ prepozicioj estas inter la morfemoj kiuj lingvonivele reprezentas la muntajn kaj kunmetajn operaciojn de la menso. Male, la ‘retroaplikaj’ prepozicioj estas inter la morfemoj kiuj servas por transformi kaj reutiligi la rezultojn de ‘aplikaj’ operacioj; ekzemple, per la ‘retroaplika’ prepozicio DE oni transformas la frazon “Karlo aĉetis biciklo-N” en la substantivan sintagmon “biciklo aĉet-ITA DE Karlo” aŭ “biciklo DE Karlo”. Per ‘retroaplikaj’ prepozicioj oni kreas do novajn koncept-agragatojn kaj oni povas samtempe prispuri la originan semantikan hierarkion de la unuopaj eroj de la agragato. En la specifa kazo de la substantiva sintagmo (agregato) “biciklo aĉet-ITA DE Karlo” la premisoj estas du: ke oni aĉetis biciklon kaj ke la aĉetinto (aganto) estas Karlo.

Krom munti aŭ transformi perceptaĵojn, la prepozicioj havas ankaŭ la funkcion indiki, kiamaniere la parolanto konceptas kaj proponas al sia kunparolanto la Fonon esprimatan de la koncerna substantivo (B ): ĉu li ĝin konceptas en dimensia formo kaj kunekzistanta kun la Figuro esprimata de A, aŭ ĉu la parolanto taksas la dimensiecon de la Fono ne grava kaj ties kunekziston kun la Figuro ne rimarkinda.

Ekzemple, se ni vidas boaton kaj velon kaj ni enfokusigas la boaton, tiam la boato fariĝas Figuro kaj la velo fariĝas Fono. Se ni nun volas akcenti la kunekziston de la Fono kun la Figuro, ni diros “boato KUN velo”. Male, se por ni tiu kunekzisto komunikadcele ne estas grava, ni diros “vel-boato” (itallingve “barca a vela). Velboatoj portempe povas ja resti sen veloj. Plie, se la vorto “fino” estas konceptita dimensiece, nome kiel la ekstrema parto de surfaco, ni diros “loĝi EN la fino de la mondo”, uzante la ‘aplikan dimensian’ prepozicion EN, kiu troviĝas en la dekstra flanko de la cirklo. Se, male, la vorto “fino” estas konceptita kiel referencopunkto, do ne dimensiece, ni diros “loĝi ĈE la fino de la strato”, uzante la ‘aplikan nedimensian’ prepozicion ĈE, kiu troviĝas do en la maldekstra flanko de la cirklo.

La modelo por bildigo de prepozicia sistemo kiun ni ĉi tie prezentis ne sukcesas ekspliki pli multe, sed - espereble- ĝi proponas opozician kradon kiu povas montriĝi utila por pluaj esploroj.

BIBLIOGRAFIO


Brøndal 1967 = Brøndal, Viggo, Teoria delle preposizioni. Introduzione a una semantica razionale, Milano 1967: Silva ed. (Præpositionernes Theori, København 1940; Théorie des prépositions. Introduction à une sémantique rationelle, Copenhague 1950: Ejnar Munksgaard).

Geleta s.d. = Geleta, Ernö, Esperanto gramatiko en versoj, bildoj, Nové Zamky (SK) s.d.

Jackendoff 1991= Jackendoff, Ray, X/bar Syntax. A Study of Phrase Structure, Cambridge, Massachusetts, - London, England, 1977, repres. 1991: MIT Press.


Langacker 1982 = Langacker, R.W., “Space Grammar, Analysability, and the English Passive”, Language, 58 (1982), pp. 22-80.
Luraghi-Gaeta 2003 = Luraghi, Silvia – Gaeta, Livio, “Introduzione”, in Livio Gaeta – Silvia Luraghi (a cura di), Introduzione alla Linguistica Cognitiva, Roma 2003, pp. 17-35.
Migliorini 1986 = Migliorini, Bruno, Manuale di Esperanto, 4° edizione, Milano 1986: Cooperativa editoriale Esperanto.
PAG 1980 = Kalocsay, Kálmán - Waringhien, Gaston, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, Rotterdam 1980.
Pennacchietti 1974 = Pennacchietti, Fabrizio Angelo, “Appunti per una storia comparata dei sistemi preposizionali semitici”, Annali dell’Istituto Orientale di Napoli, 34, N.S. XXIV (1974), pp. 161-208 + 7 tavole.
Pennacchietti 1976 = Pennacchietti, F.A., “La prepozicia sistemo de Esperanto”, en Serdahelyi, I. (edit.), Esperantologiaj Kajeroj 1, Budapest, ELTE, 1976, pp. 137-153.
Pennacchietti 1978 = Pennacchietti, F.A., “Uno sguardo comparativo sul comparativo semitico”, Atti del 1° Convegno Italiano sul Vicino Oriente Antico, Roma, 22-24 Aprile 1976 (Orientis Antiqui Collectio - XIII), Roma 1978, pp. 175-197.
Pennacchietti 1981 = Pennacchietti, F.A., “Indicazioni preliminari sul sistema preposizionale dell’eblaita”, in Luigi Cagni (a cura di), La lingua di Ebla. Atti del Convegno internazionale (Napoli, 21-23 aprile 1980), Napoli 1981, pp. 291-319.
Pennacchietti 2005 = Pennacchietti, F.A., “Sull’etimologia e sul significato della preposizione araba ‘an”, in Bogdan Burtea - Josef Tropper - Helen Younansardaroud (Hrsg.), Studia Semitica et Semitohamitica. Festschrift für Rainer Voigt anläßlich seines 60. Geburtstages am 17. Januar 2004, Münster 2005: Ugarit-Verlag, pp.283-306.
PIV 2002 = La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Paris 2002: S.A.T.
Rubin 2005 = Rubin, Aaron D., Studies in Semitic Grammaticalization, Winona Lake, Indiana, 2005: Eisenbrauns.
Taylor 1993 = Taylor, J.R., “Prepositions: Patterns of polysemization and strategies of disambiguation”, in C. Zelinsky-Wibbelt (ed.), The Semantics of Prepositions, Berlin / New York 1993, 151-175.
Taylor 2002 = Taylor, J.R., Cognitive Grammar, Oxford 2002: Oxford University Press.


1 Kp. PIV 2002, p. 913. Laæ PAG 1980, p. 54, § 24: «la prepozicio … servas por submeti substantivon, pronomon, aæ esceptokaze infinitivan verbon sub alian substantivon, sub verbon, adjektivon aæ adverbon».

2 Kp. PAG 1980, p. 168, § 120; Migliorini 1986, pp. 67-71, §§ 86-88.

3 Kp. PAG 1980, pp. 169-170, § 122, kiel ekzemple ‘favore al’, ‘aparte de’, ‘kompare kun’.

4 Kp. PIV 2002, p. 199a: “lia bieno sterniŸas cis la rivero Ÿis la landvojo”.

5 Kp. PAG 1980, pp. 203-204, § 138.

6 Kp. PIV 2002, p. 367b: “liveri varojn fri landlimo”.

7 Kp. PAG 1980, pp. 112-115, § 87F.

8 Kp. Brøndal 1967, pp. 59, 65.

9 Kp. Brøndal 1967, p. 59.

10 Kp. Brøndal 1967, pp. 197-204.

11 Laæ Brøndal prepozicioj analogaj al EN lokiŸas en la meza transitiva (dimensia) kesto; kp. Brøndal 1967, pp. 197-204.

12 Kp. Brøndal 1967, pp. 39, 62-63.

13 Kp. Brøndal 1967, p. 55.

14 Substantiva sintagmo (SS) estas la kunaªo de substantivo kaj unu aæ pli el siaj suplementoj, kp. PAG 1980, pp. 192-207, §§ 133-142.

15 Kp. Jackendoff 1991 (1977), pp. 14, 78-80, 137-139, 144.

16 Kp. Rubin 2005, pp. 46-48: arablingve fî ‘en’< ‘buŝe de …’ < ‘(en la) buŝo de…’; nov-aramee reŝ ‘sur’ < ‘kape de …’ < ‘(sur la ) kapo de …’.

17 Kp. PAG 1980, pp. 169, § 122. Dum la nombro de la prepozicioj estas en ©iu lingvo limigita kaj stabila, la nombro de la prepoziciaªoj estas virtuale senlima; kp. Brøndal 1967, p. 38.

18 Kp. PAG 1980, p. 55, § 25.

19 Kp. PAG 1980, p. 54, § 24: «la prepozicio; Ÿi servas por submeti substantivon, pronomon, aæ esceptokaze infinitivan verbon sub alian substantivon, sub verbon, adjektivon aæ adverbon»; PIV 2002, p. 913b: «Prepozicio: morfemo, kiu servas por dependigi substantivon aæ pronomon de alia vorto kaj lokiŸas antaæ la dependa vorto».

20 Kp. PAG 1980, p. 62, § 34: «prepozitivo t.e. substantivo antaæata de prepozicio, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel nerekta objekto aæ adjekto».

21 Kp. Langacker 1982; Taylor 1993; Taylor 2002; Luraghi-Gaeta 2003.

22 La diagramo 7 klariganta la prepozician sistemon de esperanto estis prezentita la unuan fojon en Pennacchietti 1976, p. 153. Inter la tiama ka la nuna diagramoj intervenis kelkaj ne gravaj ŝanŸoj. Aliaj studoj pri prepoziciaj sistemoj aperas en Pennacchietti 1974, idem 1978, idem 1981 kaj idem 2005.

23 Kp. Brøndal 1967, p. 65.


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət