Ana səhifə

26 rakonto de maljuna kriminalulo


Yüklə 44 Kb.
tarix26.06.2016
ölçüsü44 Kb.
26 RAKONTO DE MALJUNA KRIMINALULO
"Malgrava," diris sinjoro Jandera, verkisto. "Ĉasi ŝteliston, tion ni konas; sed strange estas, kiam ŝtelisto serĉas, kiun fakte li priŝtelis. Vi devas scii, tio okazis al mi. Antaŭ nelonge mi verkis rakonton kaj pres­igis ĝin; kaj kiam mi legis ĝin presita, tuŝis min ia mala­grabla antaŭsento. Homo, mi diris al mi, ion similan mi legis jam ie. Tondro al tio, de kiu mi ŝtelis ĉi tiun temon? ­Tri tagojn mi iradis kiel tenicefala ŝafo, kaj ne kaj ne diveni, de kiu, tiel dirante, mi elpruntis la temon. Fine mi renkontis amikon kaj diras al li: Homo, ŝajnas iel al mi, ke tiu mia lasta rakonto estas el iu ŝtelita. - Tion unuavide mi ekkonis, diris la amiko, tion vi ŝtelis el Ĉeĥov. - Tuj mi senpeziĝis kaj kiam poste mi parolis kun iu recenzisto, mi diras al li: Sinjoro, vi ne kredus, iam oni faras plagiaton ne sciante pri tio: ekzemple mia lasta rakonto estis ŝteli­ta. - Mi scias, diris la recenzisto, ĝi estas el Maupassant. ­Mi vizitis do sinsekve ĉiujn miajn bonajn amikojn: aŭdu, se oni foje troviĝas sur oblikva krimvojo, oni ne scias, kiam ĉesi; imagu, tiun saman rakonton mi ŝtelis ankoraŭ

el Gottfried Keller, Dickens, D'Annunzio, Mil kaj Unu Nok­toj, Charles Louis Philipp, Hamsun, Storm, Hardy, Andre­jev, Bandinelli, Rosegger, Reymont kaj el tuta aro da aliaj. Laŭ tio videblas, kiel oni enfalas en malbonon pli kaj pli profunden."

"Bagatela," diris kraĉtusante sinjoro Bobek, maljuna kriminalulo. "Ĉi tio rememorigas min pri iu kazo, kiam oni havis murdinton, sed povis trovi al li neniun murdon. Tamen ne opiniu, ke tio okazis al mi; sed duonjaron mi loĝis en la sama karcero, kie antaŭe punsidis tiu murdinto. Tio estis en Palermo," klarigis sinjoro Bobek kaj modeste al­donis: "Mi estis tie nur pro iu kofro, kiu venis en miajn manojn sur ŝipo naviganta al Napolo. La kazon kun la murdinto rakontis al mi ĉefinspektoro el tiu domo: nome mi instruis lin ludi francefus'on, krucmariaŝon kaj di benon, nomata ankaŭ di-ludo; nome li estis ege pia homo, tiu inspektoro.

"Iun nokton vidis policistoj - en Italio ĉiam ili iras duope - kiel sur Via Butera, kondukanta al fetora haveno, kuregas iu homo per ĉiuj fortoj. Ili do kaptis lin, kaj porco dio, en la mano li havas sangmakulan ponardon. Memkom­prene, ili kondukis lin al la policejo, kaj nun, knabego, diru, kiun ci pikmurdis. Tiu junulo ekploris kaj diris: Mi murdis homon, sed ion plian mi ne diros al vi; se mi dirus pli, estus malfeliĉaj ankoraŭ aliaj homoj. - Kaj vere ion plian ili de li ne eksciis."

"Memkomprene, tuj oni komencis serĉi kadavron, sed neniu estis trovita. Tial ili ordonis esploron de ĉiuj karaj mortintoj, kiuj tiutempe estis anoncitaj kiel malvivuloj; sed ĉiuj, kiel montriĝis, mortis kristane je malario kaj simila­ĵoj. Tiam denove do ili enketis la junulon. Li deklaris, ke li nomiĝas Marko Biagio el Castrogiovani kaj estas meblista submajstro; plue li diris, ke li donis proksimume dudek batojn al kristana homo kaj mortigis lin; sed al kiu li faris tion, li ne diros, por ne malfeliĉigi ankoraŭ aliajn homojn. Kaj fino. Alie nur li postulis por si dian punon kaj kape batis la teron. Tian penton, diradis la inspektoro, neniam ajn iu vidis.

"Vi scias ja, tiuj policistoj kredas al neniu eĉ unu vorton; ili diris al si, ke tiu Marko eble neniun mortigis kaj mensogas nur. Tial ili sendis la ponardon al universitato, kaj tie oni diris, ke la sango sur la klingo estas homa, kaj ke certe estis trapikita la koro. Mi petas, mi ne scias, kiel oni povas tion ekkoni. Nu jes, sed kion nun oni faru: la murdinton ili havis, sed ne la murditon; kaj ne eblas ja meti homon antaŭ tribunalon pro nekonata murdo; vi scias, devas ja esti pruvobjekto. Dume tiu Marko senĉese nur pre­ĝis kaj ploris kaj petis, ke oni metu lin jam antaŭ tribunalon, por ke li povu pentofari pro sia mortpeko. Ci porko, ili diris al li, se ci volas, ke la justico povu cin kondamni, ci devas do konfesi, kiun ci mortigis; ni ne povas cin pendumi sen io; almenaŭ, ci damna mulo, nomu al ni iajn ates­tantojn. - Mi mem estas atestanto, kriis tiu Marko, kaj mi ĵuratestos, ke mi murdis homon! - Tiel do ĝi statis.

"Tiu inspektoro diris al mi, ke Marko estis tia bela kaj bona homo; ankoraŭ neniam ili havis tie tian bonan murdinton. Legi li ne sciis, sed la biblion li havis senĉese en la manoj, eĉ se inverse, kaj ploraĉis super ĝi. Ili venigis do al li tian bonulan pastron, ke li fortigu lin spirite kaj dume lerte pridemandu, kio kaj kiel estis pri la murdo. La pastro iradis de tiu Marko viŝante al si la okulojn; li diris, se tiu Marko tion ne malbonigos, certe li atingos grandan gracon; ke li estas animo soifanta la justecon. Sed krom la paroloj kaj larmoj ankaŭ la pastro eksciis de li nenion pli. Oni pen­dumu min kaj punkto, diradis tiu Marko, mi forsuferu jam mian pezan kulpon; la justeco devas esti. - Kaj tiel ĝi daŭris pli ol duonjaron, kaj dume nenie estis trovita kon­forma kadavro.

"Kiam ĝi estis por ili jam teda, diris la polica prezidan­to: Mildiabloj, se tiu Marko neprege volas pendi, ni atribuu al li murdon, kiu okazis tri tagojn post lia enkarcerigo tie en Arenelle, kie oni trovis mortigitan oldulinaĉon; estas ja skandalo, ĉi tie ni havas murdinton sen murdo kaj sen ka­davro, kaj tie ni havas tian belan kaj evidentan murdon sen farinto. Kombinu tion iel, se tiu Marko volas esti kon­damnita, povas esti al li egale, por kio; kaj ni rekompencos lin iel, se li konfesos la oldulinaĉon. - Ĉi tion oni propo­nis do al tiu Marko kaj promesis al li, ke por tio en la plej proksima tempo certe li ricevos pendmaŝon kaj havos trankvilon. Marko momenton hezitis kaj poste deklaris: Ne, se mi damnis jam mian animon per murda krimo, mi ne ŝar­ĝos ĝin ankoraŭ per tiaj pezaj pekoj, kiaj estas mensogo, trompo kaj falsa atesto. - Tia justa homo li estis, sinjoroj.

"Sed tiel ĝi ne povis plu daŭri; nun en tiu malliberejo ili pensis jam nur pri tio, kiel senigi sin de tiu damna Mar­ko. Sciu, ili diris al provoso, aranĝu tion iel por ke li povu fuĝi; venigi lin antaŭ tribunalon ni ne povas, tio kaŭzus nur skandalon, kaj liberlasi lin, kiam li konfesis al ni la mur­don, ankaŭ ne eblas: zorgu, ke tiu dio cano maledetto iel diskrete malaperu. Aŭskultu, ekde tiu tago ili sendadis Mar­kon sen akompano por pipro kaj por fadenoj; lia ĉelo estis tage nokte plenlarĝe malfermita, kaj Marko dumtage vizi­tadis preĝejojn kaj ĉiujn sanktulojn, sed vespere vi vidus lin rapidegi kun elŝovita lango, por ke oni ne fermu je la oka antaŭ lia nazo pordegon de la malliberejo. Iam intence oni fermis pli frue; kaj li faris tian bruegon kaj tiel frapegis la pordegon, ke oni devis malfermi al li, por ke li povu en sian ĉelon.

"Iun vesperon diris la inspektoro al Marko: Ci porca madonna, hodiaŭ ci dormas ĉi tie lastan fojon; se ci ne vo­las konfesi, kiun ci mortigis, ni, bandito, vin de ĉi tie elĵe­tos: iru al diablo, por ke li punu cin. - Tiunokte Marko pendumis sin sur fenestro de sia ĉelo.

"Aŭskultu, tiu pastro diradis, se iu memmortigas sin pro rimorsoj, tamen li povas esti savita malgraŭ la peza peko, ĉar li mortis en stato de efika pentado. Sed plej versimile la pastro ne sciis tion tute certe, aŭ la demando ĝis nun estas disputebla: mallonge, kredu al mi, ke tiu Marko fantomis en la ĉelo. Nome ĝi estis jene: kiam oni malliberigis iun en tiu ĉelo, en tiu homo vekiĝis la konscienco kaj li komencis pripenti siajn agojn, pentis kaj plene konvertiĝis. Memkomprene, tio ne daŭris ĉe ĉiu la saman tempon; pro delikteto ĝi daŭris unu nokton, pro delikto du aŭ tri tagojn kaj pro krimo ĝi daŭris eĉ tri semajnojn, antaŭ ol punito konvertiĝis. Plej longe rezistis kasŝtelistoj, fraŭdintoj kaj ĝenerale ĉiuj, kiuj akiras grandajn sumojn; mi diras al vi, ke granda mono iel speciale malmoligas aŭ iel ŝtopas la konsciencon. Pleje ĝi efikis ĉiam en datrevena mortotago de Marko. Tiel oni faris tie en Palermo el la ĉelo ion kvazaŭ plibonigejon, ĉu? nome, oni fermadis tie punitojn, por ke ili pripentu siajn agojn kaj konvertiĝu. Vi scias ja, kelkaj estas de la polico protektataj kaj kelkajn kanajlojn policistoj entute bezonas; memkomprene, ĉiun oni tie ne malliberigis kaj iam tiam ili lasis por si iun ne konvertiĝintan; mi opinias, ke iam ili lasis sin korupti de kelkaj grandaj friponegoj, por ke oni ne metu ilin en la miraklan konvertigejon. Eĉ en mirakloj ekzistas jam neniu honesto.

"Tiel rakontis tion al mi, sinjoroj, la inspektoro en Palermo, kaj kolegoj, tie estintaj, atestis tion al mi. Ĵus estis tie iu angla maristo pro eksceso kaj interbatiĝo; kaj tiu Briggs iris rekte el la ĉelo al Formozo kiel misiisto, kaj kiel mi foje aŭdis, li finis tie per martira morto. Estis vere strange, neniu inspektoro volis enŝovi eĉ nur fingron en la ĉelon de Marko; tiom ili timis, ke eble la graco trafus ilin kaj ili pentus siajn agojn.



"La ĉefinspektoron, kiel mi diris jam al vi, mi instruis ludi kelkajn piajn kartludojn: Kiel li koleregis, kiam li ludperdis! Sed foje, kiam li ricevadis jam tro misŝancajn kartojn, li ekkoleregis kaj fermis min en la ĉelon de Marco. Per bacco, li kriis, mi lecionos cin! Nu, mi kuŝiĝis kaj dormis. Matene venigis min la inspektoro kaj diras: kio, ĉu ci konvertiĝis? - Mi scias pri nenio, signore commandante, mi diras al li; mi dormegis. - Marŝ' reen, li kriis al mi. - Sed kial longe rakonti al vi: tri semajnojn mi estis en la ĉelo, kaj tamen nenio; neniu pento min tuŝis. Kaj tiam la inspektoro komencis kapskui super tio kaj diras: Vi ĉeĥoj, nepre estas egaj sendiuloj aŭ herezuloj, ĉar ĝi neniel efikas vin! Kaj poste li terure insultis min.

"Kaj vidu, ekde tiu tempo la ĉelo de Marko tute ĉesis efiki: eĉ se ili fermis tie kiun ajn, li eĉ iomete ne konvertiĝis, nek pliboniĝis, nek pentis, nu absolute nenio; koncize, ĝi ĉesis funkcii. Sankta ĉielo, kia skandalo estis pro tio; ili pelis min al direkcio, ke tie ĉion mi fuŝis al ili, kaj kiu scias kion. Mi ŝultrolevis nur; ĉu kulpis mi pri tio, nu? Ili donis do al mi almenaŭ tritagan nigran karceron, onidire tial, ĉar mi difektis la ĉelon."­


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©atelim.com 2016
rəhbərliyinə müraciət