Ana səhifə

El fervoja mondo 9/2014


Yüklə 211.5 Kb.
tarix26.06.2016
ölçüsü211.5 Kb.

El fervoja mondo 9/2014

Aŭstrio: Ambiciaj projektoj subtenos kreskon de ekonomio


Sub patroneco de Internacia Fervojunio UIC okazis en Vieno internacia konferenco pri fervoja vartrafiko. La konferenco estis destinita por fakuloj pri fervoja vartrafiko el tuta mondo kaj ĝi okazas ĉiun duan jaron.

Plenumdirektoro de Aŭstriaj Federaciaj Fervojoj ÖBB kaj samtempa prezidanto de Komunumo de eŭropaj fervojoj kaj ekspluatantoj de infrastrukturo CER, Christian Kern informis pri decido de Eŭropa centra banko plialtigi rentumajn tarifojn, kio povus en plej proksima estonto gvidi al ilia modera kresko. Christian Kern en sia parolado ankaŭ alvokis decidajn eŭropajn naciajn organojn ne timi ambiciajn fervojajn projektojn, kiuj preparos mediojn por plua ekonomia kresko.


Azerbajĝano: Svisaj vagonoj por mezaziaj trakoj
Azerbajĝanaj Fervojoj mendis ĉe svisa firmao Stadler 30 litajn kaj restoraciajn vagonojn kun ŝanĝo de vagonŝpuro por 120 milionoj da svisaj frankoj. La pasaĝervagonoj estos produktataj en jaroj 2016 – 2017 en kvin diversaj modifoj kaj estos entrafikigataj sur fervoja linio Bakuo – Tbiliso – Istanbulo. Planata estas konsisto de tri dekvagonaj kombinaĵoj, tial estas menditaj tri restoraciaj vagonoj, tri litvagonoj de unua klaso por 16 pasaĝeroj kun kupeoj kun necesejo kaj duŝo, 18 litvagonoj de dua klaso por 34 pasaĝeroj, tri vagonoj de unua kaj dua klasoj kun 20 lokoj inkluzive de familia kupeo, kaj tri specialaj litvagonoj de dua klaso kun 16 lokoj inkluzive de kupeo por handikapuloj.
Ĉeĥio: Inter Prago kaj Moskvo trafikas novaj litvagonoj
Ekde somero 2014 prestiĝa nokta trajno EN Vltava en trajnkurso Prago – Moskvo trafikas kun novaj litvagonoj konstruitaj en viena entrepreno de kompanio Siemens. La litvagonoj ofertas pli altan komforton ol tiuj antaŭe ekspluatataj, kvalito de trajnveturado inter la ĉeĥa kaj rusa ĉefurboj pliboniĝis. En ĉiu litvagono povas vojaĝi ĝis 32 pasaĝeroj, kiuj ricevas preskaŭ luksan komforton.

La litvagonojn mendis Rusaj Fervojoj ĉe konsorcio konsistanta el firmaoj Siemens kaj TVZ (Tverskoj Vagonstroitělnyj Zavod). La trafikisto en jaro 2009 mendis ducent tiajn ĉi litvagonojn, kaj la unuaj jam trafikas en tiu ĉi trajnkurso.

Valoro de la mendo nur ĉe Siemens estis 320 milionoj da eŭroj, kaj la produktado okazis en viena entrepreno de tiu ĉi kompanio. Ĉirkaŭ 35 procentoj da konsistaĵoj estas produktata en Rusio.

En ĉiu litvagono troviĝas ok kupeoj kun entute 32 litoj, respektive 32 sidlokoj por pasaĝeroj. Konsisto estas kiel en tradiciaj rusaj litvagonoj, do po du litoj en ambaŭ flankoj de la kupeo, tio diferencas de eŭropa aranĝo laŭ kondiĉoj RIC (tri litoj unu super la alia). En kupeo vojaĝanto trovas ankaŭ higienan angulon inkluzive de lavujo kaj klapebla tableto sub fenestro. En litvagono troviĝas ankaŭ kupeo por vagonakompanisto kun ties laborspaco, kutima necesejo kaj ankaŭ necesejo kun duŝo (kaj kontraŭglita planko). Klozetsistemo estas kompreneble fermita.

Klimatiza sistemo de litvagono funkcias dum ekstera temperaturo inter –40º ĝis +45° Celsiaj gradoj, aercirkulado funkcias kiel en pasaĝervagonoj kun normalaj kupeoj. Varma aero venas el spaco sub planko, dum malvarma aero desupre. Ekstera ekrano informas pri celo de vagonkurso, interna ekrano ĉe enirejo montras temperaturon, tempon, vagonkurson kaj informas pri okupo de tualetejo. En ĉiuj kupeoj estas aranĝoj por interkomunikado kun personalo. En ĉiuj spacoj de litvagono estas instalitaj incendio-avertiloj. La litvagonoj estas produktataj por maksimuma rapido 200 km/h, sur teritorio de Rusio nur por 160 km/h. Koincide kun diferencaj ŝpuroj ili havas boĝiojn kiel por ŝpuro 1435 mm, tiel por 1520 mm.
Teknikaj donitaĵoj:

Maksimuma rapido: 200 km/h, resp. 160 km/h

Vagonlongo: 26 400 mm

Vagonlarĝo: 2.825 mm

Pezo: 57,5 tunoj

Nombro da litoj: 32

Trajnprovizado: alternkurento – 1000 V, 16,7/50 Hz kaj 1500 V, 50 Hz kaj 3000 V, 50 Hz

kontinukurento – 1 500 V kaj 3 000 V

Reto en vagono: alternkurento – 400 V, 50Hz kaj 400/230 V, 50 Hz

kontinukurento – 110 V

Baterio: 110 V


1. Nokta trajno EN Vltava antaŭ ekveturo en Prago ĉefa stacio



2. Aranĝo de kupeo kun kvar litoj respektas tradiciajn rusajn kutimojn


Estonio: Motorvagonkombinaĵo FLIRT allogis pli multajn vojaĝantojn
Kompanio Stadler Rail finis liveradon de 38 motorvagonkombinaĵoj FLIRT por Estonaj Fervojoj Elron, antaŭe Elektriraudtee. Entute 6 duvagonaj, 20 trivagonaj kaj 12 kvarvagonaj kombinaĵoj komplete estis renovigitaj. Post ties entrafikigo kreskis nombro da vojaĝantoj sur elektrizitaj fervojaj linioj je 60 procentoj, kaj sur neelektrizitaj minimume je 15 procentoj. La trajnkompletoj grave reduktis elspezojn por ekspluatado, precipe danke al ŝparo de energio. Elron tiel povas per samaj elspezoj oferti pli ol duonon da trajnkursoj aldone.
Francio: Konstruado de fervojlinio LGV Est sukcese progresas
Konstruado de 2-a etapo de grandrapida fervoja linio LGV Est el Parizo al Strasburgo antaŭeniras. En jaro 2013 finiĝis grundlaboroj kaj ĝis unua jarduono 2015 estos plenumataj laboroj por relvoja surkonstruaĵo, trakcio, sekurecaranĝoj kaj alia fervoja teknologio. Ekde printempo 2016 povos esti reduktita ekz. trajnkunligo Parizo – Strasburgo de du horoj, 20 minutoj al unu horo, 50 minutoj. Konstrukostoj por la 106 km longa fervojlinio kun 11 viaduktoj, 69 fervojaj kaj 54 ŝoseaj pontoj, kaj unu 4 kilometrojn longa tunelo estas planataj al ĉirkaŭ du miliardoj da eŭroj. Por la fervojlinio oni uzas 474 km da reloj, 395 mil ŝpalojn, kaj milionon da tunoj de gruzo.
Litovio: Pruntedono por normalŝpuraj fervojlinioj
Nordia investa banko (Nordic Investment Bank) kaj litova fervoja kompanio AB Lietuvos geleĵinkeliai subskribis dekokjaran kontrakton por pruntedono de 53 milionoj da eŭroj. La monsumo servos por konstruado de fervojlinio kun normala ŝpuro 1435 mm, kaj por modernigo de transeŭropaj koridoroj oriento – okcidento trairantaj Litovion. Sur fervojlinioj Kyjiv – Minsk – Vilnius – Klaipéda, kaj Kaunas – Kaliningrad estas transportataj 90 procentojn da ĉiuj fervojtransportaj varoj, kaj 70 procentojn da ĉiuj personoj, kiuj vojaĝas en Litovio uzante fervojon. La pruntedono de monsumo pro tio havas grandan ekonomian signifon por enlanda kaj eksterlanda politiko de la lando.
Rusio: Unua elektra vartrafika lokomotivo fabrikita en Rusio
Entreprenoj Alstom kaj Transmashholding (TMH) ricevis certigateston por ekspluatado de komune produktataj vartrafikaj duoblaj lokomotivoj 2ES5, por 25 kV da alternkurento, kiuj estas destinitaj por eniro en komercan ekspluatadon sur Bajkal–Amura ĉeflinio, ankoraŭ en jaro 2014.

En jaro 2011 Rusaj Fervojoj mendis 200 da ĉi tiuj lokomotivoj kun livera tempo ĝis jaro 2020. Tiu ĉi elektra vartrajna lokomotivo 2ES5 kun povumo 8,4 MW estas priskribata kiel unua rusa alternkurenta vartrajna lokomotivo kun nesinkronaj trakciaj motoroj. Produktado de ŝlosilaj komponantoj inkluzive de trakcia aranĝaĵo okazis en Rusio, kaj muntado de lokomotivoj okazis en urbo Novočerkask.


Svedio: Svedoj konstruas fervojlinion por rapido 320 km/h
Sveda registaro aprobis nacian planon por evoluigo de infrastrukturo ĝis jaro 2025, kiu enhavas krom alia konstruadon de unua grandrapida fervojlinio GFR en Svedio por rapido 320 km/h. Unua parto el Linköping al Järna kun branĉlinio al flughaveno en Nyköping estos partoj de grandrapida fervojlinio Stockholm – Malmö. Nova fervojlinio kunligos ankaŭ Göteborg kun ties flughaveno „Landvetter“. Tiu ĉi kunliga fervojlinio krome fariĝos parto de koneksa fervojlinio el Göteborg al grandrapida fervojlinio Stockholm – Malmö. La plano enhavas ankaŭ rekonstruon de stacioj en norda Svedio por kruciĝoj de vartrajnoj kun erco 750 metrojn longaj, kaj instalon de komandosistemo ERTMS kun apliknivelo 2 de trajnsekurigsistemo ETCS. En jaroj 2014 ĝis 2026 venos en infrastrukturon 57 miliardoj da eŭroj, el tiuj 9 miliardoj da eŭroj estos uzataj nur por bontenado de fervojoj.
Svisio: Planataj pli multaj longdistancaj kaj regionaj trajnoj
Ekde decembra horarŝanĝo en 2014 svisoj denove plimultigos oferton de svisaj pasaĝertrajnoj. Enkonduko de dua etapo de urbfervojo en Freiburg kaj ties ekspluatado alportos kreskon de kapacito en la regiono je 30 procentoj. Sur kelkaj fervojlinioj estos enkondukata duonhora kadenco, kaj estos malfermataj novaj haltejoj, ekz. Freiburg Poya. Duonhora kadenco estos plimultigata ankaŭ en longdistanca trafiko inter Zürich kaj Chur. En somera sezono 2015 okaze de ekspozicio EXPO 2015 en Milano estos enkondukataj tage po kvar ĝis kvin ekstraj trajnoj al la metropolo de Lombardio. Pli altan komforton kaj fidindecon de la kunligo garantios depreno de malnovaj veturilkombinaĵoj ETR 470 kaj tieas iom-post-ioma anstataŭigo per novaj kombinaĵo Pendolino ETR 610.
Turkio: Fervojlinio Ankaro – Istanbulo fariĝas ĉiam pli alloga
Turka ĉefministro Recep Erdogan 25-an de julio 2014 solene malfermis 245 km longan grandrapidan fervojlinion Eskisehir – Istanbul, kiu estas parto de 533 km longa grandrapida trajnkunligo de ĉefurbo Ankaro kun Istanbulo sur marbordo de Bosporo. Trajnkursoj dume finiĝas 25 km oriente de Istanbulo en Pendik kaj vojaĝtempo Ankaro – Istanbulo estas 3 horoj kaj 40 minutoj. En jaro 2015 trajnkursoj direktiĝos al centra Istanbulo kaj vojaĝtempo estos reduktita al 3 horoj. Fervojoj TCDD ekspluatas vetruilojn de hispana firmao CAF kaj mendis novajn veturilkombinaĵojn Velaro de Siemens. Inter Ankaro kaj Istanbulo estas transportataj ĝis 7,5 milionojn da vojaĝantoj en jaro.
Usono: Antaŭurba trafiko en usona Bostono kreskas
Kompanio Massachusetts Bay Transportation Authority (MBTA) en bostona aglomeraĵo respondecas pri organizo de trafiko sur unu el la plej ekspluatataj fervojretoj en Usono. Por ke oni povu plenumi ĉiam pli kreskantajn postulojn por fervoja trafiko, ekzistantaj linioj estas plilongigataj, oferto de trajnkursoj plivastigata kaj estas konstruataj ankaŭ tute novaj trajnkunligoj. La fervojreto formas ian stelformon, kaj aŭdacaj planoj enhavas plian plivastigon pri linioj, kiuj ĝis nun al la fervojreto ne apartenas.

Ekspluatadon de antaŭurbaj trajnoj MBTA en koloroj arĝenta kaj viola, portantaj oficialan nomon Commuter Rail, prizorgis en jaroj 1987 ĝis 2003 usona fervoja kompanio Amtrak. Ĉar kontaktoj inter ŝtato Massachusetts kaj tiu ĉi kompanio ne estis tre bonaj, kontrakto post reciproka intertraktado ne estis plilongigata. Nova trafikisto en somero 2013 fariĝis nove fondita konsorcio Massachusetts Bay Commuter Railroad Company (MBCR). Tiu ĉi konsorcio konsistas el firmaoj Veolia Transportation, Bombardier Transportation kaj konsilfirmao Alternate Concepts.



1. Reltrafiko estas bazo de publika trafikreto en Bostono kaj ĉirkaŭaĵo

2. Rapidtrama linio Green Line estas plivastigata 3. Aktuale okazas vasta renovigo de veturilaro


Laŭ Železničář 16-18/2014 preparis Jindřich Tomíšek,

reviziis Heinz Hoffmann


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət